玉琳国师第十七章世译稿 (第四校对稿,请多指教)
(17) La bandita restadejo ŝanĝiĝis en budhisman monaĥejon
Post kiam la juna Yulin estis oficiale promociita kiel la Imperia Instruisto de la imperiestro Shunzhi, li ekloĝis en luksa domo speciale konstruita por li en la Okcidenta Ĝardeno de la palaco. Liaj famo kaj gloro estis senkomparaj kiel la antaŭdiro de lia instruisto je lia vizito: "Vi havas grandan karman meriton. Via nomo disvastiĝos ĉie, multe pli supera ol via darma fratulo."
Tamen neniom da fiereco ekzistis en la koro de Yulin malgraŭ lia alta titolo. Jaroj da ventoj kaj pluvoj, multaj suferoj kaj malfacilaĵoj pli profunde konvinkis lin pri la ŝanĝiĝemo de la mondo kaj la vanta naturo de homaj aferoj laŭ la vero de la Budho. Li tute ne sentis allogon de la impona palaco kaj delikataj manĝaĵoj. Kiel ligna pupo rigardanta florojn kaj birdojn, li restis tute ne influita de famo kaj riĉeco.
Ekde kiam li fariĝis Imperia Instruisto, liaj saĝeco kaj kompatemo ĉiutage kreskis. Lia kutimo de junulaj aroganteco kaj fieremo tute malaperis dum lia senĉesa perfektiĝado. La pasintaj travivaĵoj kaj longaj jaroj en la praktikado de budhismo formis ĉe li humilan kaj prudentan karakteron. Kun budhana rozario en mano kaj simpla monaĥa robo sur la korpo, li aspektis senmoveble kiel monto Taishan kaj pure kiel lotuso.
Kvankam Yulin loĝis en la imperia palaco kaj pasigis la vivon de imperia Instruisto, li sentis sin izolita de la mondo. Li sopiris revidi sian darman fratulon Yulan kaj aliajn samideanojn, sed la palaca severeco malebligis al li tion fari. Foje, rigardante la ŝanĝiĝemajn nubojn ekster la fenestro, li ekrememoris siajn pasintajn aferojn pri la geedziĝa propono en la domo de Fraŭlino Wang, la ĉikanado de Konsilisto Wu, kaj la multaj suferantaj vivestaĵoj. Li ekĝemis al la ĉielo kun suspiro.
Post tiel trankvila vivo kiel stagna akvo dum ĉirkaŭ duonjaro, Yulin ekpensis pri la tria saketo de sia darma fratulo, kiu instrukciis lin disvastigi la budhan instruon kaj helpi vivestaĵojn. Iun tagon, kiam la imperiestro Shunzhi vizitis lin, li diris:
"Via Imperiestra Moŝto, mi intencas ekvojaĝi morgaŭ por pilgrimi kaj lerni. Mi speciale petas vian permeson."
"Ĉu mi faris eraron, Imperia Instruisto? Kial vi volas forlasi la palacon por suferi la piediradon ekstere?" La imperiestro demandis lin surprizite.
Yulin sciis la miskomprenon de la imperiestro, li do klarigis:
"Vi estas kapabla reganto, kiu fondis la imperion, amas siajn subulojn kiel gefilojn kaj sincere subtenas budhismon. Tute ne estas manko en via konduto. Sed kiel monaĥo mi pensas, ke mia misio estas disvastigi la doktrinon kaj helpi vivestaĵojn. Tial mi volas vojaĝi al diversaj regionoj."
"Tiam bonvolu unue prediki pri sutro en la palaco! Post la predikado, mi aranĝos sekvantojn akompani vin kien ajn vi deziras!"
Yulin povis fari nenion ol prediki pri “la Lankavatara Sutro” en la palaco. Poste, la imperiestro pretigis dekojn da kestoj kun vojaĝaj necesaĵoj kaj ordonis centojn da sekvantoj akompani lin, kien li volas iri.
Yulin serioze fordankis:
"Tamen tio kontraŭas la budhisman disciplinon, Via Imperia Moŝto. Antaŭe, post kiam la reĝido Sidarto iluminiĝis monaĥiĝinte, li vojaĝis nur kun tri vestoj kaj almozbovlo. Viaj donacoj donos nur nenian utilon ol ĝenon al mi."
"Ne, tute ne necesas al vi porti tiujn objektojn. Tion respondecos la sekvantoj." klarigis la imperiestro.
"Por kio mi bezonas sekvantojn? Mia celo estas simple vojaĝi kaj disvastigi la budhismon laŭ oportuneco. Granda sekvantaro nur ĝenos lokajn homojn."
"Kiom da servistoj vi do akceptos?" demandis la konfuziĝinta imperiestro.
"Laŭ budhismo, tri vestoj kaj unu almozbovlo jam sufiĉas. Mi bezonas neniun sekvanton!" Yulin respondis decideme kaj serioze.
Kvankam Yulin decideme rifuzis la imperiestran komplezon, Imperiestro Shunzhi rifuzis konsenti tiel modestan vivmanieron de Majstro Yulin por montri la honorecon de la Imperia Instruisto. Kiam Yulin nenion plu diris, La imperiestro foriris malĝoje.
La sekvan tagon, Yulin sekrete forlasis la palacon sen nenies scio. Oni tute ne sciis, kiel li foriris. Li kunportis nur la oran sigelilon de la Imperia Instruisto anstataŭ la donacojn preparitajn de la imperiestro.
La imperiestro sciis, ke li tute ne povas ŝanĝi la volon de la sanktulo. Li des pli profunde admiris la sanktan karakteron de Yulin. Anstataŭ sendi kuratingi Yulin, li ordonis, ke ĉiuj oficistoj en la tuta lando speciale protektu la imperian instruiston, kie ajn li estos, kaj ankaŭ tuj raportu al la kortego pri tio.
En sia sopiro al la imperia instruisto, la imperiestro prenis eburan ventumilon donacitan de suda lando kaj propramane skribis la ideografiaĵojn "Kvazaŭ Mia Persona Ĉeesto". Li speciale sendis ĝin al Yulin kiam oni informiĝis pri lia loko. Li kredis, ke ĝi provizos al li grandan oportunecon, kien ajn li vojaĝos en la lando.
Forlasinte la palacon, Yulin tenis la vivon de simpla vaganta monaĥo kun sia almozbovlo. Li ne fieris pro sia honorata pozicio, nek montris sian teniĝon de la Imperia Instruisto. Kun monaĥaj vestoj kaj ŝuoj, li vojaĝis tra montoj kaj riveroj en la tuta regiono de Changjiang sub la suno kaj vento. Li foje tranoktis en grandaj monaĥejoj, foje dormis ĉe rivero sub la malferma ĉielo. Li sciis bone pri sia juneco kaj deziris sinkulturi per diversaj vivspertoj. Li humile vizitis prestiĝajn monaĥojn por lerni budhisman teorion, kaj laŭokaze predikis budhismon al diversaj homoj en diversaj regionoj. Sed neniu sciis, ke tiu serioza juna monaĥo estas la Imperia Instruisto en la tiama tempo!
Kompreneble, ne malmultaj homoj dubis pri lia personeco ĉar li tute ne similis al asketo pro sia bela kaj nobla aspekto. Yulin klopodis aspekti ordinare por eviti alies atenton. Nur unufoje, kiam li aŭskultis predikon de eminenta ĉefmonaĥo en Monaĥejo Tiantong de Zhejiang, la ĉefmonaĥo diris: "Estas tre laŭdinde sin abstini de famo kaj riĉeco por monaĥoj. Sed troa rifuzo de famo kaj riĉeco sin katenas en la maniero de hinajana budhismo. En la la praktikado de kompatema bodisatveco, ni devas nek alkroĉi nek tute rezigni ilin. Inter vi estas eksterordinara persono veninta el eksterordinara loko. Vi devas pripensi, ke kvankam budhismo instruas rezigni famon kaj riĉecon, tamen ĝi povas utiligi ilin por sia disvastiĝo!" Dum la parolado, la maljuna monaĥo fojfoje rigardis Yulin.
Kapklininte, Yulin ne kuraĝis rigardi la maljunan ĉefmonaĥon. Li sciis bone, ke la trafaj vortoj de la maljuna ĉefmonaĥo estis direktitaj al li.
Li ne plu restis longe tie kaj foriris kun simpla kunportaĵo sen adiaŭo por eviti la monaĥojn scii, ke li estas la imperia instruisto.
Survoje, la paroloj de la maljuna ĉefmonaĥo ĉiam reaperis en sia menso. La similan instruon li jam aŭdis de sia fratulo Yulan. Li ja havis kompatemon por la mondo kaj varman koron por ĉiuj estaĵoj, sed nur sentis, ke ankoraŭ ne estas la tempo por lia plena servo al budhismo kaj vivestaĵoj. Kvankam li portis la honoran titolon de Imperia Instruisto, li sentis sin ankoraŭ ne sufiĉe matura kompare kun sia darma fratulo kaj la erudicia maljuna ĉefmonaĥo. Kvankam la maljunaj erudiciaj monaĥoj kun longa praktikado estis raraj, tamen ili kaŝis sian eksterordinarecon kaj evitis troe sin montri al la mondo. Li intencis atendi kelkajn jarojn ĝis kiam li estos pli sperta por helpi budhismon kaj estaĵojn per sia politika influo. Li ekhavis tian decidon kiam li prenis la oran sigelilon ĉe si.
Post tri aŭ kvar jaroj da vagado tra diversaj vilaĝoj kaj profundaj montoj dum tagoj kaj noktoj, en iu tago Yulin maltrafis monaĥejon por tranokti en la regiono de Anhui, li do sidis mediti sub arbo. Tiam subite preterpasis bando da banditoj. Unu el ili svingis glavon kaj kriis:
"Kio vi estas? Pruntedonu al ni iom el via kunportata mono!"
En la luna lumo Yulin vidis, ke ili estas multaj, tamen li restis trankvila kaj diris malrapide:
"Sinjoroj, mi estas perterpasanto. Mono tute mankas al mi, kaj mi ankaŭ ne havas kunportaĵon por donaci al vi. Tamen se vi promesas plenumi mian postulon, mi donacos al vi ion tre valoran."
"Kian postulon?" demandis la rabistoj unuvoĉe, "Diru rapide!".
"Mi postulas, ke vi por ĉiam ne plu kondutu kiel banditoj!"
"Sensencaĵo! Ni ne povas tion obei. Kion alian ni povus fari se ni ne estus banditoj?" Furioze insultis unu el la banditoj.
Alia rabisto rimarkis en la pala lunlumo, ke Majstro Yulin estas monaĥo, kaj impresiĝis de lia trankvileco. Li iris el la homamaso kaj diris:
"Vi ja estas monaĥo. Diru unue, kion vi donacos al ni se ni ĉesos esti banditoj?"
"Tamen vi devas unue promesi, ke vi ne plu estu banditoj!" Yulin respondis ankoraŭ decideme.
"Se vi vivtenos nin, ni ĉesos esti banditoj. Kian valoraĵon vi donos al ni?"
"Mi havas orblokon pezan je pli ol du aŭ tri ĝinoj. Se vi promesas ĉesi esti banditoj, mi donos ĝin al vi. Vi povos vendi ĝin, egale dividi la monon kaj per la mono fari malgrandan komercon por eviti kulpon de prirabado. Ĉu tio ne similas ordinaran vivon?"
"Jes, bone! Rapide donu la oron, ni promesos tiel agi!" ĉiuj faris la promeson sinsekve.
Yulin indiferente elprenis la kunportitan oran sigelilon. Antaŭ ol transdoni ĝin al la ĉefbandito, li aldonis:
"Mi devas diri ion gravan al vi. Antaŭ ol vendi la oron, malestigu la ideografiaĵojn de sur la bloko. Mi sincere atentigas vin, por ke vin ne trafu la malbono."
Aŭdinte, ke la banditoj promesis ne plu esti banditoj post la divido de oro, Yulin tre ĝojis. Li elprenis kaj donis al ili la sigelilon sur kiu estis ideografiaĵoj: "La Imperia Instruisto Yulin Xiu, la Granda Vekiĝo, Universala Savo, Supera kompatemulo!" Li pensis, ke la ora sigelilo valoras por la dekoj da homoj ne plu malsekurigi la socion kaj ne plu malhelpi la preterpasantajn komercistojn.
Akceptinte la oron, la bankitoj foriris ŝtorme. Yulin daŭre sidis trankvile sub la arbo. En la ĉielo naĝis nuboj kaj brilis steloj. Ĉio estis kvieta, kvazaŭ nenio okazus antaŭ nelonge.
Reveninte al sia restadejo, la rabistoj elprenis la rabitan oron. Ekzameninte orblokon, ili trovis, ke ĝi estas kvadrata ora sigelilo. Kelkaj konantaj vortojn ekkriis mirigite post legado de la ideografiaĵoj:
"Oh! Tiu estas la instruisto de la imperiestro! Ĉu ne estas klare gravuritaj la ideografiaĵoj 'La Imperia Instruisto Yulin Xiu, la Granda Vekiĝo, Universala Savo, Supera kompatemulo!'? Ve al ni! Ni rabis eĉ la imperian instruiston kaj faris ĉielan krimon!"
"Kiel tio povus okazi? Ne diru absurdaĵon! Tiu monaĥo tute ne aspektis kiel la imperia instruisto. Laŭ lia voĉo li ne superis la aĝon de tridek jaroj. Se li estus la imperia instruisto, kiel li povus atingi la profundan montaron?"
"Laŭ mi eble ankaŭ li faras la saman rabon kiel ni. Li forŝtelis la oran sigelilon kaj sin kaŝis en la montaro. Li timis nin pro nia multeco kaj donis la sigelilon al ni."
"Ne, via diro ne estas prava. Laŭ mi li aspektas tute sentime. Li havas solenan sintenon kaj kompateman voĉon, kaj vere similas al la imperia instruisto!"
Dum ili disputis inter si, la ĉefbandito Wang Desheng levis ambaŭ manojn por silentigi ilin. Li diris:
"Fratoj! Ni tenas nian vivon en la dezerta monto kaj senatente rabis la oran sigelilon de la imperia instruisto. Se la kortego informiĝos pri tio, ĉu ni povos reteni nian vivon? Rekontinte la imperian instruiston ni eĉ ne sciis fari omaĝon al li. Vere malsaĝaj ni ja estas. Nun la imperia instruisto certe ne iris malproksimen. Ni iru al li. Se li vere estas la imperia instruisto, ni petu de li pardonon, redonu la oran sigelilon kaj petu lin akcepti nin kiel disĉiplojn. Eĉ se li ne estas la imperia instruisto, ni ankaŭ lasos lin foriri, ĉar li ja estas monaĥo. Ĉu vi aprobas mian proponon?"
Ĉiuj esprimi sian konsenton levante ambaŭ manojn, kaj kelkaj eĉ promesis ne plu esti banditoj sed fariĝi monaĥoj se ili vere renkontas la imperian instruiston.
En la montaro kovrita densa arbaro aŭdiĝis nenio krom susuro de vento trapasanta la arbojn. La banditoj paŝis silente. Iliaj ferocaj pensoj transformiĝis en bonan volon. Anstataŭ banditoj, ili vere similis al religiaj praktikantoj kaj iris por ricevi aŭdiencon ĉe la imperia instruisto kun ege granda pieco.
La distanco ne estis tre mallonga. Ili paŝis kvindek ĝis sesdek liojn returne en la antaŭan lokon, kie meditis Majstro Yulin. Tiam en la orienta ĉielo jam aperis pala koloro, tio indikis la alvenon de la tagiĝa ruĝo.
Ili vidis, ke Yulin ankoraŭ meditis sur la antaŭa loko. Kapklininte surtere ili demandis timeme:
"Ĉu vi vere estas la nuna imperia instruisto?"
Vidinte ilian respektoplenan sintenon, Yulin sciis, ke ili speciale venis por peti pardonon. Demandite, ĉu li estas la imperia instruisto, li trovis malfacilecon en la respondo. Ekde lia forlaso de sia restadejo en la imperia palaco, neniu sciis, ke li estas la imperia instruisto. Kvankam la predikinta maljuna ĉefmonaĥo sciis pri li, tamen li ne kuraĝis agnoski la fakton kaj forlasis sen adiaŭo. Dum kelkaj jaroj, li vivis vagante kiel flosanta lotuso, kaj neniam kuraĝis eldiri sian veran personecon por eviti la ĝenon al la aliaj homoj. Nun kiam la banditoj demandis lin, li ne plu povis teni la sekreton de ili. Post momenta silento, li respondis:
"Mi konfesas al vi, ke mi estas imperia instruisto Yulin, sed mi petas vin teni tion kiel sekreton por mia oportuneco de plua vagado."
"Oh! Estimata Imperia Instruisto!" Mire kriis Wang Desheng, "Ni ja estas tro malsaĝaj por rekoni la bodisatvon kaj ne sciis pri la alveno de via honoro. Ni faris damnindan kulpon ofendi vin kaj petegas vian indulgon. Ni petegas, ke vi kompate akceptu nin kiel viajn disĉiplojn!"
Post la petego de Wang Desheng, ĉiuj banditoj genuiĝis kaj petegis ĥore:
"Bovolu estu kompatema al ni kaj akceptu nin ĉiujn kiel viajn disĉiplojn."
Yulin rifuzis kun kapneo.
"Ne! Vi ne povas konduti ambaŭ budhane kaj rabiste," respondis Yulin.
"Ni ĵuras penti nian antaŭan krimon kaj ŝanĝi nian vivmanieron! Ni petas vin akcepti nin kiel disĉiplojn. Ni fariĝu monaĥoj ĉe vi kaj ĵuras ne plu esti banditoj!" Wang Deshen ĵuris en la nomo de ĉiuj, kaj ĉiuj banditoj eĥis sekve: “Ni ĵuras fariĝi monaĥoj kaj ne plu esti banditoj.”
“Vi volas fari monaĥoj ĉe mi, tamen mi eĉ ne havas monaĥejon por loĝi. Kaj la imperiestro ankaŭ ne scias mian eliron.” Yulin diris embarasite.
“Ni povas ŝanĝi la restadejon en monaĥejon. Nur se vi konsentas akcepti nin kiel disĉiplojn, ni petas, ke vi fariĝu abato ĉi tie por gvidi nin en la praktikado. Estas kampoj sur la monto kaj ni povos teni nian vivon per terkulturado.” Ĉiuj havas firman decidemon por fariĝi monaĥoj.
Yulin tre ĝojis pri tio. Li opiniis, ke estas facile gvidi bonulojn praktiki budhismon, tamen estas tre malfacile instrui la malbonulojn. En tiu tempo la banditoj deziris kompensi sian krimon kaj fariĝi monaĥoj. Li ne rajtis ignori ilin, do li klarigis la regulojn por esti monaĥoj. Vidinte, ke ĉiuj akceptis la regulojn respekte kaj obeeme, li konsentis akcepti ilian peton.
Tiam jam tute tagiĝis. La suno leviĝis de la oriento, kaj la birdoj pepis sur la branĉoj, kvazaŭ ĉio gratulas la banditojn por ilia nova vivo.
Yulin stariĝis kaj iris al la monto bonvenigite kaj ĉirkaŭite de ĉiuj homoj. Ĉi tie, la miljare antikvaj arboj altiĝis ĝis la nuboplena ĉielo; la verdaj pinoj staris defie sur la montpinto kaj la sovaĝaj floroj eligis sian aromon en la milda brizo. Majstro Yulin malrapide grimpis sur la longa vojo zigzaga kaj malebena. Rigardante la grandiozecon de la monto kaj belecon de la pejzaĝo, li faris elkoran laŭdon. Kiam ili atingis la asemblan halon, li ordonis, ke oni aliformigu la asemblan halon en Budhan Halon por adori budhajn statuojn. Poste ili konsultiĝis pri aliaj aferoj.
Yulin sentis grandan ĝojon same kiel ĉiuj aliaj. Li opiniis, ke la monto kaj cirkonstancoj konvenas por esti budhisma monaĥejo.
Post kiam la asembla halo portempe fariĝis budha halo, Majstro Yulin demandis Wang Desheng pri la situacio sur la monto.
“Kiom da homoj loĝas sur la monto?”
“Sepdek kvar entute.”
“Kio estas la nomo de la monto?”
“La monto estas malproksima de la homoj, do ĝi ŝajne ne havas nomon. Antaŭ kvar jaroj kiam viaj humiluloj venis ĉi tien, ni nomis ĝin "Monto de Heroaro".
"Ekde la sekva fojo ne plu vin titolu humilulo. Rekte vin titolu disĉiplo." Post korekto de la vortoj de Wang Desheng, Yulin daŭrigis, “Rapide pretigu sepdek kvar monaĥajn robojn. Hodiaŭ estas la antaŭa tago de la Mezaŭtuna Festo. La deknaŭa de Septempro estas la monaĥiĝa festo de Bodisatvo Avalokiteŝvaro kaj tiam ni okazigos ceremonion, por ke vi fariĝu monaĥoj kaj ricevu budhisman disciplinon.”
Wang Desheng tute obeis. Yulin kunvenigis ĉiujn, kaj diris al ili, ke la monto nomiĝu "Monto Zhenjue (Monto Vera Vekiĝo)" kaj la monaĥejon "Monaĥejo Zhenjue (Monaĥejo Vera Viĝo)". Post kiam li donis apartan nomon al la gastejo, tenejo, manĝejo, loĝejo kaj tenejo por vivbezonaĵoj, li ankaŭ arangis diversajn okupojn al ili, ekzemple, kiu estas la gastigisto, kiu estas la disciplina inspektoro kaj kiu estas la skribisto. Li donis darman nomon al ĉiu el ili. La darma nomo de Wang Desheng estas Xingdao signifanta “Vekiĝo al Vojo”. Li ordonis, ke ili kulturu la kampon, planti legomojn kaj fruktoarbojn. Ĉiuj volonte ekhavis la simplan vivon de agrikultura monaĥo. Yulin ankaŭ fiksloĝiĝis tie trankvile.
===============================
(十七)山寨改佛殿
年轻的玉琳,被当朝的天子顺治皇帝拜封国师以后,住在顺治皇帝特为他在西苑内建筑的精舍里面,其声名荣耀,一时无二。这正如他师父过去对他说的:“你很有福报善根,将来名播四方,胜过师兄。”
在玉琳的心中,他虽尊为国师,可是一点荣耀的念头也没有。几年来的风风雨雨,重重魔难,使他在佛陀的真理中,更体验到世态的炎凉,人事的沧桑。那巍峨壮丽的皇宫,那山珍海味的饭食,在他是如木人看花鸟,名闻利养,一点没有打动他的心源。
自从玉琳荣封国师以后,智慧悲心,日有所增。他那年轻人的好胜傲慢的习气,几经磨练,均已瓦解冰消,过去一些不平凡的遭遇,以及那悠悠的岁月,在佛法体验中,使他养成谦虚稳重的风度,他每天一串念珠在手,一领方袍在身,像泰山,不可摇动;像莲花,清秀芬芳。
玉琳住的是皇宫,过的是国师的生活,每日像和纷扰的世间离开,他想和师兄,还有过去的一些道友见一面,因皇宫森严,都很不容易。有时他对着窗外那变幻莫测的云霞,偶然也会想起当初在王小姐府上招赘的往事,吴师爷的刁难,更想起那些受着苦难的芸芸众生,心中也不无感慨,对着云天,他会轻轻地嘘气。
这样止水一般的平静地生活,过了大概有半年的光景,玉琳国师想到师兄的第三个锦囊,指示自己要弘法利生的金玉良言,他终于有一天当顺治皇帝探望他的时候,就说道:
“陛下!我想明天到各地去行脚,特地先向你告辞一下。”
“你,国师,难道寡人有不是的地方吗?为什么要到外面行脚受苦?”顺治皇帝很感到意外。
玉琳国师知道皇上误会了,就解释道:
“陛下是开国的君主,雄才大略,不但爱民如子,对圣教也真心护持,你没有不是的地方,我只是想到出家的使命是弘法利生,所以我才想到各地走走。”
“那么,先请国师在宫中讲一座经吧!等到宫中讲经法会圆满,你要到哪里去,我就叫人护送你去!”
玉琳国师没法,只得在宫中讲了一座《楞严经》,讲经完后,顺治皇帝为玉琳国师准备了几十大箱在外旅行用的东西,并令千百人护送,国师到哪里,护送者要到哪里。
玉琳国师很庄严地推辞道:
“陛下!你这样做法是违背佛制的,当初教主释迦牟尼佛以太子身出家修成圣果,各处云游行化,也只有三衣一钵随身,你给我这些东西,除成为累赘外,我带了有什么用?”
“不!”顺治皇帝解释道:“我不是要你携带这些东西,这只要命令随从的人负责就好了。”
“随从的人?我要随从的人去做什么?我是行脚,我是方便弘法,很多人跟着我只有搔扰地方。”
“那国师究竟带几个人侍奉?”顺治皇帝像是很不解似地问他。
“依佛制三衣一钵就够了,不要别人随到我!”玉琳国师坚决的,庄严地回答。
虽然玉琳国师坚决地拒绝顺治皇帝的美意,但顺治皇帝,为了国师的荣耀,怎样也不承认玉琳国师的做法,玉琳国师不再讲话了,顺治皇帝只得怏怏地告退。
第二天,玉琳国师悄悄地离开皇宫,怎样的走法,大家都不知道。顺治皇帝供养的东西,仍原封未动,国师的金印,玉琳是随身带了。
顺治皇帝知道圣者的意志是不可勉强,他对玉琳国师圣洁的风格,更是敬仰。他并没有派人去追赶玉琳国师,但随即传旨,全国官吏如知国师弘法之处,要加意护持,并要随即奏报朝廷。
顺治皇帝怀念国师的心情,无时获释,一天,他在南方小国进贡的象骨摺扇中,取了一把,御笔手书“如朕亲临”四字,想得知玉琳国师去的方向,就令人送去,在顺治皇帝的心中,以为他有了这把扇子,无论在全国走去哪里,一定有很大的便利。
玉琳离开皇宫以后,就过着“一钵千家饭,孤身万里游”的生活,他不以尊贵的身分自傲,他没有摆出国师的架子,他仍和往常一样,一套僧衣、一双僧鞋,涉水登山,风吹日晒,他的足迹走遍大江南北,像闲云野鹤一样,有时到大丛林里挂单,有时在山间水边露宿。他知道自己年轻,他要从生活中磨炼自己。他也曾虚心的参访各方的大德长老,向他们求道问真,他也曾随缘的在各处说法传教,向众生普施法雨,但是没有人知道这一位庄重的僧青年,就是当朝的国师哩!
当然,也有不少人对玉琳国师的身份表示怀疑,因为他眉清目秀,气宇不凡,不像一个修头陀苦行的人。玉琳国师尽量地装得平凡,不引起别人的注意。只有一次,他在浙江天童寺挂单的时候,杂在大众中听一位首座和尚说法,那首座和尚说:“做一个剃发染衣的出家人,能够不为名位荣利动心,实在难得!假若过分地厌离名利荣位,也太偏于小乘的根性。对于世间,从大乘行者的悲愿中,应不执不离。你们众中,自有不凡的人从不凡的地方来,你应该反省,佛法虽要离开名位荣利,但佛法也要名位荣利帮着弘扬!”老首座说法开示时,目光老不时地看着玉琳。
玉琳低着头,不敢仰看老首座。但他很给老首座这些话感动,他知道,老首座的这些话,分明是对他说的。
他不敢在这里再住下去,他不愿在同道的僧团中,给大家知道他是一位国师,他又带了他简单的行李,不辞而别。
路上,那老首座的道颜法语,老浮现在他的脑海之中,这样的道理,他在师兄玉岚那里,也像是听说过。他对世间,也有悲愿;对众生,也有热情,只是他觉得弘法利生的机缘还没有到。虽然他现在已尊为国师,在他老是觉得自己所学与现在名位没有相当,像师兄,智慧道德多玄妙莫测;像老首座,年高戒长多稀有难得,但他们都隐其所长,不愿过分出头露面。在他自己也有个感觉,再过数年,等学德经验更丰富的时候,他愿靠政治的助缘,为佛教为众生做番事业,他当初把国师的金印带在身边的时候,就有了这个决心。
玉琳国师披星戴月,行脚在各个乡村上,深山里,就这样他度过了三四个年头的时光,有一天,他错过了挂单的寺院,在安徽的境内一棵树下静坐,忽然有一群强盗从他面前经过,其中有一个用刀一晃道:
“你是什么人?把你身上的钱借一点给我们用用!”
玉琳国师在月光下看他们人很多,但他一点没有慌乱,慢慢地说道:
“各位!我是过路的人,钱我是没有的,我身边也没有什么东西可以送你们,不过,假若你们能承认我一个要求,我就有一项很宝贵的东西送给你们。”
“一个什么要求?你快说!”强盗们异口同声地问。
“我要求你们今后不要再做强盗!”
“胡说!这我们可办不到,不做强盗那我们做什么?”其中一个气势汹汹的听了就骂起来。
另一个强盗从朦胧的月色中,看出玉琳国师是一个出家人,他很为玉琳国师镇静的态度所摄受,他推开众人向前道:
“呵!你原来是一位师父,请你先说,我们不做强盗,你有什么东西送给我们?”
“我要你们先承认我不做强盗!”玉琳国师仍然坚决他说。
“不做强盗,只要你有饭给我们吃,你究竟有什么宝贵的东西送给我们?”
“我有一块黄金,二三斤重是有的,假若你们今后不做强盗,我就可把这块黄金给你们,你们可以把它卖了,所得的钱大家平分,改做小本生意,免去抢劫造罪,这不是一样可以生活吗?”
“那很好,你快把黄金拿来给我们,我们承认!”众强盗都纷纷的承认着。
玉琳国师毫无所谓地把他随身带的金印拿出来,当他要交给那个为首的强盗的时候,又对大家说道:
“我更有一句要紧的话吩咐你们,这块黄金当你们要去出卖以前,不要忘记把黄金上的几个字要先凿坏,这是我的好心,我告诉你们,是为免去你们的麻烦!”
玉琳国师听群盗分金不再为盗的诺言,很是欢喜,他就把刻有‘大觉普济能仁玉琳秀国师’的黄金印拿给他们,他心里想,能以这块金印,使这几十个人不再为害社会,不再为害过往客商,也是有很大的代价。
群盗接过黄金以后,一阵呼啸而去,玉琳国师仍晏坐在树下,天上的云驶月运,几颗星星耀射光芒,四周静静的,一点声息都没有,他像刚才没有发生什么事情一样。
群盗回到他们盘据的巢穴以后,把抢劫的黄金取出来一看,这是一个四方形的金印,金光夺目,有几个认识字的看了金印以后忽然惊叫起来:
“哎唷!这是天子的师父呀!你看这印上不是明明的写着‘大觉普济能仁玉琳秀国师’的字吗?糟了!我们抢劫了国师,我们造下弥天大罪了。”
“哪有这回事?不要胡说!我看那个和尚,不像是国师的样子,听他的声音,顶多不会超过三十岁。如果他是国师,怎么会跑到这深山里来?”
“我看不一定他也是我们道中的人,他盗取了国师的金印,隐藏在山中,遇到我们人多,所以一吓,就交给我们了。”
“没有这话,我看他一点都没有惊惧的样子,他那庄严的态度,慈祥的音声,就像是一位国师!”
群盗都在纷纷地议论,其中有一个头目叫王德盛的举起双手,示意大家不要讲话,他就说道:
“各位兄弟们!我们荒山落草,居然强劫国师的金印,朝廷知道了,我们的生命还保得住吗?我们路遇国师,也不知拜见,真怪我们没有智慧之眼。现在我们再去,国师一定还没有走远,如果是真国师,奉还金印,我们就拜他为师,如果不是国师,我们也放了他,总之,他是一位出家人,不知各位兄弟们赞成吗?”
大家都举手赞成,甚至还有几个人说,如果真是遇到国师,他从今不愿再做强盗,愿去剃发为僧。
森林繁茂的深山,除了风吹松柏发出的音声,群盗走路都不敢作声,凶狠的恶念,一转而为善心,他们这时不像强盗,而像是一群求道者,带着一颗诚恳的敬心,想能拜见到当今的国师。
这并不是一段很近的距离,一来一回总得也有五六十里,当群盗回到玉琳国师打坐的地方时,东方的天边已渐渐地发出白色,黎明的曙光就要到来。
大家一看,玉琳国师还坐在那儿,他们俯伏跪在地上叩头,恐惧地问道:
“你是不是当今的国师?”
玉琳国师一看他们恭敬的样子,知道他们一定是忏悔改过而来,现在问他是不是国师,他稍感到难以回答,他自从离开皇宫内的精舍以后,就一直没有人知道他是国师,老首座像是有先知的修养,但他不敢承认就不告而别。几年来,像浮萍似地生活,东西行脚,从不敢说出他是国师,免得惊动人心。现在这些强盗问他,他想不告诉他们不行,他沉默了一会就回答道:
“我可以告诉你们,但你们为了我云游的方便,不可给别人知道,我确实是当今天子所拜的玉琳国师。”
“呵!”为首的王德盛惊叫一声:“国师!小人等有眼不识菩萨,不知是国师法驾,万死冒犯,请求国师慈悲赦罪,并请收为弟子!”
王德盛说后,这一群强盗都跪下来齐声哀求道:
“我们都愿请国师慈悲,收为弟子!”
玉琳国师摇摇头,拒绝道:
“那不行!没有做佛弟子而又做强盗的人!”
“我们改过自新,只要国师肯收我们为弟子,我们就跟你出家,誓不为盗!”王德盛代表大家发言宣誓,群盗也跟在后面响应说:“誓愿出家,誓不为盗!”
“跟随我出家,我连自己住的寺院都没有,我出来行化,皇上并不知道。”玉琳国师仍像很为难。
“我们可以把山寨改为寺院,只要国师肯收我们出家,就请国师在此住持,领导我们修行,山上有的是地,我们可以自耕自食!”大家像是很有决心。
玉琳国师心内很欢喜,他想,度善人修行是容易的,度恶人修行是困难的,现在强盗愿意改过出家,他再不愿意舍弃众生,因此就向他们说明怎样做一个出家人的戒条,看大家都很恭顺承受的样子,玉琳国师也就承认。
这时,天已完全亮了,枝头的鸟在叫,旭日红光从东方升起,这一切都好像祝贺群盗的新生。
玉琳国师站起来,给大家前呼后拥地接到山上。这里,千年古树,高入云霄;青松翠柏,在山顶上傲然兀立;徐风吹来,野花芬芳,玉琳国师慢慢地往山上攀登,漫长的山路,很崎岖蜿蜒。玉琳国师注意看看山势的雄伟,风景的宜人,内心深为赞美。走到山寨聚义厅的时候,他就吩咐众人,先把聚义厅改为大雄宝殿,供奉起佛像,然后再商量其他的事宜。
大家很欢喜,玉琳国师也很欢喜,他觉得这里山势环境很适宜兴建一个丛林。
将聚义厅临时改为大雄宝殿以后,玉琳国师就问王德盛关于山中的情形:
“山上有多少人?”
“总共七十四人!”王德盛回答。
“这叫什么山?”
“此山因离人烟太远,好像没有山名,四年前小人等来此后就叫他群英山。”
“下次不要再叫小人的名称,称呼弟子好了。”玉琳国师纠正王德盛的话后接着就指示道:“你赶快去准备七十四件僧袍,今天是中秋的前一日,九月十九观音菩萨的出家纪念日你们一起剃发出家受戒!”
王德盛唯唯听命,玉琳国师又把大家召集起来,告诉大家今后此山改叫正觉山,寺名就叫正觉禅寺,客堂、库房、斋堂、云水堂、衣钵寮都定妥名称后,又为他们分定职事,谁人为知客,谁人为纠察,谁人为书记。并且为他们每人起了法名,王德盛的法名叫做醒道。他又叫他们开垦山地,种些果树蔬菜,大家都甘心地从今后跟随玉琳国师过着这淡泊的农禅生活。玉琳国师也很安心地在此安居下来。
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- 玉琳国师第一章世译稿 (第五校对稿,请多指教) -
Miaohui,
2025-08-06, 11:51
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Kapro,
2025-08-07, 15:04
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Miaohui,
2025-08-08, 16:46
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2025-08-09, 18:44
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? - Miaohui, 2025-08-14, 15:09
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2025-08-09, 18:44
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Miaohui,
2025-08-08, 16:46
- 玉琳国师第二章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-08, 16:40
- 玉琳国师第三章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-18, 15:10
- 玉琳国师第四章世译稿 (第五校对稿,请多指教) -
Miaohui,
2025-08-19, 23:12
- 需面对现实 - dalianjasco, 2025-09-01, 16:55
- 玉琳国师第五章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-21, 11:00
- 玉琳国师第六章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-25, 11:24
- 玉琳国师第七章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-26, 04:00
- 玉琳国师第八章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 10:45
- 玉琳国师第九章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 15:10
- 玉琳国师第十章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 16:28
- 玉琳国师第十一章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 06:26
- 玉琳国师第十二章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 10:35
- 玉琳国师第十三章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 14:58
- 玉琳国师第十四章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 03:39
- 玉琳国师第十五章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 04:42
- 玉琳国师第十六章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 09:12
- 玉琳国师第十七章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 11:57
- 玉琳国师第十八章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 15:17
- 玉琳国师第十九章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-30, 04:34
- 玉琳国师第二十章世译稿 (全文完,请多指教) - Miaohui, 2025-08-30, 06:38
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Kapro,
2025-08-07, 15:04