头像

玉琳国师第四章世译稿 (第五校对稿,请多指教)

作者 aŭtoro: Miaohui, 发表于 afiŝita je Tuesday, August 19, 2025, 23:12 (108天前) @ Miaohui
编辑: Miaohui, 时间: Sunday, September 07, 2025, 16:21

  4. La Nupta Nokto kun Kandeloj kaj Floroj

  Fraŭlino Wang resaniĝis dum kelkaj tagoj ekde la scio, ke Yulin konsentis la edziĝon al ŝi.
  Ĉiuj en la ĉefministra rezidejo okupiĝis pri la okazonta nupto.
  Proksimiĝis la nupta tago, do Yulin adiaŭis sian instruiston, la maljunan majstron Tianyin:
  "Majstro! Mi, via disĉiplo, ankoraŭ ne estas iluniĝinta sanktulo. Mi ne scias, ĉu mi povos reveni kun la pureco de blanka jado, sed mi ĉiam tenos vian kompateman instruon en mia memoro. Bonvolu trovi iun prizorgi la incenson kaj lampojn en la monaĥejo anstataŭ mi por du tagoj. Ni faros novan decidon post du tagoj. Ĉu vi havas alian konsilon al mi?"
  Aŭdinte lian parolon, lia instruisto kompreneme kapjesis:
  "Vi iros por gloro al nia religio. Bone zorgu vin!"
  Dirinte nenion plue, Yulin adiaŭis la instruiston kaj eliris. Grupo da senditoj el la ĉefministra rezidejo atingis por inviti la novedzon. Yulin surmetis la novajn vestojn alportitajn de ili, sed zorgeme faldis siajn du malnovajn monaĥajn robojn kun ronda kolumo kaj pakis ilin bonorde. La sendintoj el la ĉefministra rezidejo sekrete mokis lin pro lia ŝparemo, opiniante, ke li domaĝas eĉ la eluzitajn monaĥajn robojn, des pli la aliajn valoraĵojn.
  Sed fakte ili tute ne komprenis, ke por Yulin tiuj vestaĵoj estas senpreze valoraj.
  Kiam Yulin sidis en la palankeno sur la vojo al la ĉefministra rezidejo, Liaj pensoj ondadis en lia menso. Li senĉese meditis pri la vortoj "gloro al nia religio" de la instruisto. Kiel grava kaj sankta devo tio ja estas! Li delonge faris firman volon en sia koro: Kiel vere pia monaĥo glora al la kredo, li ne lasos sin tentiĝi de la oro kaj virina ĉarmo.
  Yulin iam ĉagreniĝis en la komenco. Li sentis maltrankvilecon, ke li tro facile akceptis la proponon. Li timis, ke li ne povos rezisti la allogojn de riĉeco kaj pasio pro sia troa juneco. Ĉu li ne trafus fiaskon kvankam kun bona intenco se li perdus la prudenton? Sed lia kompatemo venkis. Li pensis, ke la fraŭlino malsaniĝis pro li kvankam ŝi estis tro malsaĝa. Kion alian li povus fari se li ne irus sole por savi ŝin? La instruista admono "gloro al nia religio" despli fortigis lian memfidon.
  Malmultaj gastoj venis al la ĉefministra rezidejo en la nupta tago. La ĉefministro estis rigore observema al la leĝo kaj tre zorgema al la honoro. Li sciis bone, ke ne estas tiel dece edzinigi sian filinon al monaĥo. Pro tio li invitis neniun alian krom nur kelkajn intimajn parencojn kaj amikojn. Do la geedziĝa festo ne okazis lukse.
  Post la geedziĝa ceremonio, oni akompanis la novan paron en la nuptan ĉambron. Post la intensa amuziĝo, la gastoj iom kaj iom disiĝis.
  Yulin levis la kapon kaj ekvidis la fraŭlinon sidanta sur la litrando. Bele ornamite per valoraj ornamaĵoj, ŝi ĉarmis kiel ĉiela feino. Ŝia koketa korpo kaj ĉarma vizaĝo inspiris en li la penson: "Vere granda estas la forto de virina ĉarmo!"
  Sed Yulin trankviligis sian menson kaj pensis: "Via lotusflora vizaĝo estas nur viandkovrita skeleto, Fraŭlino; via koketa ĉarmo estas nur akra armilo hommortiga." Tiel lia koro fariĝis trankvila kiel senmova akvo.
  Aŭdinte, ke ekstere regas senhoma silento, Yulin pensis, ke estas ĝusta tempo por kuraci la fraŭlinon. Li diris milde: "Fraŭlino, vere feliĉa kaj saĝa vi estas, ke vi scias serĉi mian savon por liberiĝi el la maro de suferoj."
  "Jes, mi vere danke akceptas vian komplezon," ŝi klinis sian kapon.
  "Ĉu vi obeos ĉiujn miajn instrukciojn?"
  "Jes, kun plezuro!"
  "Ĉu vi akceptos mian postulon?"
  "Jes, mi akceptos."
  "Do, bone. Ni komencu la meditadon per rapida marŝo!"
  "..." La fraŭlino rigardis lin suspekteme.
  "Mi diris, ke ni praktiku la rapide marŝan meditadon nun dum brulo de unu incensbastoneto." Yulin ripetis kun altigita tono.
  "Sed mi ne komprenas, kio estas kura meditado." "Tio estas unu el la praktikaj metodoj de budhismo." Yulin klarigis solene. "Bruliginte incensbastoneton en la incensujo, ni ronde kuros ĝis ĝia forbrulo. Tiam ni havos sieston. Tio estas ambaŭ korpa sporto kaj spirita praktikado."
  "Mi neniam faris sporton," ŝi diris kun kuntiritaj brovoj.
  "Ĝi estas bona praktiko," Yulin leviĝis de sur la sidejo kaj ekbruligis incenson.
  Kiam Fraŭlino Wang montris hezitecon, li diris: "Mi esperas, ke Fraŭlino respektos vian promeson."
  La fraŭlino povis fari nenion alian ol leviĝi devigite.
  "Mi iros antaŭe, kaj sekvu min poste. Rigardu kaj imitu min pri ĉio." Diris Yulin.
  La ruĝe lumigita ĉambro ŝajnis ideala budha ĉelo laŭ Yulin.
  Fraŭlino Wang tre admiris la edzon pri lia persisteco al la religio. Kvankam forlasinte la monaĥejon, li ankoraŭ ne forgesis sian spiritan praktikadon.
  Antaŭe Yulin diris, ke li ankoraŭ ne estas sendezira sanktulo. Kiel li povis sin teni aplomba kontraŭ la belulino? Dum flore ĉarma fraŭlino kuris spiregante post li; ŝiaj ŝvitoj falis de sur ŝia vizaĝo guton post guto, kaj ŝia parfuma odoro sin trudis en liajn naztruojn, Yulin estingis la estiĝintan pasion en la koro per la akvo de saĝo post tenera suspiro.
  Li havis metodon forigi pasiajn la tentojn de la ĉarmo per meditado: La ĉarmulino estas nenio alia krom la sango, karno, ostaro kaj haŭto en la belaj kostumoj. Post la alveno de ŝia morto sur ŝia korpo restos nenio alia ol sango, puso, insektoj kaj vermoj. Kiel oni povas preni tion kiel belecon? Kiel tio povas esti aminda? Yulin estis tre racia kaj la ideografiaĵoj "gloro al nia religio" lumis en lia koro kiel brila lampo. Do li agis laŭ sia antaŭa plano.
  Dum la kvieta nokto aŭdiĝis nenio alia krom nur iliaj paŝoj de kurado rompantaj la kvietecon en la ĉambro.
  Yulin estis sperta en la kura meditado. Ju pli li kuris, des pli energioplena li estis.
  Fraŭlino Wang povis sin teni kiam ili kuris malrapide, tamen ŝi iom post iom ne plu povis persisti pro la rapidiĝo de la kurado.
  Sed Yulin ne povis halti antaŭ la forbrulo de la incensbastoneto. Krome, Yulin intencis fari la fraŭlinon perdi sian amdeziron per la troa laceco.
  Fraŭlino Wang penis sekvi liajn paŝojn per sia tuta forto.
  Post iom pli longa tempo, ŝiaj bonordigitaj haroj malordiĝis; la freŝaj floroj metitaj sur ŝia kapo defalis unu post unu ĉe ŝin; la ŝminkita vizaĝo sulkiĝis pro la ŝvito kvazaŭ kovrita de lumbrikoj kaj ŝiaj piedvindoj malstreĉiĝis,disiĝis kaj treniĝis sur planko. Yulin sciis, ke la fraŭlino ne plu povis elteni la kuradon. Li haltigis ŝin antaŭ vestoŝranka spegulo. Profite de tio ŝi provis klini sian malfortan koketan korpon al li. Ŝi vere bezonis la konsolon kaj subtenon de li.
