玉琳国师第八章世译稿 (第五校对稿,请多指教)
8. Ĉu helpis la Bodisatvo Vedo?
Ekde tiam, Yulin konstante pensis, ke li petu pardonon de Yulan se li trovos ŝancon por tio. Sed li vane serĉis lin tra la tuta monaĥejo. Yulan jam vojaĝis eksteren antaŭ du aŭ tri tagoj.
Kiam oni sentis sin kulpa kontraŭ la alia, la interna riproĉo estis netolerebla.
Ĉiufoje kiam Yulin preterpasis aliajn homojn, ŝajnis al li, ke ĉiuj rigardas lin kun malestime turnitaj okuloj, kvazaŭ ili dirus: "Vi, la malmodestulo, malestimas vian fratulon, dum li fakte estas bodisatvo en la formo de ordinara homo!"
Yulin ĉiam mallevis la kapon por eviti la vidon al la homoj, fiksante sian atenton sur la nazon kaj de la nazo al la menso.
Iun tagon, post plenumado de diversaj laboroj ekstere, Yulin sentis sin ege malsata kvankam ankoraŭ estis tre frue por manĝo. Li do eniris sian ĉambron kun grandan laceco. Subite li ekvidis multe da aĵoj sur la tablo. Malferminte ilin, li trovis, ke ili ĉiuj estas manĝaĵoj. Sur paperslipo estis skribo: "Donacitaj al Yulin." Lia koro pleniĝis je miro: "Kiu estas tiel afabla? Kiel li sciis pri mia malsato kaj donacis tiujn frandaĵojn? Nu, malgraŭ ĉio mi iom manĝu unue." Yulin vere malsatiĝis, li do ne plu zorgis, kiu donacis la manĝaĵojn.
Tagoj pasis kaj la manĝaĵoj jam konsumiĝis, sed la mistera donacinto ankoraŭ restis por li enigmo.
La vetero iom post iom malvarmiĝis. En la lasta tago ankoraŭ varmis la sunradioj, sed nun la neĝoflokoj flirtis en la aero dum la nokto. La norda vento fajfis ekster la fenestroj kaj klakigis la framojn de la fenestroj kaj pordo. Yulin sentis malfruecon de la horo kaj sin turninte, ellitiĝis el sia varma litaĵo. Ankoraŭ ne lumiĝis. Li rapide oferis akvon kaj bruligis incensbastonetojn antaŭ la Budho, kaj poste eliris veki per tabulsonigado la monaĥaron por la matena recitado. Tuj kiam li elpaŝis, frosta vento penetris lian tutan korpon kaj faris lin pretervole tremi. Li pensis: “Estas tro malvarme! Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne havas vintran veston por pasigi la ĉijaran vintron!” Kvankam li tiel pensis, tamen li tuj opiniis, ke juna monaĥo devus toleri iom da malvarmo. Li persistis fari sian rondiron tra la monaĥejo.
Kiam li revenis de la tabulsonigado, liaj manoj rigidiĝis de la malvarmo. Kvankam li ne afliktiĝis pro tio, tamen neniu povis toleri la mankon de la vestaĵoj en la malvarmo.
Kiam li ne plu povis elteni la malvarmon, li decidis reiri en la ĉambron surmeti sian vastan monaĥan robon kaj kasajon por kontraŭi la malvarmon. Apenaŭ li iris en sian ĉambron, li vidis surprizite novan kaj dike vatitan robon delikate falditan sur la lito. Li pririgardis atente kaj trovis, ke la kotona robo estas farita delikate kun tuko de alta kvalito. Li trovis paperslipon kun la ideografiaĵoj: "Malvarmiĝas la vetero. Donaco al Yulin por varmiĝo."
Li estis plena de dubo kaj mirego. “Kiu anonime alportis luksan vestaĵon antaŭ la tagiĝo dum la monaĥoj ellitiĝas? Neniu en la monaĥejo estas tiel bonhava por donaci ĝin, kaj eĉ la instruisto surportas vestaĵojn el krudaj tolo... Mi ne scias, el kiu silko aŭ sateno oni faris la robon. Kiu tiel zorgas pri mi?”
La nova kotona robo rememorigis lin pri la raraj frandaĵoj antaŭ du semajnoj. Pririgardate, la skribmaniero de ideografiaĵoj sur la paperslipo estis de la sama persono. Li senĉese meditis, sed neniu kun tiel bona koro venis en lian memoron. Fine li konkludis, “Ĉu Bodisatvo Vedo, la protektanta bodisatvo, favoras min? Eble li vidas junan monaĥon kia mi forlasintan la hejmon kaj gepatrojn, kompatas mian fervoron kaj sendis manĝaĵojn kiam mi estis malsata kaj vestaĵojn kiam mi suferis malvarmon... Tio ja estas mirinda afero! Sed kial li nomis min 'majstro' kiam li helpas min?” Li cerbumadis sed neniel povis kompreni la kialon.
Li ne plu volis daŭrigi la cerbumadon por solvi la enigmon. Oni skribis, ke tio estas donaco al li, li do simple surmetis la novan robon en tiel malvarma vetero. Li sin konsolis, ke iam li malkovros la veron.
Yulin tenis tiujn aferojn kiel sekreton en sia koro kun ĝojo kaj scivolemo, kaj ne kuraĝis lasi eĉ iomete da informoj al aliaj homoj.
Ekde tiam, li des pli ofte adorkliniĝis al Bodisatvo Vedo por esprimi sian dankon. En lia menso, krom Bodisatvo Vedo, neniu alia povus esti la donacinto. Li vivis en la monaĥejo dum multaj jaroj kaj ĉiuj estis afablaj al li, tamen neniu speciale zorgis lin pri manĝo kaj vesto. Li havis tian penson eble pro tio, ke li aŭdis multe da rakontoj, en kiuj Bodisatvo Vedo ofte tiel agis.
Iun tagon, post la adorkliniĝo al la Budho, Yulin revenis al sia ĉambro kaj ekvidis, ke iu kuŝas sur lia lito. Estis Yulan, kiun li serĉis dum multaj tagoj!
"Fratulo! Ĉu vi?" Yulin unuafoje alparolis lin afable kaj respektoplene.
"Ha, fratulo!" Yulan leviĝis, frotante la dormemajn okulojn. "Mi pretervole endormiĝis dum atendado al vi. Vere mi ne havas tempon, sed pensante, ke la inspektoro morgaŭ riproĉos vin, mi devas averti vin."
"Kial li riproĉos min?" Yulin demandis kun surprizo kaj konfuziĝo.
"Mi ne scias pri la kialo, sed plejbone vin gardu."
"Mi ja faris nenian eraron."
"Mi scias."
"Sed kial li riproĉos al mi?"
"Ŝajnas al mi, ke morgaŭ frumatene vi malhelpos la praktikadon de la tuta monaĥaro."
"Kiel tio povus okazi?"
"Ne estas tempo por diri detale. Fratulo, bonvolu atenti la tempon!" Dirante, Yulan pretis iri el la ĉambro.
"Fratulo! Ĉu vi permesas, ke mi klarigu multajn aferojn al vi?" Yulin ne plu zorgis pri sia propra afero. Li profunde bedaŭris pro sia antaŭa malestimo al Yulan kaj volis peti pardonon de tiu en la nuna tempo.
"Silento ja estas la plej bona klarigo!" Yulan foriris kun stulteca rideto.
"Ĉu vi ankoraŭ riproĉas min?"
"Ne plu diru tion. Ĉio en la mondo estas iluzio kun ĉies subjektivaj imagoj. Kio estas la diferenco de riproĉo aŭ senriproĉo?"
Yulin rigardis la forirantan figuron de Yulan ĝis ĝi malaperis el la monaĥeja pordo.
Tia sinteno de Yulan nur pliigis lian malŝaton se en la pasinteco, sed nun, post la klarigo de la instruisto, Yulin komprenis, ke Yulan estas sekreta praktikanto de bodisatvo malgraŭ lia frenezeca eksteraĵo. Nun Yulin sentis, ke la vortoj de Yulan enhavas profundan filozofion. Yulin profunde bedaŭris, ke li antaŭe prenis la dirojn de Yulan kiel sensencaĵojn. Kia maljustaĵo tio ja estas por Yulan!
Li ekmeditis pri la vortoj de Yulan: “Li diris, ke morgaŭ matene mi malhelpos la monaĥaron kaj devas atenti la tempon. Li ankaŭ diris, ke la inspektoro riproĉos min.” La penso donis al li bonan atentigon.
“Eble li antaŭvidis, ke mi dormos tro longe en la sekva mateno kaj maltrafos la tempon veki la aliajn per tabulsonigado kaj tiel malhelpos la praktikadon de la monaĥoj. Se mi maltrafos la ĝustan tempon pro troa dormo, tio ja estos mia kulpo pri la respondeco, do la inspektoro certe riproĉos min pro lia sinzorgemo. Mia fratulo maltrankviliĝis pri mi tro frue! Morgaŭ mi speciale min gardos kontraŭ la malfruiĝo. Mi vanigos lian antaŭvidon por pruvi mian kompetentecon!
Yulin rememoris la vortojn de Yulan antaŭ ol enlitiĝi vespere. “Se li vere estas bodisatva praktikanto, eble li posedas magiajn povojn. Se li antaŭvidis mian eraron, mi simple min detenos de dormo ĝis la horo por vekiĝo! Tiel lia antaŭdiro estos maltrafa, kaj li ne plu malrespektos min.”
La penso donis al Yulin plenan ekscitiĝon kaj ĝojon. Kolektinte sian tutan energion, Yulan sidis ĉe la skribtablo kaj atente legis sutrojn por atendi la mateniĝon.
La malnova monaĥejo en la frosta nokto tiel silentis kiel izolita palaco. Yulin sidis sola en la malgranda meditĉambro, kie nur kupra lampo kun flameto tiel granda kiel fabo eligis palan lumon kaj projekciis sian figuron sur la teron. En la ĉambro estis nenio alia krom malgranda lito kaj tablo, sur kiu estis antikvaj sutroj. En tia monaĥejo izolita de la mondo kaj tiel kvieta nokto, aliaj homoj eble sentis vivan indiferentecon akompanate de olea lampo kaj antikvaj statuoj de budhoj, sed por Yulin, la monaĥa vivo estis plena de paco, trankvileco kaj kontenteco. Kvankam li ne estis bonhava materie, li dediĉis sian tutan animon al la Budho kaj malofte sentis sin ĝenata. Eĉ kiam en la koro aperis malkontenteco kiel pri Yulan, la penso pri Budhaj kompato kaj paco rapide forigis la ombron el lia koro kiel la suno de saĝo.
Tio, kion Yulin plej abomenas estis, ke multaj homoj rigardas la monaĥiĝon por lerni kaj praktiki budhismon en la antikvaj monaĥejoj kaj profundaj montaroj kiel eskapon de la realo. Yulin opiniis, ke oni monaĥiĝas ne por la propra vivo, sed por dediĉi sian vivon al la sennombraj vivestaĵoj. Praktikado de budhismo en la profunda montaro similas al pristudo en la instituto por plialtigi sian kulturan nivelon kun intenco liberigi si mem kaj ankaŭ la aliajn vivestaĵojn. Pro la nobla idealo, Yulin sentis neniom da enueco kaj izoliteco malgraŭ en kiel ajn dezerta stato.
Dum Yulin legis “la Avatamsakan Sutron”, li dronis en meditado pri la unueco de la principo kaj fenomeno, profunde komprenis la saĝon de la Budho kaj budisatvoj. Poste, kiam li legis ĝis la enhavo pri Ĉandrottara, kiu vizitis kvindek tri instruistojn por lerni la darmon, li sentis senliman estimon al li.
Li legis sutron jam dum sufiĉe longa tempo, sed restis ankoraŭ multe da tempo antaŭ la vekiĝo. Homa energio ja havas limon. Li faris oscedon kaj pensis, ke li krucu siajn krurojn por mediti momenton. Li ne povus kaŭzi fuŝon per la meditado ĉar ankoraŭ estis sufiĉe frue.
Yulin iom post iom dronis en dormemon.
Tempo pasis senhalte kiel fluanta akvo...
Fine plentagiĝis. Yulin ankoraŭ dronis en meditado sidante.
Laŭ la reguloj de granda monaĥejo, la matena aktivado kutime komenciĝas antaŭ la tagiĝo.
"Malfermu la pordon!!" Subite aŭdiĝis de ekstere la kolera kriado de la inspektoro.
Yulin konsternite vekiĝis el la meditado, “Ho ve! Kiel rapide tagiĝis!”
Kun granda bedaŭro li malfermis la pordon de la budha halo.
"Senkonsciulo! Mi supozis, ke vi mortas dormante! Rigardu, kioma horo estas nun!" La inspektoro tondre insultis lin kun rondigitaj okuloj.
"Estas mia kulpo, tamen mi estas singardema," Yulin pardonpetis.
"Sensencaĵoj! Tiel malfrue ja estas nun, sed vi ankoraŭ ne sonigis la vektabulon por veki la monaĥaron. Ĉu vi estas vere singardema? Laŭ mi vi tute similas al via mallaborema fratulo!"
"Mi ne estas tiel kapabla kiel li! Bonvolu ne tro laŭdi min. Mi estas malpli supera ol li, sed ankaŭ vi estas same malpli supera ol li. Li estas multe pli supera ol ni ambaŭ!" Yulin respondis necedeme.
"Kiel vi kuraĝas humiligi min?"
"Bonvolu ne koleri, Majstro inspektoro! Mi antaŭe pensis tro alte kaj tro eksterordinare pri mi mem same kiel vi. Efektive ni estas tre malgrandaj! Vere grandajn homojn ni opinias sentaŭguloj. Tion kaŭzas la malsaĝo de homoj kiaj estas ni !"
"Kiel vi aŭdacas instrui min nun!" La inspektoro des pli furioziĝis.
Yulin tenis sin silenta. Li prenis la vektabulon kaj ekiris pro sonigi. La inspektoro daŭrigis la kriadon starante tie, sed Yulin sin ŝajnigis aŭdi nenion de tio. Li senĉese tamburis en la koro: “Kiel Yulan sciis, ke mi malfruigos la vekadon hodiaŭ? Kiel li antaŭvidis la riproĉon de la inspektoro al mi?” Ŝajne li fine konvinkiĝis, ke lia fratulo vere estas eksterordinara persono.
Yulin iam iris serĉi Yulan, sed ne sukcesis trovi lin. Vespere, Yulan eniris lian dormĉambron kvazaŭ ebriiĝinte.
"Fratulo, mi bedaŭras pro via sufero."
"Ah, fratulo! Bonvolu sidiĝi!" Yulin rapide stariĝis.
"Mi ne havas tempon por babili kun vi sidante. Mi devas tuj eliri por ion fari."
"Fratulo, kiel vi sciis pri mia fuŝaĵo hodiaŭ?"
"Mi ne sciis pri tio!"
"Hieraŭ viaj vortoj klare aludis tion."
"Se vi tiel opinias, lasu la aferon tiel esti. Mi nur atentigis vin bone gardi la tempon, kaj vi, timante eventualan malfruiĝon, efektive kaŭzis la malfruiĝon! Nenio strange!" Yulan denove ridaĉis stultece.
"Timante eventualan malfruiĝon, mi efektive kaŭzis malfruiĝon..." Yulin gustumis tiujn vortojn kaj pensis, ke tio estis vera.
Yulan diris, "Fratulo, mi vidas de viaj brovoj, ke vi kaŝas nekompreneblajn dubojn."
"Mi havas tro da duboj. Bonvolu doni viajn konsilojn!" Nun Yulin volontis akcepti eĉ insultojn de Yulan.
"Ne!" Yulan ekrigardis lian novan robon. "Vi ekhavis dubojn nekompreneblajn nur lastatempe."
"Lastatempe? Nu, temas pri alsenditaj manĝaĵoj kaj vestoj. Mi ne povas kaŝi tion de vi. Mi kredas, ke eble Bodisatvo Vedo, la protektanto de la darmo, favoras min!"
"Bodisatvo Vedo favoras vin? Ha ha! Mirindaĵo!" La stulteca ridaĉo de Yulan disŝiris la kvietecon de la monaĥejo.
"Ĉu ne Bodisatvo Vedo?" Yulin ruĝiĝis.
"Ĉu vi volas vidi tiun bodisatvon Vedo?"
"Kiel mi povus vidi lin?"
"Tre facile! Ŝi jam venis viziti vin kelkfoje, sed ĉiufoje mi haltigis ŝin. Morgaŭ ŝi verŝajne denove venos. Atendu ŝin ĉirkaŭ tagmeze sur la ĉefa vojeto ekster la monaĥejo, kaj vi renkontos vian 'Bodisatvon Vedo'! Ha ha!"
Dirinte, Yulan jam ridante foriris antaŭ ol Yulin povis respondi, lasinte al li novan enignon.
======================
(八)难道不是韦驮护法?
玉琳自此以后,心中老存了一个念头,就是要有机会的话,很想向师兄玉岚表白他的歉意。
然而,玉岚的形儿找遍全寺都没有,他离寺外出已经两三天了。
一个人觉得自己对不起人,内心的歉疚,说来也是很不安的!
玉琳每和人相遇而过的时候,好像别人都翻着白大的眼睛朝着他,好像他们都是说:“你这个骄慢的人,你瞧不起师兄,而师兄实在是内秘菩萨行的人!”
玉琳总是垂着头,眼观鼻,鼻观心的不敢看人。
有一天,玉琳在外面做了一些杂事,觉得饥肠辘辘,但看看离吃饭的时间还很早,他带着疲倦的情绪走进自己的寝室,当他刚跨进房门,就见到桌上放着很多的东西,他打开一看,都是一些食品,有一张纸条上面写着“供养玉琳师父”几个字,他心中不觉怀疑起来:“谁这么好意?他怎么知道我正在肚饿的时候送这些丰美的东西来?也不管他吧,让我先吃一点再说。”玉琳因为实在饿了,他也就不再追问送点心的主人。
日子久了,送来的食品他也吃完了,然而,谁是点心的主人?他一点都摸不清楚。
就这样日复一日,天气渐渐地冷起来,昨日还有温暖的阳光遍照,哪知今夜竟是雪花漫天的飞舞。窗外北风呼呼的在吹,门窗格子瑟瑟的发响。玉琳觉得时间不早了,一个翻身从温暖的被窝里爬起,这时天还没有亮,他迅速地把佛前的供水上好,香烛点好,随后就到佛殿门外去敲打起床板,以便叫醒大众师起身做早晨的课诵,当他刚走出门外,一阵寒气侵入了他的全身,他不由自主地颤抖战栗起来。他心中想:“天气太严寒了,可惜今年还没有过冬的棉衣!”玉琳虽这样想着,但他随后又觉得一个年轻学道的人,受一点寒冷的侵袭,又算得什么呢?他终于在寺中前前后后打着板绕了一转。
等他打板回来,手都快冻僵了,他虽不会感到痛苦,但寒冷时没有衣服加穿,毕竟是人人都不易忍受的。
他在冷得难以支持的时候,想回房中把大袍袈裟穿搭起来,也可能抵御一些寒冷。他走进房中一看,呀!床上一件很厚很大而且是新的棉僧袍,不知从哪儿来的,叠得很整齐的放在那儿。他再仔细的一看,这件棉僧袍做得非常讲究,质料也非常好,他把棉僧袍拉了开来,一见里面也有一张小字条上写着:“天气寒冷,送给玉琳师父御寒!”
他满腹怀疑,他感到万分的惊奇,他想:这时天还未亮,大众师正在起床,是谁把这件棉僧袍送来的?也不留下名字,而且,寺中没有人能送得起这样好的衣服,就算是师父吧,他也是一些粗布做起来的僧衣,像这件棉僧袍,也不知是什么绫罗缎帛做起来的?谁对我这么关心呢?
玉琳从这件棉僧袍上,又想起了半月前吃的那些很名贵的点心,细看那小字条上的笔迹,又是出于一个人的手笔,他左右思索,实在想不出什么人有这么好的心肠,最后,他猜想着:这大概是韦驮菩萨护我的法吧?说不定他见我青年学道,离了家乡,离了父母,他同情我向道心切,所以在我肚饿的时候,就送东西来给我吃;在我寒冷的时候,就送衣服来给我穿。这真是太不可思议的事!但韦驮菩萨既然护我的法,为什么他要称我玉琳师父呢?他想想终是不能了解。
他这时也不愿想那许多,既然是写着名字送给他的,加之天气也这样冷得很,他就把新僧袍穿上了身,迟早将来终会明白的。玉琳自安自慰着。
这些秘密,玉琳是从不敢向人道说半言半句的,他只把这些放在心中暗暗地欢喜和怀疑。
从此,他为了知恩报恩,对韦驮菩萨也加紧的礼拜起来。因为在玉琳的心中,除去韦驮菩萨能护他的法外,他实在想不出其他的什么人来。他出家好多年了,好多年来,虽然寺中上上下下的人对他都很好,但在衣食方面,谁也没有特别关心过他。大概他过去听了不少韦驮菩萨护法的故事,所以现在才有这样想法!
有一天,玉琳正拜完了佛后,回到房中的时候,见到他的床上睡着一个人,他注意一看,原来是他寻了多日的师兄玉岚。
“师兄!是你?”玉琳第一次亲切恭敬地喊玉岚。
“呵!师弟!”玉岚一起身离开了床,揉着惺松的眼睛:“我等你都等得睡着了,我实在没有时间等你,但想到纠察师明天要骂你,我又不能不送个信给你知道。”
“为什么要骂我?”玉琳很惊疑的问。
“我也不知道为什么,总之,你凡事特别留意些就好了。”
“我没有什么错事!”
“我知道!”
“那为什么要骂我?”
“我好像觉得你明天早晨要耽误了全寺大众的道业。”
“你这是指说的什么?”
“我没有功夫慢慢来讲,师弟!好好把握时间!”玉岚说后,正想跨出房门。
“师兄!你容许我有很多话向你解释吗?”玉琳这时也不管自己的事了,他因为过去错怪了师兄,心中老觉不安,这时正是向师兄说明自己歉意的机会!
“最好的解释是不必解释!”玉岚傻笑着走出了房门口。
“师兄!你还是在怪我?”
“不要这么说了吧,世间上的事情都是一些错觉,都是各人凭着主观的想像,实在哪有什么怪不怪?”
玉琳看着玉岚的背影在佛殿门口消失了。
在过去,如果有这样情形,玉琳又将更厌恶玉岚了,但他现在是听师父说过了,师兄外表虽是疯疯傻傻,而他是一个内秘菩萨行的道者。玉琳到今天,才觉得师兄的话中都含有很深的哲理。他深怪自己,过去都把师兄的话当为胡说的疯言,真是太冤枉了师兄。
他这时才开始慢慢回味分析起玉岚的话来,玉岚说他明天早晨要耽误大众的道业,又叫他要把握时间,又说他明天要被纠察师骂,他这样一想恍然是开悟了似的。
他知道这一定是玉岚料他明天睡觉会误了时间,记不得起身打板叫大家起床做早课,所以才说误了大众的道业。因睡觉而误了时间,这就是自己没有尽到责任,既然是没有尽到责任,当然要受纠察师的噜苏了!师兄也未免太过虑。明天非格外小心,不误一分一秒,让他的预料落空,才叫他知道我也不是一个无用的人哩!
到了晚间,玉琳刚要睡觉的时候,他又记起了玉岚的话,他记起了玉岚是一个内秘菩萨行的人,可能他有神通也不一定,他算定我明天误事才来对我讲的,我今天晚上就不睡觉,等到明天早晨打板,只要他的话不中,他也就不会藐视我了。
玉琳这样一想,满心的兴奋和欢喜,他鼓起了精神坐在书桌前看经,他在静静地等待着黎明的降临。
寒夜中的古寺,沉寂得像古王妃的冷宫一样,玉琳独坐在这一间小静室里,古铜的灯盏上发出昏黄如豆的灯光,映在地上的是玉琳的影子,桌上放着几本装订得很古老的经书,此外还有一张很小的床外就再没有什么。如果是别人,在这样寂静的深夜里,在这与世无争的寺院中,青灯古佛,可能勾引起很多世情冷淡或对生活索然无味的思想来,可是,玉琳自出家后,他对出家的生活,一向是感到美满、平静、安详,物质上虽然有很多不能如意,但他把整个的心灵都皈依了佛陀,精神很少有什么不自在的感觉。即使心理上生起了什么不平的念头,如过去不满师兄玉岚的言行,但那也只如一片阴影,等到玉琳走向佛前,想至佛陀慈悲的精神,亲切和蔼的态度,怨亲平等的胸襟,像慧日一样的,就会很快的把这片阴影消灭得无影无踪。
玉琳最讨厌的是很多人把出家学道,走入深山古寺中修行看作是逃避现实的行为,在玉琳的意思出家是不能为个己生活,是要把自己的生命奉献给芸芸的众生,入山学道,好比到研究院中深造,这正是给自己修养上下功夫的机会,以备将来自己可以解脱,也可令别人解脱。玉琳因有这样崇高的思想,所以再是什么冷清的境界,他也不会感到寂寞和无聊!
他这时候看的是一部《大方广佛华严经》,他沉思在华藏世界理事无碍的真理中,对佛陀和诸大菩萨的智慧深有体悟,后来他又翻到善财童子五十三参的地方,他对善财童子为法而虚心访道寻师的精神,发生了无限的敬仰!
他看了好长时间的经,但离开更残漏尽起床的时间还很远,人的精神终是有限的,他打了一个呵欠,心想,就把腿子盘起来静坐一会吧,横竖离打板起床的时间还很早,静坐总不会误事的。
玉琳昏沉的模糊下去.
时间像流水一样,一刻也不停的流了过去"
天,终于是大亮了,玉琳还在静坐中。
按照大寺院的规矩,是从来不会在天亮时才起来做早课的。
“开门呀!”扑!扑!纠察师在佛殿外怒吼起来。
玉琳从静坐中惊醒:“呵!糟了!怎么很快的天就亮起来了?”
他带着悔恨的心情去把佛殿的大门打开。
“糊涂!我以为是你睡死了过去,看吧!这是什么时候了?”纠察师翻起了白眼,暴跳如雷地指骂着玉琳。
“是我错了,但我却是很小心的。”玉琳表示自己的过错。
“胡说!天这么亮了,都不起来打板,还说是很小心,我看你近来和你那位好吃懒做的师兄一样了!”
“我不能和我的师兄一样,请你不要称赞我,我不如他,但是你也一样不如他。他实在胜过我们多多!”玉琳不甘示弱的回答。
“你敢侮辱我?”
“纠察师!请你不要气!我过去和你一样,我们都把自己看得太高,太了不起,其实我们真渺小得很!真正伟大的人,我们都还以为他无用,这就是我们人类的愚痴!”
“你现在竟敢教训起我来了?”纠察师更加地发起怒来!
玉琳不再开口了,他拿起了板像往常一样的去敲打。纠察师还站在那里责骂,但他装着听不到。他心里,不住地想着:“师兄怎么会知道我今天会误事呢?又怎么知道纠察师会骂我呢?”他好像到现在才证实他的师兄是一位不可思议和不平凡的人物!
他曾去找他的师兄,没有找到。晚间,他的师兄才好像喝醉了酒似地到了他住的卧房中。
“师弟!使你受了很多委屈!”
“呵!师兄!你坐!”玉琳忙站了起来。
“我没有工夫坐下来和你闲扯,我马上还要去有事。”
“师兄,你怎么知道我今天会误了时间呢?”
“我不知道呀!”
“你昨天的话中明明是这个意思。”
“你说这个意思就这个意思。我叫你把握时间而你怕误了时间,结果就真的误了时间!这没有什么可奇怪的呀!”玉岚又是一阵傻笑!
“怕误了时间,就真的误了时间!”玉琳念着师兄的话,想想确是不错的。
“师弟!我看你眉宇间好像藏着不能明白的问题?”
“我不明白的问题太多了,求师兄多多指教!”现在,就算是玉岚骂上几句,玉琳也都愿意接受。
“不!”玉岚看着玉琳身上的新僧袍:“你最近才添了不明白的问题!”
“最近?那除非就是最近有人送了食品和衣服给我,这些我想也瞒不了师兄的,让我告诉师兄,这大概是韦驮菩萨来护我的法了!”
韦驮菩萨护你的法了?哈哈!奇事!”玉岚这一声傻笑,冲破了整个佛殿内的沉寂。
“难道不是韦驮护法?”玉琳红了脸!
“你要见这位护法韦驮菩萨吗?”
“怎么能见到呢?”
“那容易得很,他已来找你好多次,都给我挡驾了,明天他大概又要来找你,你到近午的时候,在寺外大路上等着,你就能见到,哈哈!韦驮菩萨!”
玉岚说后,不等玉琳回答,就傻笑着走了。留下给玉琳的又是一个大谜!
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- 玉琳国师第一章世译稿 (第五校对稿,请多指教) -
Miaohui,
2025-08-06, 11:51
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Kapro,
2025-08-07, 15:04
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Miaohui,
2025-08-08, 16:46
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2025-08-09, 18:44
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? - Miaohui, 2025-08-14, 15:09
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2025-08-09, 18:44
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Miaohui,
2025-08-08, 16:46
- 玉琳国师第二章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-08, 16:40
- 玉琳国师第三章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-18, 15:10
- 玉琳国师第四章世译稿 (第五校对稿,请多指教) -
Miaohui,
2025-08-19, 23:12
- 需面对现实 - dalianjasco, 2025-09-01, 16:55
- 玉琳国师第五章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-21, 11:00
- 玉琳国师第六章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-25, 11:24
- 玉琳国师第七章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-26, 04:00
- 玉琳国师第八章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 10:45
- 玉琳国师第九章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 15:10
- 玉琳国师第十章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 16:28
- 玉琳国师第十一章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 06:26
- 玉琳国师第十二章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 10:35
- 玉琳国师第十三章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 14:58
- 玉琳国师第十四章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 03:39
- 玉琳国师第十五章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 04:42
- 玉琳国师第十六章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 09:12
- 玉琳国师第十七章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 11:57
- 玉琳国师第十八章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 15:17
- 玉琳国师第十九章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-30, 04:34
- 玉琳国师第二十章世译稿 (全文完,请多指教) - Miaohui, 2025-08-30, 06:38
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Kapro,
2025-08-07, 15:04