头像

玉琳国师第十八章世译稿 (第四校对稿,请多指教)

作者 aŭtoro: Miaohui, 发表于 afiŝita je Friday, August 29, 2025, 15:17 (98天前) @ Miaohui

  (18) La Imperiestro Min Invitis

  Tempo pasis senbrue kiel fluanta akvo. La imperia instruisto Yulin loĝis sur la Monto Zhenjue, kie Xingdao kaj pli ol sepdek aliaj monaĥoj respektoplene sekvis lin. Ili vivis feliĉe kun unu instruisto kaj unu kredo. Xingdao kaj la aliaj strikte observis la monaĥan disciplinon, purigante siajn menson kaj konduton en la budhisma praktikado ekde la monaĥiĝo. La matena sonorilo kaj vespera tamburo de Monaĥejo Zhenjue resonis kiel ĉiela muziko en la montoj, vekante perditajn homojn por reveni al la ĝusta vojo. Imperia Instruisto Yulin ofte instruis ilin, banante ĉiujn en la kompatema lumo de la Tri Juveloj, kiuj estas la Budho, Darmo kaj Samgho. Tie ekzistis ne plu timo, sed nur sekureco; ne plu avido kaj kolero, sed nur paco kaj harmonieco. Tiel pasis ĉirkaŭ du jaroj.
  Iun tagon, Xingdao, la administranto de la monaĥejo, revenis el la urbo kaj raportis al Yulin:
  "Majstro, hodiaŭ ĉe la urba pordego de Anqing mi legis anoncon de imperiestro Shunzhi. Ĝi diras, ke pro sia intensa sopiro al la imperia instruisto, la imperiestro ordonas al ĉiuj regnaj oficistoj trovi kaj akompani vin per imperiaj veturiloj reen al la ĉefurbo."
  Yulin aŭskultis atente dirante nenion. Xingdao daŭrigis:
  "Majstro, dum ĉi tiuj du jaroj, krom aĉeto de necesaĵoj, ni malofte iris malsupren. Sed oni ofte diras, ke la Monto Zhenjue iam loĝata de rabistoj nun estas transformita de vaganta monaĥo. Ili laŭdas nian praktikadon kaj precipe la virton de vi. La famo tiel disvastiĝis, ke eĉ la prefekta estro de Anqing eksciis pri tio. Oni diras, ke li deziras veni viziti vin."
  Yulin ridetis kaj kapjesis, sed diris nenion. Kompreneble li jam delonge havis klaran decidon en sia koro.
  Iutage, Yulin kunvenigis la komunumon en la predikejon kaj diris kun afabla mieno:
  "Ni estas kunligitaj per la bona kaŭzeco, kaj vivas kune dum du jaroj. Vi ĉiuj kondutas tre bone, kaj vivas kontente en malriĉeco laŭ la Vojo. Mi estas tre kontenta pri via progreso en la spirita praktiko. Sed la celo por nia monaĥiĝo estas disvastigo de budha instruo kaj helpo al vivestaĵoj. Mi ne povas ĉiam resti kun vi kaj pli da aferoj atendas min. La nuna imperiestro deziras vidi min. Li antaŭe promesis 'elspezi dek jarojn por administri la landon kaj dek jarojn por prosperigi la religion'. Ankaŭ eksteraj kondiĉoj estas gravaj por prosperigi budhismon. Mi intencas ekiri al la ĉefurbo morgaŭ. Estos malbone, ke la lokaj oficistoj faros formalajn akompanojn kaj adiaŭojn se ili ekscios pri mi. Post mia foriro, vi devas praktiki kiel kutime kaj obei Xingdao en administraj aferoj. Mi jam diris al vi, ke mia instruisto jam maljuniĝis kaj malofte vojaĝas, sed mi havas darman fratulon Yulan, kies saĝo kaj praktiko estas pli profundaj ol la miaj. Se mi renkontos lin, mi petos lin veni por gvidi vin. Ne serĉu eksterajn rilatojn, nek diru, ke mi estas via instruisto aŭ vi estas la disĉiploj de la imperia instruisto. Monaĥoj devas forlasi ĉiajn pensojn pri potenco kaj prestiĝo."
  La vortoj de Yulin profunde kortuŝis ĉiujn. Sciante, ke ilia instruisto iros al la ĉefurbo por disvastigi budhismon kaj helpi vivestaĵojn, ili ĉiuj sentis kaj ĝojon kaj malĝojon.
  Yulin denove prenis sian normalan aspekton kun monaĥaj vesto kaj ŝuoj. Krom tio li nur portis la tri kasajojn kaj almozbovlon. Nenio aldoniĝis dum lia tempo kiel imperia instruisto en la palaco kaj ankaŭ nenio malpliiĝis post jaroj da vagado. Adiaŭinte la komunumon, li ne hastis al la ĉefurbo, sed daŭre instruis homojn laŭoportune, neniam malkaŝinte la fakton, ke li estas la imperia instruisto Yulin.
  Kvankam la distanco inter la Monto Zhenjue kaj Anqing estis nur kvartaga piedirado, Yulin piediris pli ol monaton, ĉar li ŝatis tranokti en monaĥejoj survoje, kaj kutime ekiris post unu nokto kaj du manĝoj en la monaĥejo.
  Kiam li atingis urbon Anqing, en loka monaĥejo li aŭdis ekscitan novaĵon: La prefekta estro de Anqing vizitis la Monton Zhenjue antaŭ kelkaj tagoj; la nova abato estas Majstro Yulan, la pli aĝa fratulo de imperia instruisto Yulin; la prefekta estro rifuĝis ĉe li kaj multaj monaĥoj deziras viziti la monton por viziti la fratulon de Imperia Instruisto.
  Yulin ĝojis pro la informo. Li sentis, ke lia darma fratulo ĉiam evitis vidi lin, tamen donis al li multe da helpo.
  Ekzemple ĉifoje, Yulan alvenis ĝuste kiam li foriris. Yulin pensis, ke la Monto Zhenjue vere bezonas gvidon de lia fratulo Yulan. Pro tio, ke multaj vizitantoj pretis iri al Monto Zhenjue, li iom zorgis pri la provizoj, sed sciante, ke la prefekta estro jam subtenas la monaĥejon, li trankviliĝis.
  Tiel pensinte, Yulin retrankviliĝis. Li denove komencis sian vagadon kun monaĥaj ŝuoj kaj almozbovlo. Iutage Yulin renkontis survoje dekojn da ŝarĝoĉaroj transportantaj varojn markitajn pri la Monto Zhenjue. Kun scivolemo, li demandis unu el la portistoj:
  "Pardonu, kion vi transportas kaj kien vi iras?"
  La ĉaristoj respondis viŝante la ŝvitojn de sur la frunto:
  "Saluton, Majstro! Jen rizo kaj ĉiutagaj vivbezonaĵoj, kiujn Majstro Yulan petis de Majstrino Xingqun el la Monaĥinejo Qianhua. Ŝi dungis nin por porti tion al Monto Zhenjue. Ĉu vi venas de tie? Kiom da distanco ankoraŭ restas?"
  Yulin eksentis en la koro kaj ĝojon kaj dankemon al Yulan kaj Xingqun. Tio ankaŭ pliigis sian sopiron al Yulan kaj Xingqun. Tamen li diris kvazaŭ indiferente al la ĉaristo:
  "Vi atingos la monton Zhenjue en tri aŭ kvar tagoj de ĉi tie. Bonvolu transdiri al Majstro Yulan, ke lia malpli aĝa fratulo lin benas."
  La portistoj jesis ne kompreneme, kaj Yulin adiaŭis ilin.
  Yulin vere deziris viziti Monaĥinejon Qianhuan kaj viziti Xingqun por akceli ŝian progreson en la praktikado. Li sentis grandan respondecon en la koro por ŝia monaĥiniĝo. Post kvin aŭ ses jaroj de disiĝo, li volis scii pri ŝia vivo. La penso pri ŝia donaco al Yulan instigis lin viziti ŝin, sed post suspiro longa kaj profunda li rezignis tiun intencon.
  Anstataŭ iri al Monaĥinejo Qianhua, Yulin direktis siajn paŝojn rekte al Pekino. Paŝon post paŝo kaj tagon post tago, li fine enŝipiĝis por daŭrigi la vojaĝon sur la rivero. Kun malmultaj pasaĝeroj, kvieta akvo kaj serena ĉielo, Yulin elprenis sian rozarion kaj silente recitis la nomon de Budho.
  Foje rigardante la riveran akvon, li ĉesis la recitadon kaj rememoris la okazaĵojn antaŭ ses aŭ sep jaroj, kiam li renkontis imperiestron Shunzhi sur boato kaj fariĝis la imperia instruisto. Ĉio en la vivo ŝajnas destinita de la kaŭzeco, kaj tio kortuŝis lin.
  Apud li sidis junulo, Yulin pretervole demandis lin:
  "Bonfaranto, kio estas via familia nomo? Kien vi iras?" "Mi ne estas via 'bonfaranto'. Mi estas konfucea lernanto. Mia nomo estas Ma, kaj mi iras al Pekino!"
  La junulo ŝajne havis iom da malpacienco kaj respondis malafable. Tamen Yulin neniom koleris kontraŭ lia krudeco. Kun kompatema rideto li modifis sian tonon:
  "Verŝajna koincido! Amiko, ankaŭ mi iras al Pekino. Bonvolu pardoni min pro mia demando. Kia afero kondukas vin tien?"
  "Por la imperia ekzameno!" la junulo Ma levis siajn nigrajn brovojn kun aroganta rideto.
  "Vrilan sukceson al vi!" Yulin sincere rigardis la junulon.
  "Kaj vi, monaĥo? Kial vi iras al Pekino?" la junulo ne detenis sian scivoleman respondon.
  "Pro la invito de la imperiestro!"
  "Absurde! Kiel imperiestro povus inviti vin?"
  "Mi estas lia imperia instruisto. Post kvin aŭ ses jaroj sen vidi lin, mi deziras lin vidi." "Nun vi desplie mensogas! Kiel la nuna reganto adorkliniĝis al vi?"
  "Kial vi ĉiam diras insulte? Vi demandis, kaj mi sincere respondis. Monaĥoj ne mensogas. Kiu volas trompi vin?" Yulin iom ĝeniĝis pro la kruda junulo senrespektema.
  "La monaĥoj ne mensogas. Kiu en la mondo kredus tian frenezaĵon, ke vi estas la imperia instruisto. Vi ŝajnas nur freneza monaĥo!"
  Kvankam la junulo Ma sentis la eksterordinare noblan sintenon de Yulin, ties malnova vestaĵo malebligis lin kredi, ke tiu estas la imperia instruisto. La mondo ĉiam juĝas laŭ aspekto. Yulin decidis doni lecionon al ĉi tiu senrespekta junulo, kiel averton por aliaj.
  Dun tiu decido Yulin diris al la junulo ridetante.
  "Amiko, ĉu kredi aŭ ne ja estas via propra afero. El ruba koro oni ne povas eltrovi oron. Kiel kandidato strebanta sukceson en la imperia ekzameno eĉ ne konas la nomon de la nuna imperia instruisto! Kiel povas sukcesi la kanditato, kiu ne scias la landajn grandajn aferojn? "
  Aŭdinte, ke li malsukcesos, la junulo sentis koleron. Kun grandigitaj okuloj kaj kolera fizionomio li kriis:
  "Freneza monaĥo! Ne parolu sensencaĵojn! Se vi vere estas la imperia instruisto, mi, Ma, ne plu partoprenos en la ekzameno, sed servos al vi dum tri jaroj!"
  "Ĉu vi ne pentos pri tio?" demandis Yulin.
  "Neniam! Vera viro tenas sian promeson. Sed kion vi faros se vi ne estas la imperia instruisto?"
  "Se mi ne estus la imperia instruisto, mi portus viajn librojn dum tri jaroj."
  "Ĉu vi ne pentos pri tio?"
  "Mi ankaŭ ne pentos. Monaĥoj diras veron, mian promeson ankaŭ mi ne reprenos."
  Tiel en la boato, kiu iras laŭ la vento sur la rivero, monaĥo kaj laikulo faris interkonsenton. Yulin pensis, ke tia diskuto pri vereco aŭ falseco de la imperia instruisto havas nenian sencon, sed se ne, li ne povis instrui tiun arogantan junulon per alia metodo. La budhista samgho ofte spertas diskriminacion pro neglektado de ekstera aspekto. Necesas bona okazo korekti tiajn miskonceptojn.
  Post kelkaj tagoj sur la rivero, ili surteriĝis paginte la vojaĝkoston kaj sin direktis al Pekino. Estis la naŭa monato de la dekunua regjaro de Shunzhi en la malvarmeta aŭtuno. Yulin kaj junulo Ma atingis la urban pordegon en la fluganta flava sablo de Pekino. La aŭtuna vento flirtigis la larĝajn faldojn de la monaĥa vesto de Yulin, dum li paŝis solene al la palaco. Junulo Ma sekvis lin kun la koro plena de malicaj ideoj, kaj ju pli li iris, des pli li maltrankviliĝis. La majesta sinteno de Yulin ŝajnis tute alia ol en la boato. Tia profunda kaj nekomprenebla monaĥo vere konfuzis lin!
  Atinginte la palacon, la gardistoj rapide anoncis tion al la imperiestro Shunzhi. Kun eksteratendita ĝojo, la imperiestro tuj ordonis sonorigi la sonorilon kaj tamburon, kaj persone bonvenigis Majstron Yulin ekster la palaco. Dum la atendado de la bonveniga ceremonio, Yulin diris al Junulo Ma:
  "He! Estu kuraĝa! Ne timu la imperiestron vidinte lin. Kompatinda malriĉa esprimo ne konvenas en la palaco."
  Junulo Ma povis diri nenion kun klinita kapo. Li jam komprenis, ke Yulin certe estas eksterordinara.
  En la ora krono kaj draka vesto, imperiestro Shunzhi genuiĝis antaŭ Yulin:
  "Kun Imperia Instruisto supre, via humilulo kliniĝas trifoje!"
  "Ne kliniĝu, simpla saluto sufiĉas."
  La imperiestro invitis Majstron Yulin en la palacon kaj esprimis sian longan sopiron dum jaroj de apartiĝo. Li petis, ke la imperia instruisto ne plu eliru sed daŭre restu en la Okcidenta Ĝardeno por ofte instrui lin. Li firme intencis subteni budhismon same kiel regi la landon inspirite de reĝo Aŝoko, la fama subtenanto de budhismo.
  Vidinte la tremantan junulon staranta apud Yulin, la imperiestro demandis:
  "Imperia Instruisto, kiu estas ĉi tiu junulo?"
  "Li neniam vidis imperiestron nek la palacon. Rigardu kiel li timas! Ĉi tiu estas Xiao Ma (juna ĉevalo). Li promesis servi al mi dum tri jaroj. Nun li estas mia asistanto. Xiao Ma, venu saluti la imperiestron!"
  Xiao Ma tremis des pli forte, klopodante iri antaŭen:
  "Longe vivu Via Imperiestra Moŝto! Xiao Ma kliniĝas al Via Moŝto mil fojojn!"
  Shunzhi ĝojis, ke Xiao Ma estas la asistanto de la imperia instruisto, kaj li diris ridetante:
  "Xiao Ma, bone servu la majstron. Se li estos kontenta, mi rekompencos vin. Alie, mi ne pardonos vin!"
  Xiao Ma denove klinis sian kapon sur la tero, ripetante, "Jes, jes!"
  Yulin sentis ridemon en la koro. Homoj ne ŝatas konfesi sian malvenkon antaŭ la vero, sed ĉiam sin klinas antaŭ potenco. Kie estis la iama aroganteco de Xiao Ma? Nun li rigardis Yulin kun petega esprimo, kvazaŭ petante vivsavon.
  Yulin ignoris lin, daŭre diskutante kun la imperiestro pri la temoj kiel "Budhismo povas kompletigi politikon", "Budhismo povas stabiligi socian moralecon", "Budhismo povas plibonigi la vivon de popolo". Aŭskultante ĝojplene, Shunzhi promesis fariĝi sincera subtenanto de budhismo. Yulin ree ekloĝis en sia iama loĝejo en la Okcidenta Ĝardeno.

==================================================================


  (十八)皇帝请我去的

  光阴如流水,无声无息地过去,玉琳国师住在正觉山,醒道等七十余名僧众,对他恭敬服从,一师一道,他们都很快乐地生活着。醒道等奉持戒律很严,他们自从剃度以后,洗心革面,努力在佛法中净化身心。正觉寺中的晨钟暮鼓,像山间的天籁,唤醒迷途知返的人。玉琳国师常向他们说法开示,使大家沐浴在佛法僧三宝的慈光中,没有恐怖,只有安稳;没有贪瞋,只有平和;玉琳国师在这里住了大概又是二年的时间。
  一天,做监院的醒道,从城里回来,报告玉琳国师一个消息:
  师父!弟子今天在安庆城门上见到顺治皇帝的召示圣旨,上面写着因皇上思念国师心切,特传旨全国,恭请国师返京,并命令知道国师下落的官吏,备用龙天轿车,迎送国师上京。”
  玉琳国师注意听着,没有开口。醒道又说道:
  “师父!这两年来,除了买些必需的油盐,我们就很少下山,但常听人说,正觉山上本为一些大盗所据,自从给一位行脚僧度化以后,都改邪归正,他们很称赞我们的修行,更赞美师父的德行。消息越传越广,安庆城的道台也知道了,听说他还想来此参拜师父。”
  玉琳国师听后微笑一下,点点头,就没有再说什么。当然,在他的心中一切好像早就有了主意。
  一天,玉琳国师把大众召集在法堂里,慈颜爱语地对大众说道:
  “我和你们有缘,在此一聚就是两年,你们都很好,都能安贫乐道,你们道业上的进步,我很是安慰。但出家是为了弘法利生,我不能和你们永远在一起,我还有更多的事去做,当今皇上正要见我,他当初曾许我‘十年治国,十年兴教’的诺言,兴隆佛教,外缘也要紧,我想明天就下山,前往京城。不然,给地方上知道,迎呀送呀地反而不好。我去后,你们要和往常一样用功修道,事务上要听醒道监院的指挥。我曾告诉过你们,我的恩师年老了,他很少在外走动,但我有师兄玉岚,他的道行修持比我高深,我若遇到他会请他来开示你们。你们不可向外攀缘,不可说出我是你们的师父,你们是国师的弟子,出家人要舍去这些权势的念头。”
  玉琳国师的话,给大家很感动,大家知道师父是上京弘法度生,又是欢喜又是黯然!

  玉琳国师又是他的老样子,一袭僧衣,一双僧鞋,此外就是他的三衣一钵,在宫中被拜为国师,他用的东西没有增加,在外游化多年他用的东西也没有减少。他和正觉山的大众告辞以后,并没有急急地赶去京城,路上遇缘的时候,仍不忘教化众生,但他仍不愿给人知道他就是玉琳国师。
  从正觉山到安庆,只有四天的路程,但玉琳国师走了就有一个多月,他每见一个寺院,总喜欢前去挂单,一宿两餐后,他才起程。
  当他到达安庆城的时候,在安庆的寺院里他听到一个很兴奋的消息,安庆的道台几天前曾前去参拜正觉山,正觉山的新住持是当今玉琳国师的师兄玉岚大师,道台在那里皈依了,一些云水堂里的云水僧,传说纷纭,大家都想背起衣单前去正觉山,参拜国师的师兄玉岚大师。
  玉琳国师听到这个消息很欢喜,他觉得师兄一向就是躲避他,可是他的一切师兄帮助又很多。
  比方这一次,师兄早不去,迟不去,当自己离开正觉山的时候,他去了。他想,正觉山也实在需要像师兄这样的大德去领导。看情形,最近打算去正觉山参访的云水僧众不少,山上的斋粮玉琳国师是知道的,他又很为师兄玉岚挂心。可是他又想到安庆的道台都皈依了,今后正觉山护法自无问题。
  玉琳国师这样一想,又安心不少,芒鞋破钵,他又起程上路。这一天,他在途中,遇到几十台推车,满载货物,车上货物的袋子都像写着正觉山的字号,玉琳国师心下很怀疑,就问其中一个车夫道:
  “请问你们车上推载的是什么东西?推往何方去?”
  车夫揩抹了一下额上的汗珠,回答道:
  “大师父好说,车上的东西都是米粮及日用杂物,是有一位玉岚大师向千华庵醒群尼师所化的缘,俺是醒群尼师雇的,她叫俺把这些东西送去正觉山,请问大师父,你是正觉山来的吗?这里去正觉山还有多远?”
  玉琳国师听了以后,错综复杂的情感一齐都袭上心头,是欢喜,是感激,对玉岚,对醒群,他都增加一份思念向往之情。他又像若无其事地告诉车夫说:
  “此去正觉山,三四天就到,请告诉玉岚大师,他的师弟向他祝福!”
  车夫不知什么,口头连声说好,玉琳国师就向他们告别赶路。
  玉琳国师很想去一次千华庵,看看醒群,鼓励她道学上的精进,在玉琳国师的心中,老是觉得醒群的出家,他有很大的责任。自从和醒群一别,五六年没有见面,不知醒群这几年来是怎样生活的?这个问题他当然有时也怀念在心中。现在因为醒群送斋粮给玉岚师兄,引起他想去一看的念头,但随后他又深长地叹了一口气,打消了他去探看醒群的主意。
  不去探看醒群,玉琳国师就取道直往北京,一日又一日,行行重行行,这一天玉琳国师坐了一支民船,顺着江水而上。船上的客人不多,风平浪静,晴空万里,玉琳国师掏起念珠,默默地念着佛陀的圣号。
  有时,他看看江水,就停止了念佛,他回忆起六七年前,也是乘船过江,幸遇顺治皇帝,得被尊为国师,人生一切都像是受因缘的安排,他不禁又引起很多的感触。
  这时,在他身旁坐着一个青年,玉琳国师就随口对青年问道:
  “施主!请问贵姓?到哪儿去?"我不是你们佛教的施主,我是读孔子书的人,敝姓马,到北京去!”
  青年像是不耐烦似的,这样的回话,很没有礼貌,但玉琳国师听了没有一点生气,他反而很慈祥地微笑着改变个口气说:
  “真巧!朋友!我也是上北京去,路上借光了。请问到北京有何贵干?”
  “赶考!”姓马的青年扬起粗黑的眉毛,傲慢似地笑了一下。
  “祝你金榜题名!”玉琳国师很真挚地看看这位青年。
  “和尚!你去北京有何贵干?”马姓青年也不禁好奇地问。
  “皇帝请我去的!”
  “胡说!皇帝怎么会请你去?”
  “我是皇帝的国师,五六年不见皇帝,想去看看。"你真越发胡说了,当今天子拜你做国师?”
  “你怎么老是骂人?你问我,我老实地告诉你,出家人不说妄言,谁要骗你?”玉琳国师见这个青年这么没有礼貌,这么看不起出家人,也稍微有点不高兴。
  “出家人不说妄言,你是一位国师,谁肯相信你的这些鬼话,我看你只是一个疯和尚!”
  马姓青年虽然也觉得玉琳国师的道貌不凡,但看他衣衫褴褛的样子,说是天子的国师,怎样也无法相信。今日社会,总是以衣取人,玉琳国师对这么一位无礼的青年,心下就想好好教训他一顿,以为将来不敬僧的一些青年警诫。
  玉琳国师打好主意以后,就笑对青年道:
  “朋友!信不信由你!垃圾堆似的心田里,掘不出善良的黄金来。一个上京城赶考功名的人,都不知当今的国师为谁?像这样一位不知天下国家大事的人,怎么能考取进士?”
  青年一听,说他不能考取,很是生气,他睁大双目,满面怒容,出口骂道:
  “疯和尚!你不要瞎说!以你这么一个穷酸的苦恼样子,也妄想作国师?你如真能作国师,我姓马的不去赴考,宁愿服侍你三年!”
  “你不后悔?”玉琳国师问。
  “决不后悔,大丈夫一言为定!假若你不是国师怎么办?”
  “我不是国师,我就为你背三年书籍。”
  “你不后悔?”
  “我也不后悔,出家人莲花妙舌,一句就是一句。”船在江中顺风而上,一僧一俗就这么决定。玉琳国师想想又好气又好笑,为了自己是国师不是国师,居然和一个青年说得这么认真,实在没有意思。但不这样,如何才能教训这位青年,使他不要目空一切。佛教的僧团,就是因为不注重外表庄严,常受社会的歧视,遇到机会,也不能不纠正这些错误的观念。
  在江中行了几天,付钱上岸,他们一直向北京而去,这是顺治皇帝十一年凉秋九月,金风飒飒,北京城的黄沙飞舞,玉琳国师和马姓青年抵达城门,秋风吹起玉琳国师宽大的衣襟,他踏着庄严的步伐,一步一步的迈向皇宫,马姓青年跟在玉琳国师身后,满怀鬼胎,越走越觉不安,前面的玉琳国师,这时真像一位修行多年的大师,那威严的风仪,和坐在船上的他,迥然不同,如此高深莫测的出家人,真令他费解!
  玉琳国师抵达皇宫,守宫的侍卫急忙的前去禀奏顺治皇帝,顺治皇帝一听国师回宫的报告,出乎意料之外一阵惊喜,赶快击钟鸣鼓,亲出宫门迎接。在侍卫去通报之时,玉琳国师告诉马姓青年说道:
  “喂!胆放大些,见了皇上不要怕,在宫中可怜的穷相是要不得的。”
  马姓青年低着头,一句话说不出来,他现在已知道玉琳国师的来历不凡了。
  顺治皇帝金冠龙袍,见到玉琳国师的时候下跪道:
  “国师在上,寡人顶礼三拜!”
  “免礼,问讯就好!”
  顺治皇帝把玉琳国师迎入宫中,畅叙数年不见的怀念之忱,希望今后国师不要他去,住在宫中西苑的精舍里,以便常常方便开示,顺治皇帝有心佛法的宣扬,他发愿治国兴教要同等并重,他甚至想效法佛教历史上有名的护法阿育王。
  这时顺治皇帝看着玉琳国师的身旁立着一个青年,颤抖不已,就问玉琳国师道:
  “国师!这是什么人?”
  “呵!他没有见过皇上,没有到过皇宫,你看怕得这个样子!这是小马,他发愿服侍我三年。现在算是我的侍者,小马!过来叩见皇上!”
  小马越发颤抖,勉强上前:
  “万岁!小马叩见万岁万万岁!”
  顺治皇帝见小马是玉琳国师的侍者,很是欢喜,就微笑着对小马说道:
  “小马!你要好好服侍国师,只要国师欢喜,寡人就有赏,否则,寡人可不放你过去!”
  小马又叩头,连声说是。
  玉琳国师心里很好笑,他想到人总不喜欢在道理之前服输,一定要在权势之下才肯低头。小马那傲慢的神气,这时不知到哪儿去了?甚至此刻他用乞怜的眼光,老是看着玉琳国师,好像要求玉琳国师救命的样子。
  玉琳国师看也不看他,只管对顺治皇帝谈着“佛教可补助政治不足”,“佛教可安定社会人心”,“佛教可改善人民生活”等等问题,顺治皇帝听了很欢喜,发愿做一个佛教的真诚护法者,玉琳国师在原来的精舍中就安住下来。


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum