头像

玉琳国师第十三章世译稿 (第四校对稿,请多指教)

作者 aŭtoro: Miaohui, 发表于 afiŝita je Thursday, August 28, 2025, 14:58 (99天前) @ Miaohui
编辑: Miaohui, 时间: Thursday, August 28, 2025, 18:53

  (13) Kiu murdis ŝin?

  Post la malagrablaĵo farita de Konsilisto Wu al Yulin, oni supozis, ke Yulin estos maltrankvila, Xingqun precipe sentis profundan bedaŭron. Ŝi ofte persone aŭ per sendito vizitis lin por esprimi sian zorgon.
  Tamen, ekster ĉies atendo, al Yulin ŝajnis nenio okazinta. Li restis same trankvila kiel antaŭe. Vidinte tion, Xingqun kaj la aliaj revenis al sia trankvileco.
  Iun posttagmezon, kiam Cuihong vizitis Yulin laŭ la ordono de Xingqun, li diris al ŝi:
  "Por lernantoj de Budhismo, la plej grava afero estas koni sin mem kaj regi sin mem, ne lasante sin konfuziĝi pro la eksteraj cirkonstancoj. En la mondo ne ekzistas absolutaj distingoj inter vero kaj malvero kaj inter bono kaj malbono. Ni devas nin deteni de implikiĝo en sensignifaj disputoj. Se iuj ĝojas aŭ ĉagreniĝas pro onia laŭdo aŭ kritiko, tio signifas, ke tiuj estas nur ludiloj en la manoj de la aliaj homoj. Do, sekvantoj de la bodisatva vojo devas klopodi nur por la bono de la aliaj, sen atenti la propran honoron aŭ malhonoron. Cuihong, bonvolu diri al Xingqun, ke ŝi ne plu zorgu pri la afero de Konsilisto Wu."
  Dum la lastaj jaroj, Yulin travivis multajn ŝanĝiĝojn de la mondaj aferoj kaj tio profundigis lian komprenon pri budhismo. Lia filozofia sinteno kontraŭ la realaj mondo kaj homa vivo montris lian grandan progreson.
  "Majstro, mi devas diri ion al vi. En nia ĉefministra rezidejo, Konsilisto Wu estas la plej malica persono. Profite de la favoro el nia ĉefministra moŝto, li kondutas tirane kaj ni suferis multe en la ordinaraj tagoj..." Yulin interrompis ŝin kiam ŝi pretis daŭrigi la parolon:
  "Cuihong, ne tiel diru. Konsilisto Wu ne estas tiel malbona kiel vi diras. Mi vidas, ke li estas malkaŝema homo anstataŭ la malbona!"
  "Malkaŝema? Jen vere orelplaĉa termino pri li! Li estas ruza kaj kruela. La vorto ‘malkaŝema’ tute ne konvenas al li. Pri kiu li malkontentas, tiu ege suferas." Cuihong diris starante antaŭ la tablo de Yulin kuntirinte siajn brovojn.
  "Vi ne rajtas diri pri lia malboneco pro lia disputo kun mi. Konsilisto Wu estas bonulo, kiu povas kuraĝe eldiri sian opinion!"
  "Hm! Se li estus bona, kiu do estus malbona en la mondo?" Cuihong protestis nekonvinkite.
  "Laŭ mia opinio, en la mondo ne ekzistas malbonuloj. Ĉiuj homoj estas niaj instruistoj."
  "Ĉu eĉ rabistoj, banditoj kaj murdistoj estas bonuloj?"
  "Rabistoj, banditoj kaj murdistoj kondutas erare pro siaj neeldireblaj malfaciloj. Se ili ne havus problemojn, ili certe ne farus malbonon. Krome, eraroj de aliaj estas speguloj por ni eviti erarojn. Do, ĉiuj homoj estas niaj bonaj amikoj kaj instruistoj anstataŭ malamikoj. Eĉ se ili estus niaj malamikoj, ni devas rigardi ilin kiel niajn bonajn amikojn kaj instruistojn, anstataŭ diri, ke ili estas malbonuloj. Antaŭe mi mem misjuĝis mian fratulon Yulan. Mi nur rigardis lian eksteran aspekton, sed ne lian veran virton. Fakte li estas miloble pli supera ol ni, kaj mi ofte pentas pri tio."
  "Mi ne komprenas tiujn profundajn teoriojn," diris Cuihong, "sed mi scias bone, ke Konsilisto Wu estas aĉulo. Vi devas vin gardi kontraŭ li. Se ne, eble li iam rekte insultos vin en la estonteco!"
  "Se li insultos min, neniu malbono okazos nur se li ne batos min."
  "Kio okazos se li vere batos vin?"
  "Kelkfoja batado ne gravas. Li ja ne mortigos min."
  "Eĉ se li ne bate mortigos vin, li eble insidos kontraŭ vi per intrigo!" Cuihong aspektis serioze.
  "Morto ankaŭ ne estas problemo. Ĉiu havas sian finan tagon por morto ekde la naskiĝo." Yulin respondis kvazaŭ temis pri bagatelo. Li rigardis la mondon kaj homojn en la maniero kiel ligna homfiguro apatie rigardas al floroj kaj birdoj.
  Cuihong povis diri nenion plu. Ŝi trovis, ke Majstro Yulin estis tute ne komprenebla, kaj lia konduto estis tute malsama ol aliaj homoj videblaj por ŝi.
  Ili silentis momenton, neniu parolis. Yulin tenis en la mano rozarion kaj murmure recitis budhanan nomon.
  Ĉi tio estis majesta kaj bela ĉambro por budhana praktikado, kun puraj fenestroj kaj ordaj mebloj. Ĝi estis origine aranĝita speciale por Yulin, por ke li povu legi sutrojn kaj adorkliniĝi al la Buddho. Malantaŭ la budhana ĉambro troviĝis la dormoĉambro de Yulin, ornamita lukse, grandioze, orde kaj pure, kaj ĉio necesa estis preta. Tamen Yulin tute ne avidis tiujn aferojn. Li ĉiam pensis, ke se estos ŝanco, li preferas frue forlasi ĉi tiun lokon. Proverbo diras, ke vino ne frenezigas homon, sed homo mem frenezigas sin. La bonŝanco de aliuloj devas estis ĝuata de ili mem. Kutimiĝo al materiaj plezuroj ofte ankaŭ igas homon obsedita de materiaĵoj.
  Post kiam la sekretario Wu kaŭzis al li problemon, Yulin tute ne sentis koleron en la koro. Kontraŭe, li pli diligente adorkliniĝis antaŭ Budho ekde tiam. Li ne riproĉis aliajn, ĉiam konsiderante, ke pro sia juna aĝo kaj malabundaj meritoj, li devas pli ofte pentofari antaŭ la budhoj kaj peti benon por ĉiuj vivestaĵoj.
  Ĉiufoje, kiam li adorkliniĝis antaŭ la Budho, la bildo de lia fratulo Yulan ofte aperis en lia menso. Tiam li sentis, ke se oni povas vivi tiel senĝene kaj indiferente kiel Yulan, oni vere komprenas la signifon de la vivo!
  Persikfloroj estas tre belaj, sed ili ne longe floradas; oro estas tre valora, sed per ĝi oni ne povas aĉeti pasintan junecon. Yulin havis profundan komprenon pri la senĉesa ŝanĝiĝo de mondaj aferoj. Li kredis, ke li eĉ ne povas klare kompreni la gravan aferon de vivo, morto kaj efemereco, kiel li havas tempon zorgi pri la kritikoj aŭ laŭdoj de sekretario Wu aŭ de la mondo?
  "Cuihong! Kial vi ne okupiĝas pri viaj taskoj?" Post longa recitado de budha nomo, Yulin fine rompis la silenton.
  "Mi ne havas taskojn. La fraŭlino ĉiam diras al mi, ke la knabinoj, kiuj vin servas, estas ĵus aĉetitaj. Ŝi timas, ke ili ne estas sufiĉe lertaj por servi vin, do ŝi sendis min por inspekti. Samtempe, ŝi timas, ke vi sentos vin soleca sen homo por paroli kun vi ĉi tie."
  "Soleca? Estas tro multaj gravaj aferoj en mia vivo por pritrakti. Kiel mi povus senti sin sola?"
  Tiel diris Yulin, kaj tio estis el lia vera penso. Eble aliaj supozis, ke li vivis senfare, sed fakte li estis senĉese okupita ĉiutage. Aparte kiam li servis kiel lampisto en Monaĥejo Chong'en sur la monto Qingshan, dum aliaj profunde dormis, li jam ellitiĝis por bruligi incenson, oferi akvon, sonigadi la tabulon kaj fari rondirojn. Vespere, kiam ĉiuj aliaj jam enlitiĝis, li devis ŝlosi la pordojn kaj kontroli la incenson kaj lampojn. Krome, li ne estis homo, kiu kontentiĝis pri sensignifa vivo sen antaŭenirado. Por perfektigi sian scion kaj meritojn, li adorkliniĝis al la Budho, recitis sutrojn, skribis kaj studis tiel okupite, ke li eĉ ne havis tempon por konversacii kun la aliaj.
  "Majstro! Mi vere ne komprenas, kial viaj sentoj ĉiam povas resti tiel trankvilaj?" diris Cuihong, alirinte al la fenestro kaj por malfermi ĝin. Ekstere etendiĝis lazura ĉielo, en kiu okaze flosis unu aŭ du pale blankaj nubetoj preter la fenestro.
  Kiam Cuihong malfermis la fenestron, Yulin turnis la rigardon al la fenestro kaj vidis ekstere homfiguron tuj malaperintan, sed li ne atentis pri tio. Li diris indiferente al Cuihong:
  "Jes, mi ja tre deziras havi trankvilajn sentojn, tamen mi ankoraŭ ne estas sanktulo, kaj fojfoje mi ankaŭ ekscitiĝas. Kiel en tiu lazura ĉielo ekster la fenestro, se ekblovos ventego, eble nuboj kovros la bluon. Se oni povus klare vidi ĉiujn aferojn, ne permesus al la nebulaj ventoj de senscieco ekblovi, kaj komprenus, ke mondaj aferoj estas nur ŝanĝiĝemaj iluzioj, tiam kompreneble ne estus bezono por ili ekscitiĝi."
  "Majstro!" post sia krio, Cuihong mallevis la kapon honteme: "Ĉiuj viaj vortoj emocias min. Estas tute ne mirinde, ke nia fraŭlino decideme forlasis ĉion kaj pie fariĝis monaĥino emociite de via persona karaktero. Diru al mi, ĉu mi havas la saman bonŝancon fariĝi monaĥino kiel la fraŭlino?"
  "Kiel vi havas tian intencon, Cuihong?" Yulin surpriziĝis. Li ne aprobis, ke ordinaraj homoj preni monahiĝon kiel facilan aferon kaj fariĝi monaĥo senracie.
  "Eĉ nia fraŭlino povas travidi kaj forlasi siajn honoron kaj riĉecon, do je kio la mondaj feliĉoj kaj ĝojoj valoras al ni servoknabinoj?”
  "Cuihong, laŭ la leĝo en Dinastio Qing, ordinaraj homoj ne rajtas senpermese monaĥiĝi. Ili devas trapasi la ekzamenon kaj akiri la permeson de la imperiestro por tio. Kiel vi povas kompari vin kun la fraŭlino? Eĉ se vi perceptis la mondan ŝanĝiĝemon kaj volas lerni budhismon, vi povas tion fari sen monaĥiniĝo."
  Ĵus kiam Yulin parolis, aperis homa ombro ĉe la pordo. Vidinte tion, Cuihong stuporiĝis. Subite eniris neniu alia ol Konsilisto Wu, pri kiu ili ĵus parolis.
  Cuihong estis tre bela kiel blanka lotuso ĉarma kaj eleganta ĵus aperinda sur surfaco de la akvo. Vidinte sinjoron Wu, ŝia vizaĝo simila al blanka lotuso bluiĝis pro timo. Ŝi timis pri nenio alia ol tio, ke Konsilisto Wu jam subaŭskultis ilian interparolon pri li. Tamen Yulin restis trankvila. Ŝajnis, ke li sciis tion anticipe.
  Enĉambriĝinte, Konsilisto Wu balais la tutan ĉambron per sia agle feroca rigardo, gruntis kaj foriris.
  Longan momenton post la foriro de Konsilisto Wu, Cuihong diris:
  “Kion fari, Majstro? Ŝajne li jam aŭdis, kion mi diris pri li.”
  "Cuihong, oni ne rajtas postdorse paroli pri alies malbono, kaj memoru, ke vi ne plu tion faru poste. Ne gravas eĉ se li demandos. Tiam diru, ke mi diris tion. Tiel li ne plu kulpigos vin. "
  "Ne, li konas mian voĉon."
  "Vi povas diri al mi, ke vi devigite tion diris pro mia persista demando!" Yulin estis preta transpreni la respondecon de ŝi.
  "Ne, mi ne toleras lasi vin suferi de li pro mi!" Cuihong estis racia knabino.
  "Tio ne gravas, Cuihong! Ĉar vi devas ofte renkonti lin, do ne konvenas, ke vi estas malamata de li. Mi estas nur portempa gasto ĉi tie. Post kelkaj tagoj mi foriros, kaj tiam la sekretario Wu neniam plu malamos min." Dirante tion, Yulin rimarkis, ke la incensbastonetoj antaŭ la Budho jam forbrulis. Li forlasis sian sidlokon kaj metis tri novajn incensbastonetojn en la incensujon.
  La novestiĝinta incensa fumo flirtadis en la eleganta malgranda budha ĉelo. Komence la vortoj de Yulin ne povis dispeli de Cuihong la teruron kaj melankolion profunde fiksiĝintajn kiel densa nubo inter ŝiaj brovoj. Sed kiam Cuihong profunde sentis lian kompaton, ŝi ne plu detenis siajn larmojn pro kortuŝiĝo. Tial Yulin daŭrigis:
  "Cuihong! La sekretario Wu ja ne atentos vin. Trankvile faru viajn taskojn. En la mondo, la amo, malamo, dankemo kaj maldankeco inter homoj ne daŭras eterne."
  Cuihong nenion diris. Ŝi perdis la volon daŭre babili pri la monaĥiniĝo. Vidinte, ke Yulin ŝajne pretiĝas por adorkliniĝi antaŭ la Budho, ŝi adiaŭis lin kun kunmetitaj manoj kaj iris el la ĉambro.
  Post la foriro de Cuihong, Yulin adorkliniĝadis antaŭ la Budho dum longa tempo. Post la adorado, lia koro ekondiĝis kiel maraj tajdoj, kaj multaj demandoj subite invadis lian menson. Aparte li memoris, ke antaŭ ol li partoprenis en la monaĥiniĝa ceremonio de Fraŭlino Wang, li petis nur dutagan forpermeson de sia instruisto, la monaĥo Tianyin. Sed la tempo pasis kiel senbrua fluo, kaj en Monaĥinejo Qianhua li jam pasigis ok tagojn en ŝajne palpebruma daŭro. Kvankakm lia instruisto permesis, ke li restu iom pli longe laŭ bezono, li tamen timis, ke la homoj nekomprenemaj eble supozos, ke li jam delogiĝis de riĉeco kaj ĉarmo ĉifoje. Xingqun monaĥiniĝis laŭ lia instigo, kaj li certe ne povis rifuzi la respondecon pri ĉio post ŝia monaĥiniĝo. Kvankam la materiaj kondiĉoj en Monaĥinejo Qianhua estis multe pli bonaj ol en Monaĥejo Chong'en, tamen en lia koro ĉiam restis ombro de malpleneco kaj maltrankvileco. Sed se li rapidus reiri al Monaĥejo Chong'en, li timus ofendi ilian bonkorecon, kiel kiam Cuihong mokis lin pro manko de sento, kvazaŭ li estus ŝtono aŭ ligno!
  Nun li klare vidis la malkontentecon de la sekretario Wu, tial li forte deziris foriri. Post la monaĥiniĝo Xingqun fariĝis trankvila, kvieta kaj silentema. Vidinte, ke ŝi povas pace teni la puran monaĥinan vivon, li sentis grandan trankvilecon. Li decidis reiri al Monaĥejo Chong'en post tri ĝis kvin tagoj.
  Tiel Yulin pasigis ankoraŭ tri ĝis kvar tagojn en Monaĥinejo Qianhua. Li jam diris al Xingqun, ke li reiros al sia monaĥejo en la sekva posttagmezo. Vidinte lian firman decidon, Xingqun ne povis reteni lin kaj nur petis, ke li revenu iam poste. Samtempe ŝi donis al li kelkajn pakaĵegojn da donacoj, kiujn ŝi delonge pretigis. Tamen Yulin eĉ ne rigardis la donacojn kaj ankaŭ ne dankis ŝin pro tio.
  En la antaŭa vespero de sia reiro al la Monaĥejo Chong'en, Yulin pakis sian ceremonian robon kaj kasajojn, kaj metis la pakaĵon antaŭ la budha statuo, por preni ĝin ĉe la foriro.
  Tamen, en la sekva mateno, kiam Yulin vekiĝis kaj atendis Cuiyu, la servoknabinon, kiu antaŭe misprenis lin kiel servanton kaj kutimis porti matenmanĝon al li, tamen ŝi ne aperis. La tempo longe pasis ekde la tagiĝo, sed ŝi ankoraŭ ne venis. Yulin ekdubis, ĉu oni forgesis pri lia matenmanĝo hodiaŭ. Li provis mediti, sed ne povis atingi la mensan trankvilecon. Li serĉis sian rozarion por reciti budhan nomon, sed neniel povis trovi ĝin.
  Ĵus kiam Yulin komencis senti iom da maltrankvileco, ekbruis tumultaj voĉoj ekstere. Ĉiuj kriis terurite. Yulin leviĝis kaj iris el la ĉambro por vidi kio okazas. Li trovis, ke la sama servoknabino, kiu kutime portis manĝaĵon al li, kuŝas murdita en maro de sango.
  En la monaĥinejo multaj monaĥinoj, servoknabinoj kaj laboristoj amasiĝis ĉirkaŭ la kadavro, diskutante vigle inter si. Yulin suspiris, kaj silente revenis al la budha ĉelo sen vorto.
  La novaĵo pri la murdo en la ĵus konstruita Monaĥinejo Qianhua disvastiĝis kiel uragano, tuj penetrante ĉien. La administrantino de la monaĥinejo estis la filino de la ĉefministro. Aŭdinte pri la okazaĵo, la loka magistrato konsterniĝis kaj tuj sendis pedelojn por esplori kaj kapti la murdiston.
  La pedeloj de la magistrato unue vizitis Xingqun, sciigante: "Laŭ ordono de la magistrato, ni devas ĉiumaniere kapti la krimulon kaj plene enketi la mortokazon."
  Komence, kiam Xingqun ricevis la raporton pri la murdiĝo de la servoknabino, ŝi sentis ŝokon kaj konfuziĝon. Ŝi tuj ordonis al ili zorgeme solvi la kazon, promesante grandan rekompencon se ili sukcesos aresti la krimulon.
  Kvar aŭ kvin aŭtoritataj pedeloj ekfaris enketon. Ili trovis, ke perdiĝis ĉiuj oraj ornamaĵoj de la mortinto kaj en ŝia mano estas budhisma rozario apartenanta al Yulin.
  “Kiel la rozario de Yulin povis troviĝi en ŝia mano?” Konsilisto Wu diris el la homamaso.
  “Kiu estas Yulin?” demandis enketisto.
  "Li estas la juna monaĥo de la monaĥejo Chong'en. Li loĝas ĉe ni nun!" deklaris Konsilisto Wu, dum li montris per fingro la direkton al la domo, kie loĝis Yulin.
  La pedeloj, kvazaŭ malkovrintaj la solan indikaĵon por solvi kriminalan aferon, amase sturmis en la budha ĉelon de Yulin. Post serĉado, ili trovis en lia pakaĵo, kie estis envolvitaj liaj ceremonia robo kaj kasjaoj, la orajn kaj arĝentajn juvelojn apartenantajn al la murdita servoknabino.
  Yulin estis arestita sendube. La pedeloj deklaris lin ĉefa suspektato akuzita pri la murdo pro rabo.
  En la Monaĥinejo Qianhua, tumulto kaj konsterniĝo eĉ pli intensiĝis. Kelkaj bedaŭris por Yulin, dirante, ke li eĉ kapablis fari tian kruelaĵon pro avido al riĉaĵoj; aliaj tamen simpatiis kun li, argumentante, ke Yulin estas afabla, bonkora kaj klerita homo, kiel li povus sin ĵeti en tiajn kontraŭleĝajn problemojn kun tiel malmola koro?
  Post la aresto de Yulin, la enigmo pri tio, kiel la juna servoknabino mortis, daŭre restis kiel densa nebulo en konfuzaj onidiroj!

====================================

  (十三)谁杀死了她?

  玉琳自从受过吴师爷的刁难以后,别人都以为他一定很烦恼不安,尤其是醒群更感到对玉琳抱歉。所以她经常的不是亲来问好,就是派人前来慰问。
  然而,出乎意料的,玉琳好像不曾发生过这件事一样,他和往日一样的无忧无恼,醒群等见了以后才安下心来。
  有一天下午,翠红奉了醒群之命来看望玉琳的时候,玉琳还对翠红说:
  “修学佛法的人,最要紧的是认识自己,把握自己,不要给外面的境界所惑动。世间上是非、好坏、善恶都没有绝对的理由,我们不要给这些无谓的葛藤牵绊了。若是给别人恭维几句就欢喜,讥评几句就烦恼,这样的生活,好像给别人操纵在手中,别人要你欢喜,说你几句好话你就欢喜,别人要你烦恼,说你几句坏话你就烦恼,这岂不是把你变成别人的一个玩具了,所以,修学菩萨道的人,只要有所利益于人,对于自己的荣辱毁誉,实在是不值得计较!翠红!你替我转告醒群,对于吴师爷的事,不要老放在心中不安。”
  玉琳自从近年来受世情的变动,他对于佛法更有了深刻的体悟,他能对这现实世间和人生,有这样达观的人生观,真可算是大有进步!
  “师父!我告诉你:我们相府中最坏的就是这位吴师爷,他仗着老爷的宠信,常常作威作福,我们平时不知受了他多少气……”正当翠红向下说时,玉琳却挡住她的话道:
  “翠红!你赶快不要这样说,吴师爷不是像你这样所说的坏,我看他,不但不坏,而且是一个很直爽的人!”
  “直爽,这是多好听的名词,可惜他的鬼计多端,这个名词安在他的身上,实在不配。他对谁不满,谁就不得安稳。”翠红说时,是站在玉琳的桌前,还皱了皱她的眉毛。
  “你们不能认为吴师爷和我讨论问题,你们就说他不好,吴师爷有话讲话,真是一位很好的人!”
  “哼!他是好人,那么世界上谁才是坏人呢?”翠红不服气似的问。
  “我看世间上没有坏人,一切人都是我们的善知识!”
  “强盗、土匪、杀人犯,也都是好人吗?”
  “强盗、土匪、杀人犯,他们所以做错事,都有他们不得已的苦衷,若是他们没有苦衷,他们也就不会做错事了。而且,别人错了,正是我们的一面镜子,我们可以不去错。所以一切人都是我们的良师益友,不是我们的冤家对头。就算是冤家对头,我们也把他看作是我们的善知识,而不该说他是坏人。过去,我对我的师兄就曾误会过,我只看他的表面,不知道他的功行,其实他胜过我们百千万倍,所以我常常为着此事忏悔。”
  “你说的这些什么道理我不懂,总之,吴师爷是个坏东西,你得要注意他,你若不小心,他甚至将来当面会骂你!”翠红还是固执她的意思。
  “骂我也没有关系,只要他不要打我!”
  “他甚至真的打你呢?”
  “打我两下也没有关系,他并不会打死我!”
  “他虽不会打死你,他可能会设法害死你!”翠红说时,显出很严重的样子。
  “死了也好,人生本来都有这么一天的。”玉琳还是若无其事,他看世界和人,好像木人看花鸟,一切都无动他的心。
  翠红没有话说了,她觉得玉琳是一个很莫名其妙的人,他的一切言行,与自己所见的人,完全两样。
  他们暂时沉默着,都没有说话,玉琳手中拿了一串念珠,口里喃喃的念着佛号。
  这是一间佛堂,明窗净几,非常庄严美观,当初专设给玉琳看经拜佛用的,佛堂的后面是玉琳的卧室,里面装饰得富丽堂皇,整齐清洁,凡所需要的东西应有尽有,然而在玉琳,他对这一切并没有一点贪恋的念头。他老是想着,一有机会,还是早点脱离这里的好。因为酒不迷人人自迷,别人的福应该别人去享,物质的享受惯了,往往也是给物质迷的。
  他自从给吴师爷找了一次麻烦,的确心中一点气愤也没有,他反而从此更在佛前加紧地礼拜,他没有怨怪别人,他总认为这是自己年轻福薄,多多在佛前忏悔,代众生求福。
  他每次在礼佛的时候,脑海里又会常浮起师兄玉岚的影子,他这时候反而觉得做人能做到像师兄那样的没有障碍,超然物外,也就真正了解到人生的意义!
  桃花是很美丽的,但桃花不会长久的开放;黄金是很宝贵的,但黄金难买逝去的青春;玉琳对于这迁流不息的世事,体会得很深,他认为对于生死无常的大事都不能了了,哪有闲情再去计较吴师爷或世间上的毁誉呢?
  “翠红!你怎么不去做事呢?”玉琳念了许久的佛号,还是他先打破沉默。
  “我没有什么事做,小姐老是向我说,服侍你的那些姊妹们,都是才买来的,她怕她们不懂事,不会服侍你,所以叫我过来看看。同时,又怕你在这儿寂寞,没有人陪你讲话。”
  “寂寞?人生很多的大事都来不及去处理,为什么要会感到寂寞?”
  玉琳这样说,这确是他真实的话,别人也许以为他很清闲,可是,他每天真实是忙得不休不息。尤其他在磬山崇恩寺内当香灯,每天,别人都在好梦方甜,他就得起来烧香供水,击板巡回;晚上,别人都已就寝,他要关门上锁,查看火烛。而且,他不是一个自甘庸碌不求上进的人,为了充实自己的福慧,拜佛、看经、书写、研读,忙得他连跟别人谈话的时间都没有。
  “师父!我真不懂,你的感情为什么能老是这样的平静?”翠红说时,走过去打开了窗子,窗外是一片苍翠的蓝天,偶而有一两片淡淡的白云,从静静的蓝天上从明亮的窗外飘过。
  玉琳随着翠红开了窗子,视线也向窗外注意了一下。他看到窗外有一个人影,闪了一下,但他没有十分注意。他淡淡地对翠红说道:
  “是的,我是很希望自己有很平静的感情,不过,我不是圣贤,有时也很激动。好像窗外那碧海似的蓝天,若给一阵狂风吹起,乌云也许就遮住蓝天了。如果能把一切事物看清,不让无明业风吹起,明白世事都是无常变化的假相,那当然就没有激动的必要。”
  “师父!”翠红喊了以后,含羞地低下头:“你讲的话,每一句都很令人感动,难怪我们的小姐,受你人格的感召,毅然摆脱一切而虔诚地出家了,你看我有没有小姐的福,也能出家?”
  “翠红!你怎么也会有这个念头?”玉琳惊讶起来,因为在他,最不愿意一般人糊里糊涂地出家,或把出家看得太容易。
  “想到小姐,都能把荣华富贵看破,我们这些下人,还有什么情趣留恋这世间上暂时的福乐?”
  “翠红!大清的法律上是不准人私自出家的,要经过考试合格和皇上的允许才成哩,你怎么能和小姐相比?你快不要这样想,你即使体悟到世间的无常,想要学佛,但学佛不一定要出家!”
  正当玉琳说到这里的时候,门外有一个人影晃动,先是翠红见了一怔,随后那个人影走了进来,他不是别人,正是他们刚才谈论过的吴师爷。
  翠红的娇容,长得本来极其漂亮,像初出水的白莲,美丽,淡雅,但这时见了吴师爷,她吓得白莲似的娇容都变青了,她不是怕别的,她怕刚才自己议论他的话给他听到。然而玉琳好像早就知道他的样子,一点也没有显得意外。
  吴师爷进来以后,他那像鹰似的凶锐的目光先在佛堂内扫射一周,随后他“哼”了一声就走了。
  吴师爷走了以后,半响,翠红才说道:
  “师父!怎么得了呢?我骂他的话大概给他听到了。”
  “翠红!本来在背后是不应该议论别人的,你下次记住不要再说。现在你也不要骇怕,吴师爷责问你的时候,你说那些话不是你说而是我说的,这样他就不会怪你了。”
  “不行!他是听得出我的声音!”
  “你可告诉他,因为你给我问得没有办法才不得不那样说的!”玉琳很愿意代她受过。
  “那也不行,我不能要你为我而更见怪于吴师爷。”翠红也很懂得事理。
  “那没有关系,翠红!你因为常要和他见面,所以你不宜结怨于他,我是一个暂时住在这里的人,不两天我就走了,我走的时候,吴师爷也就不会恨我了。”玉琳说时,见到佛前香炉中的香烧完了,他走下座位,在香炉中又插了三枝香。
  初燃的香烟,飘渺在这一间雅致的小佛堂中,起初,玉琳的话,并不能驱除翠红的恐怖和忧郁,像一层厚厚的阴霾的云,深深锁在翠红的眉宇之间,但翠红仔细地体味到玉琳的慈悲,她不觉潸潸地流下了感动的眼泪。因此,玉琳又再继续说:
  “翠红!吴师爷是不会计较你的,你安心去做事吧,世间上人与人之间的恩怨爱恨,没有永久不散的。”
  翠红没有再说什么,要出家的问题也无心再说了,她看到玉琳好像要预备拜佛的样子,只得合掌问讯告辞出去了。
  玉琳在翠红走了以后,他在佛前礼拜了好久,拜佛以后,他的心,开始像海洋的波涛,翻滚起来,很多的问题,此刻都袭上心头,尤其他想起了参加王小姐出家的典礼,向师父天隐和尚只请准两天假,但时间像无声的流水,一转眼,在千华庵中已住了八天,临走时,他虽蒙师父允许,必要时迟几天回去没有关系,可是,他又怕不了解的人,还以为他这次是给财色迷住了。醒群的出家,是他的指示,她出家后的一切,当然他有推辞不了的责任。他住千华庵中,物质上的条件虽处处超过崇恩寺,但他心中,好像老有一道阴影,感到空虚和不自在。如果急急的要回崇恩寺,又怕过分辜负人家的好意,就好像当初翠红讥讽他一点情义没有,好像一块木石一样!现在,他已完全看出吴师爷对他的不满,所以他很想早点离开这里才好。醒群落发以后,文静、沉默、不多说话,他看出醒群能甘守这清净的出家生活,非常感到安心。他打算三五天内,决定要回去崇恩寺。
  就像这样,玉琳在千华庵中又过了三四天,他已经和醒群说过,明天下午他要回去,醒群看他意思非常坚决,没有办法挽留,只有请他下次再来,同时,她又把早就预备的几大包物品赠送给玉琳,然而玉琳对这些物品,看也没有看一下,而且更没有说声谢谢。
  玉琳在这临回崇恩寺的前一天晚上,他用一块布把念经拜佛用的礼服袈裟海青包好,放在佛前,以便走时带走。
  然而,就在第二天清晨,玉琳起来,等着经常送饭给他吃的那个过去曾误把他当做是侍者的翠玉ㄚ鬟送早饭来给他吃,可是,天亮了好久,一等不来,二等不来,玉琳怀疑大家今天怎么把他吃早饭的事也忘了,他想参禅静坐一下,但心定不下来,他想找佛珠念佛,但佛珠子又遍寻不获,正在玉琳感到有几分焦急的时候,外面传来了鼎沸的人声,大家都惊号起来,玉琳起身走出佛堂一看,原来是送饭给他吃的那个ㄚ鬟被杀死躺在血泊中。
  寺中很多的尼师、ㄚ鬟、工人,都围拢着看,大家都纷纷的议论,玉琳叹息了一声,就默默无言地回进佛堂。
  新建的千华庵中杀死了人,这消息像龙爪风似的马上吹遍了各处,千华庵中的主人是当朝宰相的小姐,当地的县衙门知道此事也震惊起来,赶快派皂役差人前去调查并追捕凶手。
  县衙门的差人先去拜见醒群,他们说,奉县太爷的命令,一定要缉捕凶手,把这件命案处理得水落石出。
  醒群起初接到翠玉ㄚ鬟凶死的报告,惊疑不止,她即刻吩咐他们去小心破案,如果拿到凶手,必有重赏。
  四五个差人现场查验后,发现死者身上的金饰均无,手中唯有握着一串念珠。
  “玉琳用的佛珠怎么会在她的手中?”吴师爷在人丛中说。
  “玉琳是什么人?”差人问。
  “就是住在我们这里的一个崇恩寺的青年和尚!”吴师爷说时还用手往玉琳住的佛堂中指了一下。
  这些差人好像发现到唯一破案的线索,都蜂拥进玉琳的佛堂中来,他们搜查的结果,在玉琳包袈裟海青的小包袱中,发现到死者身上的金银饰物。
  毫无疑问的,玉琳被捕了,差人们说玉琳是谋财害命的疑凶。
  千华庵中更惊惶嘈杂起来,有的为玉琳惋惜,说他为了一点金银钱财,居然做出这样凶狠的事来;有的为玉琳同情,说玉琳为人温文和雅,有德有学,决不会自投法网,有这样狠的心肠。
  然而,玉琳被捕后,小ㄚ鬟如何死的,在纷纭的谈论中,像浓雾一样似的谜!
  


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum