头像

玉琳国师第十四章世译稿 (第四校对稿,请多指教)

作者 aŭtoro: Miaohui, 发表于 afiŝita je Friday, August 29, 2025, 03:39 (99天前) @ Miaohui

  (14) Preteco oferi la vivon por aliaj

  Post la aresto de Yulin, tiu novaĵo tuj atingis la orelojn de Xingqun. Kiel tondro el serena ĉielo ĝi tiel trafis ŝin, ke ŝi stuporiĝis kaj ne povis elparoli eĉ vorton por longa tempo.
  Tio estis la afero, kiun ŝi neniel povis vidi eĉ en la sonĝo antaŭe. Kaj nun, jen ĝi okazis antaŭ ŝiaj okuloj kiel realo. "Yulin murdis pro monavido." Kiel ajn Xingqun klopodis, ŝi tute ne povis kredi tion en la profundo de sia koro.
  Tamen, kiel la rozario de Yulin iris en la mano de la mortinto? Kaj kiel la oraj kaj arĝentaj ornamaĵoj de la mortinto aperis en la pakaĵo de Yulin? Ne nur Xingqun senĉese pripensadis kaj neniel sukcesis kompreni tion, sed ankaŭ ĉiuj en la monaĥinejo sentis sin konfuzitaj pri tiu stranga murdo.
  Temante pri la supozo, ke Yulin murdus pro mono, kial li farus tion? En la hejmo de la ĉefministro, kio el la riĉeco, diboĉo, famo kaj profito ne estis admirinda? Kaj tamen, Yulin rigardis ilin kiel abomenindaĵojn. Hieraŭ, kiam oni donacis al li multajn kestojn da donacoj, li eĉ ne ĵetis rigardon al ili. Kian valoron havas la bagatelaj oraj ornamaĵoj de servoknabino? Kial li murdus ŝin pro tio?
  Xingqun pripensis foje kaj refoje. Ŝi kredis, ke tiu murdo estas eksterordinare mistera, kaj Yulin certe suferas senkulpan kondamnon. Kvankam ili povus tuj liberigi lin per la potenco de la ĉefministra rezidejo, sed kiel purigi la misjuĝon al li? Pensante pri tio, ŝi profunde bedaŭris pri Yulin.
  Ŝi tuj ordonis al Cuihong peti Konsiliston Wu por skribi liberigan leteron en la nomo de la ĉefministra rezidejo kaj sendi ĝin al la gubernia juĝejo. Malgraŭ ĉio oni ja ne povas lasi Yulin sperti la saman traktadon kiel aliajn krimulojn en malliberejo.
  Post momento, Cuihong revenis kun respondo, ke laŭ la opinio de Konsilisto Wu, tio estas hommortiga kazo, kaj oni ne rajtas uzi la aŭtoritaton de la ĉefministra rezidejo ĉar tio malhelpos la justecon por la mortinto. Li esperis, ke la juna fraŭlino ne agu tro emocie.
  Aŭdinte tion, Xingqun sentis grandan koleron. Ŝi riproĉis Konsiliston Wu, ke li tiel kruele rifuzis la helpon al Yulin pro kelkaj kverelaj vortoj kun li.
  Ŝi tuj elprenis la skribilaron kaj persone skribis leteron kaj ordonis Cuihong transdoni ĝin al la fama gubernia juĝisto Liu justa kaj honesta. Ŝi klarigis, ke la karaktero de Yulin similas blankan lotuson kaj lia kompatema deziro savi vivestaĵojn estas senfina, do kiel li povus fari murdon. Pri tio certe estas misjuĝo. Ŝi petis, ke la juĝisto ne persekutu senkulpan bonulon.
  Kiam Xingqun skribis la leteron, la pasintaj rememoroj refreŝiĝis en ŝia koro: de ilia unua renkonto en la budha halo de Monaĥejo Chong'en ĝis la kortuŝiĝo en la geedziĝa nokto; de kiam Yulin revenis al Monaĥejo Chong'en ĝis ilia revido en Monaĥinejo Qianhua. Yulin ĉiam montris neklinigeblan volon por lerni budhismon kaj la spiriton por savi sin mem kaj aliajn. Kiu povus antaŭvidi, ke tiel respektinda monaĥo suferus tian tragedion nur pro tio, ke ŝi retenis lin du tagojn pli? Kiel nekomprenebla estas la vivo simila al sonĝo kaj fulmo!
  Kiam Xingqun finis la leteron, ŝi diris al Cuihong:
  "Cuihong, transdonu ĉi tiun leteron al la loka juĝisto. Diru, ke tio estas mia volo. Mi esperas, ke li kaptu la veran murdiston kaj tuj liberigu Yulin, ĉar li estas mia instruisto kaj cetere, li ne estas murdinto!"
  "Tamen, la oraj ornamaĵoj en lia pakaĵo kaj la budhana rozario de Majstro Yulin vere suspektigas," diris Cuihong, akceptinte la leteron. Ŝi sentis, ke tio estas nedisputeblaj pruvoj pri lia kulpo.
  "Cuihong! Ĉu vi ankaŭ kredas, ke Majstro Yulin estas la homo, kiu faris murdon pro avideco?" Por Xingqun Yulin estis ŝia sankta modelo kaj lia nobleco tute ne skuiĝis en ŝia menso.
  "Mi tute ne dubas pri Majstro Yulin," respondis Cuihong. "sed se ni volas savi lin, ni devas klare purigi la kulpigajn pruvojn. Alie, eĉ se li liberiĝos, lia reputacio restos makulita kiel blanka jado kun makulo. Nur foriginte la makulon oni povas konservi la valoron de la jado."
  "Cuihong! Vi pravas. Sed kiel la budhana rozario atingis la manon de la mortinto? Kaj kiel la oraj braceletoj kaj aliaj de la mortinto eniris la pakaĵon de Majstro Yulin?"
  "Nur Majstro Yulin mem povas scii tion."
  "Stulta knabino! Ĉu vi vere kredas, ke Majstro Yulin faris la murdon?" Xingqun laŭte riproĉis Cuihong kun okulplenaj larmoj preskaŭ elfalantaj.
  "Ne! Ne! Nur la murdisto de Cuiyu povas scii!" Cuihong tuj korektis siajn vortojn.
  "Kiu mortigis tiun ĉi knabinon? Ŝi alvenis antaŭ nelonge kaj neniu malamis ŝin. Kiu estis tiel kruela?"
  "Jen kuŝas la problemo!"
  "Cuihong! Ni parolos pri tio poste. Rapide elsendu mian leteron kaj mi urĝe atendas vian respondon!"
  Kun la letero de Xingqun en la mano, Cuihong retiriĝis. Survoje, ŝi pensis kun tiel granda malĝojo, ke ŝi preskaŭ eksplodis de ploro!
  Ŝi pensis pri la karaktero de Yulin. Ne nur la fraŭlino adoris lin, sed ankaŭ ŝi mem estis profunde influita de li.
  Kun la letero de la fraŭlino, ŝi rapide iris al la gubernia juĝejo. En ŝia koro, ŝi sentis sin tre mistraktita. Kial ŝi bezonus iri al la juĝejo se la arestito ne estus Yulin? Kvankam Cuihong estis nur servoknabino, ŝi renkontis multajn gravulojn en la ĉefministra rezidejo. Malsupera gubernia juĝisto tute ne impresis ŝin. Ŝi kredis, ke per tiu letero, Yulin tuj povus sekvi ŝin eliri, kaj ŝi eĉ planis postuli, ke la juĝisto aranĝu portseĝon por la reveno de Yulin.
  Kiam ŝi iris en la gubernian juĝejon de Yixing, la pordistoj, vidante la junan knabinon, miris pri ŝia kuraĝo veni al la juĝejo. Ili rigardis ŝin kaj demandis, kial ŝi venis.
  Cuihong orgojle prezentis la leteron de la fraŭlino, sur kies koverto brilis la ofica sigelilo de la ĉefministra rezidejo. La pordistoj ne kuraĝis ignori la aferon kaj tuj kondukis ŝin al la gubernia juĝisto Liu.
  Juĝisto Liu akceptis la leteron de Xingqun kun plena rideto sur la vizaĝo, sed lia mieno subite serioziĝis post lego de la letero.
  "Pardonu, ni tre bedaŭras, ke ni ne povas agi laŭ la instrukcioj en ĉi tiu letero," diris Juĝisto Liu solene kaj timeme.
  "Kion vi intencas diri?" demandis Cuihong urĝe.
  "Ni ne povas liberigi la monaĥon Yulin arestitan ĉimatene!"
  "Kial?" Cuihong larĝigis la okulojn, kaj ŝia koro ekbategis.
  "Ni ĵus faris unuan pridemandon. Tiu Yulin jam konfesis, ke li murdis la knabinon!"
  "Li jam konfesis, ke li faris la murdon, ĉu vere?" Tiu neatendita novaĵo pikis la orelojn Cuihong kaj ŝi trovis la kapon turniĝanta kaj okulojn plenaj de makuloj.
  "Jes, jen lia konfeso!" Juĝisto Liu transdonis la konfeson de Yulin al Cuihong: "Laŭ la leĝo de Dinastio Qing, ni absolute ne rajtas liberigi la murdiston, kiu jam konfesis sian krimon!"
  "Via Moŝto! Tio estas maljusta persekuto!" Cuihong subpremis sian ekscitiĝon kaj rapide tralegis la konfeson de Yulin.
  "La imperiestra leĝo estas justa kaj eĉ imperiestraj parencoj ne rajtas esceptiĝi. Ni ne akiris la konfeson perforte, nek persekutis lin senkulpe. Tio venis el lia plena konscienco kaj li mem konfesis tion sur la tribunalo."
  "Ĉu mi povas viziti Majstron Yulin persone?" Cuihong sciis, ke pliaj vortoj nun estos senutilaj. Ŝi volis persone demandi Yulin, kial li agis tiel malsaĝe kontraŭ ĉies atendoj.
  "Origine murdistoj ne rajtas ricevi vizitantojn. Tamen, informiĝinte, ke la maljuna ĉefministro kaj lia filino alte taksas tiun homon, mi permesas al vi viziti lin unufoje."
  "Se vi jam scias, ke nia mastro kaj lia filino alte taksas lin, vi devus klopodi savi lin!" Cuihong sentis, ke tio estas ŝanco, kaj rigardis Juĝiston Liu afable.
  "Sed ne ekzistas loko por persona favoro antaŭ la leĝo," diris Juĝisto Liu, kiu estis tiel honesta kiel la fama Juĝisto Bao de Dinastio Song.
  "Bonvolu konduki min al Majstro Yulin!" Cuihong estis ege deprimita.
  Do al Yulin la Juĝisto respektoplene gvidis Cuihong, la servoknabinon de la ĉefministra rezidejo.
  Post la aresto de Yulin, la juĝejo komprenis, ke li ne estas ordinara krimulo, kaj ne kuraĝis enfermi lin en komuna ĉelo por havi la suferon de malliberiĝo. Yulin estis nur tenita en malhela ĉambro. Enirinte, li tuj sidiĝis en lotusa pozicio por mediti kun fermitaj okuloj.
  Kiam Cuihong ekvidis Yulin, unue ŝi ploregis kun elverŝo de larmoj kaj nazmukoj, kaj poste, sintiriĝinte apud Yulin, ŝi singultis tiel, ke ŝi ne povis paroli.
  Yulin aspektis kiel seka arbo en vintro, donante malvarman impreson al ĉiu, kiu lin ekvidis. Krom iom da malfermiĝo de la okuloj por momente rigardi Cuihong, li tute ne moviĝis. Post longe, Cuihong retenis siajn larmojn kaj diris:
  "La fraŭlino sendis min vidi vin."
  "Dankon," respondis Yulin malvarme.
  "Ni ne kredas, ke vi faris murdon!"
  "La pruvoj tiel montras."
  "Sed kial vi murdus ŝin?"
  "Vi ne estas juĝisto, do mi ne volas diri al vi."
  "Kiel stulta vi estas! Eĉ se vi murdus, kial vi tuj konfesus? Mi vere miskomprenis vin kiel saĝulon."
  "Jen tion vi ne povas kompreni. La mondo estas tro ĝenema. Ĉu mia ago ne evitos multe da ĝenado? Mi estas feliĉa havi tian bonan ŝancon. Eĉ se mi mortos, tio fariĝos signifoplena ago en mia praktiko de la bodisatva vojo."
  "Sed vi ĉiam estas tre zorgema pri via digno. Do vi devus preferi perdi vian vivon ol malpurigi vian senmakulan karakteron!"
  Yulin sentis miron je tiuj vortoj de Cuihong. Li ne atendis, ke tiel juna servoknabino komprenas tian principon. Tamen, Yulin havis pli altan opinion. Li aŭskultis ŝin senesprime.
  Yulin certe konsideris la principon parolitan de Cuihong. Li ankaŭ sciis, ke la plej grava afero en la vivo de homoj estas posedo de puraj moralaj kvalitoj. Kiam li unue iris al la rezidejo de la ĉefministro por la geedziĝa afero, li ne restis longe sed tuj revenis ĝuste pro la pura morala kvalito! Oni posedis la veran valoron de la vivo nur kun pura morala kvalito! Tamen, en la lastaj monatoj, Yulin akiris novan opinion pri la vivo. En la spirite trankvila stato de meditado, li atingis pli profundan sperton pri la vivo. Laŭ li ne ekzistis difinita kriterio pri la purecoj de moralaj kvalitoj en ĉi tiu mondo. La morala pureco simple dependis de tio, ĉu oni povis trompi aŭ ne. Koruptaj oficistoj estis same respektataj kaj enviataj ĉar ili lertis trompi la popolon; homoj kun bonaj intencoj estis ofte konsideritaj malrespektantaj la leĝon kaj suferis punojn ĉar ili kuraĝis paroli sincere. Ĉi tiu mondo estis ĉiam malracia ejo, kie la vero kaj malvero estis nekonsekvence distingeblaj. Lertaj oportunistoj povis ŝanĝi nigron en blankon; nelertaj homoj povis havi blankon taksitan kiel nigron en alies opinioj. Ŝajnis, ke ĉi tiu mondo taŭgis por falsaĵoj, sed ne por la vero. Kie estis la manko en la karaktero de lia fratulo Yulan? Nur ĉar Yulan ne povis afekti, ĉiuj nomis lin frenezulo. Kvankam Yulin mem faris nenian murdon, li kredis, ke laŭ la diro de multaj li estas murdisto. Al kiu purigi tiujn maljustajn riproĉojn? Kiel peniga afero ĝi ja estus! Krome, tiuj, kiuj praktikas la bodisatvan vojon, devas helpi ĉiujn vivestaĵojn kaj neniam damaĝi ilin. La kondiĉoj por la lernantoj de la Vojo estas elteni tion, kion la aliaj ne povas elteni, kaj fari tion, kion la aliaj ne povas fari. Ĉar iu ne povis forlasi lin kaj aranĝis tiun kaptilon por li, li kredis, ke tion certe kaŭzis liaj malbonaj agoj faritaj al tiu persono en antaŭaj vivoj. Por solvi la kaŭzon kaj efikon de la pasinteco, li elektis elporti ĉi tiun maljustan riproĉon. Ni devas likvidi malamojn anstataŭ pligrandigi ilin! Krome, per tia rekta konfeso li eble povus kortuŝi la malbonulon, ke li ne plu damaĝu aliajn en la estonteco. Repagi malbonon per bono estis la principo, kiun Yulin longe decidis!
  Samtempe, li nun pli profunde konsciis la veron pri la unueco kun ĉiuj estaĵoj kaj la kultivadon de egala traktado al malamikoj kaj intimuloj. Se li ne konfesus, tiam sendube la alia suferus la punon. Tiam li mem gajnus, sed lasus la alian suferi. Tion li absolute rifuzis fari. Prete doni sian vivon kiel oferon al aliulo, tio efektive ne estus vana aktivado en tiu ĉi vivo.
  Kvankam multaj miskomprenos lin kiel murdiston, tamen li sciis, ke tio, kion homoj vidas kaj scias, esence estas iluzioj. La ordinara iluzio de homoj povas persekuti lin maljuste, sed la fina vero neniam faros tion al li.
  Pro tia grandanima pensmaniero, Yulin tute ne ĉagreniĝis pro la maljusta persekuto. Ĉio el la honoro, riĉeco, vivo, morto kaj renaskiĝo estis simila al iluzia floro kaj luna reflekto sur la akvo. Yulin vere atingis liberiĝon pri tiuj iluziaj fenomenoj.
  "Cuihong!" Yulin flustris mallaŭte: "Ĉi tio estas la karmo kaŭzita de mi mem. Mia propra afero neniel rilatas al vi. Reiru hejmen! Dum mi vivas, mi ne deziras, ke vi revidu min!"
  Aŭdinte tion, Cuihong subite eksplodis per laŭta plorado kvazaŭ akra ponardo trapikus ŝian koron. Ŝi diris singultante:
  "Bonvolu ne plu paroli tiel senkorajn vortojn. Paciencu ĉi tie. Kvankam bonularo povas suferi turmentojn, tamen tio havas finon. La fraŭlino certe trovos rimedon por vi. Mi revenos morgaŭ..."
  "Silentu! Ĉu vi ne timas, ke mi murdos vin por viaj riĉaĵoj?" Yulin provis haltigi kaj timigi Cuihong.
  "Se mi mortus en viaj manoj, tio estus mia honoro kaj beno kiujn mi meritus per mia antaŭa praktikado!"
  La timigaj vortoj de Yulin celis nur malhelpi la revenon de Cuihong. Sed Cuihong, kiu komprenis kaj respektis Yulin, tute ne sentis timon pro tio.
  "Ĉu vi jam finis viajn interparolojn?" Demandis Juĝisto Liu ĝentile sed aŭtoritate starante ĉe la pordo.
  "Foriru! Cuihong!" Yulin diris kaj fermis la okulojn.
  Cuihong povis fari nenion alian ol devigite foriri de Yulin kun larmoj torentaj kaj paŝoj pezaj.
  Post kiam Cuihong eliris sekvante juĝiston Liu, ŝi diris al li:
  "Majstro Yulin certe ne estas krimulo. Ne kredu, ke lia konfeso estas vera. Dum li estas ĉi tie, vi devas zorgeme prizorgi lin. Se vi agos malrespekte, tio signifos malestimon al nia fraŭlino kaj la nobla ĉefministra rezidejo. Ĉar inter ni li estas la instruisto respektata de ĉiuj en la rezidejo, krom unu aŭ du konsilistoj!"
  En la kondiĉo ne kontraŭ la leĝo, Juĝisto Liu tute ne kuraĝis ofendi la "noblan ĉefministran rezidejon", tial li nur senĉese kapjesis.
  Irinte el la juĝejo, Cuihong direktis la paŝojn al Monaĥinejo Qianhua, pensante: "Se la fraŭlino ekscios pri la konfeso de majstro Yulin, ŝia koro rompiĝos pro doloro!"

==========================


  (十四)将此一命布施给人

  玉琳被捕以后,这消息很快地传到醒群的耳中,像晴空的一声霹雳,唬得她目瞪口呆,半天说不出话来。
  这是她做梦之中也不会梦到的事,居然像事实般的摆在眼前,“玉琳会谋财害命”,这在醒群的心海之中,无论如何也不会相信。
  然而,玉琳的念珠怎么会落在死者的手中呢?死者的金银饰物又怎么会藏在玉琳的包袱之中呢?这不但醒群是百思不得一解,就是庵中一切人也感到这件命案的离奇!
  说到玉琳会谋财害命,他为什么要谋财害命呢?宰相府中的财色名利,哪一件不够人羡慕,而玉琳都把这些视如可厌之物,昨日赠送给他的几大箱的礼物,他看都没有看上一眼,一个ㄚ鬟身上区区的金银饰物,能算得什么呢?他为什么要谋她的财?害她的命?
  醒群反覆地思维,她认为这件命案非常的离奇,玉琳一定是被无辜的冤屈,以宰相府中的权势,虽然马上可以把他保释营救出来,但玉琳的冤屈如何才能洗清呢?她想到这里,深深的感到对不起玉琳。
  她即刻命令翠红找吴师爷用相府的名义写一保释书递到县衙门里去,不论怎样,不能让玉琳和别的犯人一样,坐进囚牢。
  过了一会,翠红来回话说,吴师爷的意思认为这是一件人命案子,不能借用相府的权威,使死者冤屈不申,希望小姐不要太感情用事。
  醒群听了,非常气愤,她深怪吴师爷不该以为同玉琳顶撞过几句,就这样狠心地坐视不救。
  她随即取出文房四宝,亲自委婉地写了一封书信着翠红送给本城有名的清廉正直的刘县官,说明玉琳的人格,有如白色的荷莲,他救度众生的悲心时嫌不够,哪会有犯杀人的行为?这其中的冤屈,希望县官不要冤屈好人。
  醒群在写信的时候,往事一幕一幕的映现在她的心头,从崇恩寺的大殿上会见玉琳,到洞房花烛夜时给玉琳感动;从玉琳由相府回崇恩寺,到千华庵中再相逢,玉琳处处表现的都是坚贞不拔的学道意志,处处都是发扬的救人救己的精神,谁会料想到这位可敬可佩的人,因为自己多留他住了两天,竟使他遭遇到如此的不幸,像梦似的,像烟似的,这人生是多么令人捉摸不透!
  醒群把信写好,吩咐翠红道:
  “翠红!你把我这封信送给本地的县官,你和他讲,就说是我的意思,我希望他另抓凶手,火速的放出玉琳,因为他是我的师父,而且,他不是杀人的人!”
  “不过,玉琳师父的佛珠,包袱中的金饰,真是令人疑惑!”翠红接过小姐手中的信,她觉得那是无法否认的罪证。
  “翠红!难道你也是相信玉琳师父是贪财害命的人?”玉琳像圣洁的偶像,在醒群的脑海之中,其崇高伟大,并不因此而发生动摇。
  “ㄚ鬟的意思倒不是怀疑玉琳师父,”翠红答道:“因为我们要想把玉琳师父救出来的话,对于这犯罪的证据一定非得要洗刷清楚,不然,就算是玉琳师父出来,在名誉上一定也很不好听,像一块白玉,上面有了污点,非得把污点去了才能保存玉的价值,玉的可贵!”
  “翠红!你说得很对。但是,这佛珠究竟怎么会弄到死者的手中去呢?死者的金镯等怎么会放到玉琳师父的包袱中去呢?”
  “那除非要问玉琳师父才会知道。”
  “死ㄚ鬟!难道人真是玉琳师父杀的吗?”醒群大声斥道,她满眶的眼泪,就差些掉下来。
  “不!不!那除非杀死翠玉的人才知道!”翠红赶快纠正自己刚才说的话。
  “谁会杀死这个ㄚ鬟呢?她才来了没有多久,别人对她都无仇恨,谁会这么狠心呢?”
  “问题就是难在这里!”
  “翠红!这些话等会再说吧,你赶快替我把信送去,我急等着你的回信!”
  翠红拿着醒群的信退了下来,她走在路上,想想也很伤心,几乎要大哭一场!
  她想到玉琳的为人,不但小姐佩服得五体投地,就是自己也不知受过他多少感化。
  她拿了小姐的书信,迅速的向县衙门走去,她的心中感到非常地委屈,如果被捕的不是玉琳,她何至于要跑到县衙里来。翠红虽是一个ㄚ鬟,可是她在宰相府中见到的大人物多了,区区的一个县官,她根本就不放在眼中。她以为她走进县衙,凭着这封信,玉琳随即可以跟她出来,那时候,她还预备叫县官派一顶轿子把玉琳抬回去哩。
  她走进了宜兴县的县衙,守门官见她是个年轻的女孩子,怎么胆敢到衙门上来,他们把她打量了一番,就问她是来做什么的?
  翠红傲慢地拿出小姐的书信,信封上赫然印着王相府的官印,守门官不敢怠慢,赶快的把她引见宜兴县的刘县太爷。
  刘县官接过醒群的信,满脸的堆下笑容,但等他把醒群的信看完,脸色忽然又阴沉起来。
  “对不起,真抱歉得很,我们不能照这信上所指示的去做。”刘县官很严肃又很胆怯地说:
  “你是什么意思?”翠红急着问。
  “我们不能释放上午被捕来的那个玉琳和尚!”
  “为什么?”翠红瞪大了眼睛,心跳起来。
  “我们刚才已经开堂审讯过一次,那个玉琳已经招供,他说人是他杀的!”
  “他已经招供人是他杀的?”这意料不到的事,听在翠红的耳中,忽然她眼前星花缭乱,天旋地转起来。
  “是的,这是他的口供!”刘县官把玉琳招认的口供给翠红:“所以,大清的皇法,决定不能释放一个已招认的杀人犯!”
  “县老爷!这是冤枉!”翠红压制着激动的情感,大概看了一看玉琳的招供。
  “皇法是公平的,就是皇亲国戚也不能例外。我们没有苦打成招,不会冤枉他,这完全是他的天良发现,走上公堂来就自己承认招供的!”
  “请问我可不可以会见玉琳师父呢?”翠红知道这时说多了是没有用的,他想当面问一下玉琳,他为什么竟是这样的一个出乎人意外的大傻子。
  “本来,玉琳是杀人的凶犯,是不容许人会见的,不过,我知道老相爷和他的千金很器重此人,就让你去见他一次也好。”
  “你既然知道我们的老爷和他的千金器重此人,那你就要设法救他呀!”翠红觉得这是个机会,很温和地看了看刘县官。
  “但是,法律之前,是没有人情可讲的。”这位刘县官正直得像个宋朝的包丞相一样。
  “请你带我去见玉琳师父吧!”翠红很失望。
  刘县官在宰相府中佣人的面前,很礼貌地把翠红引见了玉琳。
  玉琳被捕以后,县衙里也知道这不是等闲的犯人,不敢随便的把他关在一般的囚牢中,让他尝到铁窗的风味。玉琳只是被幽禁在一间暗室里。他进去就随地盘膝打坐,闭目养神。
  翠红见到玉琳的时候,先是眼泪鼻涕的哭泣起来,然后团在玉琳的身旁,抽咽得不能成声。
  玉琳像寒冬的枯木,令人一见就是阴冷的感觉,他除了微睁了一下眼睛看看翠红,就一动也没有动。好久,翠红收敛了眼泪,说道:
  “小姐命我来看你。”
  “谢谢!”玉琳冰冷的回答。
  “我们不相信人是你杀的!”
  “证据说明是如此。”
  “那你为什么要杀害她呢?”
  “你不是法官,我不愿意告诉你。”
  “你真傻,就算是你杀了人,为什么又很快的招认?我真错认你是个聪明的人。”
  “这是你们所不懂得的事,世间上太麻烦,我这样不是省去很多的麻烦吗?我很高兴,有这样一个好的机会,就算是死了,可是让我在修行的路上,倒反而做下一件有意义的事!”
  “可是,你过去是一个很要体面的人,那你现在就该宁愿被他们剥夺生命,也不能不珍惜你自己纯洁清白的人格!”
  翠红这样一说,玉琳倒惊奇起来,他想不到这么一个小ㄚ鬟,居然也懂这样的道理,不过,在玉琳自然还有高于她一层的看法,他听了她的话,并没有动一点声色。
  在玉琳,何尝没有想到翠红所说的道理,他也知道,一个人生存在世间上,最要紧的就是有清白的人格,当初到相府中去招亲,所以没有多予耽搁,赶快就回,还不也就是为了清白的人格!人有清白的人格,才是具有了生命真正的价值!可是,玉琳近几个月里,他对于人生已另有一套看法。他近来参禅打坐,在寂静的禅的境界中,对人生的认识又深了一层体会。所谓这个世间上的人,有人有清白的人格,有人没有清白人格,这本没有一定的标准,这只不过是会欺瞒与不会欺瞒罢了。贪污腐化的官吏,因为他欺瞒人民得法,人们一样对他敬重羡慕;志士仁人,因为他勇于直言,往往说他藐视王法,遭受刑章。这世间永远是一个是非理不清的世间。会投机取巧的人,黑的他也会把它变成白的;不会投机取巧的人,白的也会被人说成黑的。好像这世间是一个宜假不宜真的世间。师兄玉岚的人格有什么缺点,只是师兄不会装模作样,大家就都说师兄是一个疯疯傻傻的人;自己没有杀人,但他相信这时候将有很多的人都说玉琳是个杀人的凶手。向谁洗清这些冤屈污点呢?那将是多么费周折的事!而且,修学菩萨道的人,只有成就众生,不可危害众生。忍人所不能忍,行人所不能行,这才是学道之人的条件!现在,既然有人放不下他,替他布置下这个陷阱,他以为这一定是过去生中自己害过他,所以才有今日的果报。为了解除往昔的因果,还是承当这次的冤屈,就算冤家宜解不宜结吧!而且,自己这样爽直的招供,可能感动这位作恶的人,使他以后不致于再害别人。以德报怨,玉琳早就定下这个主张!同时,他现在更觉悟到自己与众生一体的真理,以及怨亲平等的修养。自己如不招认,那时一定会有别人来受这罪刑,自己是胜利了,而让别人来受苦,这是他现在无论如何不肯如此做的。将此一命,布施给人,倒也是不辜负在这世间上走了一遭。
  眼前,虽然将有不少的人误解他是凶手,但人们所见所知的本来就是一些错觉,一般人的错觉会冤屈他,真理毕竟是不会冤屈他的。
  玉琳因为有这样阔达的思想,所以,他一点不为被冤屈而懊恼。荣华富贵,生死轮回,一切都是空花水月,在这些假相上,玉琳倒真是解脱了。
  “翠红!”玉琳低低的叫道:“这是我的业力所感,是我自己的事,与你们无关,你回去吧!在我活在世界上一天,我不希望你再来看我!”
  翠红听到这话,像锐利的尖刀刺上她的心一样,她不觉又放声大哭起来,她呜咽着说道:
  “请你再不要说这样无情的话,你在这里安心,好人遭受磨难是有尽期的,小姐一定会为你设法,我明天再来。……”
  “少说!难道你不怕我谋你的财害你的命!”玉琳阻止和恐吓翠红。
  “假若死在你的手上,是我修来的福气!也是我的光荣!”
  玉琳那恐吓的话,是希望翠红等再不要来此缠绕。但了解敬重玉琳的翠红,并没有为他的这话吓住。
  “你们还有多少话说?”刘县官有礼貌而又威严地站在门口问。
  “去吧!翠红!”玉琳说后就闭起了眼睛。
  翠红流着眼泪,无可奈何地拖着沉重的脚步,离开玉琳。
  翠红跟刘县官走出来,她对他说:
  “玉琳师父不是一个犯罪的人,你们不要以为他的招认就以为是真的。他在这里,你们要好好地照应他,如果你们对他有不礼貌的地方,那就是你们瞧不起我们小姐和尊贵的相府。因为我们相府中除了一两位师爷以外,他是我们相府中大家所敬重的师父!”
  刘县官在不违反法律的原则下,并不敢得罪所谓尊贵的宰相府,他只是连连地点头。
  翠红走出县衙,往千华庵走去,他想,要是小姐知道玉琳师父招认,她将要哭断了肝肠!


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum