头像

玉琳国师第五章世译稿 (第五校对稿,请多指教)

作者 aŭtoro: Miaohui, 发表于 afiŝita je Thursday, August 21, 2025, 11:00 (106天前) @ Miaohui
编辑: Miaohui, 时间: Monday, September 08, 2025, 03:51

  5. Vere frue vi vekiĝis, Fraŭlino!

  Tagiĝis jam delonge.
  Post kiam Fraŭlino Wang malfermis la pordon kaj eliris, ŝi vidis, ke ĉie ekstere estas kviete kiel senmova akvo.
  La servoknabinoj kaj servistinoj laboradis tutan tagon kaj dormis malfrue pro la okupiteco en la antaŭa tago. Ĉiuj supozis, ke la novaj geedzoj ankoraŭ ĝuas dolĉajn sonĝojn, kaj neniu volis ĝeni ilian dolĉan dormon per frua ellitiĝo. Do silento regis en la tuta korto kvankam jam estis brila tago.
  Anstataŭ veki la servantojn, Fraŭlino Wang nur simple sin lavis kaj kombis, poste verŝis tason da teo el la varmkruĉo kaj prezentis ĝin al Yulin:
  "Bonvolu preni teon."
  "Fraŭlino, mi pensas, ke nun estas tempo por vi lasi min foriri," Yulin leviĝis de la seĝo, rigardinte la matenan sunon tra la fenestro.
  "Mi deziras al vi ĉion bonan. Estas maloportune por mi diri ion al viaj gepatroj, do bonvolu transdoni miajn salutojn al ili."
  "Ne, Yulin! Laŭ mi vi devus resti ĝis mi intervidiĝos kun miaj gepatroj!" Kvankam ŝi estis spirite emociiĝinta lastanokte, nun ŝi havis neniom da espero. Rigardante lian belan vizaĝon kaj pensante pri lia senmakule pura animo, kiun ne posedis aliaj viroj, ŝi ne plu retenis larmojn en la okuloj.
  "Sed kion fari, se viaj gepatroj ne permesos nin tiel agi?" Yulin residiĝis en la antaŭan lokon kun maltrankvileco.
  Yulin sciis bone pri sia maltrankvileco, ke la fraŭlino ankoraŭ ne rezignis sian antaŭan deziron. Li tute ne timis, ke ŝiaj gepatroj malpermesos tion. Kial li venus al la ĉefministra rezidejo kiel bofilo se li sukcesus foriri, lasante ŝin daŭre sopiri al li en la hejmo?”
  Ĝuste pro tio, li volis testi ŝian senton antaŭ la foriro por ke ŝi definitive estingu la flamon en la koro. Tiam li povos forlasi trankvile.
  "Yulin, mi scias bone en la koro, ke mi ne rajtas vin ĝeni, tamen ŝajne mi ne povas toleri, ke vi foriros de mi!" Fraŭlino Wang ja ne estas longjara praktikanto de budhismo kaj la sceno de kura meditado en la lasta nokto jam paliĝis en ŝia menso. Ŝiaj vortoj pruvis la antaŭvidon de Yulin.
  "Tio montras, ke vi ankoraŭ implikiĝas en la reto de la sento. Vi ankoraŭ ne povas salti trans la heĝo de la sentimentaleco. Vi devas scii, ke ni facile kaŭzas al ni grandan damaĝon en niaj vivoj pro tiel momentaj deziroj kaj eraraj pensoj."
  En la brusto de Yulin ne mankis pasia flamo. Li ankoraŭ estis ordinara homo, kaj la ĉarmo kaj pasio de la fraŭlino strebis kunvolvi lian firman volon kiel tajfuno en Julio. Sed li havis pli fortan saĝon, per kiu li povis antaŭvidi la teruran konsekvencon de falo en la abismon kaj sin haltigi en la urĝa momento ĉe la limo de krutaĵo. Li povis bremsi sian senton ĉe la danĝera momento.
  Fraŭlino Wang mallevis la kapon. Ŝi denove komencis barakti en la kirlaĵoj de la sentoj. Ŝi amis kaj la veron kaj Yulin. Ŝi ne sciis, ke oni ne kapablas kapti fiŝon en la akvo kaj ursajn piedojn sur la tero en la sama tempo. Do post momenta silento, ŝi prezentis novan proponon al Yulin:
  "Yulin, mi komprenas vian fervoron al budhsimo kaj la spiriton stebi la veron. Mi scias, ke mi jam donis al vi permeson kaj ne plu neigos ĝin. Mi nepre ne tiros vin en la tiel nomatan suferan maron. Mi ja tre volas sekvi viajn paŝojn nun. Sed vi ankaŭ devas iom pensi pri mi. Kien mi iru sola por monaĥiniĝi post via foriro? Eĉ se mia patro sendos min en grandan monaĥinejon per siaj renomo, pozicio kaj potenco, neniu instruos min post mia monaĥiniĝo. Se mi ne komprenos budhisman teorion, je kio utilos mia monaĥiniĝo? Se vi konsentos, mi povos laŭeble konstruigi monaĥejon. Vi ne plu bezonos suferi la penadon kiel lampisto, sed estu ĝia abato por administri la monaĥejon. Ĉu bone?"
  "Tio estas tute ne ebla!" Yulin respondis decideme.
  "Kial ne? Kvankam mi ne dependas de la potenco kaj riĉeco de mia patro, mi povas oferi por la konstruado de la monaĥejo kaj vivtenado de pluraj monaĥoj. Do vi tute ne bezonas maltrankviliĝi pri tio." Ŝi miskomprenis lian intencon.
  "Miaj diroj ne temis pro tio." Yulin sentis sin embarasata.
  "Kio vin embarasas? Tiam mi zorgos pri ĉio de vi. Se mi havos ion ne komprenatan, mi povos peti la instruon de vi. Kompatu min kaj akceptu mian sinceran deziron!"
  Ŝia sentimentaleco ankoraŭ ne tute estingiĝis.
  "Tio ne kongruas la esencon de monaĥeco. Vi devas scii, ke fariĝinte monaĥino, vi ne rajtas pensi pri viaj feliĉo kaj komforteco. Kaj krome ankaŭ mi ne kutimas esti ĉe vi. Mi petas, ke vi ne tiel pensu."
  "Viaj vortoj montras, ke vi ŝajne ne plu revidos min poste. Ĉu mi estas homo tiel terura?" Fraŭlino Wang plendis kvazaŭ ŝia memfido estus vundita.
  "Ne, ne! Ne miskomprenu min, Fraŭlino." Timante, ke li senatente faros fuŝaĵon pro la bona intenco, Yulin klarigis post enspiro: “Mi ja komplete komprenas vian bonan intencon, sed vi devas scii, ke oni devas plenumi la malfacile plenumeblan kaj toleri la malfacile tolereblan por sinkulturi per budhismo kiel monaĥo aŭ monaĥino. Forlasi la laikan mondon por fariĝi monaĥo aŭ monaĥino ja estas granda ago. Kiel ni povas realigi nian celon de monaĥiĝo aŭ monaĥiniĝo sen firma volo dediĉi nian proprajn feliĉon kaj ĝojon, kaj sen kompatema deziro servi al la vivestaĵoj suferantaj? Se ni ankoraŭ vivos same kiel la ordinaraj homoj dronantaj en amo kaj pasio, kiel ni povos plenumi la sanktan taskon de monaĥiĝo aŭ monaĥiniĝo?
  Liaj vortoj alarmis ŝian revantan animon kiel alarma sonorilo. Sidiĝinte sur la seĝo apud la fenestro, ŝi levis la kapon, rigardis la ĉielon, en kiu naĝis ŝanĝiĝantaj nubetoj, kaj aŭskultis la kantosimilajn pepojn de birdoj starantaj sur la branĉoj. Kvazaŭ la birdoj ankaŭ suspirus pri la prosperoj kaj dekadencoj en la homa mondo. El ŝiaj buŝanguloj vidiĝis profunda tristeco. Ŝi faris longan suspiron anstataŭ respondi la demandojn de Yulin.
  "Vi estas tre saĝa, Fraŭlino. Vi devas scii, ke la floroj en la vazo sur la tablo en la ĉambro disfloris bele kaj arome hieraŭ, sed la petaloj falintaj sur la tablo jam velkiĝis kaj flaviĝis hodiaŭ. La nuptaj kandeloj ekbruligitaj hieraŭ ankaŭ mallumiĝos kaj baldaŭ estingiĝos. Kiu kapablas garantii, ke nia juneco daŭros eterne kaj ke nia vivo restos por ĉiam? Do saĝuloj nek dronas en malsaĝeco, nek malŝparas la valorajn junecon kaj vivon. proverbo diras: 'Ne atendu la maljunecon por lerni la sinkulturadon ĉar multaj tomboj entenas junulojn.' Mi esperas, ke vi distingu la aferojn per la rigardo de via saĝo kaj kuraĝe paŝu antaŭen sur la vojo al la nova vivo. Ne ignoru la brilan estontecon pro la momenta pasio!"
  "Mi tute komprenas vian instruon," ŝi kuntiris la brovojn kaj mordis la sublipon.
  "Vi jam atingis komprenon, do kial vi ankoraŭ ne faras rezignon?" Yulin opiniis, ke nun estas la plej bona ŝanco por ŝia definitiva decido.
  "Mi nur deziras, ke vi ofte instruos al mi!"
  "Se vi vere deziras iluminiĝi, pri tio tute ne estos problemo." Opiniante, ke la tempo jam estas malfrua, Yulin volis forlasi. Li opiniis, ke li jam atingis sian bazan celon. Do li senpense faris promeson laŭ la deziro de la fraŭlino.
  "Do reiru! Mi faros klarigon al miaj gepatroj post ilia ellitiĝo. Mi volontas elteni ĉiujn suferajn konsekvencojn."
  Finfine, la lumo de saĝo brilis en Fraŭlino Wang.
  "Mi foriros, kaj bone prizorgu vin."
  Yulin vere sin tenis tiel ne makulita kiel blanka jado. Kiam li iris el la pordego, li aŭdis Cuihong saluti la fraŭlinon: "Ho, vere frue vi vekiĝis, Fraŭlino!"

==============================

(五)小姐!你醒得很早呀!

  天已早就大亮了。
  王小姐把房门打开来,见到外面像止水一般的沉静。
  ㄚ鬟仆妇们昨日辛苦了一天,睡得迟,大家心里总以为新婚的夫妇都做着甜蜜的好梦,起得太早了反而惊吵他们,所以,虽然天亮了,全府中还是寂无人声。
  王小姐不便去叫醒他们,自己只简单的梳洗一下,又在暖壶中倒了一杯茶递给玉琳:
  “你喝了这杯茶吧!”
  “小姐!我想这时候你就让我回去吧!”玉琳望望窗外射进来的朝阳,他从椅子上站起来:
  “祝福你自己珍重,令尊和令堂那里我也不便去说什么,一切请你多多致意好了。”
  “不!玉琳!我想你应该让我见过了家父母以后,那时你走才好!”王小姐昨夜一时感情激动,所以万念俱灰,但这时看看玉琳俊俏的面孔,又想到他有着一颗别的男子所没有的洁白无瑕的灵魂,她的眼眶中又含满了泪水。
  “万一你的父母不允许我们这样做,怎么办?”玉琳担心着,但他又在原位上坐下来。
  玉琳自己的心中有数,他并不怕她的父母不允许,而是怕小姐没有死了这条心。虽然是自己现时脱身走了,但小姐在家中一样的痴情想他,那又何必到宰相府中来招赘,来多此一举呢?
  所以他在未走之前,还想考验一下王小姐的情感,他要她完全熄灭了爱欲的火焰,才能安心地离去。
  “不知怎弄的,玉琳!我心中虽然知道不能缠绕你,可是,我又好像舍不得你离开我!”王小姐毕竟不是个学道多年的人,昨天夜中跑香的一幕,在她脑海中这时候又淡了下去,她的话证明玉琳的预料不错。
  “这是你还在被感情的迷网束缚的关系,你还不能跳出感情的藩篱,你应该知道,就是为这一念之差,就是为这一点情执,我们的生命往往就被这些危害的!”
  玉琳的胸中不是没有爱火的燃烧,他和一般人一样,王小姐的美貌和多情,像七月的台风,疯狂的要卷去他不动摇的意志。但他比一般人强的,就是他知道悬崖勒马,他懂得一失足成千古恨,一个智者,往往在要紧的关头,能够控制住自己的情感。
  王小姐低下了头,她又开始在情感的漩涡中挣扎,她爱真理,又爱玉琳,她不懂得鱼与熊掌这二者是不可得兼的,所以经过了片刻的沉默,她对玉琳提出了新的意见:
  “玉琳!你向道的热心,与追求真理的精神,我很懂得,我已经承认过你,我不会翻悔,不会把你拉进你所认为是苦海的中间来,我现在极愿意踏着你的后尘迈进,不过你也要稍微为我设想一下,你走了,我一个人到什么地方去出家呢?即使说,仗着父亲的名位势力,他会把我送进一个很大的庵堂里去,但那时候虽是出家了,而没有人指教,出家后不懂佛理,那出家有什么意思呢?假若你愿意的话,我设法建筑一座寺院,你不要再回去当那很苦的香灯师,这座寺院交给你住持管理,你说好吗?”
  “这是不可能的!小姐!”玉琳斩钉截铁的回答。
  “为什么不可能呢?我虽然不敢依仗父亲的势力与金钱,但建一座寺院养活几个人,这一点你可以放心。”她误会了玉琳不可能的意思。
  “我的意思不是这些!”玉琳很感到这个问题难以应付。
  “你还有什么觉得为难呢?那时候你的一切由我照应,我有什么不懂的地方又可以向你请教,你就可怜可怜我,答应我的这个要求吧!”
  王小姐的一缕痴情,还没有完全舍去。
  “那不合出家学道的精神,你要知道,既然发愿出家,是不能为自己福乐着想的,而且我和你们一起,好像也很不惯似的,我请小姐不要这样想!”
  “照你的这话听起来,你好像今后见都不愿见我了,难道我就是这么一个可怕的人吗?”王小姐很觉得自尊心受了伤害,所以幽怨他说。
  “哪里!哪里!小姐!你不要误会。”玉琳恐怕弄巧成拙,因此赶快换口气说道∶“你的一片诚心美意,我并非不知道,不过,你要明白,出家学佛,要难行能行,难忍能忍,既然舍俗出家,这就是伟大的行为。“如果没有牺牲个己自在和福乐的决心,没有真正去为苦海中众生服务的悲愿,如何能达到出家的目的?假若说还是和一般儿女情长的人一样,你想,出家的神圣任务,如何能完成?”
  玉琳庄严的言语,又像警钟一样的敲着她沉迷的心灵,她此刻坐在窗下的一张椅子上,抬头望望窗外的天空,空中飘着片片变幻不定的白云;注意听听枝头鸟儿的歌唱,好像鸟儿也是在慨叹着人间的兴亡。她的嘴角泛起了深沉的哀愁,她没有回答玉琳的问话,只有一声深长的叹息!
  “小姐!你是很聪明的人,你应该知道,昨天这房中桌子上的花瓶里,所插的花儿是多么美丽芬芳,但今天,你看,落在桌上的花瓣,已经萎谢、枯黄!昨天点的一对花烛,这时的火光也将微弱熄灭!谁敢保证我们的青春永在?谁能说我们的生命久长?所以聪明的人不会愚痴,不会空过了宝贵的青春与生命,“莫待老来方学道,孤坟多是少年人”,我希望小姐要用智慧的眼光来判别,要有勇敢的精神向新生的前途迈进!不要为一念的迷情误了大好时光!”
  “你的话我完全懂得。”王小姐皱着眉头,咬着嘴唇。
  “既然懂得为什么还要放不下?”玉琳觉得这是最好的机会。
  “我不过是希望你常常指教我。”
  “只要你是真心觉悟,这些问题在范围之内都可以的。”玉琳看看时间不早,一心想脱离此地,而且初步也算达到他的目的了,只得胡乱的允诺。
  “那你就去吧,家父母起来的时候我会向他们解说,我愿意把一切的苦难都来给我承当!”
  王小姐终于是觉悟过来。
  “那么,我去了,你自己保重!”
玉琳真的像白玉似的归真反璞了,当他走出大门的时候,听到翠红丫鬟的声音在和小姐说道∶“小姐呀!你醒得很早呀!”


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum