头像

玉琳国师第十五章世译稿 (第四校对稿,请多指教)

作者 aŭtoro: Miaohui, 发表于 afiŝita je Friday, August 29, 2025, 04:42 (99天前) @ Miaohui

  (15) Nur budhismo estas la bona leĝo

  Estis noktomezo. Profunda silento regis en la malluma mallibereja ĉambro, en kiu estis Yulin.
  Yulin manĝis neniom de post sia arestiĝo antaŭtagmeze. Li suferis je la ventro pro malsato, sed povis nenion fari.
  Neniu donis al li manĝaĵon antaŭtagmeze. Vespere, la juĝisto Liu ordonis sendi vespermanĝon, sed jam pasis la tempo konvena por manĝi, ĉar monaĥoj ne rajtis manĝi post la tagmezo.
  Arĝenta lunlumo lumigis la malliberejon tra la kradoj de la fenestro. Kun freŝa vento kaj trankvila atmosfero, Yulin kvazaŭ sidis en la meditejo. Li rigardis la homan mondon kun plej absoluta indiferenteco.
  La tempo pasis minuton post minuto, kaj pliiĝis la malsato. Kun iom da laceco, li pensis, ke sufero pro malsato estas despli turmenta ol morto.
  Li rememoris la murditan servoknabinon kaj silente recitis budhajn nomojn kaj sutrojn, dezirante, ke ŝia senkulpa animo baldaŭ atingu la Budhan Landon.
  Yulin bone sciis, kiu efektive mortigis la knabinon. Sed li volonte akceptis la miskulpigon ĉar li ne deziris kaŭzi suferon al aliulo!
  Ĉiuj homoj spertintaj malliberiĝon diras, ke nur perdinte liberecon, oni komprenas ĝian valoron. Sed kvankam Yulin enfermiĝis en la malliberejo, li sentis nenian malliberecon krom la turmenton de malsato. Lia korpo estis katenita, sed lia menso restis absolute libera.
  Yulin sentis neniom da kroĉiĝo al ĉi tiu iluzia homa mondo, kie homaj rilatoj estis ŝanĝiĝemaj. Lia sola nerezignebla afero estis rifuĝo en budhismo. Li ĵuris, ke en la sekva vivo li fariĝos plikapabla monaĥo, sen malfacilaĵoj kaj suferoj de la nuna ekzisto, por ke li povu disvastigi la budhan instruon kaj savi ĉiujn vivestaĵojn.
  Tiel pasis la nokto. La sekvan matenon, Cuihong revenis, portante multajn manĝaĵojn kaj uzaĵojn. Ŝi jam ne plu sentis tiel grandan malĝojon kiel hieraŭ. Post kiam ŝi demetis la alportitajn objektojn, ŝi diris:
  "Majstro! Via sufero tro turmentas vin! Fraŭlino ploregis ĝis sveno informiĝinte pri via konfeso. Ŝi diris, ke ŝi ege bedaŭras pro vi, kaj ŝi jam sendis kurieron al la ĉefurbo por peti, ke la ĉefministro savu vin. Bonvole ne plu akuzu vin mem kaj ne plu faru senpripensan konfeson! Jen matenmanĝo, kiun ŝi preparis por vi per siaj propraj manoj."
  Yulin ridetis: "Vere naivaj vi estas! Kiom longe vojaĝos la kuriero? Ĉu oni permesos al murdisto kia mi vivi tiom longe? Cetere, mi jam konfesis. Ĉu la ĉefministro kuraĝus malrespekti la leĝon eĉ se li revenus akurate?" Li eĉ ne rigardis la matenmanĝon.
  "Mi ne komprenas, kial vi akuzas vin mem! Kial vi konfesis la murdon kaj rabadon, kiujn vi tute ne faris!"
  "Ne estas grave akuzi min mem. En ĉi tiu mondo, senombraj homoj estas false kulpigitaj. Jen la vera maljusteco!"
  "Mi bone scias, ke la murdisto ne estas vi, sed..."
  "Silentu, Cuihong! Vi denove false akuzas aliulon!"
  "Kiel kurioze vi pensas kaj kial vi havas tiel strangan karakteron! Vi tute ne komprenas la koron de fraŭlino Xingqun. Ŝi preferus suferi punon anstataŭ vi!"
  "Mortigo postulas rekompenci vivon. Kiu kulpas, tiu rekompencas. Diru al ŝi, ke la mondo jam havas sufiĉe da aferoj kaj ne plu kaŭzu pli da implikaĵoj kaj absurdaĵoj." Diris Julin ŝajne kolere.
  "Ne plu estu tiel obstina! Mi preferas oferi mian vivon anstataŭ la vian. Se necese, mi diros, ke la murdisto estas..."
  "Ĉesu! Tio ne estas infana ludo. Mi estis pruvita pri la murdo. Kaj la alia ne havas la atestilon. Kial vi vane oferus la alies vivon tiam pro misakuzo kaj miskalumno al la aliaj?"
  "Ve!" La larmoj de Cuihong faladis kiel perloj.
  "Cuihong, Ne malĝoju! kaŭzeco kaj karmo regas ĉion. Ni ne bezonas ĉagreniĝi pri tio. Gravas, ke ni ne plu kreu malbonajn agojn kaj karmajn kaŭzojn."
  "Via vivofero estas tiel nobla kaj grandioza!" Cuihong viŝis siajn larmojn kaj ŝi estis profunde kortuŝita.
  "Ne tiel diru. Tio estas devo de bodisatveca praktikanto."
  "Bonvolu unue manĝi la matenmanĝon," diris Cuihong, malfermante skatolon de manĝaĵoj.
  "Ili jam alportis la manĝon al mi antaŭ via alveno. La manĝobovlo tie ankoraŭ ne estas forprenita," Yulin diris montrante malplenan bovlon.
  "Ilia manĝo ne estas tiel bongusta kiel tiu ĉi. Bonvolu manĝi iom pli!"
  "Mi jam satiĝis kaj ne povas manĝi plu."
  "Tiam konservu ilin por manĝi poste."
  "Ne, Cuihong! Ĉu mi iam ordonis vin fari ion por mi post mia veno al Monaĥinejo Qianhua?" demandis Yulin.
  "Ne," Cuihong rigardis lin suspekteme.
  "Do nun mi petas, ke vi portu ĉi tiujn manĝaĵojn al tiea malliberejo kaj disdonu ilin al la malliberuloj."
  "Sed la manĝaĵojn pretigis la fraŭlino per si mem." Cuihong hezitis.
  "Ili ĉiuj estas samaj kiel mi. Ne diskriminu. Rapide portu la manĝaĵojn al ili. Ili certe estas tre malsataj."
  Persvadite de lia sincereco, Cuihong fine kortuŝite disdonis ĉiujn manĝaĵojn al la malliberuloj.
  Kiam Cuihong revenis, Juĝisto Liu sendis sciigon, ke Yulin estos prijuĝata posttagmeze, kaj oni invitos reprezentanton de Monaĥinejo Qianhua ĉeesti.
  Ne volante perdi tempon, Cuihong rapide adiaŭis Yulin kaj reiris al la Monaĥinejon Qianhua por raporti tion al Xingqun kaj ĉiuj aliaj. Post iom da pripenso, Xingqun decidis iri al la juĝejo per si mem por peti pluan enketon antaŭ la juĝo, insistante, ke la simpla konfeso de Yulin ne sufiĉas. Ŝi sentis, ke estus granda maljusteco agnoski la kulpecon de Majstro Yulin.
  Informiĝinte pri la plano de Xingqun, Konsilisto Wu, kiu estis kontenta pro la konfeso de Yulin, proponis reprezenti ŝin, asertante, ke li volonte transdonos ŝiajn petojn.
  Vidinte, ke Konsilisto Wu proponis sin anstataŭi ŝin, Xingqun sincere ekĝojis interne. Ŝi ekpensis, ke finfine Konsilisto Wu ja estas homo preta helpi aliajn. Sekve, ŝi detale transdonis siajn instrukciojn al Konsilisto Wu, kiu buŝe promesis ĉion unu post alia.
  En la juĝejo de Yixing, Juĝisto Liu, kiu estis simila al la fama Juĝisto Bao, sidiĝis kun registristoj kaj gardistoj. Yulin trankvile staris antaŭ la tribunalo, sintenante nek ĝoja nek tima.
  "Monaĥo Yulin, ĉu via hieraŭa konfeso estas vera?" demandis Juĝisto Liu post frapo de la juĝistbastono.
  "Jes, absolute vera," Yulin respondis, rimarkinte konsiliston Wu.
  "Kial vi murdis ŝin?"
  "Mi jam diris hieraŭ.
  "
  "Mortigo postulas rekomenpencon per la vivo. Ĉu vi ne timas morton?"
  "Mi timas ne morton, sed nur kaŭzecon."
  "Ĉu vi havas testamenton?" Juĝisto Liu suspiris, mirante, kiel tiel juna kaj serioza monaĥo, komprenanta la diversajn principojn, povus fari tian krimon sen timo al morto.
  Yulin diris post momenta hezito:
  "Mi havas nenion por diri al la aliaj, krom kelkaj vortojn al vi, Via Moŝto."
  "Testamenton al mi?" Juĝisto Liu konfuziĝis pro la vortoj de Yulin.
  "Jes. Mi havas testamenton al vi, Juĝisto." Yulin daŭrigis ĵetinte rigardon al Juĝisto Liu kaj Konsilisto Wu. "Post mia ekzekutiĝo, bonvolu ne publikigi la kazon. Se nepre necese, evitu mencii la vorton 'monaĥo'."
  "Ĉu vi volas, ke ni nur skribu vian nomon sur la anonco sen titolo de monaĥo?"
  "Jes, ĝuste. Ĉar temas pri mia propra krimo, 'Monaĥo' estas nobla titolo de puraj kaj honoraj sanktuloj. Mi ne deziras, ke oni diru 'monaĥo murdis', ĉar tio malhonorus Budhismon. Krome, tio incitus malrespekton al la monaĥoj, kreante negativan kaŭzecon por popoloj."
  "Via intenco estas nobla. Mi sekvos vian volon." Juĝisto Liu ekpensis, ke homo kun tia konscienco ne povus esti murdisto.
  "Ĉu vi havas pliajn por diri?"
  "Ne!" Yulin respondis nenion plian ol tio.
  Juĝisto Liu ordonis, ke oni notu la vortojn kaj faru fingran premsignon de Yulin.
  Juĝisto Liu turnis sin al Konsilisto Wu: "Kvankam la mordito estis servoknabino, ni jam juĝis, ke la krimulo rekompencos ŝian vivon. Kion opinias Via Moŝto?"
  "Meritinde esti puninta, meritinde esti puninta!" Wu kapjesis hipokrite kun ruza mieno.
  Aŭdinte tion, Yulin sentis tristecon preskaŭ ĝis larmoverŝo. Li rigardis Wu, kiu ŝajnigis sin indiferenta.
  "La maljuna ĉefministro forestas el sia rezidejo. Ĉu vi opinias, ke li ne esprimos kontraŭstaron al mia verdikto kiam li revenos?" demandis Juĝisto Liu kun iom da maltrankvileco, konsciante pri sia malalta rango.
  "Nepre ne! Nepre ne!" rapide respondis la Konsilisto Wu.
  "Sed kial la fraŭlino de la ĉefministro insistis, ke Yulin ne estas la murdisto?"
  "Ĉar ŝi jam fariĝis monaĥino. Ŝi simple ne povas toleri vidi saman religianon suferi. Tio montras nur ŝian troan emocion. Ni ne rajtas lasi sentojn ignori la leĝon!"
  "Bone! Ni tiel decidu. La prijuĝo estas finita!" kun tiuj vortoj la Juĝisto Liu svingis siajn largajn manikojn kaj stariĝis.
  Ĵus en tiu ĉi momento frenezeca monaĥo Yulan, la pli aĝa darma fratulo de Yulin, sturmis en la juĝejon ŝanceliĝante kun plengorĝa krio:
  "Jen maljusteco! Plenas maljusteco en tuta mondo!"
  "De kie vi venis, monaĥo? " Kolere kriis Juĝisto Liu.
  "Mi estas Yulan, la pli aĝa fratulo de Yulin. Mi petas, ke la juĝisto tuj liberigu mian fratulon."
  "Kial?"
  "Ĉar li ne estas la murdisto!"
  "Se ne li, tiam kiu?"
  "La murdisto ĝuste sidas apud Vi!" Yulan fingre montris konsiliston Wu.
  Juĝisto liu turnis sian rigardon al Konsilisto Wu, kaj ĉiuj ĉe li paliĝis de teruro.
  "Fratulo, ne..." Yulin provis haltigi Yulan.
  "Tio ne rilatas al vi, do ne zorgu min!" Yulan malvarme respondis.
  "Al kiu vi montras? Absurdaĵo!" hurlis Konsilisto Wu furioze.
  "Mi ja montras al vi! Vi estas la murdisto, kiu mortigis la knabinon!"
  "Frenezulo li estas!" Wu montris al Yulan kaj diris al Juĝisto Liu, "Estas pruvoj pri la murdo de Yulin. Li mem jam konfesis tion!"
  Aŭdinte tion, Juĝisto Liu residiĝis kaj diris al Yulan: "Ĉu vi suferas frenezecon? Kiel vi kuraĝas akuzi la superan konsiliston de la ĉefministro? Estas pruvoj pri la murdo fare de Yulin kaj eĉ li mem jam konfesis tion."
  "La leĝo ekzistas ne por protekti potenculojn kaj subpremi popolon!" deklaris Yulan. "Mi ne freneziĝis kaj ankaŭ ne kuraĝas kalumni la konsiliston de la ĉefministra rezidejo. Pruvoj povas esti falsitaj!"
  "Ĉu vi povas pruvi kaj diri al mi la detalon?" Juĝisto Liu denove frapetis sian juĝistbastonon.
  “Jes, sinjoro juĝisto. Vi devas scii, ke Konsilisto Wu enviis mian darman fratulon Yulin pro tio, ke Yulin perdigis lian honoron en Monaĥinejo Qianhua. Li do ŝtelis la rozarion de Yulin kaj metis ĝin en la manon de la servoknabino, deprenis ŝiajn ornamaĵojn el oro kaj arĝento kaj metis ilin en la kasajon de Yulin kiam tiu dormis. Kiam Konsilisto Wu ŝtelis la rozarion de Yulin, lia pipo falis kaj ankoraŭ kuŝas sub la lito, sur kiu dormis Yulin. Se vi ne kredas min, vi rajtas sendi iun fari inspekton. ”
  “Vi ĵetas venene falsan kalumnion sur min!” Konsilisto Wu insultis Yulan, “Vere damninde! Vi ŝtele metis mian pipon sub la liton de Yulin por false akuzi min! ”
  Kvankam Konsilisto tiel pretekstis buŝe, tamen li sentis grandan maltrankviliĝon en la koro. Li dubis, kiel li neniel povis trovi sian pipon.
  Yulan frapis je sia brusto. Li surhavis eluzitan vestaĵon. Ĵetinte sian rigardon al Juĝisto liu, li diris montrante Konsiliston Wu:
  “Ne plu pretekstu por nei. Mi neniam transpasis la pordon de Monaĥinejo Qianhua.”
  Konsilisto Wu diris: “Juĝisto Liu, mi petas peze puni tiun ĉi monaĥon.”
  La Juĝisto Liu sentis strangan suspekton pri la afero, kaj momente ne sciis, kiel trakti ĉi tiun proceson.
  "Ha ha! Puni min? Ĉu vi imagas, ke mi havas la saman karakteron kiel tiun de mia darma fratulo Yulin?" Yulan fingre montris al Yulin, kiu silentis kun mallevita kapo. "Kiel ajn vi false akuzos kaj eĉ mortigos Yulin, li konsideros tion humiliĝon, servon al homoj kaj praktikadon de budhismo. Sed mi prenas subpremon de demonoj kiel mian spiritan praktikadon. Konsilisto Wu! La tranĉilo, per kiu vi murdis la servoknabinon, ankoraŭ kaŝiĝas en via kesto; la plano skribita sur papero por komploti kontraŭ Yulin ankoraŭ kuŝiĝas en via poŝo. Mi petas, ke la juĝisto tuj traserĉu la korpon de Konsilisto Wu!"
  La Juĝisto Liu faris okulsignon al la subuloj, kiuj tuj trenis Konsiliston Wu de la sidejo kaj trovis paperon en lia poŝo.
  Post tralegado, la Juĝisto Liu konstatis, ke efektive temas pri la plano por komploti insidon kontraŭ Yulin.
  Konsilisto Wu paliĝis pro timo. Li demandis tremante:
  "Tiam mi jam forbruligis tiun paperon! Kiel ĝi povis reveni al mi?"
  "Vi bruligis nur la paperon sen ideografiaĵoj!" mokis Yulan.
  “Subuloj, arestu Konsiliston Wu!” Pro la ordono de Juĝisto Liu, Konsilisto Wu fariĝis malliberulo.

  La Juĝisto Liu sendis subulojn al la Monaĥinejo Qianhua por traserĉi la murdilon kaj la pipon de Konsilisto Wu.
  "Yulin!" la Juĝisto Liu demandis: "Vi, juna monaĥo, vi ja ne faris la murdon, sed kial vi false konfesis?"
  Yulin nur kuntiris siajn brovojn, sed diris nenion.
  "Ĉu vi kontraŭas vian darman fratulon? Rapide kaj sincere respondu al la demandoj de la juĝisto!" Yulan diris al Yulin.
  "Ve!" Yulin ĝemspiris antaŭ ol paroli: "Mi petas, ke la juĝisto mildigu la punon kontraŭ Konsilisto Wu. Li krimis nur pro mia ofendo al li. Mi konfesis ĉar mi komprenas, ke budhismo savas homojn sed ne damaĝas ilin. Ni, monaĥoj, kiuj sekvas la bodisatvan vojon, scias nur sin oferi por savi aliajn. Kiel ni povus fari ion, kio malutilus al la homoj?"
  "Eksterordinare, vere eksterordinare! Mi preskaŭ miskondamnis noblulon!"
  La Juĝisto Liu denove deklaris la finon de la proceso. Li ordonis teni Konsiliston Wu en la sama ĉelo, kie antaŭe sidis Yulin, kaj samtempe invitis la du fratulojn Yulin kaj Yulan al la malantaŭa salono por preni teon.
  En la salono malantaŭ la juĝejo pendis kaligrafiaĵoj kaj pentraĵoj, kun lumaj fenestroj kaj puraj tabloj.
  Sur la seĝoj kovritaj per tigra felo sidis la juĝisto, Yulan kaj Yulin.
  "Mi humile volas rifuĝi en budhismo kaj fariĝi la lernanto ĉe vi ambaŭ majstroj. Mi deziras ricevi viajn instruojn! Ĉu vi permesos tion?" la Juĝisto Liu petis kun profunda sincereco.
  "Ŝerco! Ŝerco! Maldigna monaĥo kiel mi ne povas akcepti tion. Mi devas foriri!" Yulan svingis siajn longajn manikojn kaj ekstaris.
  "Tio estas el mia vera intenco. La tasko de juĝisto estas protekti la popolon, sed ofte ni juĝistoj misakuzas senkulpulojn. Mi ne plu volas agi kontraŭ mia konscienco. La leĝoj estas faritaj de la homoj, kia Konsilisto Wu por kontraŭstari krimon, sed mi komprenas, ke tiuj, kiuj faris la leĝojn, mem ne obeas ilin. La leĝoj ne estas la plej bonaj metodoj kontraŭi krimojn. Budhismo estas la plej bona leĝo! Tiuj, kiuj sekvas la budhan vojon, estas multe pli grandaj ol tiuj, kiuj faris la leĝojn! Mi sincere petas du majstrojn ne plu rifuzi min!"
  "Ĉu budhismo estas la plej bona leĝo? Ha ha!" Yulan denove sidiĝis.
  Yulan, Yulin kaj la Juĝisto Liu interparolis tre akorde kaj ĝojplene.

================================


  (十五)佛法才是最好的法律

  更深夜静的时候,玉琳被幽禁着的这间囚房,沉寂无声。
  他上午被捕以后,直到这时候还没有吃东西,肚子饿得很,然而,这是没有办法的事。
  上午没有人送东西来给他吃,晚上刘县太爷派人送晚饭来,又过了出家人过午不食的时间。
  月光如银似的照进囚房里来,风清、人静,玉琳好像坐在禅堂里一样,他把人间看得恬淡到极点。
  时间一分一秒的过去,肚子越发饿起来,他微微的感到困倦,他觉得饿罪比死罪难受一些。
  他想起那个被杀害的ㄚ鬟,他默默地念着佛号与佛经,为这位不幸的死者祝福,祝福这位可怜无辜的冤魂早登佛国。
  玉琳的心中有数,杀死小ㄚ鬟的凶手究竟是谁,然而他为了不愿恼害众生,所以他很乐意地代受这无辜的罪名!
  坐囚牢的人都说失去自由的人才知道自由的可贵,然而,在玉琳,他被拘禁在这囚房中,除了觉得肚饿以外,他没有感到别的不自由。他的身体虽然被束缚了,但他的心是感到非常自由的。
  玉琳对于这世情冷暖虚幻不实的人间,丝毫没有留恋的念头,要有,那就是他舍不得他唯一依归的佛教,他发愿来生做一个能干的出家人,不要像今生有这许多的业障和磨难,以便能让他振兴佛教,广度众生。
  这一晚就这样的过去,第二天一早,翠红就又赶来了,她这次带来很多吃的和用的东西,她见到玉琳的时候,已不像昨日那样的伤心,她把东西放好后说:
  “师父!太使你受委屈了,小姐知道你招供以后,哭得真是死去活来,她说她对不起你,她已经着人星夜赶进京,请老相爷回来救你,请你再不要冤屈自己,千万不可随便的招认。这里是早点,是小姐亲自为你做的。”
  “你们真是想得天真,这里离京城有多远的路?我这个杀人犯还能容得这么久吗?而且,我已招认了,就算王相爷回来,王相爷敢藐视王法吗?”玉琳说着的时候,还微微地笑着。他没有看醒群为他做的什么早点。
  “我不懂你为什么要冤枉自己,为什么要承认自己是个杀人犯,诬蔑自己是个谋财害命的人?”
  “冤枉自己,诬蔑自己,这并没有多大关系,这世间上有数不清的人被人冤枉,被人诬蔑,那才真是冤枉哩!”
  “我晓得凶手不是你,是我们相府里的……”
  “翠红!少说,你又在冤枉别人,诬蔑别人了!”
  “你怎么有这样古怪的见解和性情,你没有了解小姐和我们对你的心。小姐说,她宁愿替你受刑,也不愿让你招受无辜。”
  “杀人偿命,一人犯罪一人当。你回去告诉醒群,世间上的事情太多。请她不要再闹出更多的是非和笑话来。”玉琳好像生气地说。
  “你不要这么固执,我愿我的生命牺牲,必要的时候我也要说出凶手是……”
  “翠红!请你住口,这不是儿戏。我杀人是有杀人的证据,别人杀人没有杀人的证据,那时你冤枉别人,诬蔑别人,白白送命又何苦呢?”
  “唉!……”翠红的眼泪又像珍珠似的滚下来。
  “翠红!不要伤心,因缘和业力主宰一切,我们毋庸为此悲哀,要紧的是我们再不要去作恶造业。”
  “你这样的牺牲,太崇高伟大了!”翠红揩了一下眼泪,非常地感动。
  “不要那么说,这是修学菩萨道的人应该如此的。”
  “请你吃了早点再说吧!”翠红把装早点的盒子打开来。
  “你没有来的时候,他们已经送来给我吃过,饭碗在那边还没有收去。”玉琳用手指着一个空饭碗。
  “他们做的没有这个好吃,你再吃一点!”
  “饱了!吃不下!”
  “那你就留着慢慢吃吧!”
  “不!翠红!我到千华庵以后,有没有命令你为我做过事?”玉琳问。
  “没有!”翠红怀疑地望着玉琳。
  “那么,我现在请你把这些吃的东西拿去那边的囚牢中分给他们吃。”
  “这是小姐亲自做的。”翠红现出疑难的样子。
  “他们都是和我一样的人,你不要生分别心,赶快送去,他们是会感到饥饿的。”
  玉琳诚恳的晓以大义,翠红终于很感动地把所有带来吃的东西分散给满牢的囚犯。
  等到翠红分完回来的时候,刘县官命人送来一张通知单,通知今天下午再开庭审问玉琳,希望千华庵中派人出席观庭。
  翠红没有敢再多耽搁,很快的告别玉琳,回到千华庵中把下午又要开庭审问的事告诉醒群,告诉庵中一切的人。醒群听了以后,她稍为考虑了一下,就预备下午亲自去县衙,她要告诉县官不可以玉琳招认为准,应该要再多访查,另捕凶手。她觉到如果不是这样,无论如何也对师父玉琳不起。
  醒群要亲自去县衙的事,给吴师爷知道了。吴师爷听说玉琳招认杀人的事后,满心欢喜。他即刻要求醒群不要有劳千金玉体,他愿意代醒群去一趟县衙。
  醒群见到吴师爷愿代她去,心中也着实高兴,她觉到吴师爷毕竟是一个肯帮忙别人的人,她就把自己的意思吩咐吴师爷,吴师爷在口头上都一一的应承。
  宜兴县衙门的法堂上,坐着像包文正的刘县官,还有吴师爷和几个书写的记录以及么五喝六的皂役,玉琳则态度很自若地站在堂下,既不欢喜,又不恐惧。
  “玉琳和尚!昨天你所招供的都是事实吗?”刘县官拍过惊堂以后问。
  “是的,完全是事实!”玉琳看见吴师爷也在座。
  “你为什么要杀死她?”
  “昨天都已说过了。”
  “杀死人要抵命的,你不怕死吗?”
  “不是怕死的问题,是因果报应的问题。”
  “你有什么遗嘱没有?”刘县官说的时候,也深长地叹一口气。他也很感到奇怪,一个如此年轻庄重的和尚,既然懂得道理,为什么要犯此大罪,而且又不怕死。
  玉琳稍为犹豫一下说道:
  “我对一切人都没有话要讲,唯有几句遗嘱想叮咛你。”
  “你有遗嘱叮咛本县?”刘县官给玉琳说得如堕五里雾中。
  “是的,我有遗嘱叮咛县太爷。”玉琳朝刘县官及吴师爷又望了一眼:“假若我执刑以后,我望你县太爷不要把这案子公告,即使公告的话,也请你不要涉及‘和尚’这个名词。”
  “你意思是在告示上只写你的名字,不要写你是个和尚?”
  “是的,因为这是我个人的罪业,‘和尚’是我们清净高尚的僧众称呼,我不愿让人知道‘和尚杀人’的这句话,这样我将对不起佛教,同时,若是如此,让人民对‘和尚’生起轻慢的心,他们会获无量的罪业。”
  “你的心地很好,本县决定依照你的意思去做。”刘县官就没有想到有如此良心的人,决不会杀人。
  “你还有什么要说吗?”
  “没有!”玉琳再不多说。
  刘县官叫人把玉琳说的话记起来给他去捺个指印。
  “师爷!”刘县官掉头对吴师爷道:“贵相府中虽然是一名ㄚ鬟被害,但现在已判这位凶手抵命,师爷的尊见如何?”
  “这是罪有应得,罪有应得!”吴师爷连连地点头,一脸的奸相!
  吴师爷的这几句话听进玉琳的耳里,一阵伤心,几乎要流下眼泪来。他又朝吴师爷看看,吴师爷装不知道。
  “老相爷不在府中,本县如此判决,相爷回来不会有什么异议吧?”刘县官位小官卑,还有点不放心。
  “不会!不会!”吴师爷答。
  “那么,相爷的千金为什么要为玉琳否认他是凶手呢?”
  “因为她已出家,不忍见同门的人受害,这完全由于儿女情长,我们不能因情废法。”
  “好!就如此办,退堂!”刘县官长袖一拂,站起身来。
  正在这时候,疯疯傻傻的玉岚踉踉跄跄的走上堂来,嘴里不住狂呼高喊:
  “冤枉!冤枉!这个世界全是冤枉!”
  “你是哪里来的和尚?”刘县官怒斥道。
  “我是玉琳的师兄玉岚,我请求县太爷快快放出我的师弟。”
  “为什么?”
  “因为他不是凶手!”
  “他不是凶手,谁是?”
  “凶手坐在县太老爷的身旁边!”玉岚说话时,用手指指吴师爷。
  刘县官朝吴师爷看看,左右的人都大惊失色。
  “师兄!你……”玉琳想阻止着他的师兄。
  “与你无关,不要你管!”玉岚回答。
  “你是指谁?胡说!”吴师爷怒骂玉岚。
  “我是指你,你是杀死那个小ㄚ鬟的凶手呀!”
  “他简直是一个疯和尚,”吴师爷指着玉岚,对刘县官说:“玉琳杀死人是有证据的,而且玉琳自己都招认了。”
  刘县太爷听后,又坐下来,就对玉岚道:
  “你这个和尚是不是神经失常?你怎么胆敢来诬蔑相府中的师爷?玉琳杀人是有证据的,而且他自己都招供。”
  “法律不是保护高官显要而来欺压平民的呀!我不是神经失常,我也不敢诬蔑宰相府中的师爷,实在说,杀人的证据可以伪造呀!”
  “你能说出这些原委和另有证据吗?”刘县官又拍了一下惊堂。
  “县太老爷!你要知道吴师爷妒嫉我的师弟玉琳,他怪玉琳在千华庵中丢了他的面子,他就偷窃玉琳的佛珠放在小ㄚ鬟的手中,又把ㄚ鬟的金银饰物拿下来包在玉琳的袈裟中,在玉琳睡觉的时候,吴师爷去偷窃他的佛珠,遗落下的烟斗,这时候还在玉琳睡觉的那张床下,县太老爷如果不相信的话,可以即刻派人前去检查!”
  “你在血口喷人,”吴师爷骂玉岚:“你把我的烟斗偷放在他的床下,跑来栽害我,真是罪该万死!”
  吴师爷口上虽这么说,心上可早就慌起来,他很怀疑,难怪昨天无论怎样寻找他的烟斗都寻不到。
  玉岚拍拍他的胸膛,他穿的是一身破烂的衣服,他先看一下刘县官,然后指着吴师爷道:
  “吴师爷!你可不要抵赖了,千华庵的大门我从来就没有跨进去。”
  “刘县官!我要求你把这个和尚重重地办罪!”吴师爷说。
  刘县官感到这事很蹊跷,他一时竟不知如何处理这件案子才好。
  “哈哈!办我的罪?你们以为我和我的师弟玉琳是一样的气派?”玉岚用手指着玉琳,玉琳低头无语。“你们此时把玉琳再怎样冤枉死了,他也以为这是忍辱、为人、修行,然而我是把降伏恶魔当做修行。吴师爷!你杀害小ㄚ鬟的刀,此刻还藏在你的箱子中;你谋害玉琳写在纸上的计划此刻还放在你身上的袋子里。我要求县老太爷即刻搜查吴师爷的身上!”
  刘县官丢了一个眼色,皂役们把吴师爷拉下来,在他的身上搜出一张纸。
  刘县官一看确实不错,那上面全是谋害玉琳的计划。
  吴师爷到此时,已吓得面如土色,他颤抖着说:
  “这张纸我当时就烧去了,怎么此刻会在我的身上?”
  “你烧去的是一张没有字的白纸呀!”玉岚告诉吴师爷。
  “左右,把吴师爷拿下来!”刘县官一声吩咐,吴师爷顿时成了阶下囚。
  刘县官又派人到千华庵中去搜查凶器及吴师爷的烟斗。
  “玉琳!”刘县官问道:“你这年轻的和尚,你既投有杀人为什么要冤屈招认?”
  玉琳皱着眉毛,没有开口。
  “难道跟师兄过不去?县老太爷问你的话快点老实说呀!”玉岚对玉琳讲。
  “唉!”玉琳未说时先叹了一口气:“我要求县太爷减轻吴师爷的罪名,他所以犯罪,完全由于我对不住他。我的招认也就是觉得佛法是救人不是害人的,像我们修学菩萨道的出家僧侣,只知道牺牲自己,成就众生,哪敢再去做与众生没有利益的事?”
  “伟大!伟大!本县官差点儿冤屈好人!”
  刘县官又重行宣布退堂,他招呼把吴师爷关在玉琳坐过的那间囚房里,同时,把玉琳师兄弟二人请到后堂去宽坐吃茶。
  县衙门的后堂上,有字画、明窗、净几。
  虎皮的椅子上坐的是县官、玉岚、玉琳。
  “下官拟想皈依佛教,礼拜二位大师做师父,以后希望多多指教!不知二位大师允许否?”刘县官恳切至诚地征求玉岚和玉琳的意思。
  “笑话!笑话!山僧当不起,我要告辞了!”玉岚摇摆着他的长袖子,站起身来。
  “这是下官真实的意思,因为做官的本来是保障人民的,但做官的却往往冤枉好人,我从此再也不愿干违心的事。好比法律是像吴师爷这些人订出来对付罪恶的方法,但我已经觉悟到订法的人都不守法,法律实在不是对付罪恶最好的方法,佛法才是最好的法律,奉行佛法的人比那些制订法律的人伟大得多!请二位大师不要见弃!”
  “佛法才是最好的法律?哈哈!”玉岚又再坐下来。
  玉岚、玉琳、刘县官,他们三人谈得很投机。


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum