头像

玉琳国师第十章世译稿 (第四校对稿,请多指教)

作者 aŭtoro: Miaohui, 发表于 afiŝita je Wednesday, August 27, 2025, 16:28 (100天前) @ Miaohui
编辑: Miaohui, 时间: Wednesday, August 27, 2025, 16:28

  (10) La vera senco pri amo

  "Vi ja vere havas grandan superecon! Vidi vin estas eĉ pli malfacile ol supreniri al la ĉielo!" Cuihong paŭtis kaj ĵetis ofenditan rigardon al Yulin.
  "Ĉu vi venas al nia monaĥejo por oferi adoron kaj incenson?" Yulin reciprokis duban rigardon al Cuihong, sed tuj sin ŝajnigis ne aŭdi ŝian antaŭan parolon. Li akcentis: "Rapide iru! Mi havas gravan aferon ĉi tie, do bonvolu ne ĝeni min!"
  "Bona Majstro!" Cuihong lernis ĉe Fraŭlino Wang tiun titolon, "Ĉiuj ja scias, ke vi, la Pli Honora Monaĥo, estas eksterordinara persono. Sed vi ne rajtas preni nin kiel tigrojn! Rigardu, kiom vi timas min!"
  "Ne, ne! Nun estas la tempo, rapide iru!" Yulin rigardis la sunon kaj trovis, ke preskaŭ estis tagmeze kiam aperos Bodisatvo Vedo laŭ la diro de lia fratulo. Li maltrankviliĝis pri tio.
  "Kien mi iru?" Cuihong demandis dubeme.
  "Demandu vin mem!"
  "Fraŭlino sendis min al vi!"
  "Ĉu fraŭlino vere sendis vin?"
  "Se ne al vi, kial mi venis ĉi tien foj-refoje?"
  "Ho..." Yulin sentis sin en granda embarasiĝo, kaj li ne sciis kiel respondi.
  Yulin vere sentis sin ekstreme embarasita. Post kiam li konvertis Fraŭlinon Wang en la ĉefministra rezidejo kaj revenis en la monaĥejon, li tute ne sciis pri ŝia stato: Ĉu ŝi ree malsaniĝis aŭ ĉu ŝi monaĥiniĝis? Li penis deteni la pripensojn pri ŝi por eviti novajn komplikaĵojn. Eĉ kiam lia kompatemo incitis lin kaj li volis informiĝi pri ŝia situacio, li bremsis tion ĉar inter viroj kaj virinoj ekzistis tradicie profunda kaj vasta abismo kiun multaj ne kuraĝis transpaŝi por eviti detruiĝon. Tiel formiĝis la mistero inter viroj kaj virinoj.
  Post kiam Sidarto, la baldaŭa iluminiĝinta Budho, ricevis laktokaĉon de paŝtistino, liaj samideanoj foriris pro indigniĝo kaj malestimo. Post kiam Anando suferis tenton de Fraŭlino Matangi, oni riproĉis lin, ke li atentas nur pri lernado anstataŭ pri disĉiplino kaj deca konduto. Tiuj aferoj markiĝis en la koro de Yulin kiel brulmarkoj. La juna Yulin nature havis malsaman vidpunkton de sia darma fratulo pri tio. Lia darma fratulo persistis sian agmanieron, atentis la trankvilan konsciencon kaj ignoris alies laŭdojn, mokojn, kritikojn kaj komplimentojn. Sed Yulin kondutis malsame. Li estis superema kaj glorama. Li ne kuraĝis kontraŭi la aferon eĉ se ĉiuj opinias ke tio estas la plej malvalora. Do por eviti homajn klaĉojn, li povis fari nenion alian ol devigite kaj dolore ignori sian kompateman zorgemon al Fraŭlino Wang.
  Yulin klare sciis, ke estante monaĥo, kvankam oni subpremas ĉiujn malpurajn pensojn kaj traktas homojn egale sendistinge de sekso aŭ aĝo, tamen la tradiciaj konceptoj de la socio rigardas tion kontraŭleĝa. Ili postulas, ke oni distingu la virinojn de la viroj, kaj prenu ilin kiel malaltnivelajn estaĵojn, kaj krome tenu sin mem for de la vivestaĵoj. Yulin kliniĝis antaŭ tiuj tradiciaj ideoj.
  Nun, informiĝinte de Cuihong, ke Fraŭlino Wang sendis ŝin al li, la gracia figuro de afabla kaj bela Fraŭlino Wang denove flosis en lia menso. Li sentis, ke kvankam li ne devas respondeci pri ŝiaj vivo, morto,ĝojo kaj tristeco, li morale ne povas tute ignori ŝin, precipe kiam ŝiaj sopiroj kaj suferoj rekte dependas de liaj agoj!
  "Nia fraŭlino jam la trian fojon petis min veni por transdoni ŝian saluton al vi." diris Cuihong.
  "Cuihong, nun mi vere ne povas longe babili kun vi. Vizitu la monaĥejon kaj ni parolu poste!" Kvankam la pensoj pri Fraŭlino Wang ŝvebis en lia menso, Yulin ankoraŭ esperis vidi Bodisatvon Vedo, do li klopodis adiaŭi Cuihong.
  "Via nervoza aspekto kvazaŭ montrus, ke vi timas min vidi vian amatinon! Do vi ja havas sekreton nescieblan por aliuloj!" Cuihong diris sarkasme.
  "Ne blasfemu bodisatvon!" Yulin serioziĝis kaj laŭtigis sian voĉon.
  "Ho, kiel majesta tono! Do vi jam fariĝis Bodisatvo!" Cuihong diris kun iom da moko.
  "Mi ne diris, ke mi estas bodisatvo, sed nur atentigis vin ne humiligi Bodisatvon Vedo!"
  "Mi ne humiligis Bodisatvon Vedo!"
  "Sed vi diris, ke Bodisatvo Vedo estas mia amatino."
  "Ĉu vi vere atendas Bodisatvon Vedo ĉi tie?" Cuihong mire turnis siajn okulojn.
  "Kial ne? Do mi petas, ke vi tuj foriru de ĉi tie! Rapidu!"
  "Oni diras, ke estas malfacile por ordinaraj homoj vidi bodisatvojn pro iliaj antaŭaj malbonaj konsekvencoj kaj oscedoj de kleŝoj! La ŝanco estas vere rara. Permesu ankaŭ al mi vidi lin!" Cuihong petis kun riverenco.
  "Vidi Bodisatvon postulas liberecon de kleŝoj kaj ĉagrenoj, kaj ankaŭ posedon de sufiĉe da bona kaŭzeco. Se vi ne konvenas, vi ne povos vidi lin."
  "Kaj kia estas via bona kaŭzeco por vidi Bodisatvon Vedo?"
  "Ankaŭ mi ne havas bonan kaŭzecon."
  "Do kiel vi povos vidi Bodisatvon Vedo?"
  "Mia fratulo Yulan proponis, ke mi venu. Li diris, ke tiam mi povos vidi Bodisatvon Vedo ĉi tie." Yulin, kiu neniam mensogis, simple sciigis al Cuihong, esperante, ke ŝi komprenos kaj foriros.
  "Ankaŭ pro iu majstro mi venis renkonti vin ĝuste nun."
  "Kiu?"
  "Iu frenezeca monaĥo!"
  "Li estas mia fratulo Yulan!"
  "Kiam fraŭlino sendis donacojn al vi, mi ĉiam renkontis tiun frenezecan majstron. Li diris, ke mi ne povos facile vidi vin. Kaj eĉ se mi trovos vin, vi ignoros min, do li transprenis la donacojn por vi. Sed fraŭlino ĉiam demandis pri via respondo, kaj mi nenion povis diri. Hodiaŭ matene tiu frenezeca majstro venis en la urbon al nia fraŭlino eĉ sen lavi sian vizaĝon. Mi ne scias, kion li diris al la fraŭlino, sed ŝi tuj sendis min al vi."
  "Kion fraŭlino volas fari per mi? Kiajn donacojn ŝi sendis al mi?" Yulin konfuziĝis.
  "Unue manĝaĵojn, due vintran veston."
  "Ĉu tio estas senditaj de via fraŭlino?" Yulin ekkriis: "Mi pensis, ke Bodisatvo Vedo helpis min!"
  Nun li komprenis, ke Yulan transportis la donacojn al li kaj tio kaŭzis lian miskomprenon, ke Bodisatvo tion faris. Jen kial la darma fratulo ofte mokis lin en siaj paroloj. Feliĉe li ne publikigis la eraran kredon! Alie, li ricevos suspekton de mensogo.
  Yulin eksciis en tiu tempo, ke li ne povos vidi Bodisatvon Vedo kaj tio ja estas la aranĝo de lia darma fratulo. Sed kial lia darma fratulo intencis tion fari? Yulin neniel povis trovi la respondon en sia menso.
  Yulin revenis al la antaŭa trankvileco post la paso de mensa intensiĝo.
  "Cuihong, nun diru al mi pri la fraŭlino post mia foriro." Yulin demandis ne pro sia sopiro al Fraŭlino Wang, sed pro la maltrankvileco, ke ŝi dronis en fatalaĵo pro sia blinda pasio.
  "Vi similas al sensenta ŝtipo kaj ŝtono! Je kio nia fraŭlino estas malpli supera ol vi, tiel ke vi rifuzis ŝin? Monaĥoj devas esti kompatemaj, sed vi havas neniom da kompatemo! Se vi jam konsentis pri la edziĝo en nia ĉefministra rezidejo, kial vi forkuris al la monaĥejo kiel fantomo? Vi lasis malbelan makulon en la ĉefministra rezidejo! Malmultaj konantoj laŭdas vin pri via eksterordinareco kaj kulpigas nian mastron pri la absurdaĵo. Se vi estas tiel sendankema, kial vi ŝajnigas vin zorgema al nia fraŭlino nun?"
  Ĉiuj vortoj de Cuihong entenis kulpigon al Yulin. Antaŭe, se iu el la ĉefministra rezidejo parolus tiamaniere al li, li certe ne povus deteni sian koleron, sed nun li sciis, ke li ne rajtas agi laŭplaĉe. Li do respondis malrapide:
  "Cuihong, ne kulpigu min tro apatia. Amo povas helpi homojn kaj ankaŭ difekti ilin. Via fraŭlino estas tro amema. Ŝi ja povas ĝui sian vivon trankvile, tamen ŝia amo kaŭzis al ŝi grandan malfeliĉon. Pro tio oni povas diri, ke amo estas fonto de sufero. Kiam ni scias tion, kial ni plu kroĉiĝas al la amo? Temante pri la kompatemo de monaĥoj, la kompatemo celas helpi homojn anstataŭ difekti ilin. Se mi dronus en la riĉeco kaj potenco en la ĉefministra rezidejo, vivus dorlotite kun via fraŭlino anstataŭ havi saĝan vivon, ni denove falus en la amaran maron de metempsikozo kiam venus nia vivfino. Tio donus suferon al via fraŭlino kaj ankaŭ al mi mem. Ĝuste pro la monaĥa kompatemo al via fraŭlino kaj ankaŭ al mi, mi tuj revenis post kiam mi iris en la ĉefministra rezidejo."
  "Ĉesu paroli la orelplaĉajn vortojn pri la bona intenco al nia fraŭlino kaj vi mem". Cuihong diris kolere, "Se vi intencas bonon al mia fraŭlino kaj vi mem, vi ja devus resti en la ĉefministra rezidejo anstataŭ reveni. Mi aŭdis rakonton pri tri fratoj. La tri fratoj iris sur la vojo por fariĝi monaĥoj. Duonvoje ili vidis virinon, kiu ĵus perdis la edzinon kaj havis tri infanojn bezonantajn prizorgon. Neniu volis adopti la infanojn. La tria frato ne toleris vidi la suferon de la virino, restis kaj edziĝis al ŝi, dum la aliaj opiniis, ke la tria frato havas malfortan volon pri la sinkulturado. Ili foriris de li malestime. Sed poste la tria frato unue atingis sanktecon. De tio ni scias bone, ke ĉiama preteco helpi al aliaj estas spirita praktikado. Vi tute ne zorgis pri la vivo aŭ morto de nia fraŭlino kaj foriris lasante ŝin soleca. Mi ne opinias, ke tia praktiko donos bonon al vi!"
  "Vi ne rajtas tiel diri, Cuihong. Tiu plej juna frato certe estis eksterordinara homo, do li tiel agis por nenio alia krom la feliĉo de aliaj homoj. Se tion farus la komencantoj sen fortika fundamento, ili ne nur malsukcesus atingi la celon, sed ankaŭ riskus ligitecon per riĉeco kaj amo. Vi ankoraŭ ne komprenas mian intencon."
  "Mi komprenas nenion alian krom vian nuran penson pri vi mem! Ĉu vi pensis pri tio, kiel sincere nia fraŭlino amegis vin! Por vi ŝi ignoris siajn manĝon, sanon kaj eĉ vivon! Ŝi prenis vin kiel siajn animon kaj vivon! Ŝi eĉ ne volis forlasi vin dum momento. Tamen vi komprenas nenion pri amo!"
  "Cuihong, ne tiel ekscitiĝu! Trankviliĝu kaj aŭskultu min atente." Yulin daŭrigis la parolon post mallaŭta tuso: "Vi estas kaptitaj en la reto de amo kaj eĉ ne havas iomete da libereco. Vi eĉ ne komprenas vin mem, do kiel vi povus kompreni vian amon? Mi rigardas vin ekster la reto de via amo, kaj trovas vin vere malsaĝaj. Vi virinoj ne koleru, ke mi diru al vi veran okazaĵon.
  Kiam mi estis tre juna, nia najbaro sinjoro Liu edzigis sian filon, sed la nova edzo malsaniĝis en malpli ol unu jaro. Lia novedzino ploregis ĉiutage kaj diris al la aliaj, ke la juna edzo estas ŝiaj animo kaj vivo, kaj ŝi ne povos daŭrigi la vivon sen li. Post nelonge la juna sinjoro forpasis malfeliĉe. Pasis malpli ol duonjaro, kiam mi estis tre juna. Mi propraokule vidis, ke juna edzino ĵus perdinta la edzon kuŝis en la sino de alia viro kaj diris senĉese, “Vi estas miaj koro kaj hepato; vi estas mia amo.” Kvankam mi estis tre juna, tamen vidinte tion, mi sciis bone, ke tio ne estas la kulpo de la virino. Tio estas la portreto de ŝanĝiĝema efemereco. La mondaj aferoj similas kiel printempaj sonĝoj. Kiel oni rigardas la sonĝsimilajn mondaĵojn tiel gravaj? Cuihong, via fraŭlino ekamis min nur pro mia bela vizaĝo en la nuna tempo. Ĉu ŝi ne ekamos pli belan viron se ŝi vidos tiun? Laŭ via diro mi ne komprenas amon, sed eble mi agis nur pro la vera kompreno pri la amo!"
  Aŭdinte la opinion ĝustan kaj sagacan, Cuihong ruĝiĝis kaj honteme mallevis la kapon por rigardi la flaviĝintajn foliojn falintajn sur la vojo.
  "Kio estas la stato de via fraŭlino?" Yulin denove demandis post paŭzo.
  "Ŝi suferis multe de post via foriro kvankam ŝi akceptis la malagrablan fakton pli aplombe." Kiam Cuihong parolis, kelkaj larmoj falis de ŝiaj okulkavoj.
  "Kian suferon ŝi povis havi?" Yulin eksentis iom da maltrankviliĝo pro la kompato al Fraŭlino Wang.
  "Vi opiniis, ke ĉio finiĝos post via foriro. Ĉu vi scias, ke nia mastro preskaŭ mortis de furiozeco pro via konduto. Li diris, ke vi donis grandan malhonoron al li, kaj li neniel povos toleri tion. La konsilisto Wu de la mastro precipe ĉiam instigis lin sin venĝi kontraŭ vi por doni al vi instruon. Ili diris, ke vi jam estas la bofilon de ilia familio, do ili devas revenigi vin por la feliĉo de la fraŭlino kaj la honoro de la familio. Sed fraŭlino tute ŝanĝiĝis, kaj ŝi petegis plorante, ke la mastro ne ĝenu vin. Ŝi petegis permeson de la mastro ankaŭ por sia monaĥiniĝo. Ŝi toleris tre grandan suferon pro vi. Alie, kiel vi povus reveni tiel facile?"
  Aŭdinte la vortojn de Cuihong, la maltrankvileco en lia menso iom kaj iom kvietiĝis. Li ege kortuŝiĝis pri la vortoj de Cuihong. Li tute ne timis minacajn rimedojn de la ĉefministro kaj konsilisto. Li trovis, ke Fraŭlino Wang estas junulino kun profunda bona kaŭzeco, kaj lia konduto edziĝi en la ĉefministra rezidejo estas farinda afero.
  "Bone, Cuihong," li ĉirkaŭrigardis: "Kvankam ŝi havas malagrablan travivaĵon en la nuna tempo, tamen ŝi evitos pli da sufero en la estonteco. Diru al ŝi plibone prizorgi sin mem. Mi reiros al la monaĥejo."
  "Fraŭlino volas vidi vin ankoraŭ fojon por paroli ion rekte al vi!" urĝis Cuihong.
  "Mi vidos ŝin kiam ŝi monaĥiniĝos."
  Dirinte, Yulin foriris sen turni la kapon, lasante Cuihong en miksitaj sentoj de respekto kaj rankoro.

================================================================
  (十)爱情的真义

  “你真是好大的架子,见你一面,就比登天还难!”翠红鼓起了小嘴,睹气似地向玉琳看了一眼。
  “你是要到我们寺中去拜佛烧香吗?”玉琳也怀疑地看了翠红一下,但随即又装着没有听到她的话似的,他就加重了语气道:“你就赶快去吧,我在这里有一点要紧的事情,请你千万不要打扰我!”
  “好师父!”翠红在王小姐那里学会的称呼:“现在谁还不晓得你万金和尚是不凡的人物,但你也不能太把我们看作和老虎一样呀,你看,这样怕我!”
  “不是!不是!现在时间到了,请你赶快去吧!”玉琳看看天空的太阳,想到他师兄吩咐见韦驮菩萨是在近午的时候,所以他着急起来!
  “我要到哪里去呢?”翠红怀疑地问。
  “你问自己就好!”
  “小姐叫我来找你的!”
  “小姐叫你来找我的?”
  “如果不找你,我为什么几次三番的要到这儿来呢?”
  “呵……”玉琳感到不知如何应付才好。
  这时的玉琳,真是狼狈到万分。他自从在王宰相府中招过亲感化了王小姐回寺以后,就一直不知王小姐的情形,是再病了呢?抑是出家去了呢?玉琳为免得藕断丝连,为了怕结果惹出更多的是非,所以他就尽量地避免思想这些问题,纵然有时候为了慈心的激发,想探问一下她的消息,但男女之间的事,从古以来就好像有条很深很阔的鸿沟隔在中间。这一条鸿沟,多少人都不敢越过它,都怕被沉没了。因此,男女间的神秘就是这样的形成。
  释迦牟尼佛受牧女的乳糜供养,和他同在一起修行的憍陈如等五人,竟认为很不屑地愤而离去;阿难受了一次摩登伽女的魔难,大家就责备他只重多闻而不重戒行。这些事,像烙印似的烙在玉琳的心版上。年轻的玉琳,起初和他的师兄对于这些本来就有着不同的人生观,他的师兄,凡事我行我素,只要问心无愧,外面的称讥毁誉,一概不放在心上,而玉琳和他的师兄完全不同,他有一颗好胜心、荣誉心,别人所公认为最不屑的事,明知那并不一定是正确的,但他就不敢违反。所以,为了免除别人的闲言,他就不得不将一颗关怀王小姐的慈心,勉强的、痛苦的,抛向脑后!
  玉琳知道得非常清楚,做一个出家人,虽然把心中一切杂染的念头完全压制,对人不分男女老幼,都一律平等而视,但一般人们的传统观念,却认为这是不合法理。他们要求的是要你起分别心,是把女子不要当人,是叫你远离众生,玉琳就向这些传统的观念低了头。
  现在,从翠红的口里说出,她是小姐叫她来找他的,多情美貌而又善良的王小姐的倩影,又在玉琳的脑海里浮现起来,他觉得王小姐的生死哀乐,他虽然不必负什么责任,但在道义上,他是不能完全视之不顾的,何况王小姐生死哀乐,的的确确又都是为他所能左右的呢!
  “我们的小姐,已经是第三次叫我来向你问好。”翠红ㄚ鬟说。
  “翠红!这时候我实在不能同你多说,请你到我们寺中玩一转回来再说好吧!”玉琳的心中虽然掀起了挂念王小姐的思潮,但他还是觉得见到韦驮菩萨的机会是千载一时,所以对于翠红的话暂时不得不放开。
  “看你这样慌张的样子,好像有什么意中的情人来会你而怕给我看到似的,原来你也有不可告人的秘密!”翠红挖苦似地说。
  “请你不要侮辱菩萨!”玉琳沉下脸,放大了声音。
  “哎唷,好不凡的口气,原来你是菩萨了!”翠红带着几分讥讽的口气。
  “我没有说自己是菩萨,而是叫你不要侮辱韦驮菩萨!”
  “我没有侮辱韦驮菩萨呀!”
  “你说韦驮菩萨是我意中的情人。”
  “难道你在这里是等的韦驮菩萨吗?”翠红翻了眼睛,也惊奇起来。
  “怎么不是呢?所以我请你此刻赶快离开这里,你,你快点去吧!”
  “听说凡夫业障深重,烦恼系缚,是不易见到菩萨现真身的,这个机会难得,请求你也让我见见菩萨好吗?”翠红听到能见到菩萨,连忙的向玉琳打恭作揖。
  “见菩萨不但要没有业障烦恼,而且更重要的是因缘,你若无缘,菩萨也是不能见到!”
  “你是什么因缘能见到韦驼菩萨呢?!
  “我,我也没有什么因缘。”
  “那么你怎么能见到韦驮菩萨?”
  “我师兄玉岚叫我来的,他说我在此时此地可以见到韦驮菩萨。”玉琳对人一向不说谎言,他坦白地告诉翠红,意思是希望她明白了解以后赶快离开。
  “我也是有一个师父叫我此刻到这里来找你。”
  “谁呢?”
  “是一个看去疯疯傻傻的师父!”
  “他就是我的师兄玉岚!”
  “我每次奉小姐的命令送东西给你,总是碰见那个疯傻的师父,他说我不容易找到你,即使找到你,你也不愿理睬我,因此,他叫我把东西给他带给你,但每次回去,小姐总问你有什么回信,我都是没有话答覆。今天早上那位疯疯傻傻的师父脸也不洗就去城里找我们的小姐,我也不知他和小姐讲了些什么话,小姐就叫我来找你。”
  “小姐叫你找我有什么事?她叫你送过什么东西给我?”玉琳感到茫然了。
  “第一次是送的点心食物,第二次是送的棉衣僧袍。”
  “这是你们小姐送的?“玉琳惊叫起来:“我还以为是韦驮菩萨护我的法了。”
  玉琳这时候才恍然明白过来,他想道:原来这些东西都是师兄拿去的,自己就一时误会,以为是韦驮菩萨护法,难怪在师兄的话中,就常常有笑话自己的地方。幸而没有把这些事张扬出去,不然,岂不遭受妄语的讥嫌?
  玉琳现在知道,在这儿是等不到什么韦驮菩萨了,这都是他师兄的安排,他的师兄为什么要这样做呢?在玉琳的心中是不知道了。
  玉琳紧张的情绪过去以后,他的心倒反而安定下来。
  “翠红,现在就请你说一说我离了相府后小姐的情形吧?”玉琳这祥问,并非他对王小姐还有什么留恋,他之所以不能完全释怀的就是怕她的痴情,而铸成悲惨的结局。
  “你这个人,好像和木石一样,一点情义也没有。我们的小姐,哪一点不配爱你,你倒反而推三阻四的不肯。人家都说出家人是很慈悲的,其实我看你一点慈悲也没有。既然承认到我们相府中去招亲,为什么像幽灵似的现了一下又回来?现在把我们清白的相府留下了可丑的斑点。少数知道的人都说你万金和尚了不起,而怪我们老爷仗势胡来。你既这么没有情义,为什么这时又假惺惺的关心我们小姐呢?”
  翠红ㄚ鬟的这一席话句句都是包含了责难的口吻,放到过去的玉琳,如果以宰相府中人的身份向他讲这些话,他可能就不能忍耐了。但现在他知道,这件事是不能任性的,所以,他慢言慢语的回答道:
  “翠红!请你不要骂我没有情义,因为情义可以救人也可以害人。你们小姐是一位多情的人,她本来是很安乐的过日子,给多情搞得反而不安乐了。所以照这样看起来,情义实在是苦恼的根源。情义既是苦恼的根源,我们为什么知道了还要执着呢?如果说到出家人慈悲,慈悲的本义是救人不是害人的,我若是醉心于相府中的财色权势,和你们小姐过一世迷而不觉的生活,无常一到,又沉沦在苦海里,非但害了你们小姐,而且也害了我。所以我到你们相府里去,又很快地回来,就是因为出家人应有慈悲的心,为了你们小姐也为了我。”
  “你不要说这些好听的话了,口口声声都是为了我们小姐和你自己。”翠红生气似的说:“如果你是为了我们小姐和你自己的话,你就应该在我们相府中招亲而不回来了。我听到过去有弟兄三人去出家修行,在路上他们弟兄三人见到一个妇人刚死去了丈夫,一群孩子无人领养,第三个小兄弟见了不忍,就留下来和妇人结婚了。老大和老二以为三兄弟的道心不坚,非常鄙视地弃他而去了。然而,后来先成道果的还是这位第三兄弟。由这里看起来,时时都为人着想就叫做修行。你对我们小姐的死活,一点不表关心,放下我们软弱的小姐就独自的走了,这样修行,我想是不会有什么好处。”
  “翠红!话不是如你这样所说。你讲的那位第三个小的兄弟,他一定本来就不是平凡的人,所以他那样做了,除了为人幸福打算外,别无他求。假若是一个对于修行还没有把握的初发心的人,这样做了,非但救不了人,而且自己还会有给财色困缚起来的可能。你是还没有懂得我的心意。”
  “你的什么心意,我除了觉得你太为自己着想以外的确是不懂得。你没有想想,我们小姐对你的情意多么真挚,她为了你,饮食、健康、甚至生命都不顾,她把你当为她的灵魂,她的生命,她一时一刻都不愿离开你,而你却是这么一个不懂爱情的人!”
  “翠红!你不要这样激动,你静下心来留神听我说。”玉琳轻微地咳嗽了一声:“你们身陷在爱情的网中,一点自由都没有。对于你们自己这个人,尚且还没有弄明白,哪里还能懂得你们的爱情呢?我站在爱情的网外看你们,真觉得你们愚痴得很!你们女子不要见气,我可以说一段事实给你听听。那还是我很小的时候,我们邻居刘先生的公子娶了亲,但不到一年的时间刘公子病了,那位新婚的姑娘每天老在哭泣,她向人说,刘公子是她的生命,是她的灵魂,她少了他无论如何活不下去。后来,刘公子真不幸地去世了。大概过了不到半年,那个时候我还小,我亲眼见到那位死去丈夫的女子躺在另一个男人的怀抱里,口里不住地又向那个男人说:“你是我的心肝,你是我的爱!”我那时年龄虽小,但我看了这情形,知道这并不是那女子的过错,而是无常变幻的写照!世事都像春梦一样,何必要对春梦似的世事那么认真呢?翠红!你们的小姐见到我这时的面孔长得好,所以爱上了我,假若她见到比我更美的男子不是又要爱他了吗?你说我不懂爱情,我这样或许才是真正的了解爱情!”
  玉琳的这种真知灼见的说法,翠红ㄚ鬟听得也红了脸,她羞惭地低下头来看看落在路上枯黄了的树叶。
  “你们的小姐,现在究竟怎样?”停了一会玉琳又这样问。
  “自从你回来后,小姐虽然比过去看得开些,但她却受了很多的苦楚。”翠红说着说着,几滴泪水从她的眼眶里滴下来。
  “她会受什么苦呢?”玉琳为了同情可怜她,听到翠红一说,不觉心中也有几分忐忑不安起来。
  “你还没有知道,你以为你走了就没事了。你哪里会晓得我们老爷为了你这样行为,真是气得死去活来。他说你这样太丢了他的面子,他无论如何不能容忍。尤其老爷用的那个吴师爷,老是怂恿老爷报复教训你一顿。他们说你已经招赘了,为了相府中的面子,以及小姐的幸福,非得设法要你回去不可。我们的小姐怎么这时都完全变了,她几次哭哭啼啼的要求老爷不要为难你,请老爷准许你和她都出家,她真是为了你受尽委屈。不然,你哪里能就这么安稳的回来呢?”
  翠红的这些话,玉琳听了忐忑不安的心反而静下来了。但他又给这些话深切的感动,他并不畏惧宰相和师爷们的恐怖手段,他觉得王小姐毕竟是一位深具善根的女性,到宰相府中去招亲并没有辜负此行。
  “很好,翠红!”玉琳向四边看了一看:“你们小姐眼前虽受了委屈,但她将来可免了许多痛苦,你回去叫她自己珍重,我要回寺去了。”
  “我们小姐想要再见你一次,当面和你谈谈!”
  翠红ㄚ鬟又急着发问。
  “等到她将来出家的时候再说吧!”
  玉琳说罢,头也不回地走了,留下给翠红的是交织着敬意和怨恨的心情。


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum