柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(9)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, December 22, 2022, 08:30 (463天前) @ 雁过留声

柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(9)

La vidvino konjektis, ke tio estas la edzino de la portisto.

— Mia bona sinjorino, — ŝi diris, — ĉu mi ne trovos ĉi tie iun, kiu alportus al mi lakton kaj bulkojn?

La virino pripensis momenton.

— De la kioma etaĝo vi estas? — ŝi demandis, — Mi vin ial ankoraŭ ne konas?

— Hodiaŭ mi enloĝiĝis en la mansardo ...

— Ha, en la mansardo! Nu kial do vi parolaĉas pri ia alportado al vi? ĉu vi ne povas mem iri al la vendejo?

— Mi pagus por la servo, — mallaŭte diris la vidvino; — sed la portistedzino ne aŭdis, aŭ ŝajnigis, ke ŝi ne aŭdas ŝiajn vortojn, kovris sin pli bone per la tuko kaj malaperis malantaŭ la malgranda pordeto.

Kelke da minutoj la vidvino staris senmove, videble ne sciante, kion fari kaj al kiu sin turni; ŝi ekĝemis kaj lasis fali la manojn. Sed baldaŭ ŝi levis la kapon, kaj, alirinte al la pordego, ŝi malfermis la pordeton, kiu kondukis al la strato.

Estis ankoraŭ ne tre malfrue vespere, sed sufiĉe mallume; malmultaj lanternoj malbone lumis la mallarĝan strateton, plenan de amasoj da homoj; sur la trotuaroj larĝaj partoj estis en plena mallumo. Ondo da malvarma aŭtuna vento enfluis en la pordegan arkaĵon tra la malfermita pordeto, frapis la vizaĝon de la vidvino kaj ekturnis la flankojn de ŝia nigra tuko; la bruo de la veturiloj kaj la murmurego de la intermiksitaj paroloj surdigis ŝin, la mallumo sur la trotuaroj ŝin timigis. Ŝi retirĝis je kelke da paŝoj en la profundon de la pordega arkaĵo kaj staris denove kelkan tempon kun mallevita kapo; subite tamen ŝi elrektiĝis kaj paŝis antaŭen. Ŝi eble rememoris sian infanon, kiu atendis manĝon, aŭ eble ŝi eksentis, ke ŝi devas akiri de sia volo kaj kuraĝo tion, kion ŝi de nun devos jam akiradi ĉiutage, ĉiuhore. Ŝi metis la tukon sur la kapon kaj transpaŝis la sojlon de la pordeto. Ŝi ne sciis, en kiu flanko oni devas serĉi butiketon kun manĝeblaĵoj. Ŝi iris sufiĉe grandan pecon, esplorante per la rigardo la elmetaĵojn de la magazenaj fenestroj, ŝi preterpasis kelke da cigarbutiketoj, ian kafejon, ian butikon de silkaĵoj, kaj ŝi iris returne. Ŝi ne kuraĝis pli enprofundiĝi en la straton, nek peti de iu klarigon. Ŝi direktis sin en la alian flankon, kaj post kvaronhoro ŝi revenis kun kelke da bulkoj en blanka tuketo.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum