头像

玉琳国师第十二章世译稿 (第四校对稿,请多指教)

作者 aŭtoro: Miaohui, 发表于 afiŝita je Thursday, August 28, 2025, 10:35 (99天前) @ Miaohui
编辑: Miaohui, 时间: Thursday, August 28, 2025, 10:36

  12. Ĝenado farita de Konsilisto Wu

  Nur pasis malmulte da tagoj post kiam Yulin ekloĝis en Monaĥinejo Qianhua, multe da malagrablaĵoj komencis lin trafi.
  La kaŭzo de la problemo kuŝis en Konsilisto Wu, kiu estis komisiita de Ĉefministro Wang pri la administrado de la monaĥinejo.
  Konsilisto Wu aĝis je kvindek jaroj. Li havis vizaĝon malhelan kaj staturon altan kaj maldikan. Li komencis labori kiel konsilisto por Ĉefministro Wang kiam tiu lasta estis alta ŝtatoficisto. Li estis homo lerta en intrigoj. Li ĉiam emis disputi kaj famis pro siaj akraj kaj pikaj paroloj. Tamen, pro liaj efikaj politikaj konsiloj, la imperiestro fidis al Ĉefministro Wang, kaj sekve la ĉefministro prenis lin kiel konfidaton.
  Post la monaĥiniĝo de sia filino, Ĉefministro Wang devis rapide reiri al la ĉefurbo pro ŝtataj aferoj anstataŭ longe resti en la hejmo. Antaŭ la foriro, li komisiis al Konsilisto Wu prizorgi aferojn de liaj hejmo kaj filino en la monaĥinejo. Li ankaŭ ordonis al ĉiuj familianoj respekti kaj honori Yulin.
  Tio vekis envion de Konsilisto Wu al Yulin. Li opiniis, ke la juna monaĥo tute ne meritas tiel grandan respekton de la homoj en la ĉefministra rezidejo.
  Krome, li opiniis, ke li devas ricevi donacojn de gravuloj, kiuj deziris viziti la ĉefministron. Se ne, ili ne povis facile trapasi la pordon de la ĉefministra rezidejo. Sed Yulin, indiferenta al aŭtoritatoj kaj malinklina al sociaj interagoj, parolis sincere kaj sin tenis digne, kion Konsilisto Wu interpretis kiel arogantecon kaj malrespekton al li. Tio estigis grandan envion kaj malamon en la koro de la konsilisto.
  Yulin estis retenita de novicino Xingqun (estinta Fraŭlino Wang) en la monaĥinejo. Li intencis forlasi frue, tamen Ĉefministro Wang proponis, ke li loĝu plilonge por instrui budhismajn regulojn al Xingqun. Poste Konsilisto Wu ankaŭ ekloĝis en la monaĥinejo kun preteksto helpi en la aferoj de la monaĥinejo Qianhua laŭ la ordono de la ĉefministro.
  En la monaĥinejo, ĉiuj homoj de la honorata Xingqun, la monaĥiniĝinta fraŭlino en la ĉefministra rezidejo, ĝis la plej simplaj monaĥinoj venintaj el aliaj diversaj monaĥinejoj kaj servistinoj de la monaĥinejo tre estimis Yulin. Vidinte tion, Konsilisto Wu brulis de envio.
  Konsilisto Wu pensis en la koro, ke li ĝuas la plenan fidon de la ĉefministro ekde sia eniro en la ĉefministra rezidejo, kaj neniu kuraĝas malrespekti lin krom la ĉefministra sinjoro, lia edzino kaj ilia filino. Ĉiuj obeis lian ordonon sen hezito. Nun li tre indigniĝis pro la fakto, ke eĉ juna monaĥo superis lin.
  Konsilisto Wu ofte paŝadis en la ĉambro, portante akvopipon en la mano, vulpofelan ĉapon sur la kapo kaj longan robon kun mandarena jako sur la korpo. Jen li gratis sian kapon levinte la vulpofelan ĉapon, jen li frotis siajn manplatojn demetinte la akvopipon. Li pripensis planon kiel hontigi Yulin antaŭ ĉiuj ĉeestantoj por malaltigi lian prestiĝon kaj perdigi ĉies kredon kaj estimon al li.
