柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(1)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, December 19, 2022, 21:05 (487天前)
编辑: Solis, 时间: Friday, December 23, 2022, 22:57

柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(1)
我配上的中文仅供参考,如果觉得多余,可忽略。

La vivo de virino estas eterne brulanta flamo de amo, diras unuj. La vivo de virino estas sinoferado, certigas aliaj. La vivo de virino estas patrineco, krias parto da homoj. La vivo de virino estas amuziĝado, ŝercas aliaj. La virto de virino estas blinda kredo, ĥore konsentas ĉiuj.

“女人的生活是永不熄灭的爱情的火焰,”有些人说。
“女人的生活在于自我牺牲,”另一些人坚持说。
“女人的生活只是养儿育女,”又有一些人感叹地说。
“女人的生活无非是朝欢暮乐,”某些人讥笑说。
“女人的美德是她的盲目服从,”大家一致同意说。

La virinoj kredas blinde; ili amas, sin oferas, edukas infanojn, amuziĝas ... sekve ili plenumas ĉion, kion la mondo ordonas al ili plenumi, kaj tamen la mondo ial rigardas ilin senkonfide, kaj de tempo al tempo ĝi esprimas sian opinion en formo de riproĉo aŭ averto; vi ne estas en ordo!

女人都是盲从的,她们恋爱,牺牲自己,生男育女,快乐逍遥 ...... 总而言之,一切按着社会对她们的要求去做,可是人们仍然用三分怀疑的目光看待她们,时而对她们加以责难或警告:
“你们的生活有毛病哪!”

Inter la virinoj mem la pli akrevidaj, pli prudentaj aŭ pli malfeliĉaj, esplorante sin mem aŭ rigardante ĉirkaŭen, ripetas: ni ne estas en ordo!

比较深思明理的或者最不幸的妇女在回顾自己的生活和环境时,也肯定说:
“是啊,我们的生活有毛病!”

Por ĉia malbono estas necesa ia helpa rimedo; tiuj kaj aliaj vidas ĝin en tio aŭ alia, sed la malsano ne cedas per helpo de la recepto.

如果有毛病,那就应该想法医治。有人找到这种办法,也有人找到另一种办法,但是所有这些药方都治不好病症。

Antaŭ ne longe unu el la verkistoj plej merite estimataj en nia lando (S-ro Zacharyasiewicz en la novelo sub la titolo "Albina") anoncis publike, ke la virinoj malsanas fizike kaj morale kaŭze de tio, ke al ili mankas granda amo (kompreneble, koncerne la viron).

不久以前,我国一位无愧于受人尊敬的作家(扎哈里阿谢维奇)在他的长篇小说“阿尔比娜”中企图证明,仿佛妇女只因为不善于强烈地爱(当然是爱男子!),所以身心两方面都备受痛苦。

Ho, ĉielo! kia grandega maljusteco tio estas!

啊,天哪,这是多么惊人的不公平!

La rozokolora dio Eroso helpe flugu al ni malsupren kaj atestu, ke nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado pro lia honoro.

愿玫瑰色的爱神厄洛斯飞下来替我们作证:我们的整个一生都是为供奉他而长燃不断的神香!

Apenaŭ ni komencis marŝi per niaj propraj infanaj piedoj, ni jam aŭdas, ke nia destino estos ami iun el la sinjoroj de la kreitaĵaro: estante ankoraŭ knabinetoj, ni pri tiu sinjoro kaj reganto revas ĉiun vesperon, kiam en la ĉielo la luno lumas aŭ la steloj brilas, ĉiun matenon, kiam la neĝoblankaj lilioj malfermas al la suno siajn bonodorajn kaliketojn, ni revas kaj sopiras. Ni sopiras ĝis tiu momento, kiam estos al ni permesite, kiel lilioj al la suno, turniĝi al tiu, kiu el la nebulo de la matenaj nuboj aŭ el la maro de la luna lumo elnaĝas antaŭ nia imago en la formo de Adoniso, dormanta sur ia mistero ... Poste ... kio do estas poste? La Adoniso malsupreniras el la nuboj, enkorpiĝas, ni interŝanĝas kun li ringojn kaj ni edziniĝas ... Tio estas ankaŭ akto de amo, kaj kvankam la supre citita verkisto, en siaj cetere tre belaj rakontoj, volas kredigi, ke ĉiam kaj senescepte tio estas nur akto de prikalkulo, mi ne konsentas kun li en tio. Ĝi estas akto de prikalkulo en esceptaj aferoj kaj cirkonstancoj, sed ĝenerale ĝi estas akto de amo. De kia amo? Tio estas jam tute alia afero, tre subtila kaj postulanta longan priparoladon; sed en ĉiu okazo, kiam en blanka muslino, kovrante la honteman vizaĝon per la tulaj randaĵoj, ni iras al la altaro, la ĉarma Eroso flugas antaŭ ni kaj balancas super nia kapo la torĉon kun la rozokoloraj flametoj.

我们刚刚过了童年,已经听说我们的命运是爱这些“万物的主宰”中的一位;到了少女时代,每逢皓月当空或者繁星闪烁的晚上,以及雪白的百合花迎着朝阳舒张芬芳的花萼的清晨,我们总是幻想这位君主。我们幻想着,盼望着,盼望着那样一个时刻的到来,那时候我们可以像百合花倾心于太阳一样,竭诚欢迎我们朝思暮想的人,好比欢迎在晨雾之中或者在如水的月光之下的阿多尼斯(爱神维纳斯所爱的美少年)...... 后来,后来怎么样呢?阿多尼斯从云端下降凡尘,化身为人,我们和他交换戒指,誓定终身 ...... 这也是爱情的证明,虽则上述的作家在他优美动人的小说中断言:这样做永远是出于利害关系,毫无例外;我们却不能完全同意。基于利害关系的婚姻通常只是特定阶层内和特定情况下的现象。一般来说,婚姻都是爱情的结果(是什么样的爱情,那是另一个问题,情况复杂,不是三言两语所能回答)。当一个穿着结婚礼服的姑娘,羞答答地用雪白的披纱遮住脸庞,款步走向祭坛的时候,美妙的厄洛斯便在前面飞翔,把发出玫瑰色情焰的火炬高举在她的头顶上,这就是充分的证明。

Poste? Kio do estas poste? Ni denove amas ... se ne tiun el la sinjoroj de la kreitaĵaro, kiun la knabineto vidis en sia revado kaj kiu al la junulino metis sur la fingron la edzigan ringon, — tiam alian: kaj cetere, se ni amas neniun, ni almenaŭ deziras ami ... ni konsumiĝas, ni enfalas en ftizon, ni ofte fariĝas furioj kaŭze de nia dezirego de amo.

后来 ...... 后来怎么样呢?我们又爱上 ...... 假如不是出现在少女的幻想中、给年轻姑娘戴上订婚戒指的那位万物的主宰,那么就是另一位;如果我们没有爱上任何人,我们就会渴望爱情 ...... 我们会肌肤枯槁、形容憔悴,这种没有得到满足的对于爱情的渴望,常常会使我们变成性情暴戾的老姑娘 ......

Kaj kio sekvas el ĉio ĉi tio? Unuj el ni, ŝirmitaj de la flugiloj de la dio de amo, traflugas la tutan vivon honeste, virte kaj feliĉe, sed aliaj, pli multaj, forte plimultaj, per sangantaj piedoj marŝas sur la tero, batalante pro la pano, pro trankvileco, pro virto, verŝante multe da larmoj, terure suferante, kruele pekante, falante ĉiam pli kaj pli en la abismon de honto, mortante de malsato.

结果怎么样呢?有的人在爱神羽翼庇护之下过着惬意的生活,她们正直、善良而又幸福;其他的人 — 而且这么多,多极了 — 却拖着血污的两腿四处奔波,为着一块面包,为着精神上的安宁,为着自己的贞操而奋斗;她们的命运是心酸的眼泪,是剧烈的痛苦;她们罪孽深重,坠入耻辱的深渊,忍饥挨饿而死 ......

Sekve la recepto, konsistanta el la sola vorto "amu", helpas ne kontraŭ ĉiuj malsanoj.

由此看来,“爱吧”这个药方并不是万应灵丹。

Eble ni aldonu al ĝi ankoraŭ unu ingrediencon, por ke ĝi estu pli efika?

显然,在药料中还应当增加些什么东西,才能使它迅速奏效。

Kian?

药方里到底缺少什么呢?

Tion eble diros al vi folieto, elŝirita el la vivo de virino ...

这也许可以从一个女人的生活史中寻出答案 ......

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum