玉琳国师第十六章世译稿 (第四校对稿,请多指教)
(16) Tri saĝaj solvoj estontaj
Dum Yulin kaj Yulan interparolis kun Juĝisto Liu en la juĝejo, la pedaloj alportis la pipon de Konsilisto Wu kaj la murdilon. Juĝisto Liu multe suspiris kaj senĉese petis pardonon, persone redoninte al Yulin lian rozarion.
Post longa interparolo de la tri, Yulan kaj Yulin okazigis simplan ceremonion por la refuĝo de Juĝisto Liu en budhismo, kaj kune foriris el la juĝejo al la monaĥinejo Qianhua. Xingqun, Cuihong kaj ĉiuj en la monaĥinejo, informiĝinte pri la senkulpa liberiĝo de Yulin, preskaŭ freneziĝis de ĝojo. Kiam ili eksciis, ke la murdisto estas neniu alia ol Konsilisto Wu, miksitaj sentoj de ĝojo kaj malamo ekscitis ilin. Ili ĝojis, ke la malbonulo ricevis sian justan destinon, kaj malamas, ke Konsilisto Wu estas tiel hipokrita homo kun besta koro.
Xingqun estis aparte dankema al Yulan kaj Yulan respondis nur per stulta rideto. Tirante la robon de Yulin, Yulan diris:
"Fratulo! Nun estas via tempo reveni. De nun vi estos glora, kaj mi ne povos atingi vin. Ĉu vi havas ion por diri al ili?"
"Atendu ĝis la reveno de Ĉefministro Wang, kaj tiam plejbone petu lin laŭeble helpi liberigi sinjoron Wu," diris Yulin.
"Foriru, foriru! Tio estas ilia afero kaj ne bezonas vian zorgon!"
Je ilia foriro, Xingqun kaj ĉiuj monaĥinejanoj akompanis ilin kun larmoj ĝis la pordego de la monaĥinejo.
Reveninte al la monta monaĥejo Chong'en, Yulin restis kelkan tempon, sed subite li eksentis sin ege malgranda. La mondo ŝajnis al li tiel vasta kaj vivestaĵoj estas tiel multaj, dum li mem restis en malnova monta monaĥejo sen kontakto kun la vasta mondo. Plie, li meditis pri la tasko de monaĥoj, kio estas disvastigi la budhan instruon kaj helpi vivestaĵojn. Por tio, necesas unue perfektigi sin mem. Alie, kiel li disvastigos la budhisman doktrinon? Kiel li helpos estaĵojn? Tiam venis al li la ideo: "Faru pilgrimon kaj vastan pristudon!"
Farinde la decidon, Yulin pakis siajn simplajn posedaĵojn, fermis la pordon, kaj iris peti forpermeson de sia instruisto, la maljuna majstro Tianyin .
Trairinte la tenejon kaj grimpinte dekojn da ŝtuparetoj, li venis al la ĉambro de la abato.
"Majstro! Mi volas iri eksteren por vastaj lernado kaj praktikado, kaj petas vian permeson."
"Bonege! Bonege! Vi havos grandan perspektivon por honorigi budhismon," dirinte, la maljuna Tianyin subite penseme kuntiris siajn brovojn. "tamen, Yulin, atendas vin multaj obstakloj, kiujn vi devos singarde venki."
"Se mi povos iomete helpi vivestaĵojn, tio ŝuldas dankon al la kompatema favoro de la budhoj, bodisatvoj kaj vi. Ne gravas la malfaciloj sur la antaŭa vojo. Estas malfacile trovi ebenan vojon en la homa vivo. Ĉiuj vojoj, sur kiu ni paŝas, estas malglataj. La kvindek tri vizitoj por studado fare de Sudhana, kaj la pilgrimado de Majstro Xuanzang jam malfermis al ni brilan mondon per siaj spiritoj kontraŭ malfaciloj kaj danĝeroj. Sed mi ne scias, kiam mi revidos vin, do mi petas vian instruon pri mia estonteco."
"Mi havas nenion diri al vi. Demandu vian darman fratulon Yulan!"
Yulin do riverencis kaj adiaŭis sian instruiston kun kunmetitaj manoj kaj direktis sin al la ĉambro de Yulan.
"Fratulo! Mi vin salutas!" Yulin eniris kaj genue kapkliniĝis al li.
"Ne! Ne!" Yulan stulte ridetis, elrampis el sia litkovrilo ridetante stultece.
"Mi volas forvojaĝi por vasta lernado kaj petas de vi forpermeson!"
"Por vasta lernado ekstere? Kie ekzistas la loko por la vasta lernado? Ĉu vi ankoraŭ ne lernis sufiĉe multe? Rigardu min. Mi faras nenion krom nur dormon kaj manĝadon." diris Yulan, montrante sian malordigitan litaĵon.
"Vi jam atingis sanktecon sen bezono de plua lernado. Mi ne povas vin egali!"
"Sufiĉe, sufiĉe! Ne plu diru tion. Ĉu vi bezonas, ke mi akompanu vin trans la rivero Changjiang kun teruraj ŝtormo kaj ondegoj?"
"Ne, nur petas vian gvidon por eliri el la konfuzaĵoj." Yulin scias, ke lia darma fratulo denove ludas budhismajn alegoriajn vortojn, sed li ne komprenis, kion signfas la vorton Changjiang.
"Gvido? Bone! Mia tuta vivo pasis en manĝado kaj dormado sen kontribuo al budhismo. Nun mi helpu vin flugi al la ĉielo! Mi donos al vi tri brokatajn saketojn kun saĝaj solvoj !"
"Tri brokataj saketoj kun saĝaj solvoj? Por kio?" Yulin miris.
"Sur via antaŭa vojo atendas danĝeroj malfacile eviteblaj. Tiuj skatoletoj helpos vin turni malfeliĉon en feliĉon. Malfermu la unuan en danĝero, la duan antaŭ ricevo de beno, la trian dum hezito. Mi scias bone, ke vi havas eksterordinaran saĝon por eviti danĝerojn. Estas malfacile diri, kiam ni intervidiĝos poste. Mi ne havas oron, arĝenton kaj aliaj trezorojn por donaci al vi. Mi donacas tiujn brokatajn saketojn kiel specialan memoraĵon, por ke vi memoru pri via darma fratulo."
Dirinte, Yulan elprenis tri brokatajn saketojn tenitajn en kvadrata skatoleto ĉe sia kapkuseno. Yulin akceptis ilin dankoplene. Li sciis, ke lia fratulo jam estas saĝulo scianta pri la pasinteco kaj estonteco.
Yulin adiaŭis sian darman fratulon kaj poste vizitis ĉiujn sekciojn de la monaĥejo por adiaŭi. La monaĥoj de la monaĥejo sur Monto Qingshan profunde respektis Yulin, kaj dum la neforlasebla adiaŭo ĉiuj kuraĝigis lin, esprimante sian deziron, ke li sukcesu en sia praktikado kaj iam helpu ilin.
En la 16-a rega jaro de la imperiestro Shun Zhi de la Dinastio Qing, Yulin ekvagadis tra la mondo kiel flosanta akvoplanto.
Li ekvojaĝis de la Monto Qingshan en Yixing, tra Lijiang kaj Jintan, vagantante tra la montoj kaj riveroj, vivtenante sin per almozoj kun almozbovlo, ĝis li trairis la tutan regionon de Rivero Changjiang.
Iun tagon, post la vizito de Monaĥejo Gaomin en Yangzhou, Yulin enŝipiĝis por reveni suden.
Kiam la boato atingis la mezon de la rivero, mallumaj nuboj subite kovris la ĉielon, furioza ventego ekblovis, kaj blankaj ondoj leviĝis ĝis la ĉielo. La velboato perdis kontrolon, kaj la ondoj daŭre enverŝiĝis en la kajuton. Ĉiuj pasaĝeroj kriis pro teruro, ne sciante kion fari en paniko.
Dume, la imperiestro Shun Zhi, fondinto de la Dinastio Qing, sin ŝajniginte kiel ordinaran homon kun ordinara vesto por observi la popolan vivon, ankaŭ sidis en tiu boato.
Konfronte tiel grandan danĝeron, la imperiestro tiel timis, ke li preskaŭ perdis la konscion. Li supozis, ke li nepre vizitos la kristalan palacon de Draka Reĝo.
En sia paniko, li subite ekhavis ideon. Li anoncis publike, ke li estas la nuna imperiestro, preĝis al la ĉielo kaj deklaris al ĉiuj en la boato: "Se iu povos savi min, mi dividos la regnon duone kun tiu persono!"
Eksciinte, ke la imperiestro estas inter ili, la pasaĝeroj havis miksan senton de ĝojo kaj surprizo. Ĉiuj genuiĝis kaj kriis "Vivu la imperiestro!", sed neniu povis trovi solvon por eviti danĝeron.
Dume ĉe la pruo de la boato sidis la vaganta Yulin.
Li rigardis la malgrandan boaton ŝanceliĝantan sur la vasta rivero, kun ventoj kaj ondoj pli kaj pli fortaj. Li tiam tutkore recitis la sanktan nomon de "Namo Grandkompatema Granda Savanto Bodisatvo Avalokiteŝvaro", spite siajn vivon kaj morton.
Poste, kiam li eksciis la ĉeeston de la imperiestro en la boato kaj vidis la panikon de ĉiuj, la kompato kaj deziro savi homojn ekfloris en li. Sed krom preĝo al Bodisatvo Avalokiteŝvaro, kian alian solvon li povus havi? Yulin fermis la okulojn kaj sidiĝis trankvile, transdonante ĉion al la bodisatvo.
En tiu momento, li ŝajne vidis la kompateman kaj majestan Bodisatvon Avalokiteŝvaron sidantan sur la nubaro kun botelo da pura akvo kaj salikbranĉon en la manoj kaj blanka robo sur la korpo. Yulin rapide genuiĝis kaj preĝis al li. La bodisatvo montris lian pakaĵon kaj poste malaperis.
"Kio estas en mia pakaĵo?" li sin demandis. Subite li rememoris, ke en la pakaĵo estas la tri brokataj saketoj donacitaj de lia darma fratulo.
Li pensis, "Kiam mia darma fratulo donis tiujn saketojn al mi, li diris, ke se mi renkontos danĝeron, mi povos trovi metodon en la saketo por solvi la problemon. Nun ne nur la vivo de mi sed ankaŭ tiuj de la imperiestro kaj ĉiuj pasaĝeroj estas en danĝero. Estas tempo malfermi la unuan saketon."
Tiel pensante, li malfermis la unuan saketon kaj trovis paperon kun du grandaj ideografiaĵoj: "免朝" ("la aŭdienco senigita"). Komence li ne komprenis ĝian signifon, sed post plia rigardo, li vidis du liniojn de malgrandaj ideografiaĵoj sube:
"Kiam la nuna imperiestro transiras la riveron, la drakreĝoj de la kvar maroj venas prezenti omaĝon, kaŭzante danĝerajn ondojn. Se vi petas la imperiestron skribi '免朝' kaj pendigi ĝin ekster la boato, la vento kaj ondoj malestiĝos." Yulin ĝojegis kaj tuj agis laŭ la instrukcio.
Li klarigis tion al la imperiestro. La imperiestro ĝojplene akceptis la proponon, pruntis plumon kaj inkon de la boatisto, kaj skribis ideografiaĵojn "免朝", signifantan, ke la aŭdienco estas senigita. Tuj post kiam oni pendigs la skribaĵon eksteren, la nuboj vere disiĝis, la suno aperis kaj la boato trankvile atingis la bordon.
Ĉiuj pasaĝeroj ĝojplene kriis "Vivu la imperiestro!" kaj kapaltere salutis Yulin, dankante lin pro la savo. Yulin memoris, ke lia darma fratulo promesis lin transiri la danĝeran riveron. Jen kiel okazis la afero! Lia admiro al la darma fratulo atingis la kulminon.
La imperiestro demandis la monaĥan nomon kaj devenan monaĥejon de Yulin, kaj rigardis lin ridetante. En la sekva tago, la imperiestro petis Yulin akompani lin al la ĉefurbo en Pekino kaj loĝi en la Okcidenta Ĝardeno de la palaco, bedaŭrante, ke ili ne renkontiĝis pli frue.
"Kiam mi estis en danĝero, mi promesis dividi la regnon. Nun mi volas plenumi tiun promeson," diris la imperiestro al Yulin en la Okcidenta Ĝardeno.
"Monaĥoj sin tenas ekster mondaj aferoj, Via Imperiestra Moŝto. Tri vestoj kaj almozbovlo sufiĉas al ni. Kial ni bezonas la regnon? Bonvolu ne zorgi pri tio. Mi intencas denove vagadi morgaŭ."
"Se vi tiel rifuzas, tiam mi kaj la tuta popolo oficiale honorigos vin kiel Imperian Instruiston."
"Mi ne havas tiel grandan meriton, Via Imperiestra Moŝto!" Yulin modeste diris. "Mi estas juna kaj senkapabla, kaj ne kuraĝas akcepti tiel grandan favoron de vi. En la lando estas multaj eminentaj monaĥoj kaj mi petas, ke Via Imperiestra Moŝto faru elekton el ili."
"Kvankam vi estas juna, viaj virto kaj scio estas perfektaj. Laŭ Budhismo, oni devas sekvi la doktrinon anstataŭ la personon. Se vi ne havus la saĝon de bodisatvo, kiel vi povus gvidi min el danĝero?"
"Mi devas konfesi al Via Imperiestra Moŝto, ke tio estis la instrukcio en la brokita saketo donita de mia darma fratulo. Se Via Moŝto serĉas kandidaton de Imperia Instruisto, vi devus unue konsideri lin." Yulin informis al la imperiestro pri la unua instrukcia saketo. Li ne menciis la duan kaj trian saketojn.
"Mi havas destinitan intimecon kun vi. Bonvolu ne tro rifuzi."
La sincereco de la imperiestro kortuŝis Yulin. Pensante pri la honoro de la monaĥaro, li fine akceptis la proponon. Li mem tute ne deziris gloron, sed li volontis levi la reputacion de la monaĥoj. Li pensis, ke kroĉiĝo estas la klopodo por famoj, profitoj, honoroj kaj riĉaĵoj, kaj intence sin abstini de ili estas alia kroĉiĝo. Oni devas sin teni nek ĝoja akirinte la famon kaj pozicion nek malĝoja perdinte ilin. Li tute ne postulas ilin, kaj li trovis, ke li estos kontenta se li povos helpi vivestaĵojn kaj profitigi budhismon.
Akirinte la konsenton de Yulin, la imperiestro rapide publikigis dekreton pri la afero kaj ordonis, ke en la tago de la ceremonio, ĉiu familio starigu incensan altaron, kaj je la kvina kaj kvarono frumatene, li persone gvidos la tutlandan popolon en la adora ceremonio.
Post publiko de la dekreto la unua homo, kiu eksciis la aferon, estis Ĉefministro Wang. Informiĝinte, ke la imperiestro adoros la Imperian instruiston, li sentis grandan miron kaj pensis, kiu estas la imperia Instruisto, kaj ke la imperiestro eliris en civila vesto kaj revenis kun juna monaĥo laŭ onia diro. Ĉu li honorigos la junan monaĥon kiel la imperia Instruisto?
Kun permeso de la imperiestro, li unua faris viziton al la Imperia Instruisto.
"Ha! Yulin!..." La ĉefministro, surprizite, tuj korektis sin: "Pardonu, Imperia Instruisto! La ĉefministro Wang respekte salutas vin!"
"Senceremonie, Via Ekscelenco. Bonvolu sidiĝi." Yulin respondis ĝentile kun kunpremitaj manoj, sen atenti lian mirecon.
La ĉefministro rememoris sian pasintan peton pri edzigo kaj sentis grandan honton ekstere kaj bedaŭron interne.
Sed Yulin ŝajne forgesis la pasintecon. Li tute ne tenis la pasintajn tempon kaj okazaĵon en la koro.
Post la komplimento al Majstro Yulin, la ĉefministro Wang diris, ke estas granda honoro por lia filino kulti Yulin kiel sian instruiston.
"Mi ekmemoris ion, Ĉefministro Wang. Kio okazas al S-ro Wu?" demandis Yulin sen rankoro, sed kun maltrankviliĝo pri Konsilisto Wu.
"Vere damninda estas Konsilisto Wu!" diris la ĉefministro. "Komence mi ricevis leteron de mia filino, ke vi estas miskulpigita, do mi pretis aranĝi la aferon por reveni hejmen, tamen en la sekva tago mi ricevis ŝian alian leteron pri la detala krimo fare de Konsilisto Wu. Mi tuj ordonis al la ŝia loka juĝejo punu lin serioze. Tamen post nur kelkaj tagoj, Konsilisto Wu mortis en la malliberejo pro malsano. Li ricevis malbonan konsekvencon pro la malbono, kaj tiel li iris al la fino. La afero preskaŭ damaĝos vin. Mi kulpas en oficigo de maltaŭga persono, kaj bonvolu pardoni min pri mia eraro."
Suspiris Yulin, "Ve! Estis mia kulpo, kio kaŭzis la krimon de Konsilisto Wu".
Ili bedaŭris pro la malbona konduto de S-ro Wu, kaj poste la ĉefministro adiaŭis.
La tempo pasis fluge. Kiam ĉiuj popoloj en la tuta lando informiĝis pri la imperiestra dekreto, en la 8-a de aprilo, la Budha Naskiĝtago, la imperiestro kaj la tutlanda popolo solene adoris Yulin kiel Imperian Instruiston.
Yulin neniel povis endormiĝi en la antaŭa nokto. Li jen meditis kaj jen recitis budhan nomon, sed neniel povis trovi la solvon. Li pensis, ke li ricevos la adoron de la imperiestro kaj kvarcent milionoj da landanoj kaj ĉu li ne perdos sian meriton pro tio."
Subite, li rememoris la duan saketon donacitan de sia darma fratulo. La darma fratulo diris, ke li malfermu ĝin kiam li bezonas ŝpari la meriton, tiam li trovos la solvon de la problemo. Malferminte ĝin ĝojplene, li trovis nenion alian ol delikatan kaj malgrandan statuon de la Budho. Li tuj komprenis la indikon de la darma fratulo, ke li metu ĝin sur la tablon, por ke la imperiestro kaj ĉiuj landanoj adorkliniĝu al la Budho anstataŭ al li.
Nur tiam Yulin endormiĝis trankvile.
Estis tempo iri al la kortego kiam oni aŭdis la sonoradon el la Jingyang-placo. Yulin ellitiĝis kaj akceptis la kultan adoron de la imperiestro, korteganoj kaj ĉiuj landanoj.
La imperiestro donis al li la titolon:
"La Imperia Instruisto Yulin Xiu, la Granda Vekiĝo, Universala Savo, Supera kompatemulo!"
Post la ceremonio fariĝi la Imperia Instruisto, li loĝis en la Okcidenta Ĝardeno de la Palaco. La vivo en la palaco estis luksa, tio kondukis lin al nesolvebla problemo. Li vivis kiel la Imperia Instruisto, kaj ĉiuj aliaj opiniis, ke li jam atingis la senperan honoron, sed li pensis en si, kiel li povas helpi al budhismo kaj la vivestaĵoj vivante en la palaco, kaj kion li faru por disvolvi budhismon por profitigi vivestaĵojn. Kiam li sin trovis droninta en granda problemo, li rememoris la lastan indikan saketon. Malferminte ĝin li legis:
"Disvastigu Budhismon kaj Profitigi la Vivestaĵojn." Li pensis, “Kiu ne scias la devon disvastigi budhismon kaj profitigi vivestaĵojn? Mia darma fratulo tro subtaksis min.” Tiel pensante, li turnis la paperon kaj vidis grandan ideografiaĵon "PRAKTIKU!" Vidinte la ideografiaĵon, li sentis grandan animskuon. Lia darma fratulo instigis lin ekplenumi sian mision per la efektiva praktikado.
Ekde tiam, Imperia Instruisto Yulin plenumis la respondecon disvastigi la budhismon kaj profitigi la vivestaĵojn.
Lia nomo lumigis la koron de sennombraj homoj kiel suna lumo; liaj vortoj revivigis mortantajn estaĵojn kiel varma printempa vento. La imperiestro, ĉefministro, Xingqun kaj la ĉiuj landanoj por ĉiam estimis kaj adoris lin.
=============================================
(十六)三个锦囊妙计
玉琳玉岚在县衙里和刘县官谈着,皂役取来吴师爷的烟斗和凶器。刘县官连声叹气,并连声道歉,亲自又把玉琳的佛珠奉还给他。
他们谈了好久,为刘县官举行了简单皈依三宝的仪式后就从县衙里出来,一同向千华庵走去,醒群和翠红及全庵人等,听到玉琳无罪释放,欢喜得就差点儿发狂。等到她们知道杀人的凶犯竟是吴师爷时,不觉又欢喜又痛恨。欢喜的是恶人恶报,因果昭彰,丝毫不爽;痛恨的是吴师爷竟是这么一个人面兽心的人。
醒群感激的尤其是玉岚,玉岚听到醒群感激的话后,除报以一阵傻笑外,就拉着玉琳的衣服说道:
“师弟!现在是你回去的时候,今后你荣耀万方,师兄是赶不上你了。现在还有什么话吩咐她们没有?”
“就是等王相爷回来的时候,最好请他设法能把吴师爷营救出来。”玉琳说。
“走吧,走吧,那是她们的事,不要你烦心!”
玉琳玉岚走的时候,醒群和千华庵中的大众眼泪汪汪地送他们走出庵门。
玉琳回到磬山崇恩寺中,又住了一个时期,忽然他感到自己渺小起来,他觉得世界是这么广阔,众生是这么众多,而自己却住在深山古寺之中,终日不能与广大的众生接近,同时,他更想到出家人的任务,既是弘法利生,那必定要先健全自己,充实自己,不然,弘法是如何去弘?众生是如何去利?他想到这里的时候,忽然心中起了个念头:“到各方云游参学去!”
玉琳立定志愿,就把他简单的行李收拾了一下,随手关上他的房门,往师父天隐老和尚那里去告假。
他穿过库房,爬数十层石阶,就到了方丈室。
“师父!我想到外面去参学,特来向师父告假。”
“很好!很好!此去鹏程万里,为教争光。”天隐老和尚讲到此处时,忽然若有所思地皱了一下眉毛道:“可是,玉琳!你还有重重魔难,要待你小心地去克服。”
“将来果能为众生贡献出一点微薄的力量,皆是诸佛菩萨以及师父的慈光庇照。至于前途的障碍,那倒没有什么关系。在人生的旅途上,几曾见到过平坦的大道,人们所走的都是崎岖坎坷的路程。善财童子的五十三参,玄奘三藏法师的取经西游,他们涉险犯难的精神,已为我们开辟出光明的世界。不过,弟子此去,还不知何时再能重见恩师,对于未来,究竟何去何从,恳求师父作一次指示才好!”
“我没有什么指示你的,你去问你的师兄吧!”
玉琳听师父说后,没有再敢表示什么,他就问讯顶礼,告假出来,他遵照师父的命令,走向师兄玉岚住的地方来。
“师兄!顶礼!”玉琳走进玉岚的小房间,随地就是一拜。
“不敢当!不敢当!”玉岚傻笑着赶快从被窝里爬出来。
“想到外面参学去,特来向师兄告假!”
“到外面参学去?哪里有参学的地方?你不是已经修学得很好了吗?你看我每天都是睡觉吃饭,吃饭睡觉。”玉岚说时,还用手指着他乱七八糟的床铺。
“师兄已是无学位的菩萨,师弟怎敢和你相比!”
“好了,好了,不要说这些话吧。要不要师兄送你走过惊涛骇浪的长江?”
“不要,只是希望师兄指示我出离迷津就好。”玉琳知道师兄又在玩弄禅机,但不知究竟长江是指的什么用意。
“指示你的迷津,好!师兄一生吃饭睡觉,对佛教没有贡献,现在让你出离迷津,飞向天上去吧,师兄有三个锦囊交给你!”
“三个锦囊,我要他何用?”玉琳感到很奇怪。
“你此去有灾难,不易避免。有疑难的问题不易解决的时候,有此三个锦囊,可以使你逢凶化吉。你如逢危险,打开第一个锦囊;如遇息福之处,打开第二个锦囊;如对前途发生怀疑,打开第三个锦囊,里面自有妙用无穷。师兄虽知你有不凡的福慧,自会处处化险为夷,但为你此去参学,相聚何时,很难预料。我既无金银财宝,又无贵重物品,没有什么送给你作临别纪念,送你三个锦囊,可能你还记着有个师兄。”
玉岚说后,就去枕头旁拿出三个用方盒子包起来的锦囊,玉琳没有再客气就接受过来,他知道师兄已是一个明白过去和未来的智人。
玉琳告别了师兄,又往各寮口去辞行,磬山寺中的大众,此刻都很敬服玉琳,在依依送别的时候大家都叮嘱玉琳,希望玉琳将来功成行就,要提拔提拔他们。
是在清世祖顺治皇帝十六年己亥年间,玉琳像浮萍似地踏上人海中云游。
玉琳从宜兴磬山出发,经溧阳、金坛,往来在各方,千山万水,一钵千家饭,他走遍了大江南北。
一天,玉琳行脚在扬州高旻寺参访完了以后,他搭船再回到江南来。
船行至江心,忽然阴云密布,狂风大作,白浪滔天,一条帆布的民船,在江心失去了控制,浪头不时打进舱来,全船的乘客,惊呼号叫,吓得不知如何是好。
这时候大清朝开国的世祖顺治皇帝,为了察看民间隐情他穿了便服,装作平民也正坐在这只船中。
顺治皇帝,面临如此惊险的场面,吓得失魂落魄,总以为这一次逃不掉要去海龙王水晶宫了。
当顺治皇帝正是惊慌失措的时候,忽然情急智生,传下圣旨,说明自己就是当今天子,并对天祷告,向船中宣布,他说如果有人能救了他,他决定把江山和那个救他的人对半平分。
船中的乘客,此时知道当今的天子也在船上,惊喜交集,大家跪下来三呼万岁,但谁也想不出办法来。
这时,船头边坐着四方云游的玉琳。
玉琳看着这只小船颠簸在一片汪洋的江中,风浪又是一阵大一阵,他此刻一心的称念着“南无大慈大悲救苦救难广大灵感观世音菩萨”的圣号,置生死于度外。
后来,玉琳知道当朝顺治皇帝也在船中,加之他看到全船惊慌恐怖的情形,慈悲救人的恻隐之心,不觉油然而生。然而除了念观音圣号仗菩萨威神力的庇佑之外,又有什么别的办法呢?玉琳此刻闭目端坐,把一切都交给观音菩萨。在这时候,隐约间他好像见到云端中坐着慈悲庄严的观世音菩萨,手中净瓶杨枝,身穿白衣,玉琳赶快跪在船头,向菩萨祈祷,菩萨用手指了一下他的衣单包袱,就慢慢地隐去,玉琳心想,我的包袱中有什么呢?他这一念生起,忽然间,他像若有所忆地记起他师兄的三个锦囊放在包袱之中。
他想:“师兄当初交给我锦囊的时候,告诉我如有灾难危急之时,锦囊中自有解救的办法,现在,不但自己生命危险,当今皇帝和全船人民都将遭遇同一危运,这正该打开第一个锦囊来看看的时候。”
玉琳这么一想,随即把第一个锦囊打开,只见一张纸上写着两个大字:“免朝”!玉琳看了不懂这个意思,再仔细一看“免朝”的大字之下,还注了两行密密的小字:“当朝天子过江,四海龙王来朝,故有风浪之险,如用牌请天子写‘免朝’二字,挂在船舱之外,自会风平浪静。”玉琳一见,原来如此,心中非常欢喜,即刻依锦囊的指示而行。他告诉顺治皇帝,如此这般,当可解除危难。顺治皇帝一听,满心大喜,即向船主索笔,亲书“免朝”二字挂于舱外,果真不负人望,即刻云消日现,风平浪静,船就安抵岸边,全船的乘客,一面向顺治皇帝高呼万岁,一面向玉琳顶礼膜拜,感激他救命之恩。玉琳想起师兄说要送自己过惊涛骇浪的长江,原来就是指此,他现在佩服师兄已经到了极顶!
顺治皇帝问了玉琳的法号及出家的祖庭后,只是相视而笑,即日要玉琳和他同时进京,请住西苑,恨相见之晚。
“寡人当初受难时,有平分江山之言,现在想拟实行此项诺言。”顺治皇帝驾至西苑亲对玉琳说。
“陛下!僧侣是方外之人,三衣一钵足矣,要国土有何用处?请陛下不要因此挂怀,玉琳想于明日再往各处行脚!”
“法师既是如此推辞,那么寡人及全国人民,正式礼拜法师为国师。”
“不敢!陛下!”玉琳谦虚地说:“玉琳年轻德浅,不敢受此恩宠,全国高僧甚多,还望陛下体察。”
“法师年龄虽轻,而德学饱满,佛法中向有依法不依人之语。法师如无菩萨福慧,何能指示寡人脱险?”
“不敢欺瞒陛下,这完全是家师兄玉岚锦囊中所指示,陛下为国觅师,也该以家师兄为先!”玉琳照实的把玉岚所指示的第一个锦囊,告诉顺治皇帝。对于第二和第三个锦囊没有提起。
“寡人和你有缘,希望不要过分推辞!”
顺治皇帝意甚诚恳,玉琳想到为佛教为僧人争一口气也就老实的承认。他现在对于名利的观念本来是很淡泊,但他想能为出家僧众扬眉吐气,这也是他很乐意的。他想到追求名利荣华是一种执着,舍弃名利荣华更是一种执着。最好对名位能得之不喜,失之不优。他对这些没有要求,他只觉得能成就众生,有益佛教,也就心满意足了。
顺治皇帝得到玉琳的允许,很快的颁诏天下,叙明原委,要全国的人民在拜国师的这一天,家家户户摆设香案,当五更三点的时候,皇上亲自率领全国臣民,一同礼拜。
圣旨刚传下来,第一个知道的是王老宰相,王宰相听到皇上要拜国师,惊疑万分,他心下想,这位国师是谁呢?圣上轻衣简便的出去,前日回来,听说还带了一位年轻的和尚,难道就是要拜那位年轻的和尚为国师吗?
王宰相得到顺治皇帝的允许,先参见国师。
“呵!是你!玉琳!……”这出乎意外的事,使王宰相过分地紧张,但随后知道喊得太冒失了,很快的改换了口气说:“呵!不!国师!丞相王参见!”
“相爷!免礼!这儿请坐!”玉琳也客气地合掌问讯。对王宰相的惊奇一点没有介意。
王宰相想到当初要他招亲的事,面上现出愧意,内心好像感到非常地歉疚!
玉琳好似忘记过去一样,一点也没有把那逝去的岁月,和那些发生过的事情,放在心上。
最后,王宰相恭维玉琳一番,并说他的女儿能先拜玉琳为师,真是无上的光荣!
“呵!相爷!想起来了,吴师爷的事情,后来不知是如何处理?”玉琳没有怀恨吴师爷的心,只有挂念吴师爷的心!
“说起吴师爷来真是该死!”王宰相说:“本相起初接到小女来信,说师父冤屈被捕,本相本可将公事交代一下回乡,但第二日小女又有信来,说明吴师爷犯罪经过,我即刻回覆她着当地县衙,重重办罪。可是,没有数日,吴师爷竟然病死狱中,恶有恶报,倒也罢了。但险些儿害了师父,这都是本相用人不明,还请原谅!”
“唉!”玉琳叹一口长气:“这都是玉琳的不是,方使吴师爷犯罪!”
他们都为吴师爷不好好地做人惋惜了一阵。随后王宰相也就告辞退出了。
时光迅速,等到全国都得悉圣旨以后,大清朝顺治皇帝和全国臣民礼拜国师的典礼于四月八日佛诞节的早晨五更上朝的时候就隆重举行。在前一天夜晚,玉琳无论怎样也睡不着,他一时静坐,一时念佛,但心中盘结着的问题,还是想不出办法解决。他想明天将要接受天子及四万万多人的礼拜,这样岂不是要把福折光了吗?他为这个问题考虑着,最后,他终于想起师兄的第二个锦囊,师兄当初说过如要在息福的时候,打开来看,自有解决的办法。他带着满腔兴奋的心情,打开第二个锦囊一看,里面是一尊小巧玲珑的佛教教主释迦牟尼佛像,别的什么也没有。玉琳见了好像恍然大悟似的,他知道是师兄指示他在明天早晨当皇上和全国臣民礼拜的时候,把释迦牟尼佛的圣像放在自己桌前,让他们拜佛好了。
玉琳这才安稳地睡去。
景阳宫中钟声响起,是快上朝的时候,玉琳起来,在朝庭上受君臣人民礼拜。
顺治皇帝给玉琳加封的名字是:
“大觉普济能仁玉琳秀国师!”
玉琳国师被拜封以后,住在西苑中,皇宫中的生活当然是舒服极了,但因此却又勾起玉琳师父解决不了的问题,他现时虽是做了国师,别人都将认为他荣耀到极顶,但他觉得这样住在皇宫里享福,与佛教与众生究竟有什么好处,今后如何为教为人?他感到这是很大的问题,他又记起师兄最后的一个锦囊中是指示的前途,他当即打开一看里面是:“弘法利生”四个大字,他见了心下想:“弘法利生的道理谁不知道呢?师兄这是太小看了我了”。正当他作如是想的时候,他把那张纸反过来一看又有一个很大的字写的是“行”!这一个字他看了以后,这才触目惊心,他体悟到师兄是要他现在就去实践自己的抱负。
他"玉琳国师从此荷担起弘法利生的责任。
他的名字,像太阳的光明一样,照亮了无数人的心房;他的法语,像和暖的春风一样,使垂死的万物,又有了复生的希望;像佛菩萨的圣像一样,皇帝、宰相、醒群,和全国的臣民,对他都永远地崇拜敬仰!
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- 玉琳国师第一章世译稿 (第五校对稿,请多指教) -
Miaohui,
2025-08-06, 11:51
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Kapro,
2025-08-07, 15:04
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Miaohui,
2025-08-08, 16:46
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2025-08-09, 18:44
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? - Miaohui, 2025-08-14, 15:09
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2025-08-09, 18:44
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Miaohui,
2025-08-08, 16:46
- 玉琳国师第二章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-08, 16:40
- 玉琳国师第三章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-18, 15:10
- 玉琳国师第四章世译稿 (第五校对稿,请多指教) -
Miaohui,
2025-08-19, 23:12
- 需面对现实 - dalianjasco, 2025-09-01, 16:55
- 玉琳国师第五章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-21, 11:00
- 玉琳国师第六章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-25, 11:24
- 玉琳国师第七章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-26, 04:00
- 玉琳国师第八章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 10:45
- 玉琳国师第九章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 15:10
- 玉琳国师第十章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 16:28
- 玉琳国师第十一章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 06:26
- 玉琳国师第十二章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 10:35
- 玉琳国师第十三章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 14:58
- 玉琳国师第十四章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 03:39
- 玉琳国师第十五章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 04:42
- 玉琳国师第十六章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 09:12
- 玉琳国师第十七章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 11:57
- 玉琳国师第十八章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 15:17
- 玉琳国师第十九章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-30, 04:34
- 玉琳国师第二十章世译稿 (全文完,请多指教) - Miaohui, 2025-08-30, 06:38
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Kapro,
2025-08-07, 15:04