玉琳国师第二十章世译稿 (全文完,请多指教)
(20) Li prosperigis la monaĥejon per sia korpo
Adiaŭinte la maljunan monaĥon, Imperia Instruisto Yulin denove ekvojaĝis kiel libera nubo aŭ sovaĝa gruo. Antaŭ du jaroj li vizitis sian originan monaĥejon Chong'en, kie li iam ricevis monaĥan tonsuron, okaze de la nirvaniĝo de sia instruisto Tianyin. Li ofte pripensis Monton Zhenjue kaj ankaŭ ne forgesis Monaĥinejon Qianhua. La bildoj de lia darma fratulo Yulan kaj monaĥino Xingqun ofte aperis en lia memoro. Tamen, ĉi tiuj estis nur sopiroj kaj li ne hastis renkonti ilin. Kial kuniĝi kun la jam savitaj homoj? La mondo plenas je solecaj kaj senhelpaj homoj bezonantaj konsolon kaj helpon. Do, malgraŭ la instrukcio de la arĝentbarba maljunulo pri iro al Monaĥinejo Qianhua, li ne intencis tion fari.
Forlasinte Monaĥejon Guiyuan, Yulin marŝis al la monaĥejo Jiangtian en Zhenjiang. Enirinte la monaĥejon kaŝnome, li partoprenis en meditado kaj spertis profundan iluminiĝon. En la meditejo li sidis tagojn sen parolo kaj movo. Jen kutima konduto de meditantoj, do oni ne admiris pri tio.
En la jaro de sia iluminiĝo, Yulin aĝis 63 jarojn. Nun li povis sendepende praktiki la Vojon. Li tute forlasis ĉiujn pasintaĵojn, vivante senzorge kaj helpante homojn laŭ oportuneco.
Li konstruigis multajn monaĥejojn kaj savis senombrajn suferantojn. Li instigis monaĥojn vagi kaj lerni. Dum katastrofoj de inundoj aŭ sekegoj, li organizis helpadon. Li vizitis Sudorientajn Insulojn por internacie disvastigi budhismon. La bodiarboj portitaj de li ankoraŭ dense kreskis ĉe la monaĥejo sur la monto Qingshan.
Dum tiuj longaj jaroj kiam Yulin energie savis vivestaĵojn kaj disvastigis la darmon, laŭdire en Monaĥinejo Qianhua de Xingqun loĝis dekoj da monaĥinoj kun viglaj religiaj aktivecoj. Precipe vintre, dum neĝflokoj, ŝia disdonado de rizo kaj kaĉo estis tre laŭdita de ĉiuj. La Monto Zhenjue fariĝis granda monaĥejo kun kvarcent ĝis kvincent loĝantaj monaĥoj, simila al esplora instituto de budhismo.
La vivo estis ŝanĝiĝema simile al printempaj floroj kaj aŭtuna luno. La bela kaj majesta aspekto de Yulin fine maljuniĝis. En siaj lastaj jaroj, li aspektis kiel simpla monaĥa vaganto kun kakaro (sanskrite: khakkhara) kaj sako de vestoj, vojaĝante tra montoj kaj riveroj. Neniu sciis, ke li estas la imperia instruisto.
Foje, kiam li piediris al Huai'an de Jiangsu, li sentis grandan lacecon. La malnovaj objektoj certe renkontos detruiĝon. li sciis, ke li malsaniĝis. Li decidis fiksloĝi en la monaĥejo Fawang, kie li emociiĝis pro ĝia degenera stato. Li intencis uzi sian lastan korpon reprosperigi tiun monaĥejon por krei novan darman rilaton.
"Saluton, gastigista majstro! Mi petas permeson loĝi en via monaĥejo!" Yulin diris al la gastigisto de la monaĥejo.
"De kie vi venis? Kien vi iras?" demandis la gastigisto.
"Mi venis el senveneco kaj iras al senireco."
"Ne parolu zenajn enigmojn," diris la gastigisto. "Nia malgranda monaĥejo ne havas meditejon por akcepti la meditantojn."
Yulin sentis bedaŭron pro la malprospereco de zen-budhismo kaj la manko de taŭgaj dialogantoj, do li simple klarigis:
"Mi estas malsana. Bonvolu permesi al mi ripozi kelkajn tagojn en tiu ĉi monaĥejo."
Aŭdinte lian malsanecon, la gastigisto sentis grandan kompaton sed respondis embarasite:
"Vi ja estas tiel maljuna. Se io okazus, kiel nia monaĥejo respondecu pri vi?"
"Ne maltrankviliĝu pri tio. Mi havas ventumilon kaj du leterojn. Tio ne nur ne ĝenos vin, sed ankaŭ helpos prosperigi vian monaĥejon."
Duone konvinkite, kiel monaĥo la gastigisto ne povis rifuzi lin. Li do aranĝis Majstron Yulin loĝi en la monaĥejo.
Post kelkaj tagoj, Yulin eniris nirvanon, sidante sur la medita benko kvazaŭ en profunda koncentriĝo.
La monaĥejanoj maltrankviliĝis pro la nirvaniĝo de Yulin. La gastisto haste eltrovis liajn du leterojn kaj ventumilon. La leteroj estis skribitaj aparte al Yulan en Monto Zhenjue kaj Xingqun en Monaĥinejo Qianhua. Neniu en la monaĥejo sciis, kiuj estas Yulan kaj Xingqun. Malferminte la ventumilon, ili vidis la surskribon "Kvazaŭ Mia Persona Ĉeesto" kun malgrandaj ideografiaĵoj “Donaco al la imperia instruisto Yulin” Sub ili estis ora sigelilo de imperiestro Shunzhi.
"Ho ve! Kiu li estas? Imperiestro Shunzhi jam forpasis delonge. Ĉu li estis la imperia instruisto Yulin?" surprizite ekkriis la gastigisto kaj administro de la monaĥejo.
"Se li vere estis la imperia instruisto, ni tute ne rajtas malfermi la leterojn. Kiel ni rajtas manipuli la posedaĵojn de la imperia instruisto?" diris la administranto post kiam li pririgardis la ventumilon.
"Sur la ventumilo estas la surskribo ‘Kvazaŭ Mia Persona Ĉeesto’ de la antaŭa imperiestro, do ni ne rajtas konservi ĝin per ni mem. Ni prezentu la ventumilon al la loka aŭtoritato. Kaj ni informiĝu pri la adresoj de Monaĥejo Zhenjue kaj Monaĥinejo Qianhua por sendi la leterojn." Decidis la abato.
"Mi raportas al vi, la majstro abato," diris la gastigisto al la abato, "li iam diris, ke la ventumilo kaj du testamentoj helpos prosperigi nian monaĥejon."
"Ĉu li vere tiel diris? Se la imperia instruisto elektis nian monaĥejon por nirvaniĝo, tio ja estas plej supera honoro al ni. Li estis vere admirinda imperia instruisto, kiu prosperigos nian monaĥejon per sia nirvaniĝinta korpo." diris la abato respekte rigardante la postlasitan korpon de Yulin.
"Mi hontas, ke ni ne bone prizorgis lin dum lia malsano," ege bedaŭris la administranto de la monaĥejo
.
"Mi kredas, ke li antaŭsciis sian vivfinon. Li ŝajnis nur laca pro maljuneco kun nenia malsano." la gastigisto diris pri la malsana stato de Yulin.
Kiam la guberniestro de Huai’an informiĝis, ke la imperia instruisto Yulin nirvaniĝis en sia gubernio, li tuj starigis altaron por bonvenigi la ventumilon kun la surskribo "Kvazaŭ Mia Persona Ĉeesto" kaj faris raporton al la kortego. Baldaŭ alvenis imperia dekreto de Imperiestro Kangxi por solena ŝtata entombigo. La imperiestro ankaŭ alsendis imperiajn ministrojn kaj konsilantojn por okazigi la kremacion por Yulin, rekonstrui la monaĥejon Fawang kaj konstrui stupon honore al Imperia Instruisto Yulin. La okazaĵo estis plena de tristeco kaj honorigo.
Neniu sciis la enhavon de la leteroj al Yulan kaj Xingqun. En la tago de la kremacio, Yulan, Xinqun, Xindao, Daohong (la budhana nomo de Cuihong) staris en la funebra procesio el dudek ĝis tridek mil homoj. La vivo de Yulin leviĝis kun la flamo de la kremacio, sed liaj kompatemoj al budhismo kaj vivestaĵoj ĉiam restas en la homa mondo kune kun la du leteroj.
====================
(二十)把身体兴隆这个道场
玉琳国师向老修行告辞以后,又是闲云野鹤一般的踏上孤僧万里游的道路。他出家披剃的祖庭崇恩寺,是在二年前师父天隐老和尚圆寂时回去看过一次,正觉山他常常挂念,千华庵也不能完全忘怀。师兄玉岚,醒群尼师,时常在他脑海中映现。但这只是思念而已,他并不想急于去和他们见面,已经得度了的人还要和他们在一起做什么?世界上有的是孤苦无依需要安慰的人,所以,白须老人留言要他往千华庵一行,他并不打算要去。
离开了归元寺,玉琳国师行脚到了金山江天寺,他又隐名进去挂单,在一次禅堂中坐养息香的时候,他开悟了,他坐在禅堂中好多天不语不行,因为禅堂里常有禅者如此,所以大家也不以为怪。
这开悟一年,玉琳国师已经六十三岁,现在他已经在修持的路途上能够独立,他更把一切往事放下,从此更无挂无碍,随缘在各地做着度化的工作。
他修建了很多道场,解救过不少苦难的人,他鼓励僧众要云游,参学问道,每逢水旱之灾,他发动大家救济,他到过南洋群岛,作国际性的宣扬佛法,在南洋带回的菩提树幼苗,至今还蓊郁婆娑的长在磬山的寺旁。
又是这许多年来,在玉琳国师大力做着救度众生宣扬佛法的期中,听说醒群的千华庵,住有尼众数十人,经常有弘法讲经盛会,尤以每年冬天,寒风凛凛,雪花飞舞的时候,醒群施米施粥的善举,最为人称道。正觉山已经完全是个大丛林,挂单接众,经常总有住众四五百人,就像一个真理研究院。
世事无常,春花秋月,玉琳国师美丽庄严的身相终于衰老,晚年的玉琳国师更像个老头陀,一枝锡杖,一包衣单,周游名山大川,没有人认识他就是玉琳国师。
有一次他行脚到了江苏的淮安,身体感到疲倦,旧了的东西一定要坏,他知道他病了。因此,他想在法王寺挂单,法王寺一片衰颓的样子,他看了很伤感。他想就把最后的身体留给法王寺兴隆这个道场,结个法缘吧!
“顶礼知客师父!大教常住挂一单!”玉琳国师向法王寺中的知客师父说。
“什么地方来的?预备到什么地方去?”知客师父这么问。
“不来相而来,不去相而去!”
“不要讲什么禅语,”知客师说:“我们寺小,没有禅堂挂单接众。”
玉琳国师感叹禅门不振,机锋话头不易遇到对手,他只得改变口气道:
“因为病了,请让我在贵寺休息几天!”
知客师听到他有病,表示非常同情,但他又很为难的样子说:
“你这么年老,若有长短,本寺如何负责?”
“请不必挂心,我有扇子一把,书信两封,不但不会拖累贵寺,贵常住一定会因此中兴。”
知客师将信将疑,但同是出家人,不好拒绝,就方便的收留了玉琳国师。
没有几天,玉琳国师圆寂了!他跏趺坐在禅床上,虽然是圆寂,但和入定一样。
法王寺里的大众为客僧玉琳国师的圆寂很着急,知客师忙找玉琳国师的一把扇子,两封遗书。这两封遗书一封是给正觉山玉岚师兄的,一封是给千华庵醒群的。醒群和玉岚是什么人,法王寺中没有人知道,再把扇子打开一看,上面写着“如朕亲临”四个大字,并有玉琳国师赐存的字样,下面是顺治皇帝的玉玺。
“哎呀!这究竟是谁呀?顺治皇帝早就崩驾,这位客僧难道就是玉琳国师?”知客师对住持和监院惊叫起来!