  "Ne, fraŭlino, staru rekte," Yulin permane subtenis la falontan korpon de la fraŭlino.
  Fraŭlino Wang perforte tenis sian korpon rekta.
  "Rigardu min! Ĉu mi estas bela?" demandis Yulin.
  "Kompreneble, vi estas tre bela!" Respondinte, ŝi paŭtis kokete.
  Yulin havis la korpon tiel belan kiel glazuro, kaj liaj vangoj iom ruĝiĝis post kurado. La fraŭlino vidis en li apartan belecon ne facile troveblan inter la ĉielo kaj la tero.
  "Bonvolu rigardu vin en la spegulo, Fraŭlino!" li diris montrante la spegulon.
  Fraŭlino Wang turnis la kapon.
  “Rigardu vin mem.”
  "Ho ve...!" Kiam la fraŭlino turniĝis, ŝi preskaŭ svenis pro teruriĝo vidinte sian propran bildon en la spegulo. Ŝi vidis, ke ŝi havas vizaĝon sulkigitan kaj harojn distaŭzitajn, tre simile al frenezulino aŭ jakŝasino. Ŝi tute ne imagis, ke ŝi aspektas kun tiel terura fizionomio antaŭ sia novedzo!
  Yulin petis ŝin sidiĝi sur la apudan benkon kaj diris al ŝi:
  "Ĉu vi en la nuna fizionomio indas esti mia edzino laŭ la ordinara opinio? Se nekonantoj vidus vin, ili tuj forkurus terurite kien oni ne scias!"
  Ŝi mallevis la kapon pro honto. Ŝi tute ne memoris, ke ŝi iam hontigis Yulin per la almozdono de arĝento.
  "Vi volontis dediĉi vin al mi kiel edzinon nur pro mia beleco, ĉu ne?"
  Ŝi iomete kapjesis.
  "Fakte mi monaĥiĝis ĝuste pro mia beleco," Yulin demetis sian ĉapelon, ĵetis ĝin sur la tablon kaj montris sian razitan kapon. "Eble vi ne komprenas, ke mi strebas la eternan belecon de mia vivo anstataŭ la efemeran belecon de la korpo. La beleco de nia korpo estas efemera kaj daŭras mallonge. Nur la eterna beleco de nia vivo estas konstanta kaj daŭras por ĉiam. Kvankam hodiaŭ mi estas bela laŭ via opinio, tamen post pluraj jaroj, pasos mia juneco, kaj ankaŭ mi estos ŝrumpa kaj maljuna kun arĝentaj haroj same kiel aliaj maljunuloj. Ankaŭ vi estas tute sama. Kiam vi estas juna, via ŝminkita vizaĝo estas ĉarma kaj via parfumita vestaĵo estas koketa, sed ĉu vi ne fariĝos ostaro enterigita en dezerto poste? Pensante pri la efemereco de nia vivo, kial ni ankoraŭ avidas la falsan belecon de nia korpo?"
  Larmoj plenigis la okulojn de Fraŭlino Wang. Yulin daŭrigis:
  "Ve! La homa perspektivo estas nebuloplena, kaj la vivestaĵoj ne scias sin liberigi flosante en la vasta maro de suferado. Ili neniam pensas, kie estos nia fina haveno en la estonteco!" li daŭrigis melankolian parolon ĉu al la fraŭlino aŭ al si mem, oni ne sciis."
  Frŭlino Wang eksingultis sin klininte sur la tablo.
  “Hodiaŭ sennombraj vivestaĵoj kun senombraj kleŝoj dronas en la maro de karmo. Kial ili ankoraŭ ne pensas pri la sennombraj kompatindaj homoj, sed nur strebas la proprajn feliĉon kaj ĝojon? Mi fariĝis monaĥo por strebi la saviĝon de mi mem el la sufero de vivoj kaj mortoj kaj ankaŭ strebi la eternan feliĉon de aliaj vivestaĵoj. Mi iam opiniis, ke per tio mi povos liberiĝi el la amara frukto de la metempsikozo kaj ĝui la eternan vivon, sed neniel atendis, ke pro nia malbona kaŭzeco en la antaŭa vivo mi devas rezigni la monaĥan disciplinon kaj reveni al la laika mondo. Pro tio mi dronos en la amara maro...!"
  "Ĉesu, ne diru plue! Mia koro suferas tranĉadon!" Fraŭlino haltigis la fluosimilan predikadon de Yulin pro sia neeltenebla kordoloro.
  "Rigardante la dronon de ni ambaŭ, kiel ni povas elteni la tranĉan kordoloron?"
  "Nun mi jam komprenas mian stultecon. Mi tute ne devas vin impliki, malhelpi kaj eĉ eksmonaĥigi. Reiru morgaŭ al la monaĥejo por daŭrigi vian praktikadon!" la fraŭlino diris, viŝante siajn larmojn. Ŝi sintenis decideme kun neniom da amemeco.
  "Sed mi amas ĉiujn homojn, inkluzive de vi. Mi ne toleras vidi vin suferi ĉitie."
  La fraŭlino kortuŝiĝis ĝis larmo pro la vortoj de Yulin. Nun ŝi ne plu rigardis lin kiel belulon, sed kiel afablan, kompateman kaj sanktan bodisatvon.
  "Yulin... ne, mia instruisto! Ne timu pri tio!" Fraŭlino Wang aliris kaj prenis la manon de Yulin en la siajn. "Mi jam lernis kiel min liberigi el la profundaĵo de sufero. Mi elkore estimas vin, kaj ankaŭ adoras vin pro viaj nobleco kaj kompatemo. Mi sentas, ke vi vere estas granda kaj nobla. Mi preskaŭ faris ĝisĉiele grandan krimon deteni vian progreson. Nun mi devas kuraĝigi vin. Iru laŭ via ideala celo! Se vi ankoraŭ kompatas min, bonvolu ankaŭ montri al mi la irindan vojon por ke mi ankaŭ atingu la eternan vivon!"
  "Mi timas, ke vi ne toleras rezigni tiel nomatajn mondajn plezurojn."
  "Mi ĵuras al vi! Bonvolu kredi min"
  "Sen bedaŭro?"
  "Neniam!"
  "Tiam mi povas diri al vi. Kvankam mi ne proponas virinojn monaĥiniĝi nur por praktiki budhismon, tamen laŭ via kondiĉo, plej bone ankaw fariĝu monaĥino."
  Post iom da pripenso la fraŭlino diris firmvole:
  "Jes. Mi agos laŭ via propono. Baldaŭ tagiĝos. Post mia peto de miaj gepatroj, ili certe donos al mi permeson ĝojplene, kaj ili despli ĝojos, ke mi trovis tiel bonan instruiston kia vi."
  Yulin delikate eligis sian manon el la ŝiaj kun milda kaj afabla rideto.
  En la oriento leviĝis la ruĝa suno de brila saĝo.

=================================================

(四)洞房花烛夜

王小姐的病,在知道玉琳允诺了婚姻大事后的没有几天也就好了。
全相府的人都为婚期忙碌着。
婚期逼近了,玉琳去向师父天隐老和尚告辞:
“师父!徒弟不是一个证果的圣人,此去不知能否像白玉似的归真反璞,但向蒙慈训,当时时记在心头。关于我负的寺中香灯之职,请师父找人替我代理两天,两天后再作决定。现在不知师父还有什么指示?”
玉琳的师父听懂了他的话以后,点了点头道:
“此去为教争光,多多珍重!”
玉琳没有再说什么,就辞别师父出来。宰相府中派来迎接姑爷的人也到了,玉琳换上了他们带来的新衣,把两件破旧的方袍圆领僧衣,整齐地叠好包起来,并且现出对这套僧衣无限地依恋,宰相府里的人都在暗暗地窃笑玉琳,笑这位新姑爷悭吝得一件破旧的和尚衣还这样重视,其他珍贵的东西那更不用说了。
其实,他们哪里知道玉琳把僧衣视为无价宝呢!
在往宰相府去的路上,玉琳坐在轿子里不住地思潮起伏,他念念念念不忘师父临别的赠言“为教争光”,这是多么重大神圣荣耀的事!他心中早就立定了坚决的意志,他想到一个自命为教争光的人,是不会为黄金美色所动摇的!
起初,玉琳也曾懊恼一时,暗自担心,他想这件事情不该轻易地承认下来,他也惧自己的年龄太轻,抵挡不住财色的诱惑,假若自己的感情一时不能控制,岂不是画虎不成反类犬了么?最后还是他救人心切,他想人家小姐虽然愚痴,终是为自己而病了的,除了自己去救她,还有什么别的办法呢?尤其听了师父最后一句“为教争光”的话,他更增强了自己的信心!
新婚的这一天,王宰相府中到的客人并不多,王宰相是一个很守法很要面子的人,他也懂得招一个和尚做女婿,在情理上是很说不过去的,因此除了通知几个知己的亲戚朋友以,这件婚事并没有怎样的铺张。
这一对新夫妇拜好堂后,被送进了洞房,一阵热闹以后,宾客也都渐渐的散去。
玉琳抬起头来,看了一看坐在床边上的小姐,珠光宝气,小姐打扮得真像天上的一位仙子,你看她那妖艳的身体,嫣然的容貌,玉琳在心里不觉也暗暗地感叹道:“甚矣哉!女色之为力大也!”
玉琳稍微把心定了一下,接着又想到:“小姐!你芙蓉似的白面,不过是一个带肉的骷髅罢了;你美艳的娇态,不过是一个杀人的利器罢了。”这样一来,玉琳的心,安静得如止水一般。
玉琳听到外面一点人声也没有了,他想应该是到替小姐医病的时候,就轻轻地对小姐说:“小姐!你很有幸福也很有智慧,你懂得要我来拯救你出离苦海。”
“是的,蒙君不弃,我是很感激的!”小姐将头低下去。
“凡事都愿意听我的吩咐吗?”
“很欢喜!很愿意!”
“我的一切条件?”
“是的,我一定接受!”
“那么,很好,我们现在就来开始跑香吧?”
“…………”小姐用怀疑的眼光看了看。
“我是说我们现在跑一枝香!”玉琳又加重了语气,重说了一次。
“我不懂什么叫‘跑香’!
"这是修学佛法所行的一个法门。”玉琳很庄重地解释着:“我们将一枝香点好插在炉中,绕着圈子跑,等到香烧完的时候休息,这一方面是运动,一方面也是修行。”
“我一向没有运动过。”小姐皱着眉说。
“这是很好的修行。”玉琳从座位上站了起来,把香点好。
王小姐现出为难的样子。
“我很希望小姐尊重自己的诺言!”
王小姐没有办法,只得也勉强的站起来。
“我走在前面,你走在后面,一切都看着我,一切都依我而行。”
红光满室的新房,在玉琳的眼中看来,是一个最好的修行禅堂。
王小姐也很佩服丈夫的道心,虽然还俗了,但他并没有忘记他的修持。
玉琳曾说他不是一个离欲证果的圣人,美色当前,他哪有不动心的呢?你看,一个如花似玉的小姐走在身后,她气喘嘘嘘的,汗珠一滴滴的从脸颊上流下来,阵阵的粉香扑进玉琳的鼻孔,玉琳轻轻地慨叹以后,他就用智慧的水浇泼心中生起的欲念。
他的这一套法宝,就是用假设的观想来驱除美色的诱惑。他想:所谓美人,不过是一些血肉皮骨穿起一袭漂亮的外衣,等到无常一来,在她的身上见到的只是血和脓,虫和蛆,这有什么美丽呢?这有什么值得爱恋呢?玉琳的理智非常清楚,“为教争光”四个字像一盏明灯似的照着他的心房,所以一切都能照着计划进行。
夜,静悄悄的,什么声音也没有,唯有玉琳和王小姐跑香脚步声驱走了这房中沉静的空气。
玉琳是一个跑香参禅的能手,他越跑越快,越快越有精神。
王小姐跑得慢慢的时候尚能支持,跑得快了她已渐渐地吃不消。
但是,一支香没有跑完,玉琳是不会停下来的,而且玉琳就是想用过分的疲劳使王小姐息下爱情的欲念。
王小姐拼命用力地跟在后面跑。
跑的时间一久,小姐头上本来梳得很整齐的头发乱了;插在头上的鲜花也一朵一朵的掉落在身旁;脸上的胭脂和粉,被汗水一刷像爬满了一条条的蚯蚓;包裹在三寸金莲上的脚布,也撒开了拖在脚下。玉琳知道小姐是不能再跑了,他在一座穿衣镜的旁边招呼王小姐停止下来,王小姐就趁此机会想以她柔弱的娇躯和万种媚态依偎进玉琳的怀中。她这时实在需要玉琳给她的温情与安慰。
“不!小姐!你站好!”玉琳用手扶着王小姐将要睡倒的身子。
王小姐勉强支持着站稳了。
“你看我长得美不美?”玉琳问。
“当然你是太漂亮了!”小姐鼓起了嘴,给玉琳一个娇瞋。
玉琳是一个身如琉璃体的人,跑了香以后,他的两颊更泛出了红韵,在小姐的眼中,玉琳美得是天上少地下无的。
“小姐!请你来照照这面镜子!”玉琳指着穿衣镜。
王小姐掉过头来。
“你再看看你自己呢?”
“呀…………”小姐不照镜子则已,一照镜子差点儿把她吓晕了过去,她这时候的面容现在镜子中的明明像是个疯子,一个母夜叉,披头散发,满面花纹,她真是万万料想不到在新婚的丈夫面前现出这么一副难看的样子。玉琳请王小姐坐在身旁的一张凳子上,对小姐说:
“假若以世俗美丑观念来讲的话,像你这样配不配做我的妻子?假若是一个不认识你的人,不知给你吓得跑到那儿去了!”
王小姐羞惭得低下头去,她是记不起前世分银子时曾使玉琳含羞受辱。
“小姐!你是因为看我长得很美,所以愿意将终身许配给我,是不是?”
王小姐微微点头。
“其实,在我呢,正因为自己长得美好才出家的!”玉琳把带在头上的礼帽拿下来摔在桌上,露出他的光头:“这或许是你不懂的,因为我不要形体上的美,而要追求生命上永恒的美。因为我们形体上的美是短暂的,是一时的,唯有生命上永恒的美才是不灭的,长存的。你不要看我今日长得这么漂亮,数年一过,青春消逝,我也一样会鸡皮鹤发,老态龙钟,就说你小姐吧,又何尝不是一样?年轻时,胭脂画面争妍,龙麝熏衣竞俏,最后还不也是一堆白骨葬在荒郊野外?想到人生生命的无常,我们为什么要贪取这一时形体上虚假的美貌呢?”王小姐的眼眶中,含满了泪水,玉琳继续说:
“唉!人生的前程,渺渺茫茫,众生飘泊在这广阔的苦海中,不知出离,大家都没有想想,究竟哪里才是我们将来的归宿呢?”玉琳像是告诉王小姐,又像是自语似的慨叹!
王小姐伏在桌上呜咽起来。
“今日无数苦恼的众生,沉沦在业海里,他们为什么都不肯为多数可怜的人类着想,而专在贪求个己福乐呢?我为了自己的生死的解脱,也为了众生长远的幸福,披剃在佛门,总以为从此超生,不受轮回的苦果,万万料想不到和你小姐还有这么一段孽缘,这次要我还俗舍僧戒,也就是要我沉沦在苦海里……”
“你,你不要说了,我的心如刀割!”王小姐有着无限的悲痛,阻止玉琳流水似的法音。
“我看着我们这样沉沦下去,哪里又不心如刀割?”
“我现在已经明白我的愚痴,我不该牵累你,不该害你,不该要你还俗,你明天还是回去修行吧!”王小姐说话的时候,揩了揩眼泪,表现得意志坚决,一点儿女情长也没有。
“但是,我爱一切人,我也爱你,我不忍心见你在这里受苦!”
王小姐给玉琳的话感动得又流起泪来,她这时候已经不再把玉琳当做是一个美男子,而觉得他好似一尊和蔼、慈悲、圣洁的菩萨。
“玉琳!不,我的师父!你不要怕!”王小姐走过去握住玉琳的手:“我已懂得怎样从痛苦的深渊中自拔出来,我深深地敬佩你,受你的人格和悲心所感召,我唯有觉得你崇高伟大!我差点儿犯下弥天的大罪,使你不能上进,现在我应该给你鼓励,你去照你理想中目的地走吧,假若你还有可怜我的话,你应该要指示我一条应走的路,让我也能从此得到超生!”
“我怕你舍不得所谓红尘的福乐!”
“我可以对你发誓,你相信我!”
“你不后悔?”
“决不!”
“那么,我可以告诉你,我虽然不主张女人非要出家学佛不可,但照你的情形看起来,你最好也出家吧?”
小姐稍稍考虑后,非常坚决地说:
“是的,我就遵照你的指示去行,天也快要亮了,我禀告父母以后,他们一定会欢喜允许的,而且他们将更会欢喜我得到你这么一位明师。”
玉琳从王小姐的手中把手抽回来,脸上露出慈祥和蔼的微笑。
东方,一轮红红的慧日升起。


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum