柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(3)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, December 20, 2022, 07:58 (490天前) @ 雁过留声

柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(3)
我配上的中文仅供参考,如果觉得多余,可忽略。

— Panjo! — mallaŭte diris la knabineto, — la skribtablo de la patro! La portistoj portis de la ŝtuparo kaj metis sur la ŝarĝveturilon grandan kabinetan skribtablon, tegitan per verda drapo kaj ornamitan per bele skulptita galerieto. La virino en la funebra vesto per longa rigardo fiksis la meblaĵon, kiun montris al ŝi la malgranda fingreto de la infano.

“妈妈!” 她低声说。“你瞧!爸爸的写字台!”

搬运工人们把一张很大的写字台从楼梯上搬下来,放在大车上,这张写字台蒙了一块绿呢子,周围有雕花的美观的小栅栏。穿丧服的妇人向它投去一瞥久久凝视的目光。

— Panjo! — mallaŭte diris la knabineto, — ĉu vi vidas tiun grandan nigran makulon sur la skribtablo de la patro? ... Mi memoras, kiel tio fariĝis ... La patro sidis antaŭ la skribtablo kaj tenis min sur la genuoj; vi, panjo, venis kaj volis forpreni min de la patro. La patro ridis kaj ne donis min, mi petolis kaj elverŝis la inkon. La patro ne koleris. La patro estis bona, li neniam koleris, nek min, nek vin ...

“妈妈,” 女孩继续轻轻地说,“你看见绿呢子上一大块墨水迹吗?我记得这是怎么回事 ...... 爸爸坐在书桌前,把我抱在膝盖上。妈妈,你走过来想把我抱开。爸爸笑着不放。我一淘气就打翻了墨水瓶 ...... 爸爸没有生气 ...... 爸爸是好人。他从不对我生气,也不对你生气。”

La infano mallaŭte parolis tiujn vortojn, kaŝante sian vizaĝeton en la faldoj de la funebra vesto de la patrino, per sia tuta korpeto alpremante sin al ŝiaj genuoj. Videble eĉ sur tiu infana koro la rememoroj montris jam sian forton, premante ĝin per senkonscia doloro. El la ĝis nun sekaj okuloj de la virino elfluis du grandaj larmoj: la momento, kiun revokis en ŝian memoron la vortoj de la infano, momento, kiu iam perdiĝis en miliono da similaj ĉiutagaj, ekridetis nun al la malfeliĉulino kun ĉarma maldoĉeco (maldolĉeco?)* de perdita paradizo. Povas esti, ke ŝi ankaŭ ekpensis pri tio, ke la libereco kaj gajeco de tiu momento alportis al ŝi hodiaŭ perdon de unu el la lastaj pecoj da pano, kiuj restis al ŝi kaj al ŝia infano, kaj morgaŭ alportos al ŝi malsaton; la inka makulo, kiu naskiĝis meze de ridado de la infano kaj kisoj de la gepatroj, deprenis unu aŭ du spesmilojn de la valoro de la meblaĵo. Post la skribtablo aperis sur la korto bela fortepiano, sed la virino en funebra vesto akompanis ĝin jam per rigardo pli indiferenta. Videble ŝi tute ne estis artistino, la muzika instrumento vekis en ŝi malplej da bedaŭroj kaj rememoroj; sed malgranda mahagona liteto kun kovrilo el kolora brodlano, kiam oni ĝin elportis el la domo kaj starigis sur la ŝarĝveturilo, alforĝis al si la rigardon de la patrino, plenigis per larmoj la okulojn de la infano.

女孩唧唧哝哝地说着,把小脸儿藏在母亲丧服的褶皱里,整个小身子依偎在她的膝前。看来,回忆已经控制了这个幼稚的心灵,用一种本能的痛苦煎熬着它。两滴沉重的泪水从妇人干枯的眼睛里滚了出来;现在,女儿的话在她的记忆中勾起了消失在无数类似的日常生活情景中的一幕往事,这个不幸的妇人感到又痛苦又甜蜜,好似回忆失去了的天堂。她也许想到:由于那一分钟无忧无虑的欢乐,今天她正付出几乎失掉她和孩子仅存的最后一块面包的代价,明天还要因为它遭受挨饿的报应,因为当时在孩子的嘻笑和父母的亲吻声中泼出的墨水痕迹,使这张写字台的价格降低了几十兹罗提。

继写字台之后,院子里出现了一架漂亮的钢琴,可是穿丧服的妇人看到它已经比较冷淡了。显然,她不是一位真正的音乐家,所以这一乐器很少引起她的回忆与惋惜。然而从屋里搬出来放在大车上的一张红木小床,连同一床编结的花花绿绿的小被子,却吸引了母亲的视线,而且惹出了孩子的眼泪。

— Mia liteto, panjo! — ekkriis la knabineto — tiuj homoj forprenas ankaŭ mian liteton, kaj ankaŭ tiun kovrileton, kiun vi mem al mi faris! Reprenu, panjo, de ili mian liteton kaj la kovrileton.

“妈妈,我的小床!” 女孩叫道。“他们拿走我的小床!还有小被子,你亲手替我编结的!我不让他们带走我的东西!妈妈,快从他们手里把我的小床和小被子抢回来呀!”

La tuta respondo de la virino konsistis nur en tio, ke ŝi pli forte alpremis al la genuoj la kapon de la ploranta infano; ŝiaj nigraj, belaj, iom enfalintaj okuloj estis denove sekaj, la pala delikata buŝo estis fermita kaj silenta.

妇人没有回答,只是紧抱着啼哭的小孩的脑袋;她的乌黑动人的、但是有点凹陷的重又干涸了,苍白的、线条柔和的嘴抿得紧紧的。

——
*maldoĉeco (maldolĉeco?):括号里的maldolĉeco纸版里没有,是我后加的。我是根据1968年法国出版的《Marta》打字的,在打字时发现maldoĉeco似有不妥,要么是笔误,要么是印误。可能是maldolĉeco?

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum