玉琳国师第九章世译稿 (第五校对稿,请多指教)
9. Estas ankaŭ vi efektive!
La sekvantan matenon, Yulin partoprenis en la matena kunrecitado kiel kutime, sed lia menso tute ne povis koncentriĝi.
En lia penso ĉiam aperis la sankta figuro de Bodisatvo Vedo kun diamanta klabo en la mano kaj milita kostumo sur la korpo. Li konstante rememoris la vortojn de sia darma fratulo, ke li hodiaŭ renkontos Bodisatvon Vedo. Sed ĉu la reala figuro de Bodisatvo Vedo aspektus kiel la statuo en la monaĥejo?
La sono de la ligna fiŝo por la sutra recitado aŭdiĝis kiel senĉesa riverfluo; la sanktaj nomoj de la Budhoj melodie resonis kiel harmonia muziko. En la pasinteco Yulin kutime profunde emociiĝis de tio. Sed hodiaŭ, li nur deziris, ke la matena servo finiĝu rapide, ĉar li urĝe sopiris vidi la veran figuron de Bodisatvo Vedo.
Finfine finiĝis la matena kunrecitado. Yulin eliris el la Halo de la Budho kaj sin direktis al la halo de Bodisatvo Vedo. La orienta ĉielo ĵus komencis ruĝiĝi. Steloj dense kovris la ĉielon kiel ŝakpecoj, kaj malvarma lunarko pendis supre sole kaj silente .
Yulin faris tri adorkliniĝojn al la statuo de Bodisatvo Vedo, poste genuiĝis kaj mallaŭte preĝis: “Ho Bodisatvo, vi protektas la darmon en tri la mondoj, kaj ĉiuj respektas vin. Mi senfine dankas vin pro la manĝaĵoj kaj vestoj. Mi estas juna kaj havas malmulte da virto, kiel mi meritas vian favoron? Mia darma fratulo Yulan diris, ke hodiaŭ tagmeze mi povos vidi vian veran figuron sur la ĉefa vojo antaŭ la monaĥejo. Bonvolu instrukcii min, la naivan!”
Dum li tiel preĝis, subite aŭdiĝis akra voĉo post li: “Ne, ne! Mi diris hieraŭ, ke vi renkontos la Vedon donacintan al vi la manĝaĵojn kaj veston, antataŭ tiun ĉi bodisatvon Vedo gravuritan el ligno!”
Yulin supozis, ke io okazis. Li haste turnis sian kapon kaj vidis Yulan, lian darman fratulon!
Li trankviliĝis, alpaŝis kaj salutis la darman fratulon respektoplene: “Bonan matenon, Fratulo!”
“Kial vi faras tiajn sensencaĵojn?” malestime demandis Yulan kun la kapo entirita en la kolumo kaj manoj kaŝitaj en la manikoj.
Malvarma vento trafis la vizaĝon de Yulin, kiu rigardis Yulan per konfuziĝaj okuloj.
“Kial vi petas instrukcion de la muta statuo de bodisatvo?”
“Mi deziras vian plian instruon, Fratulo,” Yulin komprenis la vortojn de Yulan.
“La Budho jam eldiris ĉion bonan. Kia plia instruo necesas?” Yulan skuis la kapon entiritan en la kolumo.
“Tamen,” Yulin diris ne kontente, “ne ĉiuj homoj povas akcepti la veron diritan de la Budho. Ĉu ne gravas la instruo kaj gvido de bonaj spirtamikoj?”
“Ĉu ankaŭ mi estas bona spiritamiko? Ha ha!” La kruda kaj stulteca rido de Yulan fortimigis kelkajn birdojn en la arboj sur la balkono.
"Fratulo!" Yulin ekparolis denove kun respekte riverenca saluto: "En la pasinteco mi estis senscia kaj ofte min tenis malĝentile al vi, fratulo. Lastatempe mi ĉiam deziris peti pardonon de vi, sed ĉiufoje kiam mi vidis vin, vi estis tiel okupita. Vi, Fratulo, kun via alta spiriteco kaj granda virto, certe ne tenu la pasintajn aferojn en la koro."
"Kio pasinta kaj estonta? Ni eĉ ne havas tempon pritrakti la nunajn aferojn!" Yulan iom etendis sian antaŭe entiritan kapon. "Fratulo! Mi demandas vin: Kio estas la nunaj farindaj taskoj de monaĥoj?"
"Disvastigi la Budhisman doktrinon kaj savi la vivestaĵojn!"
"Ĉu vi jam disvastigis la budhisman doktrinon?"
"Mi ankoraŭ ne sufiĉe komprenas budhismon!"
"Ĉu vi jam savis la vivestaĵojn?"
"Se estos ŝanco mi tiel agos!" en la koro de Yulin aperis la diversaj scenoj, kiam li savis Fraŭlinon Wang.
"Fratulo! Estas ankoraŭ iom da tempo antaŭ la matenmanĝo. Rigardu, kiom freŝa estas la matena aero! Ni faru promenadon ekster la monaĥejo!"
Yulin kapjesis kaj sekvis Yulan.
Estis la unua fojo, ke la du darmaj fratuloj kune marŝis tiel harmonie. Ankaŭ unuafoje Yulan ne plu aspektis kiel freneza monaĥo.
Ili haltis ĉe lageto antaŭ la pordo de la monaĥejo.
"Fratulo!" Yulan intime parolis: "Vi diras, ke vi devas unue kompreni la budhisman doktrinon antaŭ ol disvastigi ĝin. Sed mi pensas, ke eble vi neniam vere komprenos ĝin ĉar oni nur povas ĝin kompreni dum ili disvastigas ĝin. Ĉu vi kredas, ke oni povas atingi la Veron simple enferminte sin en turosimilaj monaĥejoj konstante foliumante la malnovajn librojn?"
"Prave! Tia maniero nur ebligas ilin kompreni la surfacon de la budhisma Darmo, sed ne ĝiajn verajn esencon kaj funkcion!" Yulin respondis laŭ la penso de Yulan.
"La vera budhismo ne estas aparta de la vivestaĵoj. Oni devas lerni kaj praktiki la budhisman doktrinon inter la popoloj. Ĉu vi scias, ke nuntempaj budhanoj emas sinteni de la vivestaĵoj?"
Yulin kapjesis, agnoskante la vidpunkton de sia fratulo.
"Vi diras, ke vi savos vivestaĵojn kiam vi havos ŝancon, sed fakte ĝis nun vi ankoraŭ ne savis eĉ unu el ili. Imagu iun falintan en la akvon," Yulan montris la lageton per sia fingro, "por savi la droninton, vi devas tiri tiun el la akvo for de la mortiga profundo. Nur tiel vi povas efektive savi lin. Sed vi ne faras tion. Kiam vi vidas la vivestaĵojn baraktantajn en la fluo de amo, deziro, vivo kaj morto, vi nur havas kvinminutan volon por savi ilin. Vi levas nespireblajn vivestaĵojn dronantajn en la akvo ĝis la surfaco por ke ili ŝanĝu spiron, sed tuj post la rigardo al ili, vi denove metas ilin en la akvon kaj trankvile foriras libere kaj senzorge. Ĉu vi nomas tion savo al la vivestaĵoj?"
La vortoj de Yulan trafis la koran malsanon de Yulin. Yulin klinis la kapon senparole pro honto.
"Poste vi devos savi homojn ĝis la fino anstataŭ demeti ilin dume!" La tono de Yulan ŝajnis ordonema.
Yulin komprenis, ke la Yulan aludis lian viziton en la rezidejon de Ĉefministro Wang kiel bofilo. Li konsciis, ke kvankam li konvertis Fraŭlinon Wang kaj resanigis ŝin, tamen li ne sukcesis tute liberigi ŝin el la maro de amo kaj pasio.
La homa amo estas denaska kleŝo ne facile forigebla per simplaj vortoj. En la nupta nokto, Yulin kortuŝis Fraŭlinon Wang per siaj paroloj, por ke li revenu al la monaĥejo kaj estu pura kiel blanka jado. Tamen, en la koro de la fraŭlino ankoraŭ restis la amo al li. Yulin klare sciis tion en sia koro.
Yulin ne tute povis forgesi la ameman kaj ĉarman Fraŭlinon Wang, sed li klopodis por la tuta forgeso ĉar li sciis la magian forton de tento el amo. Malgranda sengardemo povus kaŭzi eternan bedaŭron, do kiel li povis ne singardi kontraŭ tio? Yulin ĉiam tenis en sia koro la principon "Bodisatvo timas la kaŭzon dum vivestaĵoj la konsekvencon."
Nun, aŭdinte la parolojn de Yulan, li komprenis, ke li tiris Fraŭlinon Wang super la akvon, kaj denove remetis ŝin en ĝin post rigardo al ŝi anstataŭ perfekte savi ŝin el la maro de sufero. Sed kiel li povus efektive savi ŝin el la sufero? Li volus demandi al la ĉielo, sed ĝi silentis; li volus demandi al la nuboj, sed ili forflosis. Yulin denove dronis en profunda konfuziĝo.
Estis ege malvarme en la vintromezo, precipe en la frua mateno kiam Yulin parolis kun sia darma fratulo. Tamen Yulin sentis nur maldikan nebulon en sia koro anstataŭ la malvarmon sur la korpo. Li ne kaŝis sian kapon en la kolumo kiel sia darma fratulo. Kelkaj flavaj folioj defalis de la preskaŭ senfoliĝintaj sterkuliarboj ĉe la lageto kaj flirtis sur lian korpon. Li frapetis la freŝe novan robon por forigi ilin.
"La monaĥa robo tute nova certe donas al vi senliman varmon," diris Yulan, rigardante lin de la kapo ĝis la piedoj.
"Pro tio mi devas danki al la protektanta Bodisatvo Vedo."
"Ve!" Yulan suspiris. "Jen vi denove menciis Bodisatvon Vedo!"
"Ĉu vi ne diris, ke mi povos vidi Bodisatvon Vedo hodiaŭ?" Yulin fiksrigardis sian fratulon konfuzite.
"Jes, vi povos vidi vian patroninon, kiu sendis al vi veston kaj manĝaĵojn," respondis Yulan, ĉiam evitante la vorton "Bodisatvo". Kvankam Yulin estis saĝa, li tute ne komprenis la kaŝitan signifon.
Yulin neniel komprenis la aludon de la fratulo, tamen li trankviliĝis kaj ne plu dubis pri tio.
"Tak! Tak! Tak!..." La sonorado por matenmanĝo aŭdiĝis el la monaĥejo. Jam tagiĝis.
"Estas tempo por matenmanĝi, Fratulo!" diris Yulin.
"Manĝi! La homoj estas okupataj pri manĝado en la tuta vivo. Kvazaŭ ili naskiĝus nur por manĝi. Krom manĝado, ŝajnas, ke nenio alia ekzistas por ili!"
Aŭdinte la parolon de la darma frato, Yulin ruĝiĝis. Li sciis, ke li diris tro haste.
"Reiru por manĝi. Mi havas iom da aferoj por fari ekstere." Yulan diris kaj foriris kun la entiriĝinta kapo kaj kurbigita talio sen atendi la respondon de Yulin.
Rigardante la foriĝantan figuron de Yulan, Yulin trovis, ke sento de nescieco penetris lian bruston.
Liaj pensoj koncentriĝis sur lia darma fratulo. La kondutoj de Yulan estis precipe misteraj lastatempe. Li havis neniun okupon en la monaĥejo kaj neniu kontaktiĝis kun li. Ĉiuj rigardis lin kiel frenezan stultulon, kaj neniu respektis lin. Ŝajnis, ke nenio en la mondo koncernis lin krom la manĝo, dormo kaj vagado. Antaŭe Yulin ne nur malrespektis, sed eĉ tre abomenis lin. Post la kopiado de “la Lotusa Sutro”, li eksciis, ke Yulan estas eksterordinara monaĥo. La instruisto diris, ke li estas bodisatvo de mahajana budhismo kaj intence kaŝas sian veran atingon per malgrandaj mankoj. Ekde tiam Yulin ĉesis malestimi lin. Sed post kiam Yulin ŝanĝis sian sintenon kontraŭ Yulan, Yulan fariĝis despli pli mistera kaj lia spuro estis des malpli trovebla en la monaĥejo.
Kiam Yulin volis vidi lin, li ĉiam malaperis kiel en kaŝludo. Kiam oni ne plu bezonis lin, li subite aperis. Ĉe ĉiu renkontiĝo kun Yulin, li diris kelkajn mallogikajn vortojn kaj foriris malgraŭ ĉio. Yulin ne povis intermeti vorton eĉ kiam li volis paroli kun Yulan.
Rigardante la forirantan figuron ĝis ĝi malaperis ĉe la alia fino de la vojo, Yulin malgaje ekmovis siajn piedojn al la monaĥejo por matenmanĝi. Tiam li rigardis ĉirkaŭe kaj vidis, ke ĉie regas profunda kvieteco: silenta mateno, mutaj montoj, kvieta vojo kaj senbrua lageto. Li pensis, ke la homaj sentoj nature estas trankvilaj ignorante la feliĉon, koleron, malĝojon, ĝojon, maltrankvilecon kaj afliktiĝon, sed la homoj ne povas bone rilati kun la eksteraj aferoj, kaj pro la allogo de la eksteraj aferoj, ili perdas la mensan trankvilecon. Ekzemple, la kvieta montara arbaro perdas la kvietecon pro la briza blovo; la kvieta vojo perdas la kvietecon pro la malpezaj paŝoj; se oni ĵetas malgrandan ŝtoneton en la kvietan lageton, la akvo ankaŭ perdas la kvietecon. En la pasinteco Yulin estis naiva kaj simpla. Li tenis nenion malpuran en la pura menso. Kiam li kreskis, la maljusteca mondo, sufera vivo, malprospera budhismo kaj dekadenca samgo detruis lian mensan trankvilecon. Krome, la aferoj kaj vortoj de Fraŭlino Wang kaj Yulan ĝenas lian trankvilecon en la koro. Do Yulin sentis, ke li ne povas teni sin trankvila en la koro.
"Pordisto! Ĉu vi vidis la eliron de Yulan kaj Yulin?" aŭdiĝis la voĉo de la domzorganto loĝanta ĉe la pordisto, ĵus kiam Yulin iris en la monaĥejan pordon.
"Mi iris al la manĝejo por kaĉo tuj post la matena ceremonio. Strange, kiel ili povas eliri kune?" La pordisto demandis la domzorganton, ĉar laŭ ili, se iu irus kune kun Yulan, tiu certe fariĝus primokaĵo, des malpli por Yulin, kiu ĉiam abomenis Yulan.
"Ni ne scias, kian sekreton ili havas. "
"Mi vidis Yulan parolanta kun junulino ĉe la pordo du aŭ tri fojojn. Mi ne scias pri kio ili parolis."
"Jes! Ankaŭ mi vidis tion foje. La junulino ja estas bela. Kia honto, ke eĉ frenezulo povas sorĉiĝi de amo!" La domzorganto parolis kun bedaŭro.
Yulin intencis ignori la postdorsan babilaĉon kaj li transpasis ilin kvazaŭ li aŭdus nenion, tamen post momento, li aŭdis la fragmentoj de vortoj "Yulan", "junulino" kaj "amo", kaj pretervole haltigis siajn paŝojn kun scivolemo.
"Ĉiufoje la junulino parolis kun Yulan malproksime de la monaĥeja pordo. Evidente ŝi ne estas junulino el ordinara familio. Mi vidis nur ŝian profilon, kaj ŝajnis, ke mi iam vidis ŝin antaŭe. Bedaŭrinde mi neniam vidis ŝian fronton, do mi ne povas rememori klare pri ŝi." La portisto ĝojplene pavis pri sia eksterordinara rigardo.
"La junulino estas vere senprudenta. Kial ŝi tentas la frenezan monaĥon anstataŭ ĉasi la belan Yulin en nia monaĥejo?"
Yulin perdis la intereson pri iliaj paroloj kaj rapidigis la paŝojn al sia dormĉambro en la angulo de la budha halo.
Tiam li neniel povis subpremi sian malkontenton pri la mondo. Li pensis: "Kvankam mia darma fratulo foje ŝajnas freneza aŭ stulta, tio certe estas lia intenca afektado. Alie, kial ĉiuj liaj paroloj al mi enhavas tiel profundajn verojn? Eĉ nobla kaj eksterordinara sanktulo ankoraŭ suferas la mokojn kaj klaĉojn de la mondanoj, kie do ekzistas veraj distingoj inter la vero kaj malvero kaj inter la praveco kaj malpraveco?"
Li estis tiel kolera, ke li eĉ neglektis la matenmanĝon.
Laŭ opinio de Yulin, se la pordisto kaj domzorganto diris la veron, sendube ekzistas kaŭzo ĉe sia fratulo. Sed de kie venis tiu junulino? Yulin pensis pri tio, sed tute ne sukcesis trovi respondon.
Yulin balais kaj ordigis la tutan budhan halon. Kvankam estis tre frue, li timis maltrafi la renkontiĝon kun Bodisatvo Vedo, do li tre frue kuris al la ĉefa vojo antaŭ la monaĥejo kun sia pia kaj fervora koro por atendi. Sur la vojo, kutime estis malmulte da monaĥoj kaj laikoj krom dum la monaĥejaj festoj kiam amasiĝis pilgrimantoj.
La okuloj de Yulin senĉese fiksrigardis ĉiujn direktojn. Ju pli proksimiĝis la tagmezo, des pli streĉiĝis lia spirito.
Gracia figuro alvenis de malproksime.
"Tio certe estas virino. Mi ne rigardu al ŝi! Kiel hontinde se Bodisatvo Vedo venus de malantaŭo kaj vidus tion!" Post tiu penso, Yulin sin turnis al alia direkto.
Ne longe poste, aŭdiĝis paŝoj kaj voĉo malantaŭ li:
"Sinjoro Bofilo!... Ne!... pli honora monaĥo!... Ne!... Majstro Yulin! Vi... vi... vi estas ĉi tie!"
Yulin turnis sin kaj pretervole kriis mirigite: "Ho! Cuihong! Estas ankaŭ vi efektive!"
=========================
(九)原来还是你!
玉琳第二天早上起来,人虽然是在照往日一样的做着规定共修的早课,但他的心无论如何不能安静下来。
在他的脑海里,老是显出一个身着戎装手执宝杵的韦驮菩萨圣像,他时刻记着他师兄的话,他今天可以见到韦驮菩萨了,但韦驮菩萨的真身不知是否和这供奉的一样?
诵经的木鱼声,像不休息的江水;佛号的梵音,像那悠扬的音乐;在往日,这些是最易为玉琳所感动的。可是,在今天,玉琳很希望早课快快做完,因为他很焦急地盼望着早点能够见到韦驮菩萨现的真身。
好容易,早课总算做完,玉琳从大雄宝殿出来,想到前面的韦驮殿来礼拜韦驮菩萨,这时候,东方刚发出晨熹的微光,满天的星斗,像棋子一般的还密布在高空,一轮弯弯的下弦寒月,孤单的,寂静的高挂在天上。
玉琳在韦驮菩萨像前拜了三拜,又跪在他的座前轻声地祝祷:“菩萨!人都说你是三洲感应,护持佛法,谁都愿恭敬礼拜你。你前次送我的衣食,真叫我感激不尽!玉琳年轻德浅,哪能受得起菩萨的这些好意?师兄玉岚说,今天近午的时候,我在寺前的大路上,就可以见到菩萨的真身,那时候,还望菩萨多多指示愚蒙!”
玉琳正在这样祷告的时候,忽然身后起了尖锐的怪叫:“不行!不行!我昨天是说你今天能见到送衣食给你的护法韦驮,不是说的这木头雕塑的韦驮!”
玉琳以为是出了什么事情,赶快的回头过来一看,原来是他的师兄玉岚!
玉琳放下了心,走过去向师兄打了一个问讯,口里并向师兄叫了一声“早安!”
“你怎么都做这些无聊的事?”玉岚缩着头,袖着手,很不屑似地问。
一阵寒风吹打在玉琳的脸上,玉琳翻起了怀疑的眼睛不懂似的望着玉岚。
“你要求这不说话的菩萨指示愚蒙做什么?”
“我很希望师兄多多指教!”玉琳懂得了他师兄的话。
“一切好话佛说尽,指教,有什么可指教呢?”玉岚摇了摇缩在衣领下的头。
“可是”,玉琳悻悻地说道:“佛陀所说的真理,毕竟不是人人都能接受的,善知识的开示接引,不是很重要吗?”
“我也是善知识吗?哈哈!”玉岚粗哑地傻笑声,惊动得息在丹墀里树上的几只鸟儿也醒来走了。
“师兄!”玉琳又是恭敬地一问讯:“过去玉琳无知,对师兄多有失礼之处,近来每想要向师兄忏悔,皆因见到师兄都是匆匆的,师兄道高德重,一定不会把过去的事记在心里。”
“什么过去和未来的,现在的事情还来不及处理。”玉岚把缩着的头伸了一下:“师弟!我问你,什么是现在出家人应做的事?”
“弘扬佛法,救度众生!”
“你把佛法弘扬了没有?”
“我还没有懂得什么!”
“你把众生救度了没有?”
“有机会我是这样做的!”玉琳的脑海中浮起了救度王小姐的种种事情来。
“师弟!吃早饭的时间还有一会,你看早晨空气多么新鲜,我和你到山门外去走走!”
玉琳点了点头,跟在玉岚的后面。
他们师兄弟,第一次这么默契的走在一起,玉岚也是第一次的不像是一个疯傻的和尚。
他们走到寺门前的一个池塘边停了下来。
“师弟!”玉岚亲切地喊了一声:“你说要懂得佛法才去弘扬,我想也许你永久不会懂得佛法,因为在弘扬佛法的时候,才能了解到佛法。天天关在象牙之塔的寺院里,日日在一些古书里翻来翻去,这样就能得到佛法了吗?”
“是的,这样只能了解到佛法的皮毛,而不能真正懂得佛法的受用!”玉琳顺着玉岚的意思说。
“真正的佛法是不离众生,修学佛法要到众生处去求,你知道现在学佛的人,都要离开众生吗?”
玉琳点点头,表示承认师兄的看法。
“你说你有机会就救度众生的,其实你至今一个众生都还未度。好比有一个人落在这个水里,”玉岚用手指了一指池塘里的水:“你要想来救这个落水的人,你应该要把他救上岸来,离开能淹死他的深渊,这样才能使他得救,但你现在并未这样去救度众生,你看到众生在生死爱欲的洪流中翻滚,你只发了五分钟救度众生的心愿,你把沉没在生死爱欲洪流里透不过气来的众生,提出水面看了一下,使他呼吸了一口气,又把他放到水里去,你逍遥自在地走了,你说,这样算是救度众生了吗?”
玉岚的话,说中了玉琳的心病,玉琳没有回答,惭愧得低下了头。
“你以后救人要救到底,可不能半途又放下了人!”玉岚的话,就像是命令似的口吻。
玉琳知道师兄这话,都是指着他到王相府中去招亲的那段事而说的,他想想这也是不错的,他虽然到王宰相府中去说服了王小姐,王小姐的病虽然给他医好了,但他并没有能使王小姐完全跳出生死爱欲的大海。
人间的爱情,本来是与生俱来的烦恼,并不是用三言五语说能断除就断除的,当初玉琳和王小姐洞房花烛夜的晚上,虽然用一席话感动了王小姐,使他又像白玉似的回到寺中去修行,但王小姐爱慕玉琳的一颗心并没有完全死去,这在玉琳的心里也很清楚地知道。
多情美貌的王小姐,玉琳当然并不能完全忘怀,但他又要努力地把她遗忘,因为他知道情网的魔力,一不小心,就会给它捆得紧紧,一失足成千古恨,所以,事先怎能不谨慎呢?“菩萨畏因,众生畏果”的道理,玉琳是常常记着的。
现在,玉琳听了玉岚的话,知道玉岚是说他把王小姐提出水面看了一看又放下去,并未把她救出苦海,但怎样才能把她救出苦海呢?他想问苍天,但苍天无语;他想问白云,但白云悠悠,玉琳这时候,又开始感到非常的困惑!
萧瑟严寒的隆冬,本来是极其寒冷的,何况玉琳和师兄谈话的时候,又是在一个隆冬的早晨。但此刻玉琳除了心中有一层薄薄的阴霾以外,身上并不感到寒冷,他并没有像他师兄一样,老是把头缩在衣领里。这时,池塘旁边快将秃光了的梧桐,有几片枯黄了的树叶掉落在玉琳的身上,玉琳用手扑了扑穿在身上的新僧袍,拂去了那几片枯黄的树叶。
“这件新僧袍,真带给你无限的温暖。”玉岚转移了一下目光,从玉琳的身上一直看到身下。
“这都得要感谢护法韦驮菩萨。”
“唉!”玉岚叹了一口气:“又是护法韦驮菩萨!”
“你不是说我今天可以见到护法韦驮菩萨吗?”玉琳惶惑地注视着他的师兄。
“不错,你今天是可以见到送衣食给你的护法。”玉岚的口中没有再说出“韦驮菩萨”四个字。虽然聪明的玉琳,也猜透不出师兄话中的玄机。
玉琳不知道师兄的话中有弦外之音,他放下心不再怀疑。
“梆!梆!梆!……”集合大众吃早饭的号令从寺里传来,天已经亮了。
“师兄!吃早饭了!”玉琳说。
“吃!人生一天到晚都是忙着吃,好像人生下来就是为吃饭的,除了吃,好像就再也没有其他的事一样。”
玉琳给师兄这么一说,知道自己的话说得太快了,不觉红起脸来!
“你回去吃饭吧,我还有点事情到外面去跑跑。”玉岚说后,也不等玉琳回答,缩头弯腰的就去了。
玉琳看看玉岚的背影,一阵茫茫然的感觉透过了他的胸际。
玉琳想到师兄,怎么近来特别显得这样神奇莫测,他在寺中既没有负什么职务,而且更没有和什么人有过往来,大家都把他当疯傻的人看待,没有一个人瞧得起他,他自己除了吃饭睡觉游逛以外,也觉得这个世界与他无关。过去玉琳非但瞧不起他,而且非常厌恶他。自从抄写《法华经》以后,才知道玉岚是一位不凡的人物;师父介绍,说他是大乘菩萨,外现小疵,他这才从此不敢藐视他。然而,自从玉琳改变了对玉岚的看法,玉岚就更神秘地在寺中来去的踪迹无定了。玉琳想找他,但他像捉迷藏似的不给你找到;你不找他,他又神奇似的忽儿出现在你的眼前。每当玉琳见了他,他说上没头没尾的几句话,就不管一切地走了。即使玉琳要想向他说什么,也不容易插口。
玉琳望着师兄的背影消失在路的那头,他才怏怏的移动脚步,预备回去吃早饭。这时,玉琳又看看四周,四周都是静静的,静静的早晨,静静的山林,静静的路面,静静的池水。玉琳想到,人的情感本来也是这样静静的,无所谓什么喜怒哀乐,忧愁苦恼,但因不善处理外面的境界,给外境诱惑得就不能静静的了。好比:静静的山林中有了微风吹动,山林就不能静静的了;静静的路面若有轻缓的脚步,路面就不会静静的了;静静的池水,若投下一颗细小的石子,池水就不能静静的了。过去的玉琳,天真无邪,纯洁的心灵上,一尘不染,等到他年龄稍长了,不平的世间,忧患的人生,散漫的佛教,没落的僧团,就一一的扰得他不能宁静了。再加上现在王小姐以及玉岚,他们的事,他们的话,都不能叫玉琳完全无动于衷,因此,玉琳觉得自己的情感就不能平静了。
“门头!你看到玉岚和玉琳出去了吗?”正在玉琳跨进山门的时候,门头师隔房的寥元师大着声音问。
“我一下早殿就到大寮里去打稀饭了。奇怪,他俩个怎么会一道出去呢?”门头又反问着寮元师,因为在他们的意思,如果有人和玉岚走在一起,这个人就是他们取笑的资料,何况这又是一向厌恶玉岚的玉琳。
“不知他们在搞些什么鬼?”
“我看到玉岚有两三次在门口和一个年轻的姑娘在谈话,不知是谈的些什么!”
“是的,我也曾看到过一次,那个姑娘长得挺不错呢,想不到这么一个疯疯傻傻的人,也会动了凡心!”寮元好像很惋惜似的。
玉琳本想不听这些背后之言,装着没有听到这些话就走了过去,但当他走了不远,“玉岚……姑娘……凡心……”,这些话传进了他的耳朵,他不觉好奇地停止了脚步。
“那个姑娘,每次都站得离山门远远地和玉岚讲话,看样子不是一个平常人家的姑娘,我只看到她的侧面,好像是过去见过的,可惜我没有看到她的正面。所以始终记不起来。”门头很高兴地卖弄自己不凡的眼力。
“那个姑娘也没有出息,我们寺中的玉琳师是多么漂亮,她不去追求,他怎么要来勾引那个疯和尚?”
玉琳觉得没有意思听下去了,加速了脚步,走进大雄宝殿角落上那个他睡觉的小房间里。
他这时无论如何按捺不住他对世间不满的情绪,他想到师兄虽有时疯疯傻傻,但这都是他故意装作的,不然,你看他对自己讲的话,怎么都会含有那么深的道理?一个不是庸碌的圣僧,尚要遭受人间的这些闲言闲语,讥嘲毁谤,世间上哪有什么真假和是非!
他气得连早饭也无心去吃。
在玉琳的看法,门头和寮元讲的话若是真的,他想,这其中师兄一定有他的原因。但这个姑娘究竟是从哪里来的呢?玉琳想来想去无法知道。
玉琳把佛殿上前后打扫整理了一下,虽然还早得很,但他怕误了时间见不到韦驮菩萨,所以他很早地就带着一颗虔诚恳切的心,跑到寺前的大路上去等待了。这一条路,除了香期放假,寺中人常常出入外,平时是很少有人经过的。
玉琳的眼睛不停的注视看四方,时间越接近中午,他的心情越紧张。
远处,有一个婀娜的身影走来。
“那一定是女子,我不要朝着她,若是韦驮菩萨从身后走来,被他见了,岂不难堪!”玉琳这样想了以后,就掉转头朝另外一个方向。
不多一会,玉琳的身后有脚步的声音和说话的声音响起:
“姑爷!不!万金和尚!不!玉琳师父!你,你,你在这儿?”
玉琳掉过头来一看不觉脱口惊奇地叫道:“呵!翠红!原来还是你!”
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- 玉琳国师第一章世译稿 (第五校对稿,请多指教) -
Miaohui,
2025-08-06, 11:51
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Kapro,
2025-08-07, 15:04
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Miaohui,
2025-08-08, 16:46
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2025-08-09, 18:44
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? - Miaohui, 2025-08-14, 15:09
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2025-08-09, 18:44
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Miaohui,
2025-08-08, 16:46
- 玉琳国师第二章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-08, 16:40
- 玉琳国师第三章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-18, 15:10
- 玉琳国师第四章世译稿 (第五校对稿,请多指教) -
Miaohui,
2025-08-19, 23:12
- 需面对现实 - dalianjasco, 2025-09-01, 16:55
- 玉琳国师第五章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-21, 11:00
- 玉琳国师第六章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-25, 11:24
- 玉琳国师第七章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-26, 04:00
- 玉琳国师第八章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 10:45
- 玉琳国师第九章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 15:10
- 玉琳国师第十章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 16:28
- 玉琳国师第十一章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 06:26
- 玉琳国师第十二章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 10:35
- 玉琳国师第十三章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 14:58
- 玉琳国师第十四章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 03:39
- 玉琳国师第十五章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 04:42
- 玉琳国师第十六章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 09:12
- 玉琳国师第十七章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 11:57
- 玉琳国师第十八章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 15:17
- 玉琳国师第十九章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-30, 04:34
- 玉琳国师第二十章世译稿 (全文完,请多指教) - Miaohui, 2025-08-30, 06:38
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Kapro,
2025-08-07, 15:04