玉琳国师第三章世译稿 (第五校对稿,请多指教)
3.La nura postulo de Yulin
La ĉarma vizaĝo de Fraŭlino Wang iom post iom malgrasiĝis ekde tiam.
Ŝia patrino okupiĝis pri konsulado de kuracistoj kaj pretigado de medikamentoj por ŝi, sed la klopodoj neniel efikis. La ĉiam gaja familio de la ĉefministro nun estis regita de malĝojo kaj maltrankvilo. Sinjorino Wang povis fari nenion alian ol sendi leteron, ke ŝia edzon haste revenu hejmen.
Tagoj fluis kiel akvo, sed la malsano de la fraŭlino pli kaj pli serioziĝis. Ĉiuj parencoj kaj servoknabinoj dronis en maltrankvileco: La ĉefministro kaj lia edzino havis nur tiun solan filinon. Se io okazus al ŝi, kiel teruran kordoloron ili suferus! Cetere, la fraŭlino estis estimata de ĉiuj, ĉar ili ricevis de ŝi multe da favoroj kaj helpoj.
La gepatroj despli torturiĝis de la maltrankviliĝo, sed ili neniel povis trovi metodon kontraŭ tio. Ili preĝis al dioj, ke ili preferu oferi ĉion eblan nur se la fraŭlino resaniĝos.
Tamen, neniu havis klaran scion, kio kaŭzis malsanon de la fraŭlino.
Finfine, la saĝa sinjorino pensis: "La fraŭlino ekmalsaniĝis strange. En la ĉefministra hejmo nenio estas malplaĉa al ŝi; ŝi suferas nek varmon nek malvarmon, kaj neniu kuraĝas lasi ŝin malĝoja. Kial ŝin subite trafis malsaniĝo? Ĉu iu sekreto eble kaŝiĝas en tio? Mi demandu Cuihong pri tio."
Ŝi alvokis la servoknabinon Cuihong en sian ĉambron:
"Cuihong, mi supozas, ke vi scias la malsaniĝan kaŭzon de la fraŭlino."
La junulino konsterniĝis kaj rapide respondis:
"Sinjorino! Kiel la servoknabino kia mi povus scias la kaŭzon de la fraŭlina malsaniĝo!"
"Cuihong, sidiĝu!" la sinjorino montris seĝon ĉe la tablo al la servoknabino kaj diris milde. "Ekde via veno al nia familio, mi kaj la fraŭlino neniam mistraktis vin. Nun la fraŭlino suferas tiel seriozan malsanon, kaj vi scias bone, ke mi havas nur solan filinon. Se io okazus al ŝi, ĉu vi kredas, ke mi plu povus daŭrigi la vivon?" Dirante, la larmoj de la sinjorino faladis kiel pluvo.
"Sinjorino, ne estu tiel malĝoja! Mi opinias, ke la fraŭlino certe resaniĝos!"
Ankaŭ la larmoj de Cuihong same fluis.
"Ni jam konsultis ĉiujn famajn kuracistojn en la tuta mondo, kaj eĉ neniu el ili scias, de kio ŝi malsaniĝis kaj kiel ŝi suferas. Kiel vi povas diri, ke ŝi certe resaniĝos?" La sinjorino estis tiel malĝoja, ke ŝi preskaŭ ne plu povis sin deteni de ekploro.
"Mi pensas, ke la malsana kaŭzo de la fraŭlino estas..." Cuihong hezitis.
"Diru, Cuihong!"
"Mi petas, ke Sinjorino ne riproĉu la fraŭlinon!"
"Nur se ŝi resaniĝos, pro kio mi riproĉos ŝin?"
"Do... laŭ mia supozo, fraŭlino malsaniĝis pro tiu pli honora monaĥo ..." Cuihong detale rakontis la okazaĵon de tiu tago al Sinjorino Wang.
Aŭdinte tion, la Sinjorino faris longan suspiron: “La amo en la mondo vere povas tiel terure ruinigi homon!”
La sinjorino fine decidis sondi la penson de la filino por savi ŝian vivon.
La sinjorino iris en la filinan kabineton kaj sidiĝis ĉe la lito de la filino.
"Mia kara, kiel vi fartas nun?" Ŝi tuŝis la fruntan flankon de la filino kaj prenis ŝian manon en la sian.
"Dankon, Panjo. Mi timas, ke mi ne plu restos longe en la homa mondo!" la fraŭlino eksplodis de ploro.
"Ne tiel parolu, Infano! Panjo plej amas vin. Panjo faros ĉion eblan por vi nur se vi volas!"
La larmoj de la fraŭlino torentis. Ŝi firme premis la manojn de sia patrino per siaj blankaj sed malfortaj manoj. Ŝi diris:
"Panjo, mi scias, ke vi plej amas min, sed mi estas malbona filino. Mi ne havas alian postulon. Mi nur pensas pri via bono al mi kaj petas vian pardonon, por ke mi povu rekompenci vin en la sekvanta vivo."
"Mia infano!" la sinjorino karese vokis sian amatan filinon, "Panjo jam scias la kaŭzon de via malsano. Post la reveno de via patro, mi konsultiĝos kun li kaj laŭeble realigos vian deziron."
"Kion vi diras? Panjo!" Aŭdinte la vortojn de la patrino, la tuta korpo de Fraŭlino Wang ardiĝis kvazaŭ trafita de tondro el la serena ĉielo.
"Mia bona infano, ne plu kaŝu tion de mi. Panjo jam scias la tuton. Cuihong ĵus rakontis al mi pri ĉio. Trankviliĝu! Mi ja estas via patrino! Kiel la patrino ne pensas por la filino?"
Iom da ruĝo aperis sur la pala kaj malgrasa vizaĝo de Fraŭlino Wang.
"Mi kulpas kontraŭ Panjo kaj Paĉjo. Mi estas malmorala filino. mi malhonorigis la familion kaj detruigis nian bonan reputacion. Mi hontas esti la fraŭlino en la ĉefministra rezidejo." Plorante, la fraŭlino daŭrigis, “Sed panjo, la sento ja estas vere ne detenebla!”
"Nenion diru plu pri la aliaj," la Patrino konsolis ŝin, "via patro kaj mi konsultiĝos pri tio. Vi ne havas fratojn, do ni povas peti la monaĥon laikiĝi kaj edziĝi al vi en nia domo!"
Aŭdinte tion, la fraŭlino sentis kaj honton kaj ĝojon. Ŝi spertis, ke ŝi fartas multe pli bone. Ŝi revidis la esperon kaj feliĉon en sia menso.
Post kiam Ĉefministro Wang revenis hejmen akirinte la forpermeson, la sinjorino delikate rakontis la situacion de la filino kaj ankaŭ ankaŭ proponon edzigi Yulin al ŝi. Aŭdinte la diron de la edzino, la ĉefministro tute ne aprobis tion. Li bone konis budhismon kaj sciis, ke "monaĥiĝo estas la afero de granduloj kaj neniel farebla eĉ por nobeloj". Li pensis, ke estas granda krimo eĉ devigi monaĥon rezigni la religian praktikadon anstataŭ kuraĝigi homojn praktiki budhismon.
La ĉefministro respondis firmvole al la sinjorino, "Ambaŭ budhismo kaj nia konscienco ne permesas nin tiel agi."
"Ĉu vi tolerus vidi nian filinon morti sen helpo?" Sinjorino Wang denove ploregis senĉese. Ĉefministro Wang povis fari nenion ol alian ol cedi al la persisteco de la edzino en la fino. Li faris longan suspiron kaj konsentis diskuti la aferon kun Majstro Tianyin, la abato de la monaĥejo sur Monto Qingshan kaj ankaŭ la instruisto de Yulin.
Ĉefministro Wang vizitis Majstron Tianyin, honeste elverŝis sian malfacilecon pri la familio kaj petis, ke la instruisto elpensu metodon por laŭeble reteni la harmonian familion, por ke nenio malbona okazu al ĝi.
Aŭskultinte la rakonton de la ĉefministro, la saĝa majstro pensis pri potenco de la ĉefministro kaj ankaŭ pri la fakto, ke Yulin kaj Fraŭlino Wang havas karman rilaton de la antaŭa vivo. Li ankaŭ intencis provi la obstinecon de Yulin pri la budhisma praktikado, do li diris:
"Laŭ mi, budhismo ĉiam klopodas savi homoj anstataŭ damaĝi ilin. Se Via Ekscelenco intencas savi vian filinon, ni povas fari eblecon laŭ oportuneco. Sed ni devas informiĝi pri la opinio de Yulin."
“Se Via Majstro permesas, ni alvenigu Yulin por paroli pri tio”
La abato alvenigis Yuli kaj diris al li montrante Ĉefministron Wang.
"Jen nia nuna Ĉefministro Wang," diris la abato, "kaj lia filino malsaniĝis pro sopiro post sia vido al vi. Do la ĉefministro konsultiĝis kun mi kaj volis peti, ke vi faru kuracon al ŝi ĉar ŝia malsano estas kaŭzita pro vi."
"Majstro! Ne, ne!" Yulin eksentis grandan timon kaj tuj haltigis la parolon de la instruisto, "Mi ne konas kuracarton kaj mi neniam lernis ĝin. Kiel mi povus kuraci homojn!"
La respondo de Yulin ridigis ambaŭ lian instruiston kaj la ĉefministron en ilia koro.
"Ĉefministro Wang ne bezonas, ke vi faru diagnozon per pulso kaj preskribon. Li nur volas, ke vi edziĝu al la fraŭlino en lia domo." La instruisto invitis Yulin sidiĝi ĉe li sur la proksima benko.
Tiam Yulin ekkomprenis la situacion.
Vidante la delikatan fizionomion kaj la elegantajn manierojn de Yulin, la ĉefministro pensis: "Kiel junulo, li ja estas vere bela. Jen kial mia filino obsediĝis pri li! Vere ne estas malhonoro por mi havi tiel bonan bofilon." Li tuj diris al Yulin, "Kvankam mi havas modestan havaĵon, tamen se vi promesos savi ŝin, mi garantias pri ĉio bezonata."
“Instruisto,” Yulin vokis sian instruiston, kaj poste turnis sian rigardon al Ĉefministro Wang: "Kurioze! Se monaĥo ne povas observi budhisman disciplinon, li rajtas rezigni la monaĥan disciplinon kaj reveni al la laika mondo. Tion budhismo permesas kaj ni ne rigardas tion hontinda. Sed mi jam restis ĉi tie en la monaĥejo ses jarojn ekde mia rifuĝo en budhismo kiam mi estis naŭdekjara. Mi havas neniom da konduto kontraŭ budhismo kaj ankaŭ ne konas la fraŭlinon de Ĉefministro Wang. Se mi devus rezigni la monaĥan disciplinon por eksmonaĥiĝo nun, kial mi rezignus la mondon por fariĝi monaĥo antaŭe? La renaskiĝo, morto kaj ĉiuj kleŝoj estas kaŭzitaj pro la amo kaj pasio. Mi timas degenerecon en la amo kaj pasio, do mi adiaŭis miajn gepatrojn, forlasis miajn karulojn kaj forlasis la hejmlokon por refuĝi en budhismo kaj lerni ĉe vi, la majstro. Kiel vi povas ordoni min rezigni la brilan vojegon kaj preni eraran malluman vojeton? Se tiel, kiam estonte mi povus transpasi la oceanon de vivoj kaj mortoj?”
La instruisto kaj ĉefministro aŭskultis lin admire.
Li daŭrigis: "Majstro, vi ja scias bone, ke mi refuĝis en budhismo ne por la feliĉo kaj ĝojo en la mallonga homa vivo, kaj ankaŭ ne por la senĝena kaj libera vivo. Homa vivo ja estas malfacile akirebla. Ni ne rajtas malŝpari ĝin tute vane. Vi ofte instruas al ni, ke la homa vivo estas tre valora kaj malfafacile rehavebla. Se ni perdas ĝin, ni ne povas retrovi ĝin eĉ dum dekmil kalpoj. En nia nuna mondo, ordinaraj homoj dronas en la ĉasado de la riĉaĵoj, famoj kaj pasioj. Ili neniam pensas pri sia estonta destino. Do mi petas, ke estas pli bone por vi kaj Ĉefministro pensi pri la afero, por ke ni ne plu suferu en la tri malbonaj mondoj.”
"Tamen por savi la homan vivon, budhismo ankaŭ permesas uzi konvenajn metodojn." Ĉefministro Wang tre admiris la rigorecon kaj persistecon de Yulin, tamen kiam li pensis pri siaj filino kuŝanta morta sur la lito kaj edzino kun larmoplenaj okuloj, li ne povis deteni sin de sia opinio.
"Kvankam estas racie tiel diri, tamen se ni vere tiel agos, estos damaĝo pri la honoro de budhismo kaj famo de via familio laŭ la ordinaraj homoj. Ni ne rajtas impliki la aliajn pro niaj propraj aferoj." Ordiginte sian kolumon, Yulin diris serioze.
"Bona intenco kaŭzas bonan meriton. La bodisatvoj ne pensas pri la boneco de sia famo dum la klopodo savi vivojn." Ĉefministro Wang vere bone konis budhismon.
"Akceptu la peton, Yulin. La Ĉefministro diris prave." aldonis Majstro Tianyin, la instruisto de Yulin.
La koro de Yulin saltegis nehaltigeble. Multaj pensoj svarmis al lia menso: Lia instruisto ĉiam rigardas la disciplinon pli grava ol la vivon, tamen kial li parolis pri la oportuna metodo? Temante pri la potenco de Ĉefministro Wang, la Instruisto neniam timas potencon kaj temante pri la amo al la mono de Ĉefministro Wang, la Instruisto ĉiam almozdonas monon al aliaj homoj. Ĉu tio okazis pri lia propra kaŭzeco? Ĉu li ne plu havas meriton loĝi en la paca kaj kvieta monaĥejo?
"Kiel mi kaŭzis al mi tiel grandan malfacilaĵon?" Yulin senĉese demandis sin mem en la koro.
"Yulin, " la vortoj de la abato rompis la tumultajn penserojn en lia menso. "La spirito de bodisatvoj profitigi la vivestaĵojn ne evitas homojn, sed ili klopodas savi la vivestaĵojn per siaj oportunaj metodoj laŭ la kondiĉo. Kiel vi povas pensi nur pri vi mem?"
Li vortoj de la instruisto donis al li grandan inspiron. Li meditis momenton, trankviliĝis kaj diris aplombe:
“Se vi tiel diras, mi havas postulon por tio.”
“Diru al ni.”
“Nur se Fraŭlino Wang obeos mian postulon, mi tuj akceptos vian proponon. Alie, mi ne nur ne kapablos savi homon, sed ankaŭ dronos pro la alia.”
"Facile! Facile!" Ĉefministro Wang haste respondis: "Bonvolu informi nin, kio estas via postulo. Se ĝi estos plenumebla, ni certe akceptos."
"La postulo estas tre simpla," Yulin diris senĝene al la ĉefministro, "La fraŭlino devos obei min pri ĉio. Kiel ajn mi agos, tiel ŝi devos sekvi."
"La virino ja devas obeeme sekvi la edzon laŭ la antikva instruo. Via postulo estas tute deca, kaj mi povas garantii por mia filino."
"Mi opinias, ke tre gravas la estimo al la libereco de via filino. Plej bone demandu ŝian propran opinion!" La tono kaj maniero de Yulin similis al tio de vivsperta mezaĝulo.
Ĉefministro Wang same opiniis kaj kapjesis senĉese. Li admiris la klaran kaj senhezitan penson de Yulin. Li sentis, ke estas granda fortuno al lia familio por li havi tiel talentan kaj idealan bofilon kaj por lia filino trovi tiel junan, belan kaj saĝan edzon, kiu certe garantios ŝian feliĉon.
"Ĉu Via Majstro havas pluajn instrukciojn?" demandis la ĉefministro al Majstro Tianyin.
"Mi havas nenion plu por diri."
"Tial mi tuj reiros hejmen kaj sendos al vi la respondon. Mi povas garantii, ke mia filino nepre akceptos ĉi tiun postulon." Dirinte, sinjoro Ĉefministro ekstaris por adiaŭi.
"Nepre lasu la fraŭlinon persone konsenti pri mia postulo," Yulin aldonis kiam la ĉefministro estis foriranta.
"Kompreneble! Kompreneble!" La ĉefministro respondis tute senhezite.
Post nelonge, la ĉefministro sendis iun kun la informo, ke la fraŭlino persone promesis akcepti la postulon. Ĉi tiu novaĵo, kiel ĉiele granda evento, rapide disvastiĝis tra la tuta monaĥejo. La monaĥoj kun proksima vido ege enviis Yulin, kredante, ke li nepre ĝuos riĉecon kaj honoron sen zorgi pri ĉio; dum la pli saĝaj monaĥoj kun bona kulturiteco tre bedaŭris lin, vidante en li la pure blankan jadon polurota per makuloj.
Yulin venis el Piling en Provinco Jiangsu. La familia nomo de lia patro estis Yang. Kvankam Yulin estis sindonema kaj obeema al la gepatroj, li insiste petis permeson de ili por fariĝi monaĥo. Ĉiuj diris, ke la memvole monaĥiĝinta junulo nun neatendite reiros al la laika vivo. Sed neniu sciis, kion Yulin vere planis en sia koro.
=================================================
(三)只有一个条件
王小姐的娇容,从此渐渐地憔悴了。
她的母亲忙着为她请医服药,然而始终没有见效。一向欢乐的宰相府中,近来都在愁云惨雾笼罩之中。王夫人很快的写了书信着人火速的请老爷回来。
日子像流水似的过去,小姐的病却加重起来。亲戚仆妇们个个都在耽心着:老爷和夫人的膝下,就生了这么一位千金,假若小姐有个什么三长两短的话,老爷和夫人不知是如何悲伤。而且小姐是一位最令人敬爱的人,向来大家都受过她不少的恩惠。
老爷和夫人的心中,更是焦急异常,怎么也想不出办法来,只是打算小姐如果能够好起来,即使要牺牲什么,也都情愿。
然而,小姐得病的原因,大家都还没有摸得清楚。
后来还是夫人比较聪明,她想到小姐得的病,病得非常的蹊跷,相府中哪一事不如她的意,她既没有受寒受热,又没有谁敢委屈她,怎么一病就不起来呢?莫不是当中还有什么隐情吗?不妨喊翠红来问问再说。
夫人把ㄚ鬟翠红喊进了自己的房中:
“翠红,我想你是知道小姐得病的原因?”
翠红吓了一跳,赶快分辩说:
“夫人!小姐为什么得病,做ㄚ鬟的怎么会知道?”
“翠红!你坐下来!”夫人指着桌边的一张凳子,慈和地说:“你这孩子到我们相府中来,我和小姐都没有亏待你,现在眼看着小姐的病重了,你又知道我就这么一位女儿,如果她有了不幸,你想我还能活下去吗?”夫人说到这里,一滴滴的泪水,像雨点似的落在身上。
“夫人!你不要这样伤心,我想小姐是会好的!”
翠红的眼泪也流了下来。
“天下的名医都请了,小姐是为什么得病,得的什么病,至今都不知道,怎么能说她会好呢?”夫人伤心得都要哭出声来了。
“我想小姐得病的原因是……”翠红想想又不敢说。
“你说呀!翠红!”
“希望夫人不要责怪小姐才好!”
“翠红!只要她的病能够好,还有什么要责怪她的呢?”
“那么,以ㄚ鬟猜测小姐的病是因为见了那个万金和尚…”
翠红一五一十的告诉了王夫人。
夫人听后,叹了一口长长的气,世间上的情爱,就是如此的害人!
夫人最后决定,为了救自己女儿的生命,还是去探问女儿的意思再说。
夫人走进女儿的闺房,坐在女儿的病床旁边。
“儿呀!你现在觉得怎么样?”夫人按了按女儿的额角,然后又握住了女儿的手。
“妈!谢谢你,我怕我是于人世无望了!”小姐失声地哭泣起来。
“孩子!你快不要这样说,妈妈是最爱你的,只要你说要什么,妈妈没有什么不欢喜的替你做到。”
小姐的眼泪更是汹涌地流着,她的一双白净而瘦弱的手,紧紧地握住母亲,说道:
“妈!我知道你是最爱我的,无如你养了我这么一个不孝的女儿!我没有什么要求,我唯有想到妈待我的好处,我要请求妈的原谅,让我来生报答你。”
“孩子!”王夫人慈和地叫着她心爱的女儿:“妈已知道你病的原因,待爸爸回来商量,妈一定要设法如你的心愿。”
“你说什么?妈!”王小姐听了母亲的话后,像是一个睛天的霹雳从头上打来,全身像火似的在烧着。
“好孩子!你不必瞒我,妈已完全知道,刚才翠红都同我说了。你放心,妈不是外人,做妈的还有不替女儿设想的?”
王小姐憔悴而白净的脸上,透出了片片的红霞。
“我对不起爸爸和妈妈,你们养了我这么一个没有女孩儿德性的女儿,玷辱家门,坏好名声,我实在不配做宰相府中的小姐!”小姐一边哭着,一边又说着:“但是,妈!感情是没有办法压制的!”
“别的一切都不要去说了,”王夫人安慰着小姐:“妈和爸想这样商量一下,你又无哥哥弟弟,我们可以设法叫那个和尚还俗,把他招赘在府中!”
小姐听了又羞又喜,顿时身上觉得轻松了许多。人生的希望和幸福,又在她脑中涌现出来。
王宰相从朝中请假回来,王夫人就很委婉地把这情形和意见一一的告诉了他,王宰相听了很不以为然,因为他是懂得佛教的,他想,一位师父出家学道,不是将相做得到的,自古就有“出家乃大丈夫之事,非将相所能为”的话,我们不能鼓励别人去学道,反而把别人从道中拉出来,这是很罪恶的!
“佛法和良心都不能允许我们这样做!”王宰相坚决地回答夫人。
“难道你就忍心看着女儿病危不救吗?”王夫人又哭哭啼啼起来,宰相老爷禁不起夫人尽力的怂恿,他终于叹了一口很长的气,答应先去和磬山崇恩寺中的住持天隐老和尚——玉琳的师父商量商量。
王宰相会见磬山住持天隐和尚以后,把这一段家庭苦衷老实的向天隐和尚陈述,并请住持和尚设法,使他一个和乐的家庭,怎样才不生出意外的枝节。
天隐老和尚听过了宰相的话,一因宰相的权势不便得罪,二因他知道玉琳与小姐间宿世有一段孽缘,不防藉此来试试玉琳的道心,所以回答道:
“老僧的意思,佛法是救人的,不是害人的,既然宰相说要救令媛的性命,这是可以方便权宜的去做,但是不知玉琳的意思如何?”
“老师父既然肯允诺,我们就可以把玉琳找来谈谈!”
住持派人去把玉琳叫来,指着王宰相向玉琳说道:
“这位就是当朝的王宰相,因为他的千金自从见了你一次,却思念得一病不起,这个病是由于你而起的,所以宰相和我商量以后,还是要你前去医治一下………”
“师父!不能!不能!”玉琳吓得非常惊慌,赶快打断了师父的话:“徒弟不懂医术,从来亦未学过医术,哪里能够替人治病!”
玉琳的话,听得他的师父和王宰相心中都暗暗地笑了起来。
“宰相的意思,并不是要你前去按脉开方子,他是想要你招赘在他的府中!”师父赐了凳子叫玉琳在身旁坐下来。
玉琳这时候已经明白是怎么一回事了。
王宰相见了玉琳清秀的面孔,儒雅的风度,心中也想着,男孩子生得这祥,难怪女儿给他的美貌迷得神魂颠倒,自己能有了这样一位佳婿,也不算玷辱自己。他很快的向玉琳作自我介绍的说道:“寒舍也稍有薄产,只要允许救小女之命,一切都是本人负责!”
“师父!”玉琳喊着他的师父,又看了看王宰相:“这事太奇怪了,做和尚如果不能守僧戒而去舍戒还俗,这本是佛制所允许的,也不算是什么可丑的事!可是徒弟自从十九岁时皈投佛门以来,已经六年了,至今并未有越轨的行为,我也认不得王相爷的千金。现在若要我去舍戒还俗,当初我又何必要出家?而且人生的生死,以及一切的苦恼,都是由于爱欲所致,徒弟怕在生死爱欲中沉沦,所以割爱辞亲,辞别了父母,离开了家乡,皈依在佛陀的座下,亲近师父受教,现在怎么能叫我抛弃了光明的大道不走,又去走那黑暗的歧途,将来哪一天才能离开了这生死的大海?”
王宰相,天隐和尚,听得都非常地佩服。
“师父!”玉琳又再叫了一声:“你老人家是知道的,徒弟皈依佛门,不是为了求人生短暂的福乐,不是为了过清闲自在的生活。人生是非常难得的,我们不能无谓的葬送了一生,师父也常开示我们,一失人身万劫难复。我们看看这个世间,一般人都在财色名利中翻滚,他们从来就不想到自己的归宿究竟怎样,我请求师父,还是和王相爷从长计议,免得使大家都在三途中受苦吧!”
“但为了救人的命,佛法也会方便允许的!”王宰相虽然佩服玉琳的僧格,但想到病床上的女儿,想到满眼含泪的夫人,不得不提出自己的意见。
“话虽这样说,但真这样做了,佛教的名誉,贵府的家声,在一般世俗习惯看来,都有损害。个人的问题,最好是不能使大家牵累。”玉琳整了整衣领,每一句话很沉重的吐出来。
“好心都有好报的,菩萨救人,是不计世间上毁誉!”王宰相是一个很通达佛理的人。
“玉琳!还是允了吧!宰相的话说得也很对!”玉琳的师父天隐和尚又跟上一句。
玉琳的心,不住地在卜卜的跳,很多问题都袭上了他的心头,他想师父一向是视持戒比生命都重要的,怎么今天又这样方便起来?若说惧王宰相的权势,师父向来就是不畏惧什么官势的;爱王宰相金钱,师父有了钱还布施给别人用。难道自己的业障重吗?难道自己再没有福气住在清净的佛寺中了吗?
“唉!我怎么招来这样大的魔难?”玉琳不住地在暗暗的问着自己。
“玉琳!”天隐和尚打断了他翻滚在心中的思潮。“菩萨利他的精神,不是在躲避众生的,应该随缘现化而来设法救出众生,这才是真正菩萨的精神,你怎么也是小家的气派?”
他师父的法语,忽然提醒了他,他又沉思了一会,身心倒反而安定下来,他胸有成竹而又很自然地说道:
“师父既如此说,那么我有一个要求提出来。”
“你说吧?”
“只要王小姐能依我的一个条件,我就可以立刻答应,否则,不能救人,反而给人累了。”
“容易!容易!”王宰相抢口说道:“请问是什么条件?只要做得到,没有不答应的。”
“这一个条件很简单,就是凡一切事情,小姐都要依着我,我要怎样,他就要跟我怎样。”玉琳很大方地向王宰相提出了他所谓一个条件!
“夫唱妇随,这是古人明训,你这个条件是应该的,我可以代小女承认。”
“我以为尊重令媛的自由也要紧,还是问问她自己的意思吧!”玉琳这时候说话的态度、口音,就好像是一个饱经世故的中年人。
王宰相也认为玉琳的话很对,连连的点了几下头,他很佩服玉琳对事理认识清楚,一点都不含糊,他觉得自己有这么一位乘龙快婿,女儿有这一位年轻英俊而有见识的丈夫,王家固然是有运气,女儿终身也是幸福。
“老师父还有什么指教?”王宰相又向天隐和尚问道。
“老僧没有什么话说。”
“那么我即刻回去,马上就差人送回音来,我可以代小女保证,一定会承认这个条件的。”王相爷说罢就起身告辞了。
“一定要小姐亲口答应。”玉琳在王宰相要走的时候,又加上一句。
“当然!当然!”王宰相一点都没有觉得疑难的样子。
不久,王宰相就差人送回音来,说小姐已经亲口承诺了。这个消息,像是一件天大的新闻,很快的就传遍了全寺,寺中的大众,浅见的都深深羡慕玉琳,以为他今后荣华富贵,什么也不用愁了;有着相当修养的又为玉琳非常的惋惜,以为一块明净的白玉,从此将要染上了斑点。
玉琳是江苏毗陵人,他的父亲姓杨,他很孝顺父母,但一再恳求父母准许他出家,大家都说,一个自愿出家的青年,想不到现在又要还俗。
但没有人知道玉琳心中的盘算。
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- 玉琳国师第一章世译稿 (第五校对稿,请多指教) -
Miaohui,
2025-08-06, 11:51
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Kapro,
2025-08-07, 15:04
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Miaohui,
2025-08-08, 16:46
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2025-08-09, 18:44
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? - Miaohui, 2025-08-14, 15:09
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2025-08-09, 18:44
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Miaohui,
2025-08-08, 16:46
- 玉琳国师第二章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-08, 16:40
- 玉琳国师第三章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-18, 15:10
- 玉琳国师第四章世译稿 (第五校对稿,请多指教) -
Miaohui,
2025-08-19, 23:12
- 需面对现实 - dalianjasco, 2025-09-01, 16:55
- 玉琳国师第五章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-21, 11:00
- 玉琳国师第六章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-25, 11:24
- 玉琳国师第七章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-26, 04:00
- 玉琳国师第八章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 10:45
- 玉琳国师第九章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 15:10
- 玉琳国师第十章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 16:28
- 玉琳国师第十一章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 06:26
- 玉琳国师第十二章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 10:35
- 玉琳国师第十三章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 14:58
- 玉琳国师第十四章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 03:39
- 玉琳国师第十五章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 04:42
- 玉琳国师第十六章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 09:12
- 玉琳国师第十七章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 11:57
- 玉琳国师第十八章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 15:17
- 玉琳国师第十九章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-30, 04:34
- 玉琳国师第二十章世译稿 (全文完,请多指教) - Miaohui, 2025-08-30, 06:38
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Kapro,
2025-08-07, 15:04