“如果他真是国师,那两封遗书决不能拆,我们怎么能随便动国师的东西呢?”寺中的监院接过扇子看了以后说。
“他的扇子上既有‘如朕亲临’的旨意,我们不能随便收藏,还是把他送去当地衙门里去吧!两封遗书,我们着人赶快打听正觉寺和千华庵的地址,着人送去!”住持和尚也作了决断。
“报告和尚!”知客师对住持和尚道:“他曾说这两封遗书和一把扇子可以帮我们中兴道场!”
“他有这样说法吗?本来,一位国师能圆寂在我们小寺,实在是无上的光荣,他的圆寂之身,还能有益道场,真是一位令人可敬的国师!”住持和尚说话时两目恭敬地注视着玉琳国师的遗体。
“惭愧!他的患病期中,我们没有好好地照顾!”监院感到遗憾,内心深觉不安。
“我看他像是预知时至,他并没有什么病苦,只是年老了,像是很疲倦的样子。”知客师说明玉琳国师病中的情形。
现在说到淮安的知县知道玉琳国师圆寂在自己的县内,赶快摆起香案迎接“如朕亲临”的摺扇,并转报朝廷,不久接到康熙皇帝的圣旨,用国葬之礼,并派来朝廷大臣主办荼毗之事,重修法王寺,为玉琳国师建塔纪念,算是备极哀荣。
玉琳国师给师兄玉岚及醒群的遗书,内中说的什么,这是没有人知道的,荼毗火葬的那天,玉岚、醒群、醒道、道宏(翠红出家的法名)等都杂在两三万人送葬的行列中。玉琳国师的生命随着荼毗的火焰上升了,但玉琳国师为教为人的悲心,还随着那两封遗书长存人间呢!
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- 玉琳国师第一章世译稿 (第五校对稿,请多指教) -
Miaohui,
2025-08-06, 11:51
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Kapro,
2025-08-07, 15:04
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Miaohui,
2025-08-08, 16:46
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2025-08-09, 18:44
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? - Miaohui, 2025-08-14, 15:09
- 千金小姐对万金和尚能否这样译? -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2025-08-09, 18:44
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Miaohui,
2025-08-08, 16:46
- 玉琳国师第二章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-08, 16:40
- 玉琳国师第三章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-18, 15:10
- 玉琳国师第四章世译稿 (第五校对稿,请多指教) -
Miaohui,
2025-08-19, 23:12
- 需面对现实 - dalianjasco, 2025-09-01, 16:55
- 玉琳国师第五章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-21, 11:00
- 玉琳国师第六章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-25, 11:24
- 玉琳国师第七章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-26, 04:00
- 玉琳国师第八章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 10:45
- 玉琳国师第九章世译稿 (第五校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 15:10
- 玉琳国师第十章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-27, 16:28
- 玉琳国师第十一章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 06:26
- 玉琳国师第十二章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 10:35
- 玉琳国师第十三章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-28, 14:58
- 玉琳国师第十四章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 03:39
- 玉琳国师第十五章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 04:42
- 玉琳国师第十六章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 09:12
- 玉琳国师第十七章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 11:57
- 玉琳国师第十八章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-29, 15:17
- 玉琳国师第十九章世译稿 (第四校对稿,请多指教) - Miaohui, 2025-08-30, 04:34
- 玉琳国师第二十章世译稿 (全文完,请多指教) - Miaohui, 2025-08-30, 06:38
- La qianjin-fraŭlino kaj la wanjin- moaĥo -
Kapro,
2025-08-07, 15:04