玉琳国师第二章世译稿 (第五校对稿,请多指教)
2. La terure malbela monaĥa skribisto
Jen la historio de la antaŭa vivo antaŭ dudek aŭ tridek jaroj.
Tiam Yulin estis monaĥo servanta kiel skribisto en la monaĥejo.
Fraŭlino Wang estis la filino de familio riĉa kaj honora. Ĉiuj membroj de ŝia familio estis piaj budhanoj.
Post kiam ŝia patro subite forpasis pro fatalaĵo, ŝia patrino okazigis septagan akvoteran ceremonion en monaĥejo, por ke la animo de la mortinto liberiĝu el la inferaj suferoj kaj renaskiĝu en la Okcidenta Pura Lando.
Ŝi akompanis la patrinon al la monaĥejo, kie okazos la ceremonio. Kiam ŝi kaj la patrino iris antaŭ la monaĥejon, ŝi vidis, ke du majestaj ŝtonaj leonoj sidas ĉe la enirejo de la impona monaĥejo kaj sur la muroj ambaŭflanke de la pordego pendas anoncoj pri la akvotera ceremonio.
"Kiel bele skribitaj estas la ideografiaĵoj sur la anonco, Panjo!" ŝi diris. Ŝi amis poezion kaj kaligrafion, lernis de sia patro versi kaj ankaŭ faris kaligrafiaĵojn tre bele. Vidinte la belajn ideografiaĵojn, ŝi eksentis ne reteneblan ŝaton.
"Infano, via kaligrafio estas ankaŭ tre bona," la patrino plej amis ŝin.
"Ne, Panjo! Miaj skriboj tute ne egalas tiujn!" Dirante, ŝi ree montris la ideografiaĵojn sur la anonco al la patrino.
"Do poste faru pli da ekzerco kaj via kaligrafio certe pli perfektiĝos."
"Mi paŭsos tiun skribon kaj prenos ĝin hejmen por imiti poste!"
"Ne tiel ĝenu vin," diris la patrino. "Ni demandu la abaton pri la skribinto, kaj petu la skribinton fari alian kopion por ni."
"Bone, bonege!" La filino ĝojplene kaptis la manon de la patrino. "Panjo, vi vere amas vian filinon! Kian genian ideon vi havas!"
Post kiam ili informis sian deziron al la abato, la skribisto kopiis la anoncon kaj sendis ĝin per la abato en malpli ol duontago.
La kaligrafia stilo de la nova kopio estis tute sama kiel tiu de la pendanta anonco. Akceptinte ĝin, ŝi kvazaŭ posedus trezoron, senĉese montrante la ideografiaĵojn al la patrino: "Rigardu, kiel forta estas ĉi tiu streko! Kiel sprita estas tiu streko!" La patrino ne sciis la kaligrafion. Ŝi kapjesis nur laŭ la volo de sia filino.
Ju pli longe la fraŭlino rigardis la ideografiaĵojn, des malpli ŝi volis demeti ilin. Ŝiaj pensoj flugis al la skribinto de la ideografiaĵoj.
"La skribinto certe estas kompetenta monaĥo," ŝi konjektis interne, "verŝajne almenaŭ kvindekjara. Se ne, li ne povus skribi tiel lerte. Kia domaĝo estas, ke mi jam akiris lian skribaĵon, sed ankoraŭ ne scias, kiel li aspektas. Kiel fraŭlino, kiel mi povas senĝene peti vidi lin? ..." Post pripensado de unu aŭ du tagoj, ŝi ekhavis ideon: "Estos ne malfacile vidi tiun monaĥon. Se mi trovos ŝancon vidi ĉiujn monaĥojn en la monaĥejo, mi ankaŭ renkontos lin facile. Mi proponos al mia patrino, ke ni donacu po unu taelon da arĝento al ĉiu monaĥo por havi bonan kaŭzecon, kaj ke ili persone venu por la mono. Ĉu mi ne povos vidi la skribiston tiamaniere?" Kiam ŝi raviĝis pri facileco de la afero, alia penso suspirigis ŝin: "Ja, ne! Mi ja ne scias, kiel nomiĝas la skribisto kaj kia li estas. Kiel mi povos rekoni lin el tiel multaj monaĥoj alvenontaj por ricevi monon? " ... "Ha! Mi pretigos paperon kaj postulos, ke ĉiu veninto por la mono subskribu sian nomon sur ĝi! Ĉu mi ne tuj rekonos lin per lia skribo?" Ŝi denove ekĝojis pro sia sagaceco.
Tra la tuta monaĥejo disvastiĝis la novaĵo, ke la sinjorino kaj filino de la bonfaranta familio donacos po unu taelon da arĝento por havi bonan kaŭzecon al ĉiuj monaĥoj persone. Kiaj ajn la monaĥoj estas, se ĉiu el ili subskribos sian nomon, li povos ricevi taelon da arĝento. La monaĥoj en la tuta monaĥejo ricevis arĝenton per la subskribo de sia nomo, tamen la fraŭlino vidis nenies skribon similan al tiu sur la anonco. Kial ŝi ne vidis la skribiston? Ŝi perpleksiĝis.
“Kiu el via monaĥejo ankoraŭ ne venis por la mono?” Ŝi demandis la abatan servanton kalkulantan la nomojn.
“Mankas nur la skribisto, kiu skribas plej bele en la monaĥejo.” La servanto respondis distrite.
"Do bonvolu inviti lin. Ni baldaŭ foriros por alia afero!"
Ŝi sentis kaj maltrankvilon kaj ĝojon en la koro: Ĝuste li ne venis!
Post momento, la servanto revenis: "La majstro skribisto rifuzas veni, Fraŭlino. Li petis, ke mi ricevu la arĝenton por li."
"Kiel tio povus esti? Li ja devas persone fari la subskribon!" Fikse rigardante la serviston, ŝi sentis maltrankviliĝon: “Kiel la skribisto povus ne veni? Mi ja deziris vidi lin.”
"Nia skribisto nek kutimas iri el sia ĉelo, nek volas vidi nekonatajn gastojn. Mi pensas, ke plejbone ni ne devigu lin."
"Ĉiuj alvenis persone. Li ne rajtas esti escepta. Bonvolu diri al li, ke mi duobligos la donacon se li venos persone!" La fraŭlino kutime ne estis tiel trudema, tamen ŝi tion faris kun la nura intenco persone vidi tiun skribiston.
La servanto informis la skribiston pri la volo de la fraŭlino.
Kial la skribisto ne volis ricevi la arĝenton per subskribo de sia nomo? Li vere havis sian neeviteblan kaŭzon.
Li aŭdis, ke la fraŭlino persone distribuos arĝenton, sed li ne volis vidiĝi kun la fraŭlino pro sia malbela aspekto. Lia kapo estis kovrita de favo; liaj vangoj estis markitaj de variolaj postsignoj; lia buŝo estis tordita kun kelkaj dentoj elstaraj; liaj naztruoj estis apenaŭ videblaj kaj liaj enkaviĝintaj okuloj similis al du mallarĝaj fendoj. Ĉiuj en la monaĥejo sciis, ke li havas tiel malbelan fizionomion. Kiel li povus aperi antaŭ la fraŭlino? Kvankam li havis firman decidon eviti la vidiĝon kun la fraŭlino, tamen la servanto denove venis informi lin, ke la fraŭlino nepre volas lin persone iri por la mono. Krome la duobla arĝento ankaŭ vere tentis lin.
Do li finfine iris al la fraŭlino sin kuraĝiginte.
Vidante lin alproksimiĝanta malrapide, la fraŭlino preskaŭ svenis de teruro. Ŝajnis al ŝi, ke alvenas rakŝasa demono anstataŭ homo. Forĵetinte ĉion, ŝi forkuregis vekriante pro teruriĝo.
Multaj homoj kolektiĝis kaj nur tiam la fraŭlino sin trankviligis el la teruriĝo. Iuj homoj konsolis la fraŭlinon dum la aliaj riproĉis la skribiston:
"Kio okazus, se vi timigus la fraŭlinon! Kial vi ne rigardis vin en la spegulo antaŭe, sed kuraĝe montris vian teruran vizaĝon?"
"Vi ignoras ĉion krom la mono!"
"Vi malhonorigis nian tutan monaĥejon!"
Ĉiuj insultis lin vorton post vorto, kaj la vortoj pikadis lian koron kvazaŭ pingloj.
Post tia humiliĝo, li ne plu havis kuraĝon daŭrigi la vivon. Malgraŭ la malbela aspekto, li ja havis saman dignon kiel la aliaj. Ekaperis malsaĝa penso en li, ke memmortigo estas la plej bona metodo lin liberigi el la humiliĝo.
Apenaŭ li pretis sin pendigi per ŝnuro en la profunda nokto, kiam la abato subite aperis ĉe li kaj malligis la ĵus faritan nodon: "Via ago montris vian senprudentecon, Majstro Skribisto. La beleco de homoj havas rilaton kun la antaŭaj vivoj. Se iu ofte oferis florojn al budhoj kaj laŭdis aliajn en la pasintaj vivoj, tiu kutime ricevis belan formon en tiu ĉi vivo. Sed se iu ne kulturas siajn meritojn antaŭ la budhoj kaj bodisatvoj, kaj plie ŝatas insulti la aliajn, lia konsekvenco estos malbeleco en la postaj vivoj. Ne bedaŭru. Ĉio estas la konsekvenco de viaj kondutoj en la pasintaj vivoj. Memortigo ne povos solvi vian problemon se vi deziras liberiĝi el la malbeleco kaj akiri belecon."
La instruo de la abato vekis lin el la iluzio kvazaŭ sonus sonorilo dum la nokto.
"Via saĝo rompis mian blindecon. Sed, kiel mi, la granda malbelulo, povas vivi kiam ĉiuj malŝatas kaj eĉ timas mian vizaĝon? Kiel mi rajtas daŭre lasi min ĝeni la aliajn!" Liaj larmoj falis guton post gutoj.
"Laŭ budhismo ni devas regi nin kontraŭ eksteraj statoj. Vi devas scii, ke en la homa mondo plena de diversaj aferoj estas neeble teni nin libera de gajnoj, perdoj, plezuroj, suferoj, laŭdoj, insultoj, honoroj kaj hontoj. Ĉio el ili estas iluzio. Ignoru ilin, kaj vi ĝuos vere memstaran kaj pacan vivon."
"Prave vi diris, majstro!" li viŝis la larmojn de sur la vizaĝo. "Sed mi ja estas tiel malbela en la nuna vivo, kaj mi ne volas lasi tion daŭri en la venonta vivo!"
"Ofte adorkliniĝu al la Medicina Budho (Bhaiṣajya-guru). Li votis, ke kiu ajn pie adorkliniĝas al li, tiu ricevos perfekte belan fizionomion."
La malbela skribisto komencis pie adorkliniĝadi al la Medicina Budho tagnokte en la budha halo laŭ la instruo de la majstro abato.
Yulin estis tiu malbelega skribisto en sia antaŭa vivo. Li akiris siajn vizaĝon similan al aŭtuna luno kaj korpon similan al pura glazuro per adorkliniĝado al la Medicina Budho.
Fraŭlino Wang estis la kaligrafiema fraŭlino en la antaŭa vivo. Kvankam ŝi kredis je budhismo kaj faris multajn meritojn en budhismo, ŝi strebis nur homajn meritojn. Post la morto, ŝi renaskiĝis kiel ĉefministra filino.
"Vi suferis honton pro mi kaj eĉ deziris vin mortigi; vi tiel adorkliniĝis al la Medicina Budho, ke vi havas korpon similan al lumanta glazuro. Vi estas aminda kaj admirinda homo. Mi volas ĉiam resti kun vi!"
Post la sonĝo, Fraŭlino Wang ĉiam tiel murmuris al si mem.
En ŝia menso ĉiam respeguliĝis Yulin kun siaj glazursimila korpo kaj lunsimila fizionomio.
=============================================
(二)十不全的书记师
这是二十年或者三十年前的前生的往事了——
玉琳还是做的一个和尚,在一个寺院里当书记师。
王小姐还是一个富贵人家的小姐,全家都是极虔诚的佛教信徒。
她的父亲不幸去世的时候,她的母亲在一个寺院中做着七天水陆道场,以仗佛力超荐她的父亲离地狱之苦而得生西方极乐世界。
她随着母亲到那个做水陆道场的寺院中去。她和母亲走到那个寺院的门口,金碧辉煌的寺院殿宇,山门口的两个石狮子庄严雄伟,山门旁都贴满了水陆道场的榜文。
“妈!这个榜文上的字写得真好!”她是一个最爱诗文书画的小姐,跟父亲学会了作诗,又能写得一手好字。今天意外地在这榜文上见到这笔好字,不觉流露出喜爱的心来。
“孩子!你的字写得也很好了。”妈妈是最疼爱她的。
“不!妈!我的字哪里及得这上面的字好呀。”她说着又向她母亲指了指榜文上的字。
“那你以后再多练习练习就好了。”
“我把这个字描一个模印下来,拿回去模仿着写。”
“不要这样麻烦!”她的母亲道:“我们去请问住持大和尚,看是哪位师父写的字,请他再写一张给我们带回去也就好了。”
“好!好!”她喜欢得拿起妈妈的手:“妈!你真疼爱你的女儿,你想的办法真好!”
她们向住持说过了以后,不到半天,住持就命令他寺中的书记师又写了一张水陆榜文上的字送来了。
写来的字和榜文上的字一模一样,她得了这张字以后,像得到了什么宝贝似的,老是指着字向妈妈赞美字的这一笔有力啦!那一笔有神啦!母亲并不太懂字的好坏,只是顺着女儿的意思点点头。她看这个字越看越不忍释手,她从欣赏着字,不觉开始想起写这个字的人。
她起初心中胡乱地猜想:“写这个字的人一定是一位能干的师父,这位师父怕有四五十岁了,不然写不出这样一笔好字。我既然得到了他的字,还不知道他的人是一个什么模样儿,岂不遗憾?然而我又是一个姑娘人家,又怎么好意思启口要见见这位师父呀?”这个问题在她的心中盘算已有一两天,后来她终于想出一个办法,她想:“我要见这位师父也并不难,只要能有一个机会见到他们全寺的师父一次,那位写字的师父也就可以见到了。我可以向母亲讲,我们应该给师父们结结缘,每人送给他们一两银子,要他们每个人亲身来领取,那我不是就可以见着这位写字的师父了吗?”她正觉得容易的时候,又慨叹了起来:“啊!不行!不行!写字的师父又不晓得他叫什么名字,什么样儿,这么多的师父们来领钱,我晓得哪一位是写这个字的师父呀?”……“啊!有了!有了!”她又欢喜起来:“我可以先拿出一张纸来,宣布来拿钱的人都请他写上名字,只要他一写字,我还怕认不出来吗?”
消息就这样传遍了这个寺院,斋主家的夫人小姐“见相结缘”,全寺无论老少师父,只要每人签上一个名字,就可领取一两银子。全寺的大众师父都来签了名字领去了一两银子,但小姐就没有见到哪个人的名字是写得如榜文上的字好,她满心都是疑云,怎么就没有看到这位师父呀?
“你们寺中还有什么师父没有来领钱呀?”她向着计算名字的一位住持的侍者问道。
“只有一位会写好字的书记师父没有来!”侍者无心地回答。
“你去请他来拿钱吧!我们快有别的事了!”
她心中暗暗地着急,又暗暗地欢喜,原来就是他没有来!
一会儿,侍者回来说道:“小姐!书记师父不肯来,他要我来替他代领这两银子。”
“那怎么行呢?要他来签个名字呀!”她一边看着侍者,一边心中着急,正是要见一见他的,怎么就是他不肯来呢?
我们的书记师父一向就不大出他的寮房,更不肯接见不认识的客人,我想还是不要勉强他吧!”
大家都亲自来领取的,他一个人是不能不来的,你再去转告他,他如果来了我可把双份银子给他。”小姐不是一位这样为难人的人,无如她的目的就是为要见这位书记师。
侍者又把小姐的意思传给书记师。
书记师为什么不肯去签个名字领银子呢?他实在也有其不得已的苦衷。
原来他听说银子是小姐亲自发放,而自己的这副容貌,实在不能见得人家的小姐,头上既然是癞子,脸上又是麻子,嘴长得歪歪的,几颗长牙齿露在口外面,鼻孔已经低得看不出,眼睛凹得成了两条细缝儿,人家都知道自己是一个十不全的人,这怎么能去见人家小姐呢?他虽打好了主意不去见她,可是那位侍者又来说小姐非要他亲自去不可,同时,双份儿的二两银子也在诱惑他。他终于鼓着勇气来了。
她见到他慢慢地走来,哪知不见倒也罢了,这一见吓得小姐差点儿就魂飞天外,在小姐的眼中,明明像是见到的夜叉罗刹鬼的样子,哪里是像人呢?吓得她放下了一切就不顾命的叫喊和奔跑。
很多人都围拢了来,小姐方才惊魂稍定,有的人在安慰小姐,有的人都在责骂书记师:
“你吓坏了人家小姐怎么办?没有去用镜子照照尊容,出来现什么丑啊!”
“见到钱什么都不顾了!”
“你把我们寺中的架子都倒光了!”
你一句,他一句,大家都骂他,像针似的讥嘲,这是多么刺伤着他的心!
他遭了这场羞辱后,再也没有勇气活下去,他虽是丑陋,可是那一颗自尊心和别人也是一样。因此,他生起一个愚痴的念头,以为自杀是消灭羞辱的最好方法。
当他在深夜正要上吊的时候,住持和尚出现在他的旁边,解开了刚扣好了的绳子:“书记师!你做这种举动就太想不开。人生长得美丑,都是与前世离不了关系的。好比一个人过去常用香花供佛,常赞美他人,今生就可能得到相好庄严;反之,不在佛菩萨座前求功德,而又一味地讥谤他人,来生就会得到丑陋的果报。你不要难过,这都是你前生的业力所感招的。你要想离开丑陋,求得美貌,自杀是不能解决这个问题的。”
住持和尚的法语,像午夜的钟声,惊醒了他的迷梦。
“和尚!您慈悲的训示,启开了我的愚蒙,可是,像我这样丑陋的人,使人见到了都惧怕,都烦恼,我怎么能让人为我不安呢?”他一滴一滴的泪水流下来。
“学佛就是要能控制自己,使自己不受外面的境界惑动,你应该知道,一个人生在这世情冷暖的人间,所遭受的利、衰、苦、乐、称、讥、毁、誉,都是免不了的,不过,那些都是虚幻不实的,放下这一切,才能过到自主安乐的生活。”
“和尚的话是对的!”他把脸上的泪水揩了揩:“但我今生这样丑陋,总不能让来生还是这样丑陋?”
“那你可以多多礼拜‘药师琉璃光如来’。此佛有愿,谁要恭敬礼拜他,谁就能求得相好圆满的美貌面容。”
他——十不全的书记师接受了住持和尚的指示,从此日夜虔诚地在佛殿上礼拜药师琉璃光如来。
玉琳的前世便是那个十不全的书记师,因为礼拜药师佛而求得今生的面同秋月,身如琉璃。
王小姐的前生便是那个爱字的小姐,因为她虽然信佛,到处做功德,只是求得人天福报,死了以后,投入宰相府中作了小姐。
“你是为了我而蒙受羞辱,而想自杀;你是为了我,拜佛而求得如琉璃光一般的身体,你是一个很可爱很可敬的人,我愿意永远和你在一起!”
王小姐梦后,老是这样呓语着。
她的心目中老是见着身如琉璃面同秋月的玉琳。
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- 玉琳国师第一章世译稿 (第五校对稿,请多指教) -
Miaohui,
2025-08-06, 11:51
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Kapro,
2025-08-07, 15:04
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Miaohui,
2025-08-08, 16:46
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2025-08-09, 18:44
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? - Miaohui, 2025-08-14, 15:09
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2025-08-09, 18:44
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Miaohui,
2025-08-08, 16:46
- 玉琳国师第二章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-08, 16:40
- 玉琳国师第三章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-18, 15:10
- 玉琳国师第四章世译稿 (第五校对稿,请多指教) -
Miaohui,
2025-08-19, 23:12
- 需面对现实 - dalianjasco, 2025-09-01, 16:55
- 玉琳国师第五章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-21, 11:00
- 玉琳国师第六章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-25, 11:24
- 玉琳国师第七章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-26, 04:00
- 玉琳国师第八章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 10:45
- 玉琳国师第九章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 15:10
- 玉琳国师第十章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 16:28
- 玉琳国师第十一章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 06:26
- 玉琳国师第十二章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 10:35
- 玉琳国师第十三章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 14:58
- 玉琳国师第十四章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 03:39
- 玉琳国师第十五章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 04:42
- 玉琳国师第十六章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 09:12
- 玉琳国师第十七章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 11:57
- 玉琳国师第十八章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 15:17
- 玉琳国师第十九章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-30, 04:34
- 玉琳国师第二十章世译稿 (全文完,请多指教) - Miaohui, 2025-08-30, 06:38
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Kapro,
2025-08-07, 15:04