柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(2)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, December 19, 2022, 21:07 (466天前) @ 雁过留声

柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(2)
我配上的中文仅供参考,如果觉得多余,可忽略。

La strato Graniczna estas unu el la sufiĉe vivoplenaj stratoj de Varsovio. Antaŭ kelke da jaroj, en tre bela aŭtuna tago, tra tiu strato iris kaj veturis multe da homoj, el kiuj ĉiu rapidis aŭ al siaj aferoj, aŭ al plezuro, ne rigardante flanken, nek dekstren nek maldekstren, kaj tute ne atentante tion, kio fariĝas en la profundo de unu el la kortoj, kiuj kuntuŝiĝas kun tiu strato.

格拉尼察街是华沙一条热闹的大街。若干年以前,在一个秋高气爽的日子里,许多行人车马从这条街上走过。大家都专心于自己的事情,行色匆匆,没有谁左顾右盼,所以丝毫不曾注意到这条街上一个院子里面发生的事情。

Tiu korto estis pura, sufiĉe vasta, de kvar flankoj ĉirkaŭita de altaj masonitaj konstruaĵoj. La konstruaĵo, kiu staris en la profundo, estis la plej malgranda, sed laŭ la grandaj fenestroj, la larĝa eniro kaj bela perono, kiu ornamis tiun eniron, oni povis konkludi, ke la loĝejoj, kiuj tie troviĝas, estas komfortaj kaj belaj.

这是个清洁、宽敞的院子,四面围着高耸的砖房。在院子深处的房子是顶小的一幢,可是照它的大窗户、宽阔的楼梯和漂亮的台阶看来,可以想见里面的住宅是舒适的,装饰得够华丽的。

Sur la perono staris juna virino en funebra vesto kun tre pala vizaĝo. Egale pala kaj ankaŭ funebre vestita kvarjara knabineto alkroĉiĝis al ŝiaj manoj, kiuj, kvankam ne perdinte sian forton, pendis tamen velke, donante al la figuro de la virino la eksteraĵon de granda malĝojo kaj sufero.

台阶上站着一个脸色惨白、身穿丧服的年轻夫人。一个大约四岁的苍白的小姑娘,也穿着丧服,抓住妇人两只无力地下垂的、仿佛表现了绝大的悲伤和疲倦的手。

De la pura, larĝa ŝtuparo, kiu kondukis al la pli alta etaĝo de la konstruaĵo, konstante deiradis homoj en malelegantaj vestoj kaj malelegantaj polvokovritaj botoj. Tio estis portistoj, kiuj portis la plej diversajn meblaĵojn, per kiuj povas esti plenigita kaj ornamita loĝejo, se ne tro vasta kaj eleganta, tamen almenaŭ bele kaj oportune aranĝita. Tie estis litoj mahagonaj, kanapoj kaj brakseĝoj tegitaj per punca lana damasko, belformaj ŝrankoj kaj komodoj, kelke da tabletoj eĉ kun marmoraj plataĵoj, kelke da sufiĉe grandaj speguloj, du grandaj oleandraj arboj en florpotoj kaj unu daturarbo, sur kies branĉoj pendis ankoraŭ kelke da ne tute defalintaj kalikoj de blanka floraĵo.

几个穿着粗布衣服和沾满灰尘的鞋子的搬运工人,从楼上沿着清洁而宽阔的楼梯走下来。他们搬出各种各样的家具和物件,搬出在住宅里 —— 这所住宅即使不十分宽大和奢华,至少也布置得漂亮而且舒适 —— 能够找到的一切。这里有红木床、沙发和蒙着彩缎的靠手椅,有贵重的衣橱和五屉柜,有好像大理石的台座、大镜子和两株栽在木桶里的花 —— 长得很高的夹竹桃和曼陀罗,曼陀罗的枝条上挂着一些还没有完全凋落的白色的花冠。

Ĉiujn objektojn la portistoj portis malsupren de la ŝtuparo, kaj, pasante preter la virino, kiu staris sur la perono, ili starigis la objektojn sur la pavimo de la korto, aŭ lokis sur du ŝarĝveturiloj, kiuj staris proksime de la pordego, aŭ portis eksteren sur la straton. La virino staris senmove kaj akompanis per la okuloj ĉiun el la elportataj meblaĵoj. Oni povis rimarki, ke tiuj objektoj, kiuj videble estis forprenataj de ŝi, havis por ŝi valoron ne sole materialan; ŝi disiĝis de ili en tia maniero, en kia oni disiĝas de videblaj signoj, kiuj prezentas antaŭ niaj okuloj historion de senrevene foririnta pasintaĵo, ŝi disiĝis de ili tiel, kiel oni disiĝas de mutaj atestantoj de perdita feliĉo. La pala nigrokula infano pli forte ektiris la veston de la patrino.

搬运工人们走过站在台阶上的妇人身旁,把东西都搬到院子里,放在地下或者装上停在离大门口不远的两部大车,有些东西一径搬到大门外。妇人呆呆地站着,目送每一件东西。显然,这些撇她而去的物品对她不仅具有物质上的价值:她和它们一一告别,好像告别某种和一去不返的往日生活有着密切联系的东西,好像告别逝去的幸福的沉默的证人。

黑眼珠的小女孩拉了拉母亲的衣裳。

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum