柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(10)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, December 23, 2022, 08:41 (489天前) @ 雁过留声

柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(10)
我配上的中文仅供参考,如果觉得多余,可忽略。

Lakton ŝi ne alportis; ĝi ne estis ricevebla en la butiko, en kiu ŝi trovis la bulkojn, ŝi ne volis, ne povis serĉi pli longe, ŝi estis maltrankvila pri la infano, ŝi reiris rapide, ŝi preskaŭ kuris. Ŝi estis jam kelke da paŝoj antaŭ la pordego, kiam tuj malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon, kiu kantetis:

"Haltu, kara mia, haltu,
Piedetoj, ne forsaltu."

Ŝi penis certigi al si en la animo, ke la kanteto celas ne ŝin, ŝi ekmarŝis pli rapide kaj jam atingis la pordeton, kiam la voĉo de la kantanto ekparolis:

她没有买到牛奶,因为在她买面包的铺子里没有牛奶。她不愿意、也不容许她再往下找,于是就匆匆地回家来了,她惦记着孩子,几乎象跑一般。当她已经离大门不远时,听见背后有个男子的声音唱到:“不要忙,慢点儿走,哎,你为什么这样飞奔,我的小乖乖?” 她竭力想使自己相信这是和她无关的,同时加快了脚步,她的一只手已经碰到了栅栏门,歌声忽然中断了,她听见那人说:

— Kien tiel rapide? kien? la vespero estas bela! eble ni iom promenos?

“您为什么这样匆忙?到哪儿去?这样美好的黄昏!同我去逛一会儿吧!”

Sen spiro, tuta tremante de timo kaj ofendo, la juna vidvino enkuris en la pordegon kaj forte ĵetfermis post si la pordeton. Post kelke da minutoj Janjo, vidante la patrinon, enirantan en la ĉambron, ĵetis sin al ŝi, alpremante sin al ŝiaj brakoj.

年青妇人由于惊恐和羞辱而发抖,她气喘吁吁地跑进了院子,随即用力把栅栏门砰的一声关上了。几分钟后,Janjo看见母亲走进房来,立即向她扑过去,紧紧地抱着她。

— Tiel longe vi ne revenis, panjo! — ŝi ekkriis, sed subite ŝi silentiĝis kaj fikse rigardis la patrinon — : panjo, vi denove ploras, vi denove havas tian aspekton, kiel ... kiel tiam, kiam oni en ĉerko elportis la patron el nia loĝejo.

“你去了这么久呀,妈妈!” 她叫了一声,忽然不作声,仔细望着母亲的脸。“妈妈,你又哭啦!你现在又是这样 ...... 好象人家把爸爸装在棺材里抬出去时那样 ......”

La juna virino efektive tremis per la tuta korpo, larmoj amase fluis sur ŝiaj flamantaj vangoj. Tio, kion ŝi suferis en la daŭro de sia kvaronhora ekskurso en la urbon, la batalo kun sia propra timemeco, la rapida kuro en la glitiga strato, meze de la amaso da homoj kaj la malvarmaj ondoj de la vento, precipe la ofendo, kiun ŝi ricevis kvankam de homo nekonata, sed kiun ŝi ricevis la unuan fojon en la vivo, — ĉio videble tre profunde ŝin skuis. Estis tamen videble, ke ŝi decidis venkadi sin mem sur ĉiu paŝo, ĉar ŝi rapide trankviliĝis, forviŝis la larmojn, kisis la infanon, kaj, blovekscitante la fajron sur la kameno, ŝi diris:

年青的妇人的确浑身都在发抖,眼泪象雨点一般从她发红的面颊上流下来。她在离家十五分钟里经历的一切 —— 和自己的胆怯作斗争,在寒风里、在滑溜的街道上密集的人群中疾走,尤其是她所受的侮辱,虽然是一个不相识的人给予她的,却是生平第一次遭受的侮辱 —— 深深地震撼了她的心灵。但是显然她已经下决心从今以后要控制自己,因此她很快就平静了,揩干眼泪,吻了吻女孩子,接着便去吹旺炊炉里的火,对女儿说:

— Mi alportis al vi bulkojn, Janjo, kaj nun mi preparos la samovaron kaj pretigos teon.

“我给你买来了面包,Janjo,我马上把炊壶放上去,我们就有茶喝了。”

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum