玉琳国师第十一章世译稿 (第四校对稿,请多指教)
11. Razado de denaskaj haroj
Post la frosta vintro, la tempo senhalte pasis kiel fluganta sago, kaj jen revenis printempo, kiam diversaj floroj burĝonis ĉie. Ĉiuj arbobranĉoj estas plenigitaj de verdaj folioj, kaj la ebenaĵo estis kovrita de purpura kaj orflava koloroj.
Yulin ellitiĝis frue en tiu mateno. Post la matenan kunrecitadon, li petis du-tagan forpermeson de sia instruisto, la maljuna monaĥo Tianyin, kaj same de la gastigisto kaj disciplina inspektoro, por ĉeesti la monaĥiniĝan ceremonion de Fraŭlino Wang en Monaĥinejo Qianhua.
Post la renkonto al Yulin en la pasinta vintro, Cuihong transdonis lian mesaĝon al Fraŭlino Wang, ke li revidos la fraŭlinon nur kiam ŝi monaĥiniĝos firmvole.
Dum tiu periodo Fraŭlino Wang kaj Majstro Yulin interŝanĝis plurajn leterojn. Ĉiufoje, kiam Cuihong sendis al Yulin la leteron de la fraŭlino, Yulin ĝojis legante ŝiajn poeziajn frazojn kaj firman decidon. Li opiniis, ke ŝi fine trovis la veran vojon al iluminiĝo post la devojiĝo.
En la komenco Yulin hezitis ĉeesti la monaĥiniĝan ceremonion de Fraŭlino Wang laŭ ŝia peto. Li sciis, ke ŝi havas profundan spiritan rilaton al budhismo, sed ŝi estas ankaŭ homa estaĵo. Ili jam partoprenis en la geedziĝa ceremonio kaj adorkliniĝis antaŭ la Ĉielo kaj Tero. Kvankam monaĥiniĝo de la fraŭlino estis ĝojinda liberiĝo el ŝiaj suferoj, la sentema Fraŭlino Wang eble rehavus melankolion en la monaĥiniĝa ceremonio.
Plie, ĉar ŝiaj gepatroj kaj parencoj ĉeestus la solenan ceremonio de ŝia monaĥiniĝo, kiu decidos ŝian tutan vivon, li maltrankviliĝis pri tio, kion diri al ili. Tial li komence decidis ne ĉeesti, sed Fraŭlino Wang insiste petis, ke li devu esti ŝia atestanto kaj monahiniga instruisto, kaj ke li nepre bonkore akceptu ŝian peton. Post la malsukceso de rifuzado, li finfine konsentis devigite, memorante la vortojn de Yulan: "Se vi helpas iun, vi devas helpi tiun ĝis la fino."
Antaŭ ol foriri el la monaĥejo, Yulin pensis momenton pri sia vesto. Li ja havis novan vatitan monaĥan robon donacitan de Fraŭlino Wang. La robo estis ne nur nova, sed la tuko ankaŭ estis bonkvalita. Sed estis jam printempo, kaj oni ne plu surportis la vatitan robon. Eĉ se la vetero permesis surporti la vatitan robon, li ne volis surporti ĝin. Li ne havis alian konvenan veston krom tion. Tamen Yulin ne maltrankviliĝis pri la manko de la konvena vesto. Eĉ se li havus ĝin, li ankaŭ ne dezirus surporti ĝin. Li opiniis, ke se li surportus novan veston en la okazo de tia ceremonio, la aliaj homoj interpretus, ke li intence beligis sin pro ia intenco. Monaĥoj devas aperi nature. Do, li elektis malnovan, eluzitan robon por la ceremonio en Monaĥinejo Qianhua.
Kiam Yulin venis al Monaĥinejo Qianhua, jam estis multaj homoj enirintaj kaj elirintaj. Kvar servoknabinoj procesie staris ĉe la pordo por bonvenigi gastojn. Ili estis aĉetitaj de la gepatroj de Fraŭlino Wang por servi ŝin post ŝia monaĥiniĝo. Tiutage ili akceptis la gastojn laŭ ordono.
Apenaŭ Yulin eniris, la servoknabinoj rigardis lin de la kapo ĝis la piedoj, kaj demandis lin riproĉe per koketa voĉo:"De kie vi venis, monaĥo?
"Ho, mi venis de Monaĥejo Chong'en sur Monto Qingshan!" respondis Yulin, hazarde rigardante la knabinojn.
“Ĉu vi venis de Monaĥejo Chong'en sur Monto Qingshan? Ĉu Majstro Yulin sendis vin por anonco? Kial li mem ankoraŭ ne alvenis?” Vidinte majstron Yulin, la servoknabinoj misprenis lin kiel servanton pro lia juna aĝo kaj malnova vesto.
Yulin komence miris momenton pro ilia demando, sed tuj konsciis pri ilia miskompreno. Ili aŭdis, ke Yulin estas "la plej honorata Monaĥo" dignoplena, do ili ne atendis, ke li venis en tiel eluzita vesto. Yulin pensis en sia koro: “Kial la knabinoj juĝas homojn nur laŭ eksteraj vestoj anstataŭ la aliaj? Ĉu ili edziĝus kun la ligna figuro se oni metus imperiestran veston sur ĝin?”
Li ankaŭ pensis: "La homa vivo ja similas al teatraĵo, en kiu oni ludas diversajn rolojn per diversaj ornamaĵoj. Iam ili sin rolas kiel gefilojn, kaj en alia tempo kiel gepatrojn. Nun kiam ili rigardas min kiel servanton, mi simple ludu tiun rolon laŭ ilia diro."
Tiel pensinte, li respondis senpense:
"Majstro Yulin verŝajne baldaŭ atingos. Ĉu ni jam malfruiĝis?"
"Se Majstro Yulin baldaŭ alvenos, vi ne plu bezonas babilaĉi." arogante diris Cuiyu, unu el la servoknabinoj. "Nun en la salono la ĉefministro interparolas kun la gastoj kaj monaĥoj el diversaj lokoj, kaj Fraŭlino Wang ripozas en la malantaŭa etaĝdomo, prizorgate de Cuihong. Vi ne rajtas vagi laŭ via plaĉo! Estas malgranda domo ĉi tie kaj sidu en ĝi!" ŝi diris montrante malgrandan domon ĉe la maldekstra flanko.
Yulin diris nenion plu, opiniante, ke estas senutile paroli pli kun tiuj knabinoj. Li sentis grandan bedaŭron pri la knabinoj, kiuj jam fariĝis alies sklavinoj, tamen anstataŭ honti, ili sentis grandan fierecon pri tio. Tio ja vere estis afero de granda malĝojo.
Enirinte la malgrandan ĉambron, Yulin vidis, ke ĝi estas la dormejo por kelneroj.
Li do sidiĝis kun krucitaj kruroj kaj ekmeditis kun fermitaj okuloj.
Kiam Yulin meditis en la ĉambreto, neniu zorgis pri li kaj donis teon al li. Post nelonge, la servoknabino Cuiyu eniris kaj diris:
"La fraŭlino sendis Cuihong por demandi, kial Majstro Yulin ankoraŭ ne alvenis?"
"Mi ne scias. Ŝi devas demandi vin mem." respondis Yulin.
"Kion li diris al vi?
"Li certe jam venis se li diris pri la alveno. Krome, li diris nenion alian." Yulin respondis honeste.
"Vi ja estas vere stulta monaĥo!" Cuiyu malestime insultis Yulin, arogante per la potenco de la ĉefministro same kiel Cuihong iam faris antaŭe.
Post la forlaso de Cuiyu, Yulin rigardis ŝian dorson kaj suspiris pretervole, "Jen estas memopiniita inteligenteco de homoj!"
Poste nelonge, la aroganta Cuiyu revenis kaj diris al Yulin:
"Monaĥo! La fraŭlino sendis Cuihong por paroli kun vi. Elvenu!"
Yulin aplombe iris el la malgranda domo.
Kiam Cuihong ekvidis lin, ŝi tuj genue kapkliniĝis al li:
"Majstro! Vi jam alvenis delonge!" Ŝi jam konis multe da budhismajn etiketojn per la influo de Yulin kaj la instruo de Fraŭlino Wang.
"Ne longe. Estas sufiĉe bone, ke mi iom ripozis tie ĉi.
Cuihong sin turnis kaj rigardis al la kvar knabinoj:
"Vi ne akceptis la Majstron ĝentile kaj eĉ diris, ke li ankoraŭ ne venis! Mi raportos al la fraŭlino kaj vidos, kion vi diros al ŝi!" Ŝi timigis ilin per sia hierarkia aŭtoritato kaj la servoknabinoj senĉese tremetis senparole kun la mallevita kapo.
"Ne kulpigu ilin. Ili ne konas min kaj mi ne diris mian nomon al ili." Yulin prenis la kulpon sur sin.
"Majstro, Fraŭlino atendas vin maltrankvile, do bonvolu tuj alveni." Cuihong memoris la maltrankvilan fraŭlinon.
"Ne, mi devas saluti Ĉefministron unue."
Cuihong kondukis Yulin al la salono.
"Kial vi portas tiun malnovan veston, Majstro? " Vidinte la eluzitan veston, Cuihong flustris al Yulin.
"Vestoj nur servas por kaŝi honton kaj protekti homon kontraŭ malvarmo. Vestoj funkcias same ĉu ili estas novaj aŭ eluzitaj. Gravas la virto kaj karaktero, sed ne noveco de la vestoj. Krome, mi surportis tiun ĉi veston nur dum kvinjaroj kaj ĝi ja estas sufiĉe bona."
"Sed hodiaŭ estos solena ceremonio de la fraŭlina monaĥiniĝo. Multaj gravaj honoraj gastoj ĉeestas ĝin kvankam la ĉefministro tute ne elsendis invitilojn. Estas ne dece surporti tiel malnovan veston." Cuihong ne konsentis kun Yulin.
"Tute prave vi diris. La mondanoj ŝatas brilajn eksteraĵojn." li respondis sekve. Li opiniis, ke ne estas konvene paroli longe kaj detale.
Dum Cuihong kondukis Yulin preteriri la budhan halon, Yulin faris tri profundajn adorkliniĝojn antaŭ la budha statuo. Li rimarkis la luksan konstruaĵon de la monaĥinejo, kiun la ĉefministro konstruigis por sia filino en tri monatoj. Vere grandan penon li faris.
La intervidiĝo de Yulin kun la ĉefministro en la akceptejo ne estis tiel embarasa. Post kiam la ĉefministro faris prezenton inter Yulin kaj la gastoj, li komentis: "Vere admirinda estas la monaĥo, kiu povas rezisti riĉecon kaj tentojn!"
Aŭdinte la vortojn de la ĉefministro, iuj gastoj fiksis sian respektoplenan rigardon al Yulin, dum iuj aliaj dubeme fiksis sian rigardon al li iom pli longe. Cuihong grimacis al Yulin ĉe la flanko, sed Yulin intence ignoris ŝin kaj ne tuj iris renkonti la fraŭlinon.
Kiam venis la horo por la monaĥiniĝa ceremonio, ĉiuj gastoj kunvenis en la Granda Halo de la Budho. Fraŭlino Wang genuiĝis sur la kuseno en la centro de la halo dum Yulin staris antaŭ ŝi tenante razilon en la mano. Post la ĉanto pri incensofero, li faris tri tranĉojn je ŝia hararo kaj diris samtempe:
"Malestigu ĉian malbonon je la unua tranĉo.
"Plenumu ĉian bonon je la dua tranĉo.
"Savu ĉiujn estaĵojn je la tria tranĉo.
Post la diro kaj ago de Yulin, la monaĥoj kaj monaĥinoj ambaŭflanke ĉantis:
"La ora razilo tranĉis la denaskan hararon,
Foriginte malpurigan korpon de kleŝo.
Monaĥina aspekto aperas kun razita kapo kaj tinkturita robo,
Jen grandulo sub la sidejo de la Darma Reĝo."
Dum la nigraj haroj falis sinsekve sur la teron, Yulin montris neniun emocion, kaj Fraŭlino Wang restis senmova kun la klinita kapo. Tamen, ĉiuj spektantaj nobelinoj ne plu povis deteni siajn larmojn. Fakte oni devas senti ĝojon kaj admiron vidante iun fariĝi monaĥo aŭ monaĥino, ĉar tio ja estas bona konduto forlasi la suferon al feliĉo. La monaĥiniĝo de Fraŭlino Wang garantios al ŝi vivon liberan kaj pacan. Tion ja kaŭzas ŝian profundaj bonecoj. Tamen tio estis nur plaĉa diro. La virinoj ja ne estis tiel prudentaj. Kiam ili vidis la dehariĝon de Fraŭlino Wang, ili suspiris kun larmoj kaj nazmuko pro bedaŭro, ke ŝi rifuzis la ĝuon de la monda feliĉo. Multaj pensoj de la virinoj ja estas malfacile kompreneblaj por la aliaj.
Kvankam Yulin mienis aplomba pri la monaĥiniĝo de Fraŭlino Wang, tamen li ne sentis neniom da emociiĝo en la koro. Yulin estis juna kaj sensperta pri la mondaj aferoj, tamen li ĉiam opiniis, ke junulinoj ne devus monaĥiniĝi. Tamen li ne kapablis savi la fraŭlinon falintan en la kirlan akvon de amo, do li malfermis tiun vojon el la malfacila situacio. Kaj krome, Julin sekrete esperis la monaĥiniĝon de Fraŭlino Wang. Ĉar laŭ lia opinio, en la budhisma samgo ekzistis multe da monaĥinoj, kiuj nominale estas la disĉiploj de la kompatema Budho Ŝakjamunio, tamen ili fakte dronis en konfuza sonĝo. Plejparte el ili faris matenajn kaj vesperajn ceremoniojn, sed preskaŭ tute ne zorgis pri budhismo nek pri la prosperigo kaj disvastigo de budhismo en la mondo. En ilia "ok-konscia kampo" simple ne ekzistis tia semo. Eĉ iuj malmultaj montris iom da fervoro pri la vivo kaj morto de budhismo, tamen ili opiniis, ke la respondecon "porti la heredaĵon de Tathagato" devas plenumi nur la monaĥoj (bikŝuoj). Tial dum pli ol mil jaroj de ĉina budhismo, la brilajn historiajn paĝojn preskaŭ ekskluzive skribis la monaĥoj.
La monaĥinoj (bikŝunioj), kiel parto de la ĉina virina socio, kun neegala statuso kompare al viroj, ofte suferis diskriminacion ankaŭ en la budhisma kampo. La budhisma institucio mem ne agordis al ili rangon egale al monaĥoj, kaj la monaĥinoj historie neniam strebis por sia propra digneco.
Nun, Yulin esperis, ke Fraŭlino Wang povos stari kiel blanka gruo inter kokinoj, ĉar ŝia eksterordinara inteligenteco, kune kun favoraj vivkondiĉoj, ebligos al ŝi fari ion vere gloran ambaŭ por budhismo kaj la virina komunumo. Tial li proponas al ŝi monaĥiniĝon, transformante sian individuan amon al ŝi en sindonemon por tuta budhismo kaj ĉiuj virinoj.
Dum la forrazado de siaj haroj, Fraŭlino Wang tenis la kapon malalte klinita kaj la okulojn fermitaj. Ŝi deziris rigardi Yulin, por montri sian decidemon pri la monaĥiniĝo, sed la solena etoso detenis ŝian agon. Ŝi ne povis distingi, ĉu ŝi spertas ĝojon aŭ malĝojon. Ŝi nur sciis, ke ŝi fariĝos monaĥino laŭ instrukcio de Majstro Yulin. Ŝi fariĝis monaĥino laŭ sia volo por sin liberigi de la peza ŝarĝo de la suferoj en la mondo por amo al Yulin kaj por kuraĝa akcepto de nova vivo kiel budhisma novulino.
Antaŭ la ceremonio, Yulin donis al ŝi la novan nomon "Xingqun " (Vekanto de Amasoj), signifante, ke ŝi ne nur vekos sin mem, sed ankaŭ vekos la aliajn.
Post la monaĥiniĝa ceremonio, Fraŭlino Wang estis akompanata al kvieta ĉambro por ripozo.
Fraŭlino Wang petis Cuihong bone prizorgi Yulin kaj reteni lin pli da tagoj kiam la gastoj disiros, por peti de li instruon pri multaj demandoj. Sed tio preskaŭ kaŭzis al Yulin kalumniiĝon!
=========================================================
(十一)金刀剃下娘生发
严寒的冬天去后,穿梭射箭似的时光不停的在前进,这又是百花齐放的春天了。到处的枝头都是增添了绿意,到处的原野都是灿烂的深紫与金黄。
玉琳这一天早上起来,做完功课,向师父天隐老和尚以及客堂里的知客师和纠察师请了两天的假,预备赶去千华庵参加王小姐的出家大典。
自从去冬翠红见了玉琳之后,把玉琳的话转告给王小姐,说如要见面的话,除非等到她决意出家的时候。
在这一段期间,王小姐和玉琳曾有数度的信札来往,每当翠红把王小姐的芳笺送给玉琳的时候,玉琳看到那些像行云流水的言词,看到她出家坚决的意志,心中也非常欢喜,因为他觉得王小姐毕竟是一个“认识迷途归觉路”的人!
起初,王小姐要玉琳参加她出家的仪式,玉琳也曾再三的推辞过的,他也知道王小姐是深具善根,但王小姐终究也是一个人,他们过去曾行过结婚大典,曾同拜过天地,而现在王小姐出家,虽是一件解脱烦恼的可喜大事,但是,在举行出家仪式的情形之下,多情善感的王小姐,可能又要引起伤感,加之,王小姐决定她终身大事而行出家的隆重典礼,她的父母和一些亲戚都会在座,那时候和他们见面又该说些什么话呢?他想到这些,曾决意不拟参加,可是,王小姐又非要他看着她出家不可,剃度的师父,她一定要玉琳慈悲接受。玉琳推辞不了以后,觉得师兄玉岚说的话不错,度人就要度到底,所以只得勉强的承认。
在玉琳预备从寺中动身的时候,心中曾为穿的服装打算了一会,他有一套王小姐送给他的棉僧袍,这件棉僧袍不但是新的,而且质料也好,可是现在是暖洋洋的春天,棉僧袍早就脱去了。就算现在的气候还可以穿棉僧袍,玉琳也不会穿这件衣服去参加的。他除此之外,再没有第二件像样的僧衣了。不过,玉琳并不是因为没有体面的衣服而着急,即使有的话,他也决不会穿的。他以为在这种典礼场合之下,如果穿一件新衣服,故意装饰得美观,使别人见了,还以为自己有什么企图。僧人有僧人的本色,他这一天特意的穿了一件破衲袄而起程向千华庵去了。
玉琳到了千华庵的时候,已经有很多的人进进出出,寺门口站了四个ㄚ鬟迎接宾客,这些ㄚ鬟都是王小姐的父母因为她出家而买来服侍她的。今天,就叫她们招待来宾。
当玉琳正要跨进寺门,这四个ㄚ鬟把他从头上一直到脚下打量了一番,都娇声似的申斥道:“你是哪里来的和尚?”
“呵!我是从磬山崇恩寺来的!”玉琳无意地看了看这四个女孩子。
“你是磬山崇恩寺来的?是不是玉琳师父叫你先来报信的?玉琳师父怎么到这时候还不来?”原来这些ㄚ鬟看到年轻的玉琳,看到他穿了这破旧的衣服,都误会的把他当为玉琳的侍者!
玉琳给她们这一问,起初真弄得瞠目结舌好一会,跟后他就知道这是她们的误会。她们以为听说玉琳是堂堂的万金和尚,万金和尚哪里会穿这样破旧的衣裳,玉琳因此心下就想道:这些女孩子为什么看人时都看衣服的好坏而不看其他的一切,假若把一套皇上的龙袍穿在木头人的身上,她们将来是不是就会和木头人结婚呢?
玉琳又再这样地想着:人生本来是和演戏一样,只要装扮一下,时而做人的子女,时而又做人的父母。她们既然把我看成是玉琳师父报信的侍者,我何不就照她们所吩咐的扮演一番呢?
玉琳这样一想,因此就随口回答道:
“玉琳师父大概就来了吧!是不是会嫌误了时间呢?”
“既然玉琳师父马上来,你就不要噜苏罢!”四个ㄚ鬟中有一个叫做翠玉的ㄚ鬟傲慢地说:“这时相爷和一些来观礼的亲友以及各处来的大和尚在客厅上谈话,小姐给我们的翠红姐姐服侍在后楼休息,你可不要随便乱跑,这里有一间小房子,你到那里面去坐一会!”翠玉说后,还用手往左面的那间小房子指了一下。
玉琳没有再说什么,他以为向这些人再多说些也没有用的,他只有为这些ㄚ鬟悲叹,已经做人的奴隶了,但还不知道惭愧,自以为好像很荣耀的样子,这是多么可悲哀的事!
玉琳走进那间小房子,举目一看,原来这是一些茶房仆人睡觉的地方。
玉琳盘起腿子,闭目静坐起来。
玉琳静坐在这间小房子中,没有人理睬他,也没有人倒一杯茶给他吃。一会,那个叫翠玉的ㄚ鬟走来说道:
“我们的小姐叫翠红姐姐来问你们的玉琳师父怎么到这时候还不来?”
“我不知道,这要问你们才对!”玉琳回答。
“玉琳师父是怎样吩咐你来的呢?”
“他说来就来了,他没有吩咐过人!”玉琳又再老老实实地回答。
“你真是一个很笨的和尚!”翠玉ㄚ鬟,和当初的翠红一样,仗着宰相府中的权势,摆出她们可怜的臭架子,很轻视地讥骂玉琳。
翠玉走了以后,玉琳看看她的背影,不觉悲叹道:“这就是人类自以为是的聪明!”
过了一会,那个傲慢的翠玉又来了,他向玉琳说道:
“和尚!我们的小姐派翠红姐姐来问你的话,你赶快出来!”
玉琳毫无表情地走出那间小房子。
翠红一看到玉琳,赶快跪下来就是一个头:
“师父!原来你早就来了!”现在的翠红,受玉琳人格的感召,和觉悟后小姐的教诲,她对佛教的规矩,真是懂得很多了。
“来了也不久,在这里休息一会也好”。
翠红转过脸来看看四名小ㄚ鬟:
“师父驾临,你们都不好好迎接招待,还要说没有来,我替你们告诉小姐,看你们如何交代!”翠红以她的老资格,把几个新来的ㄚ鬟吓得低头无语,全身颤抖不停。
“这不怪她们,她们不知道我来,是我没有告诉她们的名字。”玉琳把过失往自己身上一揽,解围着说。
“师父!小姐等急了,赶快来吧!”翠红想起了焦急着的小姐。
“不!”玉琳说:“让我先去见一下王相爷才好。”
翠红带着玉琳向客厅走去。
“师父,你今天怎么穿着这件破烂的衣裳?”翠红看见玉琳这件破烂的装束,也不禁低低地向他问道。
“衣服不过是遮羞和御寒,穿好穿坏都是一样。一个人要重在德性和人格上修养,衣履的好坏,与德性人格一点关系没有。而且,我身上的这件衣服还很好,穿了还不到五年。”
“今天因为是小姐出家的隆重典礼,相爷虽没有发帖子请客,但来观礼的贵宾并不少。穿破旧的衣服,那终是有点不体面。”翠红很不以玉琳的说法为然。
“你的话不错,世人都欢喜金玉其外的!”玉琳幽默地也是附和着说,他以为在这种场合之下,是不宜高谈阔论。
翠红带着玉琳经过佛殿时,玉琳到佛殿里向佛像顶礼三拜。他这时注意看了看千华庵的建筑,真是够得上富丽堂皇,王宰相在三个月中为他的爱女修建这座尼庵,的确是费尽心机。
玉琳见到王宰相的时候,场面并不怎样尴尬,他把玉琳和客人们一一的介绍以后,他还称赞玉琳说道:“一个出家学道的人,能甘于淡泊,财利不能惑动其心,真是可佩!”
那些贵宾听完王宰相的话,有的对玉琳投射过来敬重的目光,有的怀疑似的多看了玉琳几眼。玉琳坐了一会,翠红在旁边扮着鬼脸,玉琳当作没有看到的样子,并未起身去和小姐相会。
举行剃度典礼的时间到了,所有来参加王小姐出家仪礼的人都集中在佛殿中,王小姐跪在中间的蒲团上,玉琳站立在她的前面,手上拿了剃头刀,等到两边的出家僧尼们唱好香赞后,在王小姐的头上剃了三刀,并且向王小姐说道:
第一刀:断除一切恶
第二刀:愿修一切善
第三刀:誓度一切众
玉琳说后,又由两边的出家师父们唱道:
金刀剃下娘生发,
除却尘劳不净身,
圆顶方袍僧相现,
法王座下大丈夫。
当王小姐的乌丝一根根的落到地上的时候,玉琳的脸上一点表情也没有,王小姐则低着头一动也不动,在旁观看的那些贵族的妇女,倒个个都掉下了眼泪,本来,见到别人能剃发出家,正是离苦得乐的好事,应该要欢喜羡慕才对,可是,他们口头上都说得好听,王小姐的出家,能够从此去过清净自在的生活,这都是她的善根深厚。而女人毕竟是女人,当她们亲见到王小姐落发的时候,却又眼泪鼻涕的连声叹气,为王小姐不去享受所谓红尘之福惋惜起来,女人有很多的心思真是别人很不容易了解的。
玉琳对于王小姐的落发出家,从他的脸上虽然看不出什么表情,而他的心中可又不无感慨,玉琳的年龄虽然很轻,世故虽然不深,但他始终对于年轻的女孩子出家是不同意的。自己因为没法把陷落在爱情漩涡中的王小姐救出,所以才从没有办法中开出这条路来,同时,在玉琳的心中,对于王小姐的出家,也寄予一个很大的希望。因为在他觉得,佛教僧团中拥有极大多数的出家的女人,她们名义上虽然是都做了觉世救人的释迦牟尼佛的弟子,而她们本身却好像沉迷在糊涂的梦中,她们大多数在寺院中除了早晚课诵以外,很少关心佛教,怎样让佛教兴盛流传在世间?在她们八识田中根本就没有这一粒种子。即使极少数的有关怀到佛教存亡的热忱,也都以为挑担如来家业的责任应该由比丘去负,所以,一千多年来的中国佛教里那些光辉灿烂的历史,大都是比丘们写下来的。比丘尼是中国社会女性群中的一份子,中国女性的地位没有和男性平等,佛教界的女众也常会遭受人们的几分歧视。佛教的制度没有把比丘尼列入和比丘同等的地位,做比丘尼的也从没有说为自己的地位来奋斗争取!现在,玉琳对王小姐的希望,希望她能像一只白鹤在鸡群中站起来,因为以王小姐的聪明才智,加上先天的环境,很可能为佛教以及为她们的本身,做一点轰轰烈烈的事业来,所以他才提议她出家,他把对她的一念爱心扩展到整个佛教身上去,推到整个女众的身上去。
王小姐在剃发的时候,低着头,闭着眼,她很想看看玉琳,意思是告诉他:“你看我毕竟是出家了!”她心下这样想,但她给佛殿上隆重庄严的气氛压得不敢有所表示,她这时心中分辨不出是悲是喜,她唯有觉得自己出家是玉琳指示的,今天能如愿以偿,她像释去了一付重担子,为了世间上毕竟都是苦,为了她还爱玉琳,这只有勇敢的去迎接新的生活,做一个佛化的新人。
王小姐出家大典举行过以后,玉琳替他取的法名叫做“醒群”,意思是今日的王小姐,不但是自己能够觉醒,而且将来她也能令别人觉醒。王小姐接受法名以后,给人搀扶到静室中去休息,她招呼翠红去好好的招待玉琳,当众贵宾要去的时候,务必要请他留在这儿几天,她还有很多的问题要请教他。翠红当然听小姐的吩咐,可是玉琳竟因此差点儿蒙受了不白之冤!
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- 玉琳国师第一章世译稿 (第五校对稿,请多指教) -
Miaohui,
2025-08-06, 11:51
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Kapro,
2025-08-07, 15:04
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Miaohui,
2025-08-08, 16:46
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2025-08-09, 18:44
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? - Miaohui, 2025-08-14, 15:09
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2025-08-09, 18:44
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Miaohui,
2025-08-08, 16:46
- 玉琳国师第二章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-08, 16:40
- 玉琳国师第三章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-18, 15:10
- 玉琳国师第四章世译稿 (第五校对稿,请多指教) -
Miaohui,
2025-08-19, 23:12
- 需面对现实 - dalianjasco, 2025-09-01, 16:55
- 玉琳国师第五章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-21, 11:00
- 玉琳国师第六章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-25, 11:24
- 玉琳国师第七章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-26, 04:00
- 玉琳国师第八章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 10:45
- 玉琳国师第九章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 15:10
- 玉琳国师第十章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 16:28
- 玉琳国师第十一章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 06:26
- 玉琳国师第十二章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 10:35
- 玉琳国师第十三章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 14:58
- 玉琳国师第十四章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 03:39
- 玉琳国师第十五章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 04:42
- 玉琳国师第十六章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 09:12
- 玉琳国师第十七章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 11:57
- 玉琳国师第十八章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 15:17
- 玉琳国师第十九章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-30, 04:34
- 玉琳国师第二十章世译稿 (全文完,请多指教) - Miaohui, 2025-08-30, 06:38
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Kapro,
2025-08-07, 15:04