  Tamen, Yulin estis honesta, malkaŝema, sperta kaj singarda. Li nur instruis budhismajn teorion kaj regularon al la publiko en la monaĥinejo dum du horoj ĉiutage, sed ne enmiksiĝis en aliajn aferojn. Kvankam Konsilisto Wu malŝatis lin, tamen li ne povis trovi metodojn ĝeni lin.
  Iun tagon, post longa pripensado, Konsilisto Wu finfine elkovis planon. Li decidis starigi malfacilajn demandojn dum la budhismaj lecionoj por moki Yulin antaŭ ĉiuj ĉeestantoj, tiel ke Yulin malfacile sin savos el la embaraso kaj perdos la honoron. Eĉ se la fraŭlino retenus lin, li hontus daŭre resti.
  Do en tiu posttagmezo, kiam Yulin finis sian parolon kaj pretis foriri, Konsilisto Wu ruze ridetis kaj diris al li:
  "Mi havas kelkajn dubojn. Ĉu mi rajtas prezenti ilin por peti vian instruon, Majstro?"
  "Anstataŭ ol mi doni la instruon, ni povas diskuti ilin kune," Yulin respondis afable kaj residiĝis en la sidejon.
  "Sed kio okazos se vi ne povos respondi?" Konsilisto Wu intencis inciti lin.
  "Se vi jam scias, ke mi ne povos respondi, bonvolu ne demandi," Yulin replikis trankvile.
  "Kiel mi ne demandu? Vi ja estas monaĥo, kiu instruas religion!"
  "Jes, via diro estas prava. Bonvolu demandi laŭ via bezono." Yulin jam komprenis lian celon kaŭzi embarason.
  "Kio okazos se vi malsukcesos respondi?" Konsilisto demandis devige.
  "Tiam la venontan fojon vi ne bezonos veni aŭskulti min."
  "Ne! Vi ne plu povos instrui ĉi tie!"
  "Jes, vi pravas. Se mi ne povos respondi viajn demandojn, mi ne plu havos rajton instrui ĉi tie," Yulin krucis siajn krurojn, fermis la okulojn kaj sin tenis tre aplomba, tute ne simile al tiu, kiu ricevos pridemandojn.
  "Ĉiuj legantoj de saĝulaj libroj scias bone, ke nia lando baziĝas sur la lojaleco kaj fila devo. Mi opinias, ke via monaĥiĝo kontraŭas al niaj naciaj fundamentoj!" Konsilisto Wu parolis kun triumfa mieno, kredante, ke li baldaŭ venkos Yulin.
  "Kion vi intencas esprimi? Bonvolu klarigi detale." Yulin jam komprenis la intencon de Konsilisto Wu, kaj tiel demandis, por ke li klarigu sian opinion.
  "Mi kredas pri via scio, ke oni ne povas forgesi la lojalecon kaj filan devon. Sen tiuj, perdiĝas la rajto esti homo. Tiel juna vi ja estas, tamen vi jam monaĥiĝis de longe. Vi vivas senlabore, produktas nenion kaj servas nenion al nia lando. Ĉu tio estas lojala? Viaj gepatroj naskis kaj nutris vin. Ili atendas vian prizorgon al ili en sia maljuneco. Sed vi rezignis ilin kaj fariĝis monaĥo. Ĉu tio estas fila devo? Respondu al mi!"
  Je la demando de Konsilisto Wu, ĉiuj aŭskultantoj stuporiĝis. Ili rigardis Yulin atente por atendi lian respondon. Xingqun kaj Cuihong precipe esperis, ke li severe refutos Konsiliston Wu.
  Tamen, Yulin tute ne konfuziĝis pro la demandoj. Li restis tre trankvila. Sciante, ke Konsilisto Wu havas malbonan intencon, li tute ne deziris veran diskuton. Al la homo tiel kruda, aroganta, obstina kaj rigida estis tute senutile klarigi la principon, ĉar la vero havas lokon nur en la koro de modestaj kaj lernemaj homoj. Konsilisto Wu speciale venis por kaŭzi embarason, do kvankam iuj demandoj ne estis la vero, tamen plibone efikas klarigi la bazajn demandojn por malestigi multajn miskomprenojn. Malrapide malferminte la fermitajn okulojn, Yulin diris trankvile kaj afable:
  "Konsilisto Wu, viaj vortoj estas tute ĝustaj. La lojaleco al la lando kaj fila devo al la gepatroj estas fundamentaj virtoj. Tamen, monaĥiĝo, rifuĝo en budhismo kaj dediĉo al la homaro kaj mondo tute ne kontraŭas ilin. Vi diris, ke monaĥoj vivas senlabore ĉiutage. Via diro bone montras, ke vi ankoraŭ ne komprenas la devon de monaĥoj. Efektive, ili prenas la instruon pri la darmo kiel sian taskon, kaj ankaŭ helpon al la vivestaĵoj kiel sian aferon. Monaĥoj laboras eduki homojn per budhismo. Temante pri la servo al la lando, kvankam ili nek semas nek teksas, tamen ili gvidas la homaron al paco kaj socion al stabileco, por ke la homoj vivu pli regule kaj valore.Tio ankaŭ estas servo al la lando kaj laboro por la socio. Se vi ne konsentas pri tio, mi timas, ke ankaŭ vi kaj eĉ Ĉefministro Wang nur manĝas kiel monaĥoj, sed tute ne produktas kaj faras laboron servi al nia lando.
  Temante pri la rezigno de la gepatroj, en budhismo tio neniam estas permesita. Rezigno de la laika mondo por monaĥiĝo signifas iri el la hejmo de iluzioj kaj suferoj. Se vi parolas pri fila devo al la gepatroj, eble nur monaĥoj vere komprenas ĝian efektivan signifon. Ordinaraj homoj provizas al gepatroj nur per materiaj bezonoj. Tio fakte ankoraŭ ne sufiĉas. Eĉ kun plenumitaj materiaj bezonaĵoj, la gepatroj eble ne povas senti sufiĉecon pri tio, krome ili neeviteble daŭre suferas pro malsano, maljuneco kaj morto. Monaĥo provizas ne nur materiajn bezonaĵojn, sed ankaŭ spiritajn bezonaĵojn per iliaj lernado kaj praktikado de budhismo, por ke la gepatroj liberiĝu el metempsikozaj suferoj. Ĉi tiujn bazajn sciojn vi certe jam scias, ĉar vi estas sufiĉe erudicia pri la scio de adminado de la lando kaj pacigo de la mondo, ĉu ne?"
  Yulin parolis flue kaj senhalte kun aplomba sinteno. Li ja estis elokventa, kaj krome, post longjara lernado de budhismaj sutroj kiel monaĥo, li jam bone konis budhisman teorion. Ĉiuj aŭskultantoj mienis ĝojplene kaj ĵetis malestiman rigardon al Konsilisto Wu.
  Vidinte, ke la paroloj de Yulin ricevis la publikajn kredon kaj sekvon, Konsilisto Wu eksplodis de envia kolero. Li kondutus despli senbride se ne ĉeestus la ĵus monahiniĝinta Xingqun. Tamen kiam iu atingis la kalminon de kolero, tiu kutime perdis ĉiujn prudentojn.
  Konsilisto Wu demandis Yulin kolere:
  "Mi ne plu debatos kun vi pri tio. Sed respondu: ĉu vi ankoraŭ amas nian fraŭlinon en via koro?"
  Ĉiuj eksentis maltrankviliĝon pro la demando de Konsilisto Wu. Ili riproĉis lin en la koro, kiel li povus starigi tian demandon al Majstro Yulin.
  "Je kio utilos al vi mia respondo?" Yulin retrodemandis lin sidante ankoraŭ trankvile.
  "Mi volas vian respondon, ĉu vi havas amon al ŝi en via menso nun!" Konsilisto Wu parolis kun burokrata blufo. Li pensis en la koro, kiel li povus daŭre esti ĉefministra konsilisto se li ne kapablus venki junan monaĥon per sia malfacila demando.
  "Xingqun jam fariĝis monaĥino. Vi eble bone scias nian pasintecon."
  "Jes! Mi bone scias pri ĉio. Nia fraŭlino amegis vin antaŭe, kaj mi kredas, ke ŝi ankoraŭ amas vin en la nuna tempo. Sed kio estas via sinteno pri ŝi? Konfesu rekte!"
  Yulin ankoraŭ restis senĝenita je la vortoj de Konsilisto Wu. Xingqun ruĝiĝis kaj mallevis la kapon pro honto. La okazo embarasis ŝin.
  "Konsilisto Wu, vi povas pensi kiel vi volas, ĉu mi amas ŝin aŭ ne." Yulin respondis kun malrapida kaj plilonga tono.
  "Mi scias, ke vi certe kaŝe amas ŝin! Hodiaŭ mi detruos vian falsan maskon. Nia fraŭlino amas vin, kaj ankaŭ vi amas ŝin, tamen vi rifuzas geedziĝi kun ŝi, kaŭzante la situacion, ke ŝi vivos solece en monaĥinejo forlasinte la homan feliĉon dum sia bela juneco! Kvankam vi ne unuiĝis korpe, viaj koroj estas ankoraŭ unuiĝintaj. Se vi amas inter vi en la koro, kial ne demeti vian monaĥan robon kaj edziĝi al nia fraŭlino? Vi estas hipokritulo, kaj por montri vian hipokritecon vi detruis ŝian feliĉon per viaj falsaj moroj!"
  Konsilisto Wu klopodis gajni plaĉon al Xingqun, do li parolis kvazaŭ defendi ŝin, sed fakte li intencis ruinigi la reputacion de Yulin. Tiel Xingqun ne kulpigos lin eĉ se Yulin perdus la kredon de ĉiuj homoj.
  Yulin povis fari nenion ol klarigi sian intencon pro la premo fare de Konsilisto Wu. Do li ekparolis des pli milde:
  "Vi estas prava, Konsilanto Wu. Mi amas vian fraŭlinon en mia koro. Mi ne nur amas ŝin, sed ankaŭ amas vin. Desplie, mi amas ĉiujn homojn. Ekzistas diversaj specoj de amo. Gepatroj amas la gefilojn; edzo amas la edzinon; la reganto amas la popolojn; kaj Bodisatvo amas la vivestaĵojn. Ĉio el tio estas amo, sed ĉiu amo havas sian apartecon. Ordinaraj amoj inter viroj kaj virinoj estas volo de akiro kaj okupo pro sia egoismo. Eĉ se vi diras, ke mi amas la fraŭlinon, mi ne volas okupi ŝin. Mi nur esperas, ke ŝi sin liberigos el la suferoj de metempsikozo kaj ĝuos feliĉon de liberiĝo. Mi same esperas, ke ĉiuj tion faros. "
  Dirante, Majstro Yulin sidis sur la seĝo kvazaŭ gravurita statuo de bodisatvo. Ĉiuj vortoj el lia buŝo emociis la aŭskultantojn. Aŭdiĝis riproĉa murmurado kontraŭ la arbitreco de Konsilisto Wu.
  Vidinte tion, Konsilisto Wu des pli furioziĝis. Li kriis laŭte:
  "Ĉu vi scias, kiu mi estas?"
  "Jes, ĉiuj konas vin, la faman konsiliston Wu."
  "Nun ke vi konas min, vi devas scii, ke la politikoj administri la landon fare de Ĉefministro Wang estas el miaj proponoj!"
  "Jes, mi scias, sed tio havas nenian rilaton al mi." Firma nefleksebleco aŭdiĝis el la milda voĉo de Yulin.
  "Tio havas nenian rilaton al vi! Vi malestimas min kaj eĉ ne havas mian lokon en viaj okuloj!" Konsilisto Wu tiel furioziĝis, ke ferocaj lumoj brilis el liaj furiozaj okuloj sur la nigra kaj malgrasa vizaĝo.
  "Konsilisto Wu!" Xingqun finfine ne plu povis deteni la eksplodon. Ŝiaj vanĝoj tiel ruĝiĝis kiel vespera ruĝo en la ĉielo. "Ĉesu senkaŭze kaŭzi ĝenon kaj malagrablaĵon. Mia patro forlasis al Pekino antaŭ nelonge, kaj vi tute ne rajtas fari malkonkordon. Yulin estas mia instruisto. Mi petis lin instrui al mi budhismajn kondutojn kaj regulojn. Vi ne rajtas ĝeni lin senprudente. Vi unue starigis demandojn al li, kaj li afable donis al vi respondojn. Kiel vi povas koleri pro tio?"
  Konsilisto Wu antaŭe revis la aprobon de Xingqun pri liaj paroloj kaj tute ne pensis pri ŝia riproĉo. Kvankam lia furiozeco des pli turmentis lin en la koro, tamen antaŭ la honorata filino de la ĉefministro, li kuraĝis fari nenion alian ol pene malpliigi sian koleron. Li devis retiriĝi kaj diris mallaŭte:
  "Se la fraŭlino ordonas..."
  "Ne plu nomu min fraŭlino! Vi scias bone, ke nun mi estas Xingqun!"
  "Jes, do... se nia Xingqun ordonas... mi lasu tion pasi!" Konsilisto Wu sciis bone, ke li ne rajtas ofendi la fraŭlinon. Li do devis fini la aferon. Preninte sian akvopipon, li foriris senbrue.
  Yulin stariĝis kaj foriris el la halo inter ĝojaj huraoj de la ĉeestantoj. Li iris al la ĉambro, kie li ripozis.

===================================

 (十二)吴师爷的刁难

  玉琳住在千华庵中还不上几天,很多不如意的事情就紧跟着来了。
  问题就是在千华庵中管理事务的一个王宰相所信任的吴师爷。
  吴师爷是四五十岁的年纪,瘦长的个子,黑黑的脸,他是在王宰相当初官拜尚书的时候,就来做他的幕僚。他是一个工于计谋的人,生性争强好胜,出言吐语,尖酸刻薄,但因他几次政见,使王宰相深受皇上的信赖,因此,王宰相就把他当为心腹之人。
  王宰相等到把女儿出家的事情忙好以后,因为国事繁重,在家中不能多耽搁,所以就匆匆进京。他在临走的时候,把家务以及出家在千华庵中的女儿,吩咐吴师爷照应。并且,他又叫合府人等,对玉琳应该要特别恭敬供养。
  却勾引起了吴师爷的嫉妒,这一来,他以为一个年轻的和尚,宰相府中的人不必要对他要表示殷勤。
  而且,他以为就是达官贵人,想要到宰相府中来走动走动,都先要对他有所孝敬,不然,相府的大门,哪能轻易的进出。但是,玉琳是一个不畏权势,不会应酬的人,他庄重的态度,不苟的语言,吴师爷就认为他傲慢,瞧不起他,吴师爷的心头就因此非常的嫉恨。
  玉琳给初出家的醒群留在庵中,他本不愿多住时日,但王宰相临走的时候,又嘱托他多留些日子,指示小姐佛门的规矩,可是后来吴师爷也藉口受相爷的吩咐要帮忙处理千华庵中的事务,住了进来。
  千华庵中,上至以贵为相府小姐出家的醒群,下至各方来挂单的女尼,以及庵中的ㄚ鬟仆女,没有一个不敬重玉琳,吴师爷看在眼中,更是妒火怒烧。
  吴师爷心中想,自己从入相府以来,受相爷的信赖,除了老爷太太和小姐以外,在相府中一呼百应,谁也不敢怠慢自己,想到现在一个年轻的和尚,居然敢占了自己的上风。
  吴师爷手拿水烟筒,头戴狐皮小帽,身穿长袍马褂,常常在他的寝室中踱来踱去,他一刻拿狐皮小帽,搔搔头皮;一刻又放下水烟筒,搓搓手心,他在计划着怎样使玉琳在众人的面前丢脸,减低他的声望,使他失去众人的信仰,让众人对他都不恭敬。
  然而玉琳的心地很光明磊落,态度很老成持重,除了每天和庵中大众讲两点钟的佛法或规矩以外,他就再也不多问其他的一件事,吴师爷虽然心中不高兴,但他始终想不出办法来为难玉琳。
  有一天,他经过很久的考虑计划,他想出了一个办法,就是当玉琳在讲佛法的时候,提出一些难以回答的问题来讥讽他,叫他当时下不得台来,这样失去他的面子,他一定感觉到难为情,就算小姐留他,他也不好意思住在这里。
  所以,在这一天下午,当玉琳向大众讲完佛法正预备离开的时候,吴师爷先是阴险地一笑,随后就对玉琳说道:
  “我心中有几个问题非常怀疑,不知道可以不可以提出来请你指教?”
  “指教不敢当,把问题说出来互相讨论吧!”玉琳又重新回到原位上去。
  “假若你回答不出来呢?”吴师爷故意粗气的说。
  “如果你知道我回答不出的,就请不要问我。”
  “那怎么行,你是一个弘扬佛法的出家人!”
  “你说得也对,有什么指教就请你问罢!”玉琳此时已经知道吴师爷是故意来为难的了。
  “假若你回答不出来呢?”吴师爷又逼着问。
  “那你下次可以不要来听我讲!”玉琳说。
  “不行,下次你不能再在这里讲!”
  “你说得很对,我不能答覆你问题的时候,我不应该在这里讲。”玉琳索性又把腿子盘起来,眼睛闭着,一股平和之气,根本就不像是一个被人问难的人。
  “凡是读圣贤之书的人,都知道我们的国家是以忠孝为立国的根本,我以为像你这样的出家,与我们的国本不合!”吴师爷说着的时候,洋洋得意,自以为这一下要难倒了玉琳。
  “这是什么意思?”玉琳此刻已完全明白吴师爷的来意,他这样问,以便让吴师爷把问题说清楚些。
  “我相信你也知道做人是不能离开忠孝的。”吴师爷对玉琳说:“因为一个人若是不忠不孝,他就没有做人的资格。我看你这么年轻,可是你早就披剃出家,每天你们吃闲饭,不事生产,不把自己的力量用来报效国家,这怎么能谓之忠呢?还有,你的父母生养了你,是为了养儿防老,所以才把你抚养成人,现在你却连父母都抛弃一边,跑去出家,这怎么能称做孝呢?请你回答我!”
  吴师爷这样一问,所有听玉琳讲法的人,都呆住了。他们都望着玉琳,等玉琳的回答,尤其是醒群和翠红的表情,更是焦急地希望玉琳要很不客气的来批驳吴师爷一顿。
  然而,玉琳一点不慌忙,他非常地镇静,他已经知道吴师爷的来意不善,本来他是不愿向这样的人说些什么的。在粗暴、傲慢、顽固、执拗的人的面前,是没有什么道理可讲的,因为道理都是在虚怀若谷的人的心中。但吴师爷已经是有意的来为难,这些问题虽不是真理,可是若能把这些常识似的问题稍加解释,也能让别人免去许多误会。所以,玉琳就慢慢睁开闭着的眼睛,从容不迫而又慈和地说道:
  “吴师爷!你说做一个好人的资格,对国家要忠,对父母要孝,这是很对的话。不过,披剃出家,皈依佛门,献身于救人救世的工作,这并不能说是不忠不孝。你说出家人每天吃闲饭,不事生产,这是你没有了解到出家人的任务,出家人的任务是“弘法是家务,利生为事业”。做一个出家人,用佛法教化人间,这就是他的工作。讲到报效国家,并不一定种田织布,从事直接生产才算是报效国家。像我们用佛陀的教法,安定社会,改善人心,使人民的生活更有规律,生命更有价值,这也可以说是做的报效国家和为社会服务的工作。如果不承认这样说法,恐怕吴师爷甚至王宰相,也要和出家人一样,给人说为光是吃饭,不事生产,没有做报效国家的工作了。
  至于说到出家连父母都不要,这在佛教里从来没有听说过,所谓出家,是指出三界烦恼之家而言。如果讲要孝顺父母,或许出家人才真正懂得孝字的意义,普通人孝顺父母,只是在物质方面的供给,这就算是孝敬了。然而,光是在物质上孝敬父母,这并不能算作是彻底的孝。父母虽然暂时在物质方面得到满足(其实永远不会满足),可是他的痛苦并不会因此而解除。老病死的大患,是谁也不能免的。出家人的孝敬父母,一方面当然希望父母在衣食住的物质方面不致缺乏,同时另一方面更希望以所修学的佛陀真理,赐给父母,能让父母永远离开生死痛苦的大海,获得长久不变的清净自在的安乐,这才是根本的孝顺。其实,这些都是最普通的常识,我想吴师爷满腹治国平天下的道理,或许早就知道这些浅显的道理了,是吗?”
  玉琳一口气说到这里,一点激动都没有,他本来就很善于言词,加之出家多年,潜心教典,他早已通达了佛法。这时所有听的人都面露喜色,大家都投给吴师爷一个厌恶的眼光。
  吴师爷见到玉琳的话,为大家这样的信从,忿怒的妒火更是在他的胸中燃烧起来。如果不是有初出家的醒群在座,他将更要放肆。不过,当一个人瞋怒之心生起来的时候,往往把义理人情都会抛到九霄云外。
  吴师爷又气愤地问玉琳道:
  “这些问题现在我不同你来狡辩,我来问你,你现在的心中,对我们的小姐有没有爱意?”
  吴师爷这样一问,所有听的人都又紧张起来。他们都暗自地怨怪吴师爷,怎么把这些问题提出来问玉琳师父。
  “你要我回答你的这个问题,于你究有何益?”玉琳还是端坐着,他反问吴师爷。
  “我要你说,你此刻心中,对我们的小姐有没有爱的念头?”吴师爷摆出官僚势利的样子,在他的心目中,以为如果问不倒一个年轻和尚,还凭什么做着当朝相府中的师爷。
  “醒群现在已经出家,我们过去你大概也都知道。”
  “不错,我都知道,我们的小姐过去很爱你,我相信她此刻的心中还是在爱你,然而,你呢?你说!”
  吴师爷这样一说,玉琳还是毫无表情,但把个醒群羞得赶快低下头去,双颊泛起红晕,她很感到这场面的尴尬。
  “吴师爷!你怎么说都好,你说我爱也好,不爱也好。”玉琳把他的话音拖得又长又慢。
  “我知道你心中一定有爱我们小姐的念头,我今天就要揭穿你的假面具。我们的小姐爱你,你也爱我们的小姐,而你却不肯和小姐结婚,让我们的小姐,正当这可贵的青春之时,抛弃人生的幸福,过这冷清清的出家生活。你们形式上的爱情虽然没有结合,而你们精神上的爱情还是结合在一起的,如果精神上相爱,还不如明明白白照当初脱去你的僧衣和我们小姐结婚,而你却偏要虚伪,你为了显示你的假道学,你却葬送了小姐的幸福,害苦了我们的小姐!”
  吴顺爷为了讨好醒群,所以他的话好像是为小姐代鸣不平,为小姐的利益而说的,他想,这样一来,玉琳既会失去众人的信仰,醒群也不会怨怪他。
  玉琳被吴师爷逼得不能不把他的意思说清楚,所以他更是温和地说道:
  “吴师爷!你说得不错,我的心里很爱你们的小姐,而且,我不但爱你们的小姐,我也爱你,我更爱一切人类。讲到爱字,应该是有种种类别的,父母爱儿女,丈夫爱妻子,皇帝爱黎民,佛菩萨慈悲摄受爱护众生,这些都是爱,但这些爱都有它的不同点。普通世俗上的男女爱情,都是一种占有的欲念,都是以自私为出发点。即如你说我爱小姐,但我并不想占有小姐,我希望她离苦得乐,正等于我希望任何人离苦得乐一样!”
  玉琳坐在宝座椅上说着,好似雕刻的菩萨真身一样。从他口中流露出来的一字一句,听得每个人都很感动,大家都窃窃私议着吴师爷的蛮横。
  吴师爷看情形更是生气,他放大了声音说:
  “你认识我是什么人吗?”
  “吴师爷!谁都认识你,你是大名鼎鼎的吴师爷!”
  “你既认识我是吴师爷,你可知道王老宰相那些治国的主张都是我的计划吗?”
  “知道,但这与我没有关系!”玉琳温和的声音中,也带有他刚毅的个性。
  “与你没有关系!你瞧不起我!你简直把我不放在眼中!”吴师爷瘦黑的脸上,凶狠狠地从眼睛里射出狰狞的光。
  “吴师爷!”醒群看这样子实在忍耐不住,她的脸胀得格外的绯红,绯红得就像天上的晚霞,她插口拦阻道:“请你不要无理取闹,家父上京未久,你不要无事生事,玉琳师父是我的师父,我请他在这里教我们一点学佛的行仪,你不能对他这样无理,是你先提出问题来问他,他善意地回答你,你怎么又不高兴?”
  吴师爷以为帮醒群说话,总应该是得到醒群的同情,哪知道反而遭她的怨怪,他心中虽然是更增添了怒火,但在尊贵的相爷千金之前,他不得不熄下了他的暴燥之火,他终于放低了声音说:
  “既是小姐……”
  “请你不要老是小姐长小姐短的,你又不是不知道我现在的名字叫做醒群!”
  “呵!既是我们的醒……醒群说,我就让他过去吧!”吴师爷知道小姐是不好得罪的,只得就此收场。他拿了水烟筒一声不响地先走了。
  玉琳也站起来,在一阵欢呼声中他走出殿堂,走向他休息的地方。


